Konkludoj

Ni trarigardis malgrandan parteton de la fitoterapio. La celo estis prezenti materialon, kiu tuŝas iujn flankojn de la homa patologio kaj kuracado. La flaŭro proponas centojn da kuracaj plantoj - studitaj aŭ malmulte konataj. La oficiala medicino aplikas nun limigitan nombron de tiuj drogoj. Preskaŭ ĉiuj plantaj rimedoj restas en posedo de la popola medicino. Kompreneble la popola medicino ne ampleksas nur fitoterapion; ĝi disponas ankoraŭ pri multaj aliaj rimedoj kaj metodoj, kiujn oni ne agnoskas oficiale. Ni daŭrigas nian konkludon parolante nur pri kuracado, kiu aplikas plantajn drogojn.

Kial ni parolas pri du medicinoj? Ĉar ili ekzistas, la homo utiligas ilin. Tamen aperas ne bone klarigitaj demandoj. Ni provos fari kelkajn eksplikojn.

Pro kio nun, kiam la sciencoteknika progreso atingis altegajn suprojn, oni okupiĝas pri malseriozaĵoj, pri avinaj medikamentoj, pri hejmaj metodoj de kuracado? Hodiaŭ la oficiala medicino havas grandajn konkeraĵojn kaj marŝas antaŭen per rimarkeblaj paŝoj. Ĉu ankoraŭ restis sekretoj kaj scipovoj en la manoj de la popola medicino? Kompreneble, jes! Ni ne devas preteriri la faktojn, ke la popola medicino daŭre helpas al malsanuloj. Fakte, ĝi estas radiko de la oficiala medicino. Tamen nun ni devas kompreni la diferencon inter la du medicinoj. La popola medicino aplikas la observadon kiel bazan metodon. Oni observas okazojn per sensaro, amasigas faktojn, asimilas kaj pritraktas ĉion per intelekto. Kompreneble, la pasintaj okazintaĵoj, la tuta sperto helpas la formadon de opinio. Oni nomas tion empirio aŭ ordinara, ĉiutaga scienca kono pri la naturo kaj fenomenoj. Sed ĝi ne estas tute scienca; okazas eraroj.

La oficiala medicino krom observado, krom empirio faras esploradojn, eksperimentojn kaj ricevas objektivajn, ripetantajn rezultojn. Ĝi uzas aparatojn, kontrolas per provoj, statistike kalkulas la rezultojn por doni ĝustan pritakson de la korpa kaj psika sanstato. Multaj sciencoj kiel kemio, fiziko kaj aliaj helpas al la oficiala medicino. Uzante eksperimentajn bestojn kaj aparatojn, farmakologiajn terapiajn metodojn, oni malkovras ĝuste patologiajn procesojn kaj normaligas ilin per multaj rimedoj, oprecioj kaj medikamentoj.

La popola medicino estas tro limigita. Ĝi ne povas diagnosti ĝuste malsanojn, ne povas atingi kirurgiajn sukcesojn kiel transplantado de koro, hepato, reno, ne povas malkovri intimajn procesojn en la ĉeloj.

Sed malgraŭ tio okazas, ke la oficiala medicino ne ĉiam povas helpi malsanulojn. Ili returnas rigardojn al la malnovaj kuracaj spertoj. Tiam okazas, ke la popola medicino alportas savadon al la sano kaj vivo. Tion la homoj memoras kaj gloras, forgesante la malsukcesojn de la popola medicino. Sed alifoje - male. Tiel konstruiĝas la socia opinio kiu skubalancas inter du fortoj, egale utilaj por la sanigo.

Anticipe, ni devas aldoni unu klarigon al la biologia karakterizaĵo de la organismo. Ni memoru, ke ĝi funkcias havante ne nur energion kaj konstrumaterialojn ricevitajn per la nutraĵoj. Samtempe, ĝi bezonas interŝanĝi informojn kun la naturo, kun la tuta konstruaĵo kaj funkciado, kun la interna kaj ekstera medioj. Multaj faktoroj, dekoj da elementoj influas la fiziologiajn procesojn subtenante reciprokajn interligojn. La informado aperas kiel necesa kondiĉo de la vivo, de la kuracado. Ĉi tie radikiĝas la forto de la fitoterapio, kiu disponas per multnombraj agantaj substancoj. Unu pura substanco, ekz. unu izolita alkaloido, efikas rapide kontraŭ unu simptomo, sed ĝia longdaŭra aplikado kaŭzas nedezirindajn flankajn sekvojn. La plantaj drogoj entenas dekojn da kemiaj substancoj, ofte en minimumaj kvantoj, memstare sen efiko. Sed la tutaĵo alportas bonajn rezultojn por la kuracado de kronikaj malsanoj. Malgraŭ ke la dozoj estas malgrandaj kaj eble neefikaj aparte, se oni uzas ilin kune, ilia kombinaĵo subtenas ekvilibron de la struktura informado kaj korelativeco inter la funkcioj de la organismo. Tiu ĉi estas la mekanismo de kuraca influado.

Ĝenerale dirite, ekzistas vastaj regionoj, kie ambaŭ medicinoj sukcese kuracas malsanulojn. Ili havas unu komunan celon kaj ne kontraŭstarante unu al alia, plenumas la taskon savi la homan vivon. Sed havante egalajn rajtojn, ili havas egalajn respondecojn.

La popola medicino ĝis nun ne estas elĉerpita. Ni devas atente pritrakti ĝian sperton kiel trezoron de amasigita multjara scio, kiel karegan heredaĵon. Tamen al la oficiala medicino apartenas la gvida rolo en sanprotektado de la popolo kaj ĝi estas respondeca pri la konservado de la kreaj fortoj de la homaro.

Finfine, por la malsanuloj ekzistas kaj estas ŝatata nur unu medicino - tiu, kiu povas kuraci.

Kiel mi organizis kreskigon de glaŭcio

Antaŭ nelonge, en laboratorio de la instituto kie mi laboris, mi ricevis ĉirkaŭ du gramojn da bruna pulvoro, kiun donis al mi du kemiistoj por esplori ĝin. Ĝi estis alkaloido glaŭcino.

Mi estas farmakologo. Post longa laboro mi jam povis diri ion pri la biologiaj kvalitoj de tiu alkaloido. Interalie, mi malkovris, ke ĝi forte premas tusan reflekson, provokitan ĉe la eksperimentaj bestoj. Mi konstatis, ke la efiko egalas al tiu de la monde konata kodeino, eĉ superas ĝin ĉar ne kaŭzas obstipacion kaj alkutimiĝon. Bone. Tiel komenciĝis la vojo de la nova antitusa medikamento.

Kemiistoj ekstraktis tiun pulvoron el la planto glaŭcio (Glaucium flavum Gr.), kiu kreskas sovaĝe ĉe la mara bordo.

Por plena esplorado mi bezonis multe da pulvoro. Tamen por ĝia produktado mankis krudaĵo.

Tiam mi turnis min al la komunumo de mia naskiĝvilaĝo Vetren (distrikto de Stara Zagora). Oni komprenis mian peton kaj donis taskon semi la planton al lernantoj. La lernejo havis tiel nomatan eksperimentan kampon. La lernantoj akceptis la laboron ĝoje kaj metis bonan bazon por mia sekvanta esplorado. Ili kreskigis ĉirkaŭ 30 kg da krudaĵo kaj certigis miajn farmakologiajn eksperimentojn, kiuj finiĝis bone.

Sed mi devis daŭrigi la esplorojn. Ĉu la alkaloido glaŭcino influas kiel medikamento kontraŭ tusado kaj sanigas homojn de bronkito? Necesis multe da tablojdoj kaj denove mankis la krudaĵo! Tiam, iu el miaj parencoj, Marko Simeonov, decidis semi glaŭcion sur la propra kampo. Liaj familianoj multe klopodis por ĝia kreskigo. Finfine, al Sofio ekveturis preskaŭ 1000 kg da planto. La bezonata kvanto de la krudaĵo estis ricevita kaj baldaŭ tablojdoj de la nova medikamento - produktitaj. Intertempe, volontuloj uzis ĝin kaj restis kontentaj pro ĝia kontraŭtusa efiko. La medikamento estis esplorita en la kliniko laŭ leĝo de la ŝtato kaj oni aprobis ĝin. La malsanuloj estis kontentaj ricevante tiujn tablojdojn. Mi nomis la novan bulgaran medikamenton Glauvento. Glau - estas la nomo de la alkaloido, vento - la nomo de mia naskiĝvilaĝo Vetren, konata pro la senĉesaj ventoj, kiuj venas de Balkano kaj blovas al rivero Tunĝa.

Tiel mi organizis kreskigon de la kuraca planto glaŭcio. Nun ĝi kreskas apud urbo Kazanlak sur vasta grenkampo de speciala instituto sub la zorgoj de fakuloj. Somere ondiĝas flava maro de tiu ĉi bela planto.

La krudaĵo sufiĉas por kontentigi produktadon ne nur de Glauvent, sed ankaŭ de aliaj medikamentoj, kiel Glauterpin kaj Bronkolytin - ĉiuj kun kontraŭtusa efiko.

16.04.1986

Literaturo

  1. Йорданов Д., П. Николов, A. Бойчинов. Фитотерапия. С.: Медицина и физкултура, 1976.
    Jordanov D., P. Nikolov, A. Bojĉinov. Fitoterapio.

  2. Памуков Д., Х. Ахтарджиев. Природна аптека. С.: ЗИ, 1981.
    Pamukov D., Ĥ. Aĥtarĝiev. Natura apoteko.

  3. Съвременна фитотерапия. С.: Медицина и физкултура, 1982.
    Moderna fitoterapio.

  4. Станева Д., Д. Панова, Л. Райнова, И. Асенов. Билките във всеки дом. С.: Медицина и физкултура, 1982.
    Staneva D., D. Panova, L. Rajnova, I. Asenov. Kuracaj plantoj en ĉies domo.

  5. Стоянов Н. Нашите лекарствени растения. I ч., 2 изд. С.: Наука и изкуство, 1972.
    Stojanov N. Niaj kuracaj plantoj, vol. 1a.

  6. Стоянов Н. Нашите лекарствени растения. II ч., 2 изд. С.: Наука и изкуство, 1973.
    Stojanov N. Niaj kuracaj plantoj, vol. 2a.