arniko.jpg

Arniko

LA - Arnica montana L.; GB - Mountain tobacco; DE - Berg Wohlverleich; FR - Arnique; HU - Árnika; BG - Планинска арника; RU - Арника горная

La arniko estas staŭdo.
Drogo. La arnikaj floroj.
Kemia konsisto. 0,14 % da eteroleo, (kiu similas laŭ odoro al kamomilo), azuleno, seskviterpenoj, holino, rezinoj, karotenoidoj, 4 % da arnicino (amara substanco), organikaj acidoj (fumara, poma, lakta), fruktozo, inulino, tanacido.
Proprecoj kaj uzado. Trankviligilo de centra nerva sistemo, stimulilo de gala sekrecio, reguligilo de koraj funkcioj.
Interna uzado. Prenu 10 g da pecigitaj floroj, ekverŝu ilin per 200 ml da varmega akvo; post 30 min de macerado filtra la infuzon. Trinku po 1 supkuleron 3-foje tage.
Ekstera uzado. Per la sama infuzo oni faras kompresojn kontraŭ kontuza ŝvelaĵo kaj vundoj. Oni aplikas ĝin ankaŭ kontraŭ sangofluo el nazo.