kratago.jpg

Kratago

LA - Crataegus monogyna Jacq.; GB - Hawthorn; DE - Weissdorn; FR - Aubépine épineuse; HU - Galagonya; BG - Обикновен глог; RU - Боярышник колючий

La kratago estas pika arbedo, kiu atingas altecon de 4 m.
Drogo. La folioj, la floroj, la fruktoj.
Kemia konsisto. Flavonoidaj substancoj, hiperizido, kvarcetino, viteksino, viteksinraminozido, leŭkocianidinbiozido, katehino, saponinoj, acidoj, acetilholino, holino, trimetilamino.
Biologiaj efikoj. La preparaĵoj de la kratago larĝigas speciale korajn koronajn angiojn, plimultigas sangan debiton de la koronariaj arterioj, post kora infarkto renovigas kapilaran reton.
Indikoj. Iskemia kora malsano, post kora infarkto, kora nesufiĉeco, kora aritmio, hipertonio, aterosklerozo de la cerbo.
Preparaĵoj. Taga dozo - du supkulerojn da drogo surverŝu per 400 ml da varmega akvo kaj macerigu 2 horojn, trinku po unu triono 3-foje tage. La farmacia industrio fabrikas medikamentojn Crataemon, Crataegutt k.a.