herniario.jpg

Herniario

LA - Herniaria glabra L.; GB - Glabrouse ruptur-wort, Herniary; DE - Kahles Bruchkraut; FR - Herniaire, Turquette; HU - Porcikaf┼▒; BG - Голо изсипливче; RU - Грыжник гладкий

La herniario estas unujara aŭ dujara herbo.
Drogo. La herbo (kun floroj kaj folioj).
Kemia konsisto. Saponinoj, kumarinoj, eteroleoj, flavonoidoj, tanacido, mineralaj substancoj.
Biologiaj efikoj kaj indikoj. La rimedo efikas kontraŭ spasmoj, ankaŭ kiel diureziga faktoro. Ĝi kuracas inflamon de renoj, de urina veziko, renan litiazon.
Interna uzado. Infuzu 5 g da drogo per 400 ml da varmega akvo kaj post 20 min de macerado filtru ĝin. Tiu ĉi kvanto estas dozo por unu tago, unu triono - la unuopa dozo.
Ekstera uzado. Infuzo kontraŭ haŭtaj erupcioj.