anizo.jpg

Pimpinelo, anizo

LA - Pimpinella anisum L.; GB - Anise; DE - Anis; FR - Anise, anisevert; HU - Ánizs; BG - Анасон; RU - Бедренец, анис

Unujara kultura herbo.
Drogo. La fruktoj. La aniza oleo.
Kemia konsisto. 2-5 % da eteroleo, 30 % da grasa oleo, organikaj acidoj.
Proprecoj kaj indikoj. La eteroleo incitas stomakajn glandojn, kaj plimultigas la sekrecion. Samtempe ĝi ekspektorigas spirajn vojojn. Oni uzas preparaĵon kiel stimulilon de la digesta sistemo, kontraŭ tusado, angino, laringito, faringito, bronka astmo, raŭka voĉo, kontraŭ inflamo de urinaj kanaloj, rena litiazo k.a.
Oni uzas infuzon - 1 kulero da drogo per 500 ml da varmega akvo, po 60 ml 3 fojojn tage.