betoniko.jpg

Betoniko

LA - Betonica oificinalis L. (Stachis officinalis); GB. - Betony; DE - Rote Betonie, Gemeiner Ziest; FR - Betoine; HU - Betonikafû, bakfû; BG - Ранилист; RU - Буквица лекарственная

La betoniko estas plurjara herbo.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. Betaino, betonicino, stahidrino, tanacido, eteroleo.
Proprecoj. Kontraŭspasmiga, regenerilo de vunditaj histoj.
Interna uzado. Inflamo de urina veziko, de renoj, de gala dukto. Kontraŭ stomaka kataro, diareo, bronkito, astmokokluŝo, printempa laciĝo, malvigleco.
Ekstera uzado. Kompresbandaĝo ĉe vundoj, ŝvelaĵoj, varikoj.
Preparado. Ekverŝu 2 g da drogo per 200 ml da varmega akvo kaj post 20 min filtru. Oni trinkas po unu supkuleron de la infuzo 4 fojojn tage.