galanto.jpg

Galanto

LA - Galanthus nivalis L.; GB - Snowdrop; DE - Schneeglockchen; FR - Perce-neige; HU - Hóvirág; BG - Кокиче; RU - Подснежник белоснежный

La galanto estas plurjara bulboherbo.
Drogo. La herbo (la floranta surtera parto).
Kemia konsisto. Alkaloidoj galantamino, likorino, tacetino, nivalidino.
Biologia efiko. La galantamino plibonigas kaj restarigas nervomuskolan kondukon, plimultigas tonuson de glata muskolaro.
Uzado de galantamino. Kontrau neŭrito, polineŭrito, cerebraj parezoj, muskola distrofio, atonio de glatamuskolaj organoj, vazaj spasmoj. Oni produktas farmacian preparaĵon Nivalin en ampoloj kaj tablojdoj.