hipokasxtano.jpg

Hipokaŝtano

LA - Aesculus hippocastanum L.; GB - Hors-chest-nut, Buck-eye; DE - Gemein Rosskastanie; FR - Marronier d'Inde; HU - Vadgesznye; BG - Конски кестен; RU - Конский каштан обыкновенный

La hipokaŝtano estas arbo alta ĝis 30 m.
Drogo. La hipokaŝtanaj semoj.
Kemia konsisto. La drogo entenas escinon, ĝis 60 % da amelo, proteinon, grasan oleon, sukeron, tanacidojn, glikozidojn (eskulinon, fraksetinon), flavonoidojn k.a.
Biologiaj efikoj. La preparaĵoj de la hipokaŝtanaj semoj plifortigas tonuson de la vejnoj, havas kontraŭinflaman, kontraŭdoloran influojn kaj reduktas koaguladon de la sango (por preventi formadon de tromboj).
Indikoj. Tromboflebito, varikoj, hemoroidoj, aterosklerozo (ĝi malaltigas holesterolojn), bronkito, reŭmatismo k.a.
Preparo. Prenu 50 g da dispecigitaj semoj kaj surverŝu la materialon per 500 ml da alkoholo; maceru ĝin 15 tagojn. De la ricevita tinkturo la malsanulo povas trinki po 30 gutojn 3-foje tage en daŭro de tri semajnoj.
La saman tinkturon oni uzas ekstere ŝmirante la haŭton de la doloriga regiono kaj masaĝante samtempe.
La farmacia industrio, per alkoholakva eltirado fabrikas medicinajn specialaĵojn - kombinaĵojn kun aliaj rimedoj. Ekzemple, Aeskuvasin compozitum (kiu enhavas ankaŭ eltiraĵon de Sorbus aucuparia - fruktoj) kaj Aeskuvasin ungventum (kun adrenalino, anestezono, vazelino k.a.). De la likvaĵo oni uzas po 15 gutojn 3-foje tage dum 30 tagoj, kaj la ungventon - por ŝmirado kaj masaĝo de la anuso kontraŭ hemoroidoj.