Pri la aŭtoro

Nikola Todorov Donev (1914, vilaĝo Vetren, regiono de Stara Zagora) kuracisto farmakologo, inventisto. Diplomiĝis pri medicino en Zagrebo (1948). Sciencisto en NIHFI (Scienca Instituto pri kemifarmacia industrio) de 1966, kaj en Laboratorio pri Klinika Farmakologio. En la Instituto pri Fiziologio ĉe Bulgara Akademio de Sciencoj (1976-1981). Aŭtoro kaj kunaŭtoro de 60 sciencaj publikaĵoj, 9 inventoj kaj novaj originalaj bulgaraj medikamentoj glauvent, broncholytin, glauterpin, dolispan, tempidon, siasmocalm, basol k.a., de metodikoj kaj aparatoj por farmakologiaj esploroj. Honora inventisto.



Kiel mi organizis kreskigon de glaŭcio

Antaŭ nelonge, en laboratorio de la instituto kie mi laboris, mi ricevis ĉirkaŭ du gramojn da bruna pulvoro, kiun donis al mi du kemiistoj por esplori ĝin. Ĝi estis alkaloido glaŭcino.

Mi estas farmakologo. Post longa laboro mi jam povis diri ion pri la biologiaj kvalitoj de tiu alkaloido. Interalie, mi malkovris, ke ĝi forte premas tusan reflekson, provokitan ĉe la eksperimentaj bestoj. Mi konstatis, ke la efiko egalas al tiu de la monde konata kodeino, eĉ superas ĝin ĉar ne kaŭzas obstipacion kaj alkutimiĝon. Bone. Tiel komenciĝis la vojo de la nova antitusa medikamento.

Kemiistoj ekstraktis tiun pulvoron el la planto glaŭcio (Glaucium flavum Gr.), kiu kreskas sovaĝe ĉe la mara bordo.

Por plena esplorado mi bezonis multe da pulvoro. Tamen por ĝia produktado mankis krudaĵo.

Tiam mi turnis min al la komunumo de mia naskiĝvilaĝo Vetren (distrikto de Stara Zagora). Oni komprenis mian peton kaj donis taskon semi la planton al lernantoj. La lernejo havis tiel nomatan eksperimentan kampon. La lernantoj akceptis la laboron ĝoje kaj metis bonan bazon por mia sekvanta esplorado. Ili kreskigis ĉirkaŭ 30 kg da krudaĵo kaj certigis miajn farmakologiajn eksperimentojn, kiuj finiĝis bone.

Sed mi devis daŭrigi la esplorojn. Ĉu la alkaloido glaŭcino influas kiel medikamento kontraŭ tusado kaj sanigas homojn de bronkito? Necesis multe da tablojdoj kaj denove mankis la krudaĵo! Tiam, iu el miaj parencoj, Marko Simeonov, decidis semi glaŭcion sur la propra kampo. Liaj familianoj multe klopodis por ĝia kreskigo. Finfine, al Sofio ekveturis preskaŭ 1000 kg da planto. La bezonata kvanto de la krudaĵo estis ricevita kaj baldaŭ tablojdoj de la nova medikamento — produktitaj. Intertempe, volontuloj uzis ĝin kaj restis kontentaj pro ĝia kontraŭtusa efiko. La medikamento estis esplorita en la kliniko laŭ leĝo de la ŝtato kaj oni aprobis ĝin. La malsanuloj estis kontentaj ricevante tiujn tablojdojn. Mi nomis la novan bulgaran medikamenton Glauvento. Glau — estas la nomo de la alkaloido, vento — la nomo de mia naskiĝvilaĝo Vetren, konata pro la senĉesaj ventoj, kiuj venas de Balkano kaj blovas al rivero Tunĝa.

Tiel mi organizis kreskigon de la kuraca planto glaŭcio. Nun ĝi kreskas apud urbo Kazanlak sur vasta grenkampo de speciala instituto sub la zorgoj de fakuloj. Somere ondiĝas flava maro de tiu ĉi bela planto.

La krudaĵo sufiĉas por kontentigi produktadon ne nur de Glauvent, sed ankaŭ de aliaj medikamentoj, kiel Glauterpin kaj Bronkolytin — ĉiuj kun kontraŭtusa efiko.

16.04.1986