galego.jpg

Galego

LA - Galega officinalis L.; GB - Goat's rue, French lilac; DE - Gabrauchliche Geissaute; FR - Galega, Rue de chevre; HU - Kecskeruta; BG - Жаблек; RU - Галега лекарственная, козятник лекарственный

La galego estas plurjara herbo. La tigo atingas altecon de 1 m.
Drogo. La herbo (la surtera parto dum florado).
Kemia konsisto. Alkaloido galegino, flavonoj, flavona glikozido, galuteolino, tanacido, saponinoj, amaraj substancoj k.a.
Biologiaj efikoj. Malaltigas la nivelon de la sanga sukero (hipoglikemia efiko), plialtigas la diurezon, laktadon kaj ŝvitadon.
Indikoj. Diabeto, prostatito, renito.
Kuraca formo. Prenu 10 g da drogo, surverŝu ĝin per 300 ml da varmega akvo kaj maceru 1 horon. La filtraĵo estas dozo por unu tago.