leontodo.jpg

Leontodo

LA - Taraxacum officinale L.; GB - Common dandelion; DE - Wiesen Lowenzahn; FR - Dent de Lion, Pissenlit; HU - Gyermekláncfű, pongyolapitypang; BG - Глухарче, радика; RU - Одуванчик лекарственный

La leontodo estas plurjara herbo.
Drogo. La herbo. La radiko.
Kemia konsisto. La drogo entenas amarajn substancojn, taraksacino, taraksacerino, inozito, holino, manito, tanacido, saponinoj, organikaj acidoj, rezinoj, mukaĵoj, terpenoj, ĝis 40 % da inulino. En freŝaj folioj troviĝas vitaminoj A, C kaj В2.
Proprecoj kaj uzado. Vekas apetiton, fortigas la funkciadon de hepato, gala produktado, gala veziko kaj diurezo, stimulas la metabolon.
Preparaĵo. 2 plenaj kafkuleroj da drogo estu verŝitaj per 300 ml da malvarma akvo kaj maceriĝu. Unutaga dozo dividita je 3 porcioj. La freŝajn foliojn oni uzas kiel salaton riĉan je vitaminoj.