akileo.jpf 12000 kb

Akileo, Milfolio

LA - Achillea millefolium L.; GB - Milfoil, Yarrow; DE - Gemeine Schafgarbe; FR - Achilée millefeuille; HU - Cickafark; BG - Бял равнец; RU - Тысячелистник обыкновенный.

La akileo estas staŭdo.
Drogo. La herbo kaj la floro.
Kemia konsisto. La drogo entenas ĝis 0,5 % da eteroleo (kun azuleno), ahileinon, holinon, mukon, amarajn kaj aromajn substancojn.
Biologiaj efikoj. La amaraj kaj aromaj substancoj ekscitas apetiton kaj fortigas ekskrecion de la salivaj kaj stomakaj glandoj, plialtigas koaguladon de la sango kaj tiel haltigas sangofluon. La tanacidoj kaj aliaj kemiaĵoj efikas adstringe kaj kontraŭinflame. La produktaĵoj de la akileo helpas la galan eligon, plifortigas kontrahiĝon de la utero.
Indikoj. Sangofluado el utero, renoj, nazo, gingivoj, hemoroidoj; dispepsio, gastrito, kolito, diareo, renito, inflamo de urina veziko, diskinezio de gala veziko, iktero, reŭmatismo.
Preparo. Prenu du kulerojn de la drogo (herbo aŭ floro), surverŝu la materialon per 500 ml da varmega akvo, boligu dum 4-5 min, poste lasu ĝin maceriĝi dum 30 min kaj filtru. La filtraĵon dividu je 3 tasoj (tri dozoj por la tuta tago), kaj trinku antaŭ manĝado. La saman preparaĵon oni povas uzi por gargaro ĉe sangofluo de gingivoj kaj inflamo de buŝa mukmembrano.