lino.jpg

Lino

LA - Linum usitatissimum L.; GB - Cultivated flax; DE - Echter Lein; FR - Lin cultive; HU - Házi len; BG - Културен лен; RU - Лен посевной

La lino estas unujara herbo.
Drogo. La linaj semoj.
Kemia konsisto. 10 % da mukaj substancoj, 30-40 % da grasa olep, 20 % da albuminoj, enzimoj, glikozido linamarino k.a.
Proprecoj. Moliga, kontraŭinflama.
Indikoj. Konstipo, gastrito, duodenito, ulkusoj de stomako kaj duodeno, angino, bronkito.
Interna uzado. 1-2 supkulerojn da linaj semoj boligu en 300 ml da akvo 10 min kaj filtru, dum ĝi estas varma. Oni trinkas po 1 supkuleron 3-foje tage.
Ĉe inflamo de urinaj duktoj oni faras 5-horan maceradon (20 g da linaj semoj en 1 l da malvarma akvo. Oni trinkas po 300 ml 3-foje tage.
Ekstera uzado. Kataplasmoj, kompresoj sur dolorema regiono (furunklo), artiko, gala litiazo (dekstra flanko de abdomeno), kolo (angino).
/HTML>