LA GENOMO-PROJEKTO

    La 26-an de junio, al la tuta mondo estis anoncita la finpretigo de la mapado aŭ sinsekva aranĝo de la homa genetika kodo. La anonco estis farita per transatlantika video-konferenco, dumokaze elsendita el Washingtono sub la direkto de prezidento Bill Clinton, apud kiu sidis la scienculoj, kiuj estris la esplor-skipojn, nome Francis Collins (Homa Genomo-Projekto) kaj Craig Venter (Celera Genomics), kaj elsendita el Londono, de la ĉefministro Tony Blair.

    Ĉe tiu granda konkero, Clinton reliefigis: "Hodiaŭ ni lernas la lingvon, per kiu Dio kreis la vivon", dum Blair entuziasme asertis: "Ni trapasis la limon direkte al nova erao". Efektive, plene praviĝas la eŭforio de la estroj de tiuj du grandaj landoj direktintaj tiun esplorprojekton, en kiu partoprenis 18 landoj. Finfine okazis la unua granda paŝo: estas deĉifrita la sinsekva aranĝo de tiuj 3.1 miliardoj da kemiaj "liter"-paroj, formantaj la homan DNA. Oni sukcesis ordigi 98 % de la listo de Ĝiuj kemiaj bazoj enhavantaj la informojn necesajn al la formado de iu homa estaĵo.

    La desoksiribonukleata acido, aŭ DNA, estas molekulo en formo de duobla helico, simila al tordita skalo kaj konsistanta el paroj da nitrogen-havaj bazoj, nome tiuj menciitaj literoj de la genetika kodo. Tiuj nitrogen-havaj bazoj kvazaŭ formas la stupojn de tiu skalo, aŭ duobla helico, kaj montriĝas laŭ kvar fundamentaj tipoj: A (adenino), C (citosino), G (gvanino) kaj T (timino). La DNA estas la kruda materialo de la kromosomoj, tio estas, de la genoj ilin konsistigantaj.

    Tiu 3.1 miliardoj da liter-paroj formas la genomon, tio estas, la tutaĵon de la genoj konsistigantaj la kromosomojn. Kiam ni do parolas pri genomo, ni aludas la genetikan havaĵon de viva estaĵo, la tutaĵon de la kromosomoj enhavantaj la instrukciojn kapablajn ĝin estigi.

    Kiel tio okazas? La geno estas ia sinsekvo da literoj (A, T, C aŭ G), kiu enhavas la recepton de specifa proteino; la maniero, kiel tiuj literoj estas kombinitaj en la genoj difinas la karakterizaĵojn de iu persono. Ĉiu triopo el tiuj literoj prezentas la kodon de difinita aminoacido, kiu estas baza ingredienco de la proteinoj. Tiel, la tri literoj, kiuj, ekzemple, apartenas al iu geno, determinas la produktadon de difinita elemento de iu specifa proteino. Kaj ni devas ne forgesi, ke la proteinoj estas la kolonoj en la konstruado de la fizika korpo.

    Kial ni asertis, ke la unua paŝo estas farita? Ĉar, malgraŭ la giganta dimensio de tiu markŝtono, ni troviĝas ankoraŭ tre proksime al la komenco de la tuta projekto. Ni jam konas la sinsekvon kaj la ordon de ĉiuj bazoj, sed ankoraŭ necesas kompreni, kiel ĉiu geno agas kaj kiel ili interagas.

    Necesas ankaŭ scii la ekzaktan nombron de la genoj, kiuj formas la homan genomon.

    De nun ni nepre devos malkovri la strukturojn de la proteinoj kodigitaj de DNA, kio eble postulos multajn jardekojn - 50 ĝis 100 jaroj - da penegaj esploradoj.

    Ni scias, ke la genetikaj malsanoj deiras de ia mutacio, tio estas, de ia eraro en la sinsekvo de la DNA-literoj kaj povas esti herede transigitaj per la reproduktiĝo de la difektita geno, de la gepatroj al siaj idoj. Ĉirkaŭ 7 mil malsanoj jam estis rilatigitaj al la genoj, sed el ili nur 350 disponas diagnozajn testojn.

    Ĉu la progresoj de la molekula biologio ebligus la kuracadon de tiaj malsanoj? Jam pruvoj estas farataj, per la genoterapio, kun la celo ripari difektitan genon, sed la rezultoj ankoraŭ ne montriĝas kuraĝigaj. Ĉio signalas, ke ni disponos pli da diagnozoj kaj genetikaj orientadoj ol ja ia definitiva terapia solvo por la malsanoj. Ni ekzemple scios, ĉu en iu persono latentas difinita tipo de kancero aŭ de kormalsano, sed ni ankoraŭ ne disponos la celtrafajn armilojn por kontraŭbatali tiujn malsanojn, antaŭ ol ili aperos.

    Kio timindas ĉe tiuj novaj malkovroj? La unua granda timo ĉe tiuj kontraŭaj al la eŭigenika abortigo estas la plimultigo de indikoj por ĝia praktikado fare de specialistoj pri genetika orientado. Ni scias, ke la memvola abortigo en la planedo nombras hodiaŭ je 90 milionoj kaj ke grandan parton el ili indikas la fetomedicinaj kuracejoj.

    Alia timiga sekvo estas la rompo de privateco. Multaj organizaĵoj estos tentataj havigi al si aliulajn genomojn; asekur-kompanioj, inkluzive de tiuj sanprotektaj, povus difini la proponatan asekuron laŭ la genoma tipo de siaj klientoj, kio sendube estus io katastrofa. Entreprenoj povus diskriminacii funkciulojn, kaj tiel plu.

    La demando pri la patento de la genoj ankaŭ leviĝas kiel zorgiga afero, ĉar personoj aŭ organizaĵoj povus prokrasti siajn proprajn esplorojn pro senmezura ambicio.

    Alia grava demando estas la aliigo de la homa, hereda genetika materialo. Ĉu ni rajtas laŭplaĉe manipuli la genojn, provante ilin perfektigi? Ĉu ni havas sufiĉan sciadon kaj moralan altecon por tion efektivigi?

    Grava fakto jam definitive konfirmita en tiu esplorado estas tio, ke la genomo de la 6 miliardoj da individuoj konsistigantaj la nuntempan loĝantaron de la mondo devenas de 60 mil homoj apartenintaj al 7 mil pasintaj generacioj. Nia specio prezentas malgrandan genetikan varion, kaj la DNA de du homoj estas 99,9 %-e simila.

    (...)

    Fragmento el
    Spiritisma Esperanto-Informilo
    n-ro 111 - sept/okt 2000


    Al la starta paĝo de STEB Reen al la antaŭa paĝo!