genciano.jpg

Genciano

LA - Gentiana lutea L.; GB - Yellow gentian, Yellow betterwort. DE - Gelber Enzian; FR - Grand gentiane, Grand jaune; HU - Sárga tárnics, encián; BG - Жьлта тинтява; RU - Горечавка желтая

Plurjara (ĝis 60 jaroj) herbo.
Drogo. La genciana radiko.
Kemia konsisto. Alkaloido gencianino (piridina produkto), amaraj substancoj (2 % da genciopikrino kaj gencizino), tanacido, flava farba substanco, vitamino C.
Proprecoj kaj uzado. Genciano incitas la salivajn kaj la stomakajn glandojn, stimulas apetiton, helpas digestadon kaj funkciadon de hepato (halfunkciigon).
Kuracaj formoj. Duonkafkuleron da ete pecigita radiko de genciano verŝu per 400 ml da malvarma akvo. Filtru post 8 horoj. La unuopa dozo estas 100 ml; trinku tri fojojn tage antaŭ manĝado. Genciana tinkturo - po 20-30 gutoj 3-4 fojojn tage, antaŭ manĝado.