hiperiko.jpg

Hiperiko

LA - Hypericum perforatum L.; GB - Common St. John's wort; DE - Echtes Johanniskraut; FR - Millepertuis; HU - Orbáncfû; BG - Жьлт кантарион; RU - Зверобой продырявленный

La hiperiko estas staŭdo.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. Hipericino, pseŭdohipericino, kvercitrino, izokvercitrino, eteroleo, tanacido, holino, saponinoj, vitamino C.
Biologiaj efikoj. Fortikigo de la vazaro, sangohaltigo, kontraŭinflamo, hemostazo.
Indikoj. Hematurio, hemoragio, haŭtaj vundoj, forbruligo, diareo, stomaka ulcero, hepatito, renito, stomaka superacido, hemoroidoj.
Preparaĵo. Prenu unu supkuleron da drogo kaj surverŝu ĝin per 300 ml da varmega akvo. Filtru post 15 min - tio estas la taga dozo.
Por ekstera uzado oni preparas hiperikan oleon. 20 g da freŝa drogo surverŝita per 200 ml da lena aŭ helianta oleo lasu maceriĝi dum 20 tagoj. Per la ricevita filtraĵo oni ŝmiras haŭtajn vundojn.