avelo.jpg

Avelo

LA - Corylus avellana L.; GB - Hazel-nut, Cob-nut; DE - Hagelnuss; FR - Avelinier; HU - Mogyoró; BG - Леска; RU - Лешница обыкновенная

La avelujo estas arbedo, kiu atingas altecon de 5 m.
Drogoj. La fruktoj, la folioj, la ŝelo de la branĉetoj.
Kemia konsisto. La ŝelo enhavas eteroleon, 10 % da tanacido, flavan farbon; la fruktoj entenas 17 % da albuminoj, 60 % da graso, 7 % da karbonhidratoj, mineralajn substancojn (K, Ca, Mg, Fe, Mn, Na, P, Cl), vitaminojn В1, В2, C, E, D, metioninon, holinon, lecitinon, nesatureblajn grasajn acidojn k.a.
Proprecoj. Tonusdona al la vejnoj, kapilara sangofluo, inflamo de la prostata glando, metabola plibonigo.
Indikoj. Varikoj, larĝigo de la vejnoj, kapilara sangofiuo, prostatito, kapilara malforteco kaj rompeblo.
Preparaĵoj. La fruktoj - por manĝado. La folioj - por infuzo, la ŝelo - por dekokto. La tagan dozon oni eltiras el 15 g da drogoj. Recepto - 15-procenta akva eltiraĵo po 100 ml 3-foje tage.