Pri la efiko de la kuracaj plantoj

Рег tiu ĉi enkonduko ni devas tuŝi ankoraŭ kelkajn ĝeneralajn problemojn: pri sukcesa kuracado per plantaj drogoj, pri disvolvo de fitoterapio kiel moderna scienco, pri egaligo de popola kaj oficiala medicinoj.

Ordinare la homo atendas rapidan resaniĝon. Tamen, tiu ĉi proceso estas malsimpla, mirigaj rezultoj ne venas ofte. Necesas sufiĉe da tempo, sufiĉe da kvantodozo de la rimedo por atingi deziratan ŝanĝon de la sanstato. Fojfoje oni devas daŭrigi, ripeti la kuracadon. Povas esti danĝeraj komplikaĵoj, malagrablaj flankaj efikoj.

Ne ĉiu povas mem kolekti drogherbojn. Oni devas bone koni botanike la medicinajn plantojn. Krome, li devas sekigi kaj konservi ilin laŭ specoj, laŭ plantaj partoj. Rekomendinde estas havigi drogojn el specialaj vendejoj, kiuj garantias la devenon, bonan kvaliton kaj ilian purecon.

La drogoj en la drogejoj devas esti kontrolitaj rilate identitecon, garantian tempolimon, bonan konservadon.

La fitoterapio, la scienco pri kuracaj plantoj estas grandega regiono kaj neelĉerpebla por laborado, kiu ne povas enlokiĝi en unu maldika libreto. En la mondo estas publikigitaj multaj libroj pri tiu ĉi medicina scienco. Bulgarlingve, dum la lastaj kelkaj jaroj oni eldonis pli ol dek, kompilitajn de diversaj aŭtoroj. Certe, ĉiu popolo havas similan nacian trezoron. Sed ekzistas malperfektaĵoj, ne ĉiam la dozoj de la drogoj estas ĝuste montritaj, la indikoj ne estas ligitaj kun kemia enhavo ktp. Kompreneble, ni havas bonajn librojn kiuj prezentas argumentitajn motivojn pri elekto de drogoj surbaze de novaj sciencaj esploroj. Similaj esploroj per nuntempaj sciencaj metodoj estas dezirindaj kaj ege bezonataj.

Mia celo estas modesta; mi prilaboris kelkajn bazajn principojn kiel ekspluati tiun naturan riĉaĵon, kiu ĉirkaŭas nin. La receptaraj reguloj validas рог ĉiuj kuracaj formoj. Mi akceptas tiujn rimedojn sendepende ĉu ili estas frukto de la popola aŭ de la oficiala medicino. La malsanulo agnoskas kiel medikamenton nur tiun rimedon, kiu savis lian vivon, vivon de liaj proksimuloj, tutegale de kie ĝi venas. La ekzemploj, kiujn mi donas, okupas malgrandan parteton de la fitoterapio. Gravas ellerni receptarajn regulojn. Pere de sciencaj konoj ni trapasos buntajn kamparojn kaj ombrajn arbarojn, kie troviĝas naturaj fontoj de la sano: ni ellernu, gardu, uzu ilin, kiam la homoj bezonas.

La speciala parto de la libro entenas priskribojn de 67 drogoj. La elekto estas farita laŭ prefero aŭ graveco konformigita de karaktero de tiu ĉi libro, sed la elekto ne ignoras aliajn drogojn. Por la malsanulo estas signifa kiu ajn herbeto, kiu povas kuraci lin.

Aparte, post tiuj priskriboj de la drogoj, mi aldonas receptaron de kombinaĵoj kaj malgrandan liston de kuracaj grupoj laŭ kuracaj ecoj.

Ĉe la fino de la libro mi donas nomaron de la priskribitaj drogoj en sep lingvoj: latina, esperanto, angla, germana, franca, bulgara kaj rusa.

La kuracado de malsanuloj estas respondeca laboro. Ne sufiĉas tralegi dikajn librojn pri malsanoj kaj pri medikamentoj kaj tuj komenci resanigi suferantojn. Nevenenaj medikamentoj kaj identaj patologiaj procesoj ĉe la homo ne ekzistas. Estas necesa speciala faka preparado, solidaj konoj por ĉiu konkreta okazo. Memkuracado kaŝas neatendatajn danĝerojn. La popola medicino celas rekte forigi simptomojn. Tusado, stomakaj doloroj, febro kaj multaj aliaj videblaj korpaj ŝanĝoj ne estas malsanoj. Unu simptomo povas prezenti kelkajn diversajn malordojn. La ĝusta diagnozo fakte estas la unua kondiĉo por sukcesa kuracado.

Evidente multaj demandoj ĉi tie restas netuŝitaj.