frangolo.jpg

Frangolo

LA - Frangula alnus Mill.; GB - Black dogwood; DE - Faulbaum; FR - Bourdaine; HU - Kutyabenge; BG - Зърнастец; RU - Крушина ольховидная

La frangolo estas arbo aŭ arbedo.
Drogo. La ŝelo de la branĉoj, la fruktoj.
Enhavo. La ŝelo enhavas 8 % da antraglikozidoj kaj iliajn derivaĵojn. frangolonon, frangoloemodinon, antrahinonajn derivaĵojn, tanacidajn substancojn, amarajn substancojn, acidojn k.a. La fruktoj entenas 10 % da sukero, organikajn acidojn, tanacidon, mineralajn salojn, frangolinon, rezinon, vitaminon C, farbon, amarajn substancojn.
Proprecoj kaj uzado. Baza efiko - laksigilo. Oni faras dekokton el unu supkulero da drogo en 200 ml da varmega akvo; post 20 min de macerado sekvas la filtrado. La taga dozo - po unu duono de tio matene kaj vespere. La laksiga efekiko ekestas post 8-10 horoj. La ŝelo de la frangolo estas inkluzivita en multaj laksigiloj. Antralaks, Ramnulin, Frangucil, Boldoflorin k.a.