ekvizeto.jpg

Ekvizeto

LA - Equisetum arvense L.; GB - Common horsetail; DE - Zinnkraut, Ackeschachtelhalm; FR - Prele des champ, Queve de cheval; HU - Zsurló, békarokka; BG - Полски хвощ; RU - Хвощ полевой

La ekvizeto estas plurjara herbo.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. 10 % da silikatoj, salicila acido, saponinoj, karoteno, flavonoidoj, amaraj substancoj, tanacido, rezinoj, vitamino C.
Proprecoj. Diureziga, sangohaltiga, kontraŭinflama, metaboliga.
Indikoj. Sangoelfluo el pulmo, hematurio, hemoragio, stomakdoloroj, aterosklerozo, inflamo de renoj, rena litiazo, gala funkciigo, reŭmatismo, astmo, sangantaj hemoroidoj.
Interna uzado. Infuzo: du supkulerojn de la drogo surverŝu per 400 ml da varmega akvo, boligu 3 min kaj macerigu unu horon. La filtraĵo estas taga dozo. Dividu ĝin je 3 partoj kaj trinku ilin post manĝado.