alkemilo.jpg

Alkemilo

LA - Alchemilla vulgaris; GB - Lady's mantle; DE - Frauen mantel; FR - Manteau de Nôtre Dame; HU - Palástfû; BG - Шапиче; RU - Манжетка обыкновенная

La alkemilo estas plurjara herbo.
Drogo. La herbo kaj la radikaro.
Kemia konsisto. 10 % da tanacido, derivaĵoj de gala kaj elaga acidoj, flavonoidoj, vitamino C, sukeroj, rezinoj k.a.
Proprecoj. Adstringanta, saniganta vundojn.
Indikoj. Interne - stomakaj kolikoj, diareoj; ekstere - sangofluo el nazo (per freŝa suko), malnovaj vundoj, blanka elfluo.
Preparado de infuzo. Prenu 30-50 g da alkemila drogo, surverŝu ĝin per 1 litro da varmega akvo kaj boligu 3-5 min. La malsanulo povas trinki po 100 ml 3-foje tage. Por ekstera uzado faru dekokton el 15 g da drogo en 500 ml da bolanta akvo - por lavado de blanka elfluo.