aneto.jpg

Aneto

LA - Anethum graveolens L.; GB - Common dill; DE - Gartendill, Dill; FR - Fenouil batard; HU - Kapor; BG - Копър; RU - Укроп пахучий

La aneto estas unujara herbo.
Drogo. La aneta frukto. La aneta oleo.
Kemia konsisto. 2,5-4 % da eteroleo, 10-20 % da grasa oleo, proteino, bergapteno, skopoletino, eskuletino, kafea, ferula kaj hlorogena acidoj, vitaminoj C, B1, B2, P k.a.
Proprecoj kaj aplikoj. Forpelilo de intestaj gasoj, diurezigilo, stimulilo de la digesta sistemo kaj lakta sekrecio. Oni uzas anetajn preparaĵojn ĉe alta sangopremo, inflamo de urinaj duktoj, hemoroidoj, kontraŭ kapturniĝo, kontraŭ mara kaj aera malsanoj, prevente.