kreno.jpg

Kreno

LA - Armoracia rusticana L. (Cochlearia armoracia L.); GB - Horse radish; DE - Meerrettich; FR - Crânson (raifort sauvage); HU - Torma; BG - Хрян; RU - Xрен деревенский

La kreno estas plurjara legomo kun masiva blanka radiko.
Drogo. La radiko.
Kemia konsisto. Alilizotiocianato (kiel glikozido sinegrino), kiu kondiĉas karakteran aromaton kaj guston; ĝi hidrolizas kaj apartigas eteroleon.
Proprecoj kaj uzado. La raspitaj radikoj incitas gustajn receptorojn, vekas apetiton, plibonigas digestadon, plifortigas sekrecion de salivaj kaj stomakaj glandoj. Samtempe la drogo rolas kiel antibiotiko subpremante kreskadon de iuj stafilo- kaj streptokokoj, kontraŭ kolibacila infekto de la renoj. Gargaro per krena suko iomete maldensigita per akvo tuj antaŭ la uzado, donas bonajn kuracajn rezultojn kontraŭ stomatito, gingivito, tonsilito.
La dozo estas po 1-2 kuleroj da raspita drogo 3-foje tage, ordinare kun johurto. La infuzon oni faras tiel: 1 kuleron da raspita radiko oni surverŝas per 400 ml da varmega akvo kaj kovras la vazon. Post unuhora macerado oni povas uzi la filtraĵon trinkante po 1 trionon 3-foje por la tuta tago.
Oni uzas krenon intermiksante raspitan drogon kun abela mielo 4:5, po unu kuleron (20 g) 3-foje tage antaŭ manĝado (kontraŭ tusado).