aveno.jpg

Aveno

LA - Avena sativa L.; GB - Cultivated oat; DE - Soat-Hafer, Fahnen-Hafer; FR - Avoine (cultive); HU - Zab; BG - Овес; RU - Овес посевной

Unujara kultura vegetaĵo.
Drogo. La avenaj grajnoj. La avenaj flokoj.
Kemia konsisto. 66 % da karbonhidratoj, 7 % da graso, organikaj acidoj, vitaminoj, holino, saponinoj, hinono, hipoksantino, 10 mg % da fero, 900 mg % da fosforo, tirozino, proteino, fermentoj.
Biologiaj efikoj. Nutraĵo por ĉevaloj. La avenaj flokoj, granulita faruno, kiel dieta nutraĵo por infanoj kaj malsanuloj. Moliganta efiko.
Indikoj. Preparaĵoj. La avenajnflokojn oni uzasporprepari supojn, kaĉojn kontraŭ stomakintesta inflamo, diareo, malvigleco, sendormemo.
Interna uzado. 100 g da avenaj flokoj oni trempas en malvarma akvo, post 2 horoj oni boligas ĝin en 1 1 da akvo ĝis kondensiĝo kaj uzas ĝin kiel manĝaĵon.
Por prepari dekokton kontraŭ tabakfumado, prenu 30 g da avenaj grenoj (grenoj kun ariso, kun kovrilo) kaj boligu la drogon dum 15 min en 300 ml da akvo. Filtra la dekokton dum ĝi estas varma. Tiu ĉi kvanto estas la taga dozo, po 150 ml matene kaj vespere. Oni devas uzi tiun preparaĵon pli ol 3 semajnojn. Samtempe oni povas ne ĉesigi la tabakfumadon, venas momento, kiam ĝi estiĝas malagrabla, kaj la fumanto devas ĉesi fumi.
La saman dekokton oni povas uzi kontraŭ inflamo de la digesta sistemo, bronkito k.a.