kamomilo.jpg

Kamomilo, Matrikario

LA - Matricaria recutita L. Chamomilla recutita L.; GB - Wilde chamomil, matricary; DE - Echte Kamille; FR - Camomille ordinaire; HU - Orvosi székfû, kamilla; BG - Лайка; RU - Ромашка ободранная

La kamomilo estas unujara herbo.
Drogo. La floraj korbetoj.
Kemia konsisto. Eteroleo kun 10 % da hamazuleno, blua koloro, seskviterpenoj, flavonoidoj, kumarinoj, karotenoj, mukaj substancoj.
Proprecoj. Kontraŭinflama, antisepsa, kontraŭspasma, moliga.
Indikoj. Stomaka ulcero, manko de apetito. Stomaka kaj gala stimulilo. La preparaĵoj vigligas la centran nervan sistemon, la koran agadon kaj profundigas la spiradon.
Ekstera uzado. Stomatito, gingivito, hemoroidoj, ĉirkaŭanusaj fistuloj, vagina lavado kontraŭ blanka elfluo.
Preparaĵoj. Varma infuzo. Prenu 1-2 supkulerojn da kamomilaj floroj, enverŝu ilin per 200 ml da varmega akvo. Post 30 min filtru kaj uzu. Tio estas la unutaga dozo.
Malvarma infuzo. Oni preparas ĝin enverŝante 1-2 supkulerojn da drogo per ordinara akvo kaj macerigante 8 horojn (unutaga dozo).