levistiko.jpg

Levistiko

LA - Levisticum officinale Koch; GB - Lovage; DE - Garten-Liebstockel; FR - Ache de montagne, Leveche; HU - LestyŠn; BG - Лечебен селим; RU - Любисток аптечный

La levistiko estas plurjara herbo.
Drogo. La radiko.
Kemia konsisto. 2 % da eteroleo (konsistas el 70 % da butilidinftalido, terpineolo, eŭgenolo, terpenoj, seskviterpenoj), rezinoj, poma acido, mineralaj saloj, tanacido, amelo k.a.
Proprecoj. La preparaĵoj de levistiko stimulas digestadon. Ili influas apetitodone, malmultigas meteorismon, forigas galajn kolikojn, plialtigas diurezon, kuracas renajn infektojn, ekspektorigas kaj kvietigas spirajn kanalojn.
Preparaĵo. El unu kafkulero da drogo oni eltiras kuracan unutagan dozon (dividitan je 3 porcioj) per 200 ml da varmega akvo. Kiel flanka nedezirata efekto estas hiperemio de pelvaj organoj; pro tio oni ne donas ĝin al gravedulinoj, ĉar ili povas aborti.