fenkolo.jpg

Fenkolo

LA - Foeniculum vulgare Mill (Foeniculum officinale L.); GB - Fennel; DE - Fenchel; FR - Fenouil; HU - Édeskömény; BG - Резене, морач; RU - Френхель обыкновенный, аптечный

La fenkolo estas unujara aŭ plurjara herbo.
Drogo. La frukto.
Kemia konsisto. 6 % da eteroleo, 18 % da grasa oleo, sukeroj, albuminaj substancoj. La ĉefaj komponantoj de la eteroleo estas anetolo (ĝis 50 %) pineno, kamfeno, karvakrolo k.a.
Proprecoj kaj uzado. Stimulilo de digestado, forpelilo de gasoj, ekspektoriganto. Oni uzas fenkolajn preparaĵojn kontraŭ stomakaj kaj intestaj kolikoj (meteorismo), ekzemple, de infanoj, plimultigas laktadon de la suĉigantinoj. Recepto. Unu kafkuleron da ete dispecigita drogo surverŝu per 200 ml da varmega akvo; post 10 min filtru la infuzon kaj dolĉigu. Donu al infanoj po 1-2 kafkulerojn da infuzo post suĉado. Al pliaĝuloj oni donas pli koncentritan infuzon (3-4 kafkulerojn da drogo en 200 ml da akvo) - po unu supkuleron da filtraĵo post manĝado.