abrimonio.jpf xxx kb

Agrimonio

LA - Agrimonia eupatoria L.; GB - Common agrimony; DE - Gemeiner Odermenning, Agrimony; FR - Aigremoine gariot; HU - Apróbojtorján; BG - Камшик; RU - Репейничек аптечный

La agrimonio estas plurjara herbo.
Drogo. La herbo.
Kemia konsisto. 0,2 % da eteroleo, tanacidaj substancoj (katehinoj), flavonoidoj, glikozidoj, amara substanco, 12 % da salicilata acido, vitaminoj. P (nikotinamido), C, organikaj acidoj k.a.
Proprecoj kaj uzado. La infuzaĵo de agrimonia herbo reguligas funkciojn de la hepato kaj gala veziko. Oni rekomendas ĝin kiel aldonan kuracilon por hepatito, diskinezio de galaj duktoj, holecistito, galŝtona malsano. Ankaŭ ĝi montras konstipan, ŝvitan kaj diurezan efikojn. Oni uzas preparaĵojn kontraŭ inflamoj de la digesta sistemo, kontraŭ stomatito, tonsilito, faringito. Por fari infuzaĵon, prenu 1 kafkuleron da pecigita drogo kaj surverŝu ĝin per 250 ml da varmega akvo. Boligu dum 3 min kaj lasu ĝin maceriĝi dum 2 horoj. La ricevita filtrita kvanto estas taga dozo. Dividu ĝin je 3 partoj kaj trinku 15 minutojn antaŭ manĝado.