Dozado

Kio estas recepto? Ni uzas tiun terminon parolante pri preparado de manĝaĵo, trinkaĵo aŭ teknikaĵo. Speciale en la medicino la recepto signifas skriban formulon pri konsisto, preparado kaj uzado de kuraca rimedo. La recepto estas oficiala dokumento, kiun kuracisto skribas post metita diagnozo de malsanulo celante sanigi lin. La kuracisto rekomendas aprobitajn substancojn, pretajn formojn, per kiuj revenigos lian bonan sanstaton. Kutime, la recepton oni skribas latine; ĝi estas adresita al apotekisto, sed la instrukcio pri ĝia uzado estas donita al la malsanulo en lia gepatra lingvo. La recepto enhavas kelkajn partojn.

1. "Rp". Tio estas mallongigo de la latina vorto "Recipe", kiu signifas alvokon al farmaciisto, al tiu, kiu preparas kaj donas medikamentojn kaj oni tradukas ĝin kiel "Prenu!".

2. Sekvas listigo de la ingrediencoj. Laŭ siaj funkcioj ili povas esti:

3. Preskribo - instrukcio de la kuracisto al farmaciisto, kiel li preparu kuracan formon el la listigitaj ingrediencoj (ekzemple miksi ilin por ricevi konvenan formon: solvaĵon, miksturon, ungventon ktp, kiujn poste oni distribuu je apartaj dozoj per kulero, taso, glaso, gutoj), aŭ ili estas anticipe dozitaj en apoteko (pulvoreroj, supozitorioj).

La nuntempa apoteko ŝanĝis siajn funkciojn. Dank' al la farmacia industrio, oni tre malofte preparas magistrajn kuracajn formojn. Nun tie oni vendas pretajn formojn, kiel en magazeno oni vendas kulinarajn varojn.

La dozado de la medikamentoj estas grava demando. La dozo efikas, ĝi venenas, ĝi kuracas. Ni diferencigas unuopan dozon (kvanton de medikamento, kiun la malsanulo konsumas po unufoje (unu kuleron, unu glason da infuzo ktp), kaj tagan dozon (unu, du, tri aŭ pli da unuopaj dozoj, kiujn la malsanulo konsumas dum la tuta tago).

Ordinare la kvanton de la dozoj ni prezentas рег gramoj (g), mililitroj (ml), supkulero (15 ml), kafkulero (5 ml), tea kulero (5 ml), kaftaso (60 ml), vinglaso (150 ml), glaso de akvo (200 ml), gutoj (20 gutoj da akvo al unu ml).

Speciale ĉe la receptaro de kuracaj herboj oni devas bone kalkuli el kiom da gramoj de la drogo oni ricevos unu dozon. Kaj tiel, laŭ la totala kvanto de la dozoj oni kalkulas la komunan kvanton de la drogoj kaj la komponantoj kiel akvo, alkoholo, porka graso, vazelino.

Kompreneble, la recepto havas la nomon de la paciento, la aĝon, la adreson, la daton, la nomon de la kuracisto, lian subskribon, eventuale la nomon de la malsanulejo aŭ de la polikliniko.

La recepto pri kuracaj herboj havas siajn specifikaĵojn. Oni ofte devas prepari la kuracajn formojn hejme per kuirvazaro. La ĝusta mezurado de la ingrediencoj postulas pesilon, volumenmezurilon, filtrojn, glasojn, botelojn.

Oni devas observi la tempodaŭron por preparo de maceraĵo, infuzo, dekokto, kaj aliajn kondiĉojn ligitajn kun pretigo de kuracaj formoj. Ni donos nur kelkajn ĝeneralajn konsilojn.

Malkrudajn drogojn (kamomilo, fenkolo, timiano, floroj de kratago, melisaj folioj k.a.) oni povas nur brogi, nur verŝi per varmega akvo kaj post mallonga macerado (10-20 min), filtri kaj uzi. Se la recepto enhavas kolekton de diversaj ingrediencoj, estus bone, se ni havus ĉiun drogon aparte kaj kiam la akvo ekbolos, ni metu unue ŝelon, radikon (krudan drogon), post 10 min - foliojn kaj post 2-3 min florojn - se similaj drogoj konsistigas la kombinaĵon.

Ordinare, tiujn infuzojn, maceraĵojn, oni preparas nur por unu aŭ du tagoj - poste ili malfreŝiĝas, perdas siajn bonajn kvalitojn.

Boligo de drogoj daŭras ĉirkaŭ 2-3 min por floroj, 5-10 min por folioj, 15 min kaj pli por ŝeloj kaj radikoj. Kiel filtrilon oni povas uzi specialan reton, vaton, gazon.

Ni ilustros tiujn ĝeneralajn principojn pri la receptaro de kuracaj plantoj per kelkaj ekzemploj.

La tuta kvanto da kunmiksitaj drogoj kontentigos bezonon por du semajnoj. Oni uzas nur freŝan preparaĵon.