La cikorio estas plurjara herbaspekta planto.
Drogo. La radiko. La herbo.
Kemia konsisto. 60 % da inulino, tanacidoj, 9 % da fruktozo, 20 % da levulozo, iom da eteroleoj, intibino (amasa substanco), cikorino k.a.
Proprecoj. La drogoj donas tonuson de la digesta sistemo, stimulas apetiton, havas galfunkciigan kaj laksigan efikojn.
Indikoj. Oni uzas la preparaĵojn ĉe hepataj malsanoj, galaj kalkuloj, iktero, rena litiazo, rena inflamo, gastrito.
Preparo de infuzo. 2 teaj kuleretoj da drogo surverŝu per varmega akvo, macerigu kaj filtru. La likvaĵo prezentas unutagan dozon. Dividu ĝin je tri porcioj рог la tuta tago.
Pulvorigitaj radikoj de cikorio miksitaj kun kafo plibonigas la guston de la trinkaĵo. Krome, oni faras "kafan" trinkaĵon nur el la drogo.