alteo.jpf

Alteo

LA - Althaea officinalis L.; GB - Marsch mallow; DE - Echter Eibisch, Althaea; FR - Guimauve officinale, Althée; HU - Fehérmályva; BG - Лечебна ружа; RU - Алтей лекарственный

La alteo estas plurjara herbo. La radikaro estas mallonga, dika, kun multaj radikoj, la tigo atingas 2 metrojn, la folioj estas blankaj aŭ rozaj. Oni uzas la radikaron de dujara planto.
Drogo. La radikaro, la folioj, la floroj.
Kemia konsisto. La radikoj enhavas 20 % da amelo, 35 % da muka substanco (kiu solviĝas en malvarma akvo), kies komponantoj estas 28 % da galakturona acido, 8 % da pentozo, asparagino, betaino, lecitino, fosforato, 11 % da pektino, iom da eteroleo, tanacido, mineralaj substancoj. La folioj kaj la floroj enhavas iom da muko, kaj pli da eteroleo, karoteno, vitamino C.
Biologiaj efikoj. La baza influo estas moliganta, ekspektoranta kaj kontraŭinflama. Tiuj efikoj estas ligitaj kun la mukaj substancoj, kiuj trankviligas la inflamintan supraĵon de la mukmembranoj de la spiraj organoj, digesta aparato kaj renoj.
Interna uzado. Oni aplikas alteajn preparaĵojn kontraŭ malsanoj de la spira sistemo (bronkito, laringito, tusado, astmo, traĥeito, kokluŝo), kontraŭ malordoj de la digesta sistemo (inflamo de stomako kaj intestoj, stomaka ulcero, gastrito), inflamo de renoj kaj de urina veziko.
Preparaĵoj. Prenu du supkulerojn da ete distranĉita radiko de alteo kaj trempu la drogon en 500 ml da malvarma akvo en daŭro de 8 horoj. Trinku po unu kuleron de la filtraĵo ĉiun duan horon, 4-5 fojojn tage. La terapeŭtoj kombinas tiun maceraĵon kun aliaj helpaj drogoj. primola radiko, aniza frukto, sambuka floro, malva floro.
Ekstera uzado. Gargaro ĉe gorĝa inflamo kaj raŭka voĉo per la sama infuzo de la drogoj.