ĈAPITRO 14

RESUMO KAJ KONKLUDO


Resumo de la malfacilaĵoj koncerne la teorion de Natura Selektado Resumo de la ĝeneralaj kaj specialaj cirkonstancoj favoraj al ĝi Kaŭzoj de la ĝenerala kredo pri la neŝanĝeblo de specioj Kiom vaste la teorio de natura selektado etendeblas Efikoj de ĝia adopto al la studo de Natura Historio Konkludaj komentoj



Ĉar ĉi tiu tuta verko estas longa argumento, eble estos oportune al la leganto mallonge resumi la ĉefajn faktojn kaj konkludojn.

Mi ne malagnoskas, ke multaj kaj gravaj argumentoj kontraŭ la teorio de deveno kun modifo per natura selektado estas prezenteblaj. Mi klopodis prezenti ilian plenan fortecon. Nenio povas ŝajni unuavide pli malfacile kredebla ol tio ke la pli komplikaj organoj kaj instinktoj estus perfektigitaj ne per rimedo supera al, kaj tamen analoga al homa rezonado, sed per la akumuliĝo de nenombreblaj fajnaj varioj, ĉiu bona por la individua posedanto. Tamen, ĉi tiu malfacilaĵo, kvankam ĝi ŝajnas al onia imagpovo nevenkeble granda, ne povas esti konsiderata reala se oni agnoskas la sekvantajn proponojn, tio estas, - ke gradoj de perfekteco de iu organo aŭ instinkto, kiun oni povas pripensi, aŭ nun ekzistas aŭ povus ekzisti, ĉiu bona en si mem, - ke ĉiuj organoj kaj instinktoj estas, laŭ tre malgranda grado, variemaj, - kaj laste, ke estas lukto por ekzisto kiu kondukas al la konservo de ĉiu profitdona devio de strukturo aŭ instinkto. La vero de ĉi tiuj proponoj estas, laŭ mi, ne disputeblaj.

Sendube estas ekstreme malfacile eĉ supozi per kiuj gradoj multaj strukturoj estis perfektigitaj, pli speciale inter rompitaj kaj malsukcesantaj grupoj de organikaj estaĵoj. Sed oni vidas tiom da strangaj gradoj en naturo, kiel asertita en la regulo 'Naturo ne faras saltojn,' ke oni devas esti ekstreme hezitema antaŭ ol diri ke iu organo aŭ instinkto, aŭ tuta estaĵo ne povus atingi sian nunan staton per multaj fajnaj paŝoj. Oni devas agnoski, ke ekzistas kazoj de speciala malfacileco por la teorio de natura selektado, kaj unu de la plej kuriozaj de ĉi tiuj estas la ekzisto de du aŭ tri difinitaj kastoj de laborantoj aŭ nefekundaj femaloj en sama formika komunumo, sed mi provis montri kiel ĉi tiu malfacilaĵo venkeblas. Koncerne la preskaŭ universalan malfekundecon de specioj kiam unue interkrucigitaj, kiu faras mirigan kontraston kun la preskaŭ universala fekundeco de variaĵoj kiam interkrucigitaj, mi devas direkti la leganton al la resumo de faktoj ĉe la fino de la oka ĉapitro. Ŝajnas al mi ke tiuj faktoj konklude montras ke ĉi tiu malfekundeco malpli estas speciala heredaĵo, ol la nekapablo kungrefti du arbojn. Male, ĝi estas hazardo bazita sur konstituciaj diferencoj en la reproduktaj sistemoj de la interkrucigitaj specioj. Oni vidas la veron de ĉi tiu konkludo en la vasta diferenco rezultanta kiam la samaj du specioj estas reciproke interkrucigitaj; tio estas, kiam iu specio estas unue uzata kiel patro, kaj poste kiel patrino.

Oni ne povas konsideri la fekundecon de variaĵoj kiam interkrucigitaj kaj de iliaj miksitaj idoj kiel universalan. Kaj ilia tre ĝenerala fekundeco ne estas surpriza, kiam oni memoras ke ne estas probable ke iliaj konstitucioj aŭ reproduktaj sistemoj estus profunde modifitaj. Plie, la plejo da variaĵoj kiujn oni prieksperimentis estis produktitaj en kaptiteco, kaj ĉar kaptiteco ŝajne emas forigi malfekundecon, oni devas ne atendi ke ĝi ankaŭ produktus malfekundecon.

La malfekundeco de hibridoj estas tre malsama kazo al tiu de unuaj kruciĝoj, ĉar iliaj reproduktaj organoj estas pli malpli nekapablaj funkcii. Male en unuaj kruciĝoj la organoj ĉe ambaŭ flankoj estas en perfekta kondiĉo. Ĉar oni ripete vidas ke organismoj de ĉiuj specoj fariĝas iome malfekundaj kiam iliaj konstitucioj estas perturbitaj per iomete malsamaj kaj novaj vivkondiĉoj, oni ne devas surpriziĝi ke hibridoj estas iome malfekundaj, ĉar iliaj konstitucioj apenaŭ povus eviti perturbiĝon pro kombino de du distingitaj konstitucioj. Ĉi tiu paralelismo estas subtenata de alia paralela, sed rekte mala klaso de faktoj. Tio estas, ke la vigleco kaj fekundeco de ĉiuj organikaj estaĵoj estas pliigitaj per malgrandaj ŝanĝiĝoj en iliaj vivkondiĉoj, kaj ke la idoj de iomete modifitaj formoj aŭ variaĵoj akiras pliigitan viglecon kaj fekundecon pro tio ke ili estas miksitaj. Tial, iuflanke, grandaj ŝanĝiĝoj en vivkondiĉoj, kaj kruciĝoj inter tre modifitaj formoj malfekundigas, kaj aliflanke, malpliaj ŝanĝiĝoj en vivkondiĉoj, kaj kruciĝoj inter malpli modifitaj formoj plifekundigas.

Kiam oni konsideras geografian distribuon, la malfacilaĵoj kiujn la teorio de deveno kun modifo alfrontas estas sufiĉe gravaj. Ĉiuj individuoj de sama specio, kaj ĉiuj specioj de sama genro, aŭ eĉ pli alta grupo, devis deveni de komunaj gepatroj. Tial, spite la distancon kaj izolecon de la mondpartoj en kiuj ili nun troviĝas, ili devis dum la paso sinsekvaj generacioj translokiĝi de iu loko al la aliaj. Ofte oni tute ne kapablas eĉ diveni kiel ĉi tio povus okazi. Tamen, ĉar oni havas kialojn por kredi ke iuj specioj retenis la saman specian formon dum tre longa tempo, treege longa se oni nombras per jaroj, oni devas ne tro emfazi la fojan vastan distribuon de sama specio, ĉar dum tre longaj periodoj ĉiam estas bona ŝanco por vasta migrado per diversaj rimedoj. Rompita aŭ nekontinua teritorio ofte klarigeblas per formorto de la specioj en la meza regiono. Oni ne povas nei, ke oni ankoraŭ scias tre malmulton pri la diversaj klimataj kaj geografiaj ŝanĝiĝoj kiujn la Tero spertis dum modernaj periodoj. Kaj tiaj ŝanĝiĝoj evidente multe influus migradon. Kiel ekzemplo, mi provis montri kiom pova estis la influo de la Glacia periodo al la distribuo de samaj specioj kaj de reprezentaj specioj tra la mondo. Oni ankoraŭ estas profunde nesciantaj de la multaj fojaj rimedoj de transporto. Koncerne la distingitajn samgenrajn speciojn kiuj loĝas en tre foraj kaj izolitaj regionoj: ĉar la modifa proceso estis pro neceso tre malrapida, ĉiuj metodoj de migrado eblus dum tre longa periodo. Kaj sekve, la malfacilaĵoj koncerne la vastan disiĝon de samgenraj specioj estas iom malpliigitaj.

Ĉar laŭ la teorio de natura selektado senfina nombro da mezaj formoj devis ekzisti, kunligantaj ĉiujn speciojn en ĉiu grupo per gradoj tiom fajnaj kiom modernaj variaĵoj, oni povus demandi, Kial ni ne vidas ĉi tiujn ligantajn formojn ĉie ĉirkaŭ ni? Kial ĉiuj organikaj estaĵoj ne kunfandiĝas en nedividebla ĥaoso? Koncerne ekzistantajn formojn, oni devas memori ke oni ne rajtas atendi (escepte en raraj kazoj) malkovri rekte konektantajn ligojn inter ili, sed nur inter ĉiu kaj iu formortinta kaj anstataŭita formo. Eĉ en vasta, longdaŭre kontinua areo, kies klimato kaj aliaj vivkondiĉoj nepercepteble ŝanĝiĝas kiam oni iras de regiono okupita de iu specio en alian de proksime rilata specio, oni tute ne rajtas atendi ke mezaj variaĵoj troviĝos en la meza zono. Oni havas kialojn por kredi ke nur kelkaj specioj estas ŝanĝiĝantaj dum iu specifa periodo, kaj ĉiuj ŝanĝiĝoj okazas malrapide. Mi montris ke mezaj formoj kiuj unue probable ekzistus en la mezaj zonoj, emus estis anstataŭitaj de rilataj formoj ambaŭflankaj, kaj ĉi lastaj, ĉar ili ekzistus plinombre, ĝenerale modifiĝus kaj pliboniĝus pli rapide ol la mezaj variaĵoj, kiuj malplinombras. Tiel la mezaj variaĵoj, dum paso de longa tempo, estus anstataŭitaj kaj ekstermitaj.

Laŭ ĉi tiu doktrino de ekstermiĝo de senfinaj konektantaj ligaĵoj, inter vivantaj kaj formortintaj loĝantoj de la mondo, kaj je ĉiu sekvanta periodo inter la formortintaj kaj pli malnovaj specioj, kial ĉiuj geologiaj formaĵo ne plenas je tiaj ligaĵoj? Kial ĉiuj kolektoj de fosilioj ne montras klarajn indikojn pri la gradoj kaj ŝanĝiĝoj de vivformoj? Oni trovas neniajn indikojn, kaj ĉi tio estas la plej evidenta kaj forta de la multaj argumentoj kontraŭ mia teorio. Denove, kial tutaj grupoj de rilataj specioj ŝajnas, certe ofte false, aperi subite sur la pluraj geologiaj scenejoj? Kial oni ne trovas grandajn amasojn da stratumoj sub la Siluria tavolo, plenaj je la restaĵoj de pragenerintoj de la Siluriaj fosiligrupoj? Certe laŭ mia teorio tiaj stratumoj devis esti deponitaj ie je ĉi tiuj antikvaj kaj tute nekonataj epokoj de monda historio.

Mi povas respondi al ĉi tiuj demandoj kaj gravaj kontraŭargumentoj per la supozo ke la geologia registro estas multe pli malperfekta ol la plejo da geologoj kredas. Oni ne povas argumenti ke ne estis sufiĉe da tempo por iu ajn kvanto da organika ŝanĝiĝo, ĉar la paso de tempo estis tiom granda ke ĝi estas tute netaksebla de homa intelekto. La nombro de specimenoj en ĉiuj muzeoj estas absolute nenio kompare kun la nenombreblaj generacioj de nenombreblaj specioj kiuj certe ekzistis. Oni ne povus rekoni specion kiel prapatron de unu aŭ pli da specioj eĉ se oni tre detale esplorus ilin, escepte se oni ankaŭ posedus multe da mezaj ligaĵoj inter iliaj pasinta prapatra kaj nuna statoj. Kaj oni apenaŭ povas atendi malkovri ĉi tiujn multajn ligaĵojn, pro la malperfekteco de la geologia registro. Oni povas nomi multajn ekzistantajn dubindajn formojn, kiuj probable estas variaĵoj. Sed kiu asertus ke en estonta epoko tiom da fosiliaj ligaĵoj estos malkovritaj, ke natursciencistoj kapablos decidi, laŭ la komuna vidpunkto, ĉu ĉi tiuj dubindaj formoj estas variaĵoj aŭ ne? Tiom longe kiom la plejo da ligaĵoj inter du specioj estos nekonataj, se iu sola ligaĵo aŭ meza variaĵo estos malkovrita, ĝi estos simple klasifikita kiel alia kaj distingita specio. Nur malgranda proporcio de la mondo estas geologie esplorita. Nur organikaj estaĵoj de iuj klasoj konserveblas en fosilia kondiĉo, almenaŭ je granda nombro. Vaste etendiĝantaj specioj plej varias, kaj variaĵoj ofte unue estas lokaj, - ambaŭ kaŭzoj faras la malkovron de mezaj ligaĵoj malpli probablaj. Lokaj variaĵoj ne disvastiĝas en aliajn forajn regionojn ĝis kiam ili fariĝas rimarkinde modifitaj kaj plibonigitaj. Kaj kiam ili ja disvastiĝis, se ili estus malkovritaj en geologia formaĵo, ili ŝajnus esti kreitaj tie, kaj estus klasifikitaj kiel nova specio. La plejo da formaĵoj estis akumuliĝis intermite, kaj ilia daŭro, mi emas kredi, estis malpli longa ol la averaĝa daŭro de speciaj formoj. Sinsekvaj formaĵoj estas apartigitaj de si per grandegaj malplenaj intervaloj da tempo, ĉar fosilihavaj formaĵoj, sufiĉe dikaj por rezisti estontan erozion, akumuleblas nur kie multe da sedimento deponiĝas sur sinkanta fundo de la maro. Dum la alternaj periodoj de leviĝo kaj stabila nivelo la registro estus malplena. Dum ĉi tiuj lastaj periodoj, probable estus pli da variado en la vivformoj; dum periodoj de sinkado, pli da formorto.

Pri la manko de fosilihavaj formaĵoj sub la plej malalta Siluriaj stratumoj, mi povas nur reiri al la hipotezo prezentita en la naŭa ĉapitro. Ĉiuj agnoskos ke la geologia registro estas neperfekta, sed malmultaj emos agnoski ke ĝi estas tiom neperfekta kiom necesas al mia teorio. Se oni konsideras sufiĉe longajn intervalojn de tempo, geologio klari montras ke ĉiuj specioj ŝanĝiĝis, kaj ke ili ŝanĝiĝis laŭ maniero kiun mia teorio postulas, ĉar ili ŝanĝiĝis malrapide kaj laŭgrade. Oni klare vidas ĉi tion en la fakto ke fosiliaj restaĵoj de apudaj formaĵoj multe pli proksime similas al si, ol fosilioj de formaĵoj kiuj foras de si laŭ tempo.

Jen la sumo de la pluraj ĉefaj kontraŭargumentoj kaj malfacilaĵoj kiujn oni povas prave aserti kontraŭ mia teorio. Kaj mi ĵus mallonge resumis la respondojn kaj klarigojn kiuj povas respondi al ili. Mi sentis ĉi tiujn malfacilaĵojn multe tro peze dum multaj jaroj por dubi ilian fortecon. Sed speciale rimarkindas ke la pli gravaj kontraŭargumentoj rilatas al demandoj pri kiuj oni agnoskas sian nescion. Kaj oni eĉ ne scias kiom nesciantaj oni estas. Oni ne scias ĉiajn eblajn transirajn gradojn inter la plej simplaj kaj la plej perfektaj organoj. Oni ne povas pretendi ke oni scias ĉiujn diversajn rimedojn de Distribuo dum la longa paso de jaroj, ne ke oni scias kiom malperfekta la Geologia Registro estas. Kvankam ĉi tiuj pluraj malfacilaĵoj estas gravaj, laŭ mia juĝo ili ne venkas la teorion de deveno kun modifo.

Nun konsideru la alian flankon de la argumento. En kaptiteco oni vidas multe da variado. Ŝajnas ke ĉi tio ĉefe ŝuldiĝas al tio ke la reprodukta sistemo estas tre influiĝema de vivkondiĉaj ŝanĝiĝoj, tiel ke ĉi tiu sistemo, se ne malfekundiĝinta, malsukcesas reprodukti idojn ekzakte similajn al la gepatra formo. Variemo estas regata de multaj komplikaj leĝoj, - de kunrilatoj de kresko, de uzado kaj neuzado, kaj per la rekta agado de la fizikaj vivkondiĉoj. Estas tre malfacile determini kiom da modifiĝo okazis en malsovaĝaj produktaĵoj, sed oni povas senriske supozi ke la kvanto estas granda, kaj ke modifoj heredeblas dum longaj periodoj. Tiom longe kiom la vivkondiĉoj restas samaj, estas kialoj por kredi ke modifo, kiu jam estis heredata dum multaj generacioj, povas daŭre esti heredata dum preskaŭ senfina nombro da generacioj. Aliflanke oni havas indikojn ke variemo, se ĝi iam ludis rolon, ne tute ĉesas, ĉar novaj variaĵoj ankoraŭ foje estas produktitaj de la plej antikve malsovaĝigitaj produktaĵoj.

Homoj ne fakte produktas variadon; Ili nur neintence metas organikajn estaĵojn en novajn vivkondiĉojn, kie naturo agas sur la organizaĵo, kaŭzante variadon. Sed homoj kapablas selekti kaj ja selektas la variaĵojn kiujn naturo donas, kaj tiel akumulas ilin je iu ajn dezirata maniero. Tiel ili adaptas animalojn kaj plantajn al sia propra profito aŭ plezuro. Ili povas fari ĉi tion laŭmetode, aŭ ili povas fari ĝin senkonscie, per konservado de individuoj plej utilaj al si je iu tempo, sen ajna intenco ŝanĝi la rason. Estas certe ke ili povas multe influi la karakteron de raso per selektado, en ĉiu sinsekva generacio, de individuaj diferencoj tiom malgrandaj ke ili ne rimarkeblas al netrejnita okulo. Ĉi tiu proceso de selektado estis la ĉefa aganto en la produktado de plej distingitaj kaj utilaj malsovaĝaj rasoj. La nesolveblaj duboj pri tre multaj el ili, ĉu ili estas variaĵoj aŭ originalaj specioj, montras ke multaj homproduktitaj rasoj havas multe da la karaktero de naturaj specioj.

Estas neniu evidenta kialo kial la principoj kiuj agis tre efike en kaptiteco ne agus en naturo. En la konservado de favorataj individuoj kaj rasoj, dum la konstante ripetata Lukto por Ekzisto, oni vidas plej povan kaj ĉiam-aktivan rimedon de selektado. La lukto por ekzisto neeviteble rezultas de la alta geometrio rejŝo de plinombriĝo kiu estas komuna al ĉiuj organikaj estaĵoj. Ĉi tiu alta rejŝo de plinombriĝo estas pruvita per kalkulado, per la efikoj de sekvo de unikaj sezonoj, kaj per la rezultoj de naturalizado, kiel klarigitaj en la tria ĉapitro. Pli da individuoj naskiĝas ol kapablas travivi. Grajno en pesilo determinos kiu individuo vivos kaj kiu mortos, - kiu variaĵo aŭ specio plinombriĝos kaj kiu malplinombriĝos, aŭ finfine formortos. Ĉar samspeciaj individuoj ĉiel plej proksime konkurencas inter si, la lukto ĝenerale estus plej severa inter si. Ĝi estos preskaŭ same severa inter samspeciaj variaĵoj, kaj iomete malpli severa inter samgenraj specioj. Sed la lukto ofte estas tre severa inter estaĵoj kiuj estas tre foraj en la skalo de naturo. Plej malgranda avantaĝo en iu estaĵo, je iu ajn epoko aŭ sezono, super tiuj kun kiuj ĝi konkurencas, aŭ eĉ iomete pli bona adaptiĝo al la ĉirkaŭantaj fizikaj kondiĉoj, turnos la pesilon.

Ĉe animaloj kiuj havas apartajn seksojn estas en la plejo da kazoj lukto inter maskloj por posedo de la femaloj. La plej viglaj individuoj, aŭ tiuj kiuj plej sukcese luktis kun sian vivkondiĉoj, ĝenerale lasas pli da idoj. Sed sukceso ofte dependas de specialaj armiloj aŭ rimedoj de defendo, aŭ de la ĉarmo de la maskloj. Plej malgranda avantaĝo kondukas al venko.

Ĉar geologio klare evidentigas ke ĉiu lando spertis grandajn fizikajn ŝanĝiĝojn, oni eble atendus ke organikaj estaĵoj varius en naturo, same kiel ili ĝenerale variis en la ŝanĝitaj kondiĉoj de kaptiteco. Kaj se estas iom ajn da variado en naturo, estus neeksplikebla fakto se natura selektado ne agus. Oni ofte asertas, kvankam la aserto estas tute nepruvebla, ke la kvanto da variado en naturo estas strikte limigita kvanto. La homo, kvankam ĝi agas nur sur eksteraj trajtoj kaj ofte tre kaprice, povas produkti ene de mallonga periodo grandan rezulton per adicio de nuraj individuaj diferencoj en siaj malsovaĝaj produktaĵoj. Kaj ĉiuj agnoskas ke almenaŭ ekzistas individuaj diferencoj en naturaj specioj. Sed, krom tiaj diferencoj, ĉiuj natursciencistoj agnoskas la ekziston de variaĵoj, kiujn ili konsideras sufiĉe distingitaj por esti registrindaj en verkoj pri sistemoj. Neniu povas difini klaran distingon inter individuaj diferencoj kaj proksimaj variaĵoj; aŭ inter pli klare markitaj variaĵoj kaj subspecioj, kaj specioj. Observu kiel natursciencistoj malkonsentas pri la rango kiun ili atribuas al la multaj reprezentantaj formoj en Eŭropo kaj Norda Ameriko.

Se ekzistas en naturo variado kaj pova aganto kiu ĉiam pretas agi kaj selekti, kial oni dubu ke variaĵoj kiuj iel utilas al estaĵoj, en iliaj ekstreme komplikaj rilatoj de vivo, estas konservataj, akumulataj kaj heredataj? Se la homo povas pacience selekti variaĵojn kiuj plej utilas al si, kial naturo malsukcesus selekti variaĵojn kiuj utilas, en ŝanĝantaj vivkondiĉoj, al siaj vivantaj produktaĵoj? Kio limigas ĉi tiun povon, kiu agas dum longaj epokoj kaj severe observas la tutan konstitucion, strukturon, kaj kutimojn de ĉiu kreaĵo, - favoranta la bonajn kaj forĵetanta la malbonajn? Mi vidas nenian limigon al ĉi tiu povo, dum ĝi malrapide kaj bele adaptas ĉiun formon al plej komplikaj vivrilatoj. La teorio de natura selektado, eĉ se oni konsiderus nur ĉi tion, ŝajnas al mi esti probabla en si mem. Mi jam resumis, tiom egale kiom mi povis, la malfacilaĵojn kaj kontraŭargumentojn: nun, konsideru la specialajn faktojn kaj argumentojn kiuj favoras la teorion.

Laŭ la vidpunkto ke specioj estas nur klare markitaj kaj konstantaj variaĵoj, kaj ke ĉiu specio unue ekzistis kiel variaĵo, oni povas kompreni kial neniu limo desegneblas inter specioj, kutime supozitaj esti produktitaj de specialaj agoj de kreo, kaj variaĵoj kiujn oni agnoskas esti produktitaj de duarangaj leĝoj. Laŭ ĉi tiu sama vidpunkto oni povas kompreni kial en ĉiu regiono kie multaj specioj de iu genro estis produktitaj, kaj kie ili nun viglas, ĉi tiuj samaj specioj prezentas multajn variaĵojn. Kie la produktado de specioj estis aktiva, oni povus atendi, kiel ĝenerala regulo, ke oni trovos ĝin ankoraŭ aktiva. Kaj estas ĉi tiel, se variaĵoj estas komencantaj specioj. Plie, la specioj de grandaj genroj, kiuj havas pli grandan nombron da variaĵoj aŭ komencantaj specioj, retenas iugrade la karakteron de variaĵoj, ĉar ili diferencas inter si je malplia kvanto de diferenco ol la specioj de pli malgrandaj genroj. Ankaŭ, la proksime rilataj specioj de la pli grandaj genroj ŝajne havas limigitajn etendiĝojn, kaj ili estas kunigitaj en grupetoj ĉirkaŭ aliaj specioj - kaj tiel ili similas al variaĵoj. Ĉi tiuj estas strangaj rilatoj laŭ la vidpunkto ke ĉiu specio estis sendepende kreita, sed estas kompreneblaj se ĉiuj specioj unue ekzistis kiel variaĵoj.

Ĉiu specio emas rapide plinombriĝi pro sia geometria rejŝo de reprodukto, kaj la modifitaj praidoj de ĉiu specio kapablos plinombriĝi eĉ pli dum ili diversiĝas kutime kaj strukture, tiel kapabliĝantaj kapti multajn kaj vaste malsamajn lokojn en la ekonomio de naturo. Tial, estos konstanta tendenco en natura selektado konservi la plej disbranĉiĝintajn idojn de iu specio. Sekve, dum longdaŭra proceso de modifado, la diferencetoj kiuj karakterizas samspeciajn variaĵojn, emas kreski al la pli grandaj diferencoj kiuj karakterizas samgenrajn speciojn. Novaj kaj plibonigitaj variaĵoj nepre anstataŭas kaj ekstermas la pli malnovajn, malpli bonigitajn kaj mezajn variaĵojn. Tiel, specioj fariĝas difinitaj kaj distingitaj aĵoj. Dominantaj specioj apartenantaj al pli grandaj grupoj emas naski novajn dominantajn formojn. Tiel ĉiu granda grupo emas fariĝi eĉ pli granda, kaj samtempe pli disbranĉiĝinta je karaktero. Sed ĉar ĉiuj grupoj ne povas tiel sukcesi pligrandiĝi, ĉar la mondo ne subtenus ilin, la pli dominantaj grupoj venkas la malplidominantojn. Ĉi tiu tendenco de la grandaj grupoj al daŭra pligrandiĝo kaj disbranĉiĝo de karaktero, kun la preskaŭ neevitebla hazardo de multe da formorto, klarigas la aranĝon de ĉiuj vivformoj, en grupoj subordigitaj al grupoj, ĉiuj ene de kelkaj grandaj klasoj. Oni nun vidas ĉi tiun aranĝon, kiu estas daŭrinta tra la tuto de tempo, ĉie ĉirkaŭe. Ĉi tiu granda fakto de la grupiĝo de ĉiuj organikaj estaĵoj ŝajnas al mi esti tute neklarigebla laŭ la teorio de kreo.

Ĉar natura selektado agas nur per akumulo de malgrandaj, sinsekvaj, favoraj varioj, ĝi ne kapablas produkti grandan aŭ subitan modifon. Ĝi povas agi nur per tre mallongaj kaj malrapidaj paŝoj. Sekve la regulo de 'Natura non facit saltum,' kiun ĉiu nova aldono aŭ onia scio emas strikte konfirmi, estas per mia teorio simple komprenebla. Oni povas klare vidi kial naturo estas malavara je vario, kvankam avara je invento. Sed kial ĉi tio estus natura leĝo, se ĉiu specio estus sendepende kreita, neniu povas ekspliki.

Ŝajnas al mi ke multaj aliaj faktoj klarigeblas per ĉi tiu teorio. Estus tre strange ke birdo, kun formo de pego, estus kreita por kapti insektojn sur grundo; ke enlandaj anseroj, kiuj neniam aŭ tre rare naĝas, estus kreitaj kun remilaj piedoj; ke turdo estus kreita por plonĝi kaj manĝi subakvajn insektojn; kaj ke petrelo estus kreita kun kutimoj kaj strukturo adaptantaj ĝin por la vivo de aŭko aŭ grebo! Tiel same estas en senlimaj aliaj kazoj. Sed laŭ la vidpunkto ke ĉiu specio konstante klopodas plinombriĝi, kun natura selektado ĉiam preta por adapti la malrapide variantajn praidojn de ĉiu al iu ajn neokupita aŭ malbone okupita loko en naturo, ĉi tiuj faktoj ĉesas esti strangaj, aŭ eble eĉ estus antaŭvideblaj.

Ĉar natura selektado agas per konkurencado, ĝi adaptas la loĝantojn de ĉiu lando nur rilate al la grado de perfekteco de iliaj kunuloj. Tial oni devas ne surpriziĝi kiam la loĝantoj de iu lando, kvankam laŭ la ordinara vidpunkto ili supozeble estis speciale kreitaj kaj adaptitaj al tiu lando, estas venkitaj kaj anstataŭitaj de la naturalizitaj produktaĵoj de alia lando. Kaj oni devas ne miri se ĉiuj inventaĵoj de naturo ne estas, laŭ onia juĝo, absolute perfektaj, kaj se iuj estas abomenaj al oniaj ideoj pri sano. Oni devas ne miri ke abela piko kaŭzas la morton de la abelo; ke nelaborantoj produktiĝas grandnombre por unu nura ago, kaj poste estas buĉitaj de siaj nefekundaj fratinoj; pri la miriga malŝparo de abia poleno; pri la instinkta malamo de reĝina abelo por siaj propraj fekundaj filinoj; ke la ikneŭmonoidoj manĝas ene de la vivantaj korpoj de raŭpoj; kaj pri aliaj tiaj kazoj. La miriga afero estas, laŭ la teorio de natura selektado, ke oni ne observis pli da kazoj en kiuj absoluta perfekteco mankas.

La komplikaj kaj malmulte konataj leĝoj regantaj variadon estas samaj, laŭ onia scio, al la leĝoj kiuj regas la produkton de la tiel nomataj speciaj formoj. En ambaŭ kazoj fizikaj kondiĉoj ŝajne produktas nur malmultan rektan efikon, tamen kiam variaĵoj eniras iun zonon, ili foje alprenas iujn trajtojn de la specioj de tiu zono. En ambaŭ variaĵoj kaj specioj, uzado kaj neuzado ŝajne produktas iun efikon. Estas malfacile eviti ĉi tiun konkludon kiam oni konsideras, ekzemple, la grandkapan anason, kiu havas flugilojn neflugkapablajn, en preskaŭ sama kondiĉo kiel en la malsovaĝa anaso; aŭ kiam oni konsideras la tunelantan tukutukon, kiu foje estas blinda, kaj iujn talpojn, kiuj kutime estas blindaj kaj havas okulojn kovritajn per haŭto; aŭ kiam oni konsideras la blindajn animalojn kiuj enloĝas la malhelajn kavernojn de Ameriko kaj Eŭropo. En ambaŭ variaĵoj kaj specioj korekto/kunrilato de kreskas ŝajne ludas plej gravan rolon, tiel ke kiam iu parto modifiĝas, aliaj partoj necese modifiĝas. En ambaŭ variaĵoj kaj specioj reaperoj

Laŭ la ordinara vidpunkto ke ĉiu specio estis sendepende kreita, kial speciaj trajtoj, aŭ tiuj je kiuj la samgenraj specioj diferencas de si, estus pli variemaj ol la genraj trajtoj je kiuj ili ĉiuj similas? Kial, ekzemple, la koloro de floro estus pli variema en iu specio, se la aliaj samgenraj specioj, supozite kreitaj sendepende, havus florojn de malsamaj koloroj, ol se ĉiuj specioj en la genroj havus samkolorajn florojn? Se specioj estas nur bone markitaj variaĵoj, de kiuj la trajtoj fariĝis altgrade konstantaj, oni povas kompreni ĉi tiun fakton. Ili jam variadis kiam ili disbranĉiĝis de la komuna pragenerinto, en iuj trajtoj, per kiuj ili fariĝis specie distingitaj de si. Tial ĉi tiuj samaj trajtoj pli emus esti ankoraŭ variemaj ol la genraj trajtoj kiu herediĝis sen ŝanĝiĝo dum longega tempo. Estas neeksplikebla per la teorio de kreo, kial parto de iu specio en iu genro, kiu estus tre malordinare formita, kaj tial, supozeble, de granda graveco al la specio, estus tre variema. Sed, laŭ mia vidpunkto, ĉi tiu parto spertus, ekde kiam la pluraj specioj disbranĉiĝis de komuna pragenerinto, nekutiman kvanton da variado kaj modifado. Tial atendeblus ke ĉi tiu parto ĝenerale plu varius. Sed parto povus esti formita plej malordinare, kiel la flugilo de vesperto, kaj tamen ne esti pli variema ol ajna alia strukturo, se la parto estus komuna al multaj subordaj formoj, tio estas, se ĝi estus heredata dum tre longa periodo. En ĉi tiu kazo ĝi estus konstantigita per longdaŭra natura selektado.

Rapide konsiderante instinktojn, kvankam iuj estas tre mirigaj, ili prezentas ne plian malfacilaĵon ol korpa strukturo por la teorio de natura selektado de sinsekvaj, malgrandaj, sed profitaj modifoj. Oni povas tiel kompreni kial naturo iras per gradigitaj paŝoj, provizante al diversaj animaloj de sama klaso iliajn diversajn instinktojn. Mi provis montri kiom la principo de gradoj lumigas la admirindajn arkitekturajn kapablojn de mielabeloj. Sendube kutimo foje havas rolon en la modifo de instinktoj, sed ĝi certe ne estas nepraĵo, kiel oni vidas en la kazo de neŭtraj insektoj, kiuj lasas neniujn idojn kiuj povus heredi la efikojn de longdaŭra kutimo. Laŭ la vidpunkto ke ĉiuj samgenraj specioj devenis de komuna praulo, kaj havas multe da komuna heredo, oni povas kompreni kial ĉiuj rilataj specioj, kiam metitaj en konsiderinde malsamaj vivkondiĉoj, tamen sekvas preskaŭ samajn instinktojn; kial la Sud-Amerika turdo, ekzemple, tegas sian neston per koto kiel nia Brita specio. Laŭ la vidpunkto ke instinktoj estis malrapide akiritaj per natura selektado oni devas ne miri ke iuj instinktoj evidente estas neperfektaj kaj eraremaj, nek ke multaj instinktoj kaŭzas suferon al iuj animaloj.

Se specioj estus nur bone markitaj kaj konstantaj variaĵoj, oni povas tuj kompreni kial iliaj krucitaj idoj sekvus la samajn komplikajn leĝojn en la gradoj kaj specoj de simileco al siaj gepatroj, - en la reciproka ensorbiĝo per sinsekvaj kruciĝo, kaj en aliaj punktoj, - kiel la krucigitaj idoj de agnoskitaj variaĵoj. Aliflanke, ĉi tiuj estus strangaj faktoj se la specioj estus sendepende kreitaj, kaj variaĵoj estus produktitaj per duarangaj leĝoj.

Se oni agnoskas ke la geologia registro estas neperfekta je ekstrema grado, tiam tiaj faktoj kiaj la registro provizas, subtenas la teorion de deveno kun modifo. Novaj specioj aperis sur la sceno malrapide kaj je sinsekvaj intervaloj; kaj la kvanto da ŝanĝiĝo, post egalaj intervaloj de tempo, estas vaste malsama en malsamaj grupoj. La formorto de specioj kaj de tutaj grupoj de specioj, kiu ludis tre okulfrapan rolon en la historio de la organika mondo, preskaŭ neeviteble rezultas de la principo de natura selektado. Malnovaj formoj anstataŭiĝas per novaj kaj plibonigitaj formoj. Nek unuopaj specioj nek grupoj de specioj reaperas post kiam la ĉeno de ordinara generado estas unufoje tranĉita. La laŭgrada disvastiĝo de dominantaj formoj, kun la malrapida modifo de iliaj praidoj, kaŭzas ke la vivformoj, post longaj intervaloj de tempo, ŝajnas kvazaŭ ili ŝanĝiĝus samtempe tra la mondo. La fakto ke fosiliaj restaĵoj de ĉiu stratumaro estas iom mezaj je karaktero inter la fosilioj en la stratumaroj supraj kaj subaj, estas simple klarigita per ilia meza pozicio en la ĉeno de deveno. La granda fakto ke ĉiuj formortintaj organikaj estaĵoj apartenas al la sama sistemo kun modernaj estaĵoj, apartenantaj al la samaj aŭ mezaj grupoj, sekvas de tio ke la vivantaj kaj formortintaj estas idoj de komunaj prapatroj. Ĉar la grupoj kiuj devenis de antikva pragenerinto ĝenerale disbranĉiĝis karaktere, la pragenerinto kaj ĝiaj fruaj praidoj ofte estas mezaj je karaktero kompare kun la postaj praidoj. Tial oni povas kompreni kial ju pli antikva fosilio estas, des pli ofte ĝi lokiĝas iom meze inter ekzistantaj kaj rilataj grupoj. Modernaj formoj estas ĝenerale konsiderataj, laŭ iu svaga senco, pli altaj ol antikvaj kaj formortintaj formoj, kaj ili estas pli altaj laŭ tio ke ili konkeris la pli malnovajn kaj malpli bonigitajn organikajn estaĵojn en la lukto por vivo. Laste, la leĝo pri la longa daŭro de rilataj formoj sur sama kontinento, - de marsupiuloj en Aŭstralio, de sendentuloj en Ameriko, kaj aliaj tiaj kazoj, - estas eksplikebla, ĉar ene de izolita lando, la modernaj kaj formortintaj kompreneble rilatas per deveno.

Konsiderante geografian distribuon, se oni agnoskas ke dum la longa paso de epokoj estis multe da migrado, de iu mondparto al alia, pro antaŭaj geografiaj kaj klimataj ŝanĝiĝoj kaj multaj fojaj kaj nekonataj rimedoj de disiĝo, tiam oni povas kompreni, laŭ la teorio de deveno kun modifo, la plejon da grandaj ĉefaj faktoj pri Distribuo. Oni povas vidi kial estas tiom okulfrapan paralelismon en la distribuo de organikaj estaĵoj tra spaco, kaj en ilia geologia serio tra tempo. En ambaŭ kazoj la estaĵoj estis konektitaj per la ligoj de ordinara generado, kaj la rimedoj de modifado estis samaj. Oni vidas la plenan signifon de ĉi tiu miriga fakto, kiu devis surprizi ĉiujn vojaĝantojn, tio estas, ke sur sama kontinento, en plej diversaj kondiĉoj, en varmo kaj malvarmo, sur monto kaj malaltejo, en dezerto kaj marĉoj, la plejo da loĝantoj en ĉiu granda klaso klare estas rilataj. Ili ĝenerale estas praidoj de la samaj pragenerintoj kaj fruaj koloniantoj. Laŭ ĉi tiu sama principo de antaŭa migrado, kunigita plejofte kun modifado, oni povas kompreni, per la helpo de la Glacia periodo, la samecon de iuj kelkaj plantoj, kaj la proksiman rilaton de multaj aliaj, sur plej foraj montoj, en plej malsamaj klimatoj; kaj same la proksiman rilaton de marloĝantoj en la norda kaj suda moderaj zonoj, kvankam apartigitaj de la tuta tropika oceano. Kvankam du areoj povas prezenti la samajn fizikajn vivkondiĉojn, oni devas ne surpriziĝi ke iliaj enloĝantoj vaste malsamas, se ili estis tute apartigitaj de si dum longa periodo. Ĉar la rilato de organismo al organismo estas la plej grava de ĉiuj rilatoj, kaj ĉar la du areoj ricevus koloniantojn de iu tria fonto aŭ de si, dum diversaj periodoj kaj je malsamaj proporcioj, la vojo de modifo en la du areoj estus neeviteble malsamaj.

Laŭ ĉi tiu vidpunkto de migrado, kun posta modifado, oni povas vidi kial oceanaj insuloj estas loĝataj de malmultaj specioj, sed de ĉi tiuj, multaj estas unikaj. Oni povas klare vidi kial tiuj animaloj kiuj ne kapablas transiri vastajn spacojn de oceano, kiel ranoj kaj teraj mamuloj, ne loĝas sur oceanaj insuloj, kaj kial, aliflanke, novaj kaj unikaj specioj de vesperto, kiuj povas transiri oceanon, tre ofte troviĝas sur insuloj tre for de ajna kontinento. Tiaj faktoj kiaj la ĉeesto de unikaj specioj de vesperto, kaj la foresto de ĉiuj aliaj mamuloj, sur oceanaj insuloj, estas tute neeksplikeblaj per la teorio de sendependaj agoj de kreo.

La ekzisto de proksime rilataj aŭ reprezentantaj specioj en iuj du areoj, supozigas, laŭ la teorio de deveno kun modifo, ke la samaj gepatroj antaŭe enloĝis ambaŭ areojn. Kaj oni preskaŭ senescepte trovas ke kiam ajn multaj proksime rilataj specioj enloĝas du areoj, iuj tutsamaj specioj komunaj al ambaŭ ankoraŭ ekzistas. Kie ajn multaj proksime rilataj tamen distingitaj specioj ekzistas, multaj dubindaj formoj kaj variaĵoj de la samaj specioj ankaŭ okazas. Estas tre ĝenerala regulo ke la loĝantoj de ĉiu areo rilatas al la loĝantoj de la plej proksima originejo de kie migrantoj eble venis. Oni vidas ĉi tion en la fakto ke preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj de la Galapaga insularo, de Ĵuan Fernandez, kaj de la aliaj Amerikaj insuloj, rilatas je plej okulfrapa maniero al la plantoj kaj animaloj de la najbara Amerika ĉeftero; kaj tiuj de la insularo de Verda Kabo (Cape Verde) kaj aliaj Afrikaj insuloj rilatas al tiuj de la Afrika ĉeftero. Oni devas agnoski ke ĉi tiuj faktoj ne klarigeblas per la teorio de kreo.

La fakto, ĉi tie prezentita, ke ĉiuj pasintaj kaj modernaj organikaj estaĵoj apartenas al unu granda natura sistemo, kun grupo subordigita al grupo, kaj kun formortintaj grupoj ofte klasifikitaj inter modernaj grupoj, estas komprenebla per la teorio de natura selekto kun ĝiaj hazardoj de formorto kaj disbranĉiĝo de karaktero. Per ĉi tiuj samaj principoj oni vidas kial la reciprokaj similecoj de la specioj kaj genroj ene de ĉiu klaso estas tre komplikaj kaj malrektaj. Oni vidas kial iuj trajtoj estas multe pli utilaj ol aliaj por klasifikado; - kaj adaptitaj trajtoj, kvankam plej gravaj al la estaĵo, apenaŭ gravas por klasifikado; kial trajtoj devenintaj de rudimentaj partoj, kvankam senutilaj al la estaĵo, ofte estas plej valoraj por klasifikado; kaj kial embriaj trajtoj ofte estas la plej valoroj el ĉiuj. La veraj similecoj de ĉiuj organikaj estaĵoj ŝuldiĝas al heredo aŭ komuna deveno. La natura sistemo estas genealogia aranĝo, en kiu oni devas malkovri la liniojn de deveno per la plej konstantaj trajtoj, eĉ se ili apenaŭ gravas por vivo.

La fakto ke la aranĝo de ostoj estas sama en la mano de homo, flugilo de vesperto, naĝilo de fokceno, kaj kruro de ĉevalo, - ke la sama nombro da vertebroj formas la kolon de ĝirafo kaj elefanto, - kaj nenombreblaj aliaj tiaj faktoj, tuj klariĝas per la teorio de deveno kun malrapida kaj malgrandaj sinsekvaj modifiĝoj. La simileco de aranĝo en la flugilo kaj kruro de vesperto, kvankam ili estas uzitaj por tre malsamaj celoj, - en la makzeloj kaj kruroj de krabo, - en la petaloj, stamenoj, kaj pistiloj de floro, estas same komprenebla per la vidpunkto de la laŭgrada modifiĝo de partoj aŭ organoj, kiuj estis similaj en la frua pragenerinto de ĉiu klaso. Laŭ la principo ke sinsekvaj varioj ne ĉiam aperas je frua aĝo, kaj ke ili herediĝas je egale nefrua vivperiodo, oni povas klare kompreni kial la embrioj de mamuloj, birdoj, reptilioj, kaj fiŝoj tre proksime similas, kaj estas tre malsimilaj en la adolta formo. Oni povas ĉesi miri ke la embrio de aerospiranta mamulo aŭ birdo havas brankaj fendetoj kaj rondirantaj arterioj, kiel tiuj de fiŝo kiu devas spiri aeron sorbitan en akvo, per helpo de plene formitaj brankoj.

Neuzado, foje helpe de natura selektado, ofte emas malpligrandigi organon, kiam ĝi estas fariĝinta senutila pro ŝanĝitaj kutimoj aŭ en ŝanĝitaj vivkondiĉoj. Kaj oni povas klare kompreni per ĉi tiu vidpunkto la signifon de rudimentaj organoj. Sed neuzado kaj selektado ĝenerale agas sur ĉiu vivaĵo, kiam ĝi estas maturiĝinta kaj devas ludi plenan rolon en la lukto por ekzisto, kaj tial ĝi malmulte kapablas efiki al organo dum frua vivo. Sekve, la organo ne multe malpliiĝas nek rudimentiĝas je ĉi tiu frua aĝo. La bovido, ekzemple, heredas dentojn, kiuj neniam tranĉas la gingivojn de la supra makzelo, de frua pragenerinto kiu havis bone formitajn dentojn. Kaj oni povas supozi ke la dentoj de la matura animalo estis malpligrandigitaj, dum sinsekvaj generacioj, per neuzado aŭ per tio ke la lango kaj palatalo estis adaptitaj per natura selektado por manĝi gresojn sen ilia helpo. Dume en la bovido, la dentoj restas netuŝitaj de natura selektado kaj neuzado, kaj laŭ la principo de heredo je egalaj aĝoj, estis hereditaj ekde fora periodo ĝi la nuna tempo. Laŭ la vidpunkto ke ĉiu organika estaĵo kaj aparta organo estis speciale kreita, estas tute neeksplikeble kial partoj kiel la dentoj de embriaj bovidoj aŭ la ŝrumpitaj flugiloj sub la kunfiksitaj flugilkovriloj de iuj skaraboj tiom ofte montras klaran markon de senutileco! Oni povus diri ke naturo penas malkaŝi, per rudimentaj organoj kaj homologaj strukturoj, sian planon de modifado, kiun oni ŝajne rifuzas kompreni.

Mi ĵus resumis la ĉefajn faktojn kaj konsiderojn kiuj tute konvinkis min ke specioj ŝanĝiĝis, kaj estas ankoraŭ malrapide ŝanĝiĝantaj per la konservado kaj akumulado de sinsekvaj malgrandaj favoraj varioj. Kial, oni eble demandus, ĉiuj plej elstaraj vivantaj natursciencistoj kaj geologoj malakceptis ĉi tiun vidpunkton pri la ŝanĝeblo de specioj? Oni ne povas diri ke organikaj estaĵoj en natura stato spertas neniun variadon. Oni ne povas pruvi ke la kvanto da variado dum la longa paso de epokoj estas limigita kvanto. Oni faris neniun klaran distingon inter specioj kaj bone markitaj variaĵoj, kaj oni ne kapablas fari. Oni ne povas aserti ke interkrucigitaj specioj estas ĉiam malfekundaj, nek ke variaĵoj ĉiam fekundas, nek kaj malfekundeco estas speciala dotaĵo kaj pruvo de kreo. La kredo ke specioj estas neŝanĝeblaj produktaĵoj estis preskaŭ neevitebla tiom longe kiom oni konsideris la historion de la mondo mallonga. Kaj nun kiam oni estas akirinta iun ideon pri la paso de tempo, oni tro emas supozi, sen pruvo, ke la geologia registro estas tiom perfekta ke ĝi provizus klarajn indikojn pri la ŝanĝiĝo de specioj, se ili estus ŝanĝiĝintaj.

Sed la ĉefa kaŭzo por la natura malvolo agnoski ke iu specio naskis alian distingitan specion, estas ke oni ĉiam malemas agnoski ajnan grandan ŝanĝiĝon kiam oni ne vidas la mezajn paŝojn. La malfacileco estas la sama sentita de tre multaj geologoj, kiam Lajel unue insistis ke longaj linioj de klifoj for de la marbordo estis formitaj, kaj grandaj valoj elfositaj, per la malrapida agado de marbordaj ondoj. La menso ne kapablas kompreni la plenan signifon de la frazo cent milionoj da jaroj. Ĝi ne kapablas adicii kaj percepti la plenan efikon de multaj malgrandaj varioj, akumulitaj dum preskaŭ senfina nombro da generacioj.

Kvankam mi estas plene konvinkita pri la vereco de la vidpunktoj kiujn mi prezentis en ĉi tiu verko en formo de resumo, mi neniel atendas konvinki spertajn natursciencistojn kies mensoj estas plenigitaj je multe da faktoj, ĉiuj interpretitaj, dum longa paso de jaroj, laŭ vidpunkto rekte mala al mia. Estas tre facile kaŝi nescion per tiaj esprimoj kiel la 'plano de kreo,' 'unueco de desegno,' ktp., kaj pensi ke oni donas eksplikon kiam oni nur reasertas fakton. Iu ajn kiu emas konsideri pli grava la neeksplikitajn malfacilaĵojn ol la eksplikon de iu nombro da faktoj certe malakceptos mian teorion. Kelkaj natursciencistoj, dotitaj per multe da mensa flekseblo, kaj kiuj jam komencis dubi la neŝanĝeblon de specioj, eble estos influitaj per ĉi tiu verko. Sed mi memfide atendas la estontecon, la junajn kaj progresantajn natursciencistojn, kiuj kapablos rigardi ambaŭ flankojn de la demando senpartie. Tiu kiu estas persvadita ke specioj estas ŝanĝeblaj bone servos per konscienca agnosko de sia opinio. Nur tiel oni povos forigi la pezon de antaŭjuĝo kiu sufokas ĉi tiun temon.

Pluraj elstaraj natursciencistoj lasttempe publikigis sian kredon ke multe da supozitaj specioj en ĉiu genro ne estas veraj specioj, sed ke aliaj specioj estas veraj, tio estas, sendepende kreitaj. Ŝajnas al mi ke ĉi tio estas stranga konkludo. Ili agnoskas ke multe da formoj, kiujn ili mem antaŭnelonge konsideris specialaj kreaĵoj, kaj kiuj ankoraŭ estas tiel konsiderataj de la plejo da natursciencistoj, kaj kiuj sekve havas ĉiujn eksterajn trajtojn de veraj specioj, - estas produktitaj per variado, sed ili rifuzas etendi la saman vidpunkton al aliaj tre malsametaj formoj. Tamen ili ne pretendas ke ili kapablas difini, aŭ eĉ diveni, kiuj estas la kreitaj vivformoj, kaj kiuj estas produktitaj per duarangaj leĝoj. Ili agnoskas variadon kiel veran kaŭzon en iu kazo, sed malakceptas ĝin en alia, sen klarigi ajnan distingon en la du kazoj. Venos tago kiam oni prezentos ĉi tion kiel strangan ekzemplon de la blindeco de antaŭjuĝo. Ĉi tiuj aŭtoroj ŝajnas esti ne pli surprizitaj pri la mirakla ago de kreo ol pri ordinara nasko. Sed ĉu ili vere kredas ke je nenombreblaj periodoj en la historio de la Tero iuj elementaj atomoj estis ordonitaj ekiĝi vivantaj histoj? Ĉu ĉiuj nenombreblaj specoj de animaloj kaj plantoj kreitaj kiel ovoj aŭ semoj, aŭ kiel plenkreskitaj? Kaj en la kazo de mamuloj, ĉu ili estis kreitaj kun la falsaj markoj de nutrado en patrina utero? Kvankam natursciencistoj tre juste postulas ke tiuj kiuj kredas je la ŝanĝeblo de specioj donu plenan eksplikon de ĉiu malfacilaĵo, ĉe sia propra flanko ili ignoras la tutan temon de unuaj aperoj de specioj kaj konsideras tion pia silento.

Oni rajtas demandi kiom mi etendas la doktrinon de modifado de specioj. La demando estas malfacila respondi, ĉar ju pli distingitaj estas la formoj kiujn oni konsideras, des pli multe forfalas la argumentoj. Sed iuj de la plej pezaj argumentoj etendiĝas tre for. Ĉiuj membroj de tutaj klasoj kunkonekteblas per ĉenoj de similecoj, kaj ĉiuj klasifikeblas per la sama principo, en grupoj subordigitaj al grupoj. Fosiliaj restaĵoj fojo emas plenigi tre vastajn intervalojn inter ekzistantaj ordoj. Organoj en rudimenta kondiĉo klare montras ke frua pragenerinto havas la organon en plene formita stato. Kaj en iuj kazoj ĉi tio necese supozigas grandegan kvanton. Tra tutaj klasoj diversaj strukturoj estas formitaj laŭ la sama modelo, kaj je embria aĝo la specioj proksime similas al si. Tial mi ne povas dubi ke la teorio de deveno kun modifo ampleksas ĉiujn membrojn de sama klaso. Mi kredas ke animaloj devenas de maksimume nur kvar aŭ kvin pragenerintoj, kaj plantoj de egala aŭ malplia nombro.

Analogio gvidus min unu paŝon pli, tio estas, al la kredo ke ĉiuj animaloj kaj plantoj devenis de iu unuopa praformo. Sed analogio povas esti falsa gvidanto. Tamen, ĉiuj vivaĵoj havas multon komuna, en sia kemia konsisto, sia ĝermaj veziketoj, sia ĉelstrukturo, kaj siaj leĝoj de kresko kaj reprodukto. Oni vidas ĉi tion eĉ en la bagatela cirkonstanco ke iu veneno ofte simile efikas al plantoj kaj animaloj; aŭ ke la veneno sekreciita de la gajlo-muŝo produktas monstrajn kreskaĵojn sur la sovaĝa rozo kaj la kverko. Tial mi devas konkludi pro analogio de probable ĉiuj organikaj estaĵoj kiu iuj ajn vivis sur ĉiu tiu Tero devenis de iu unika praformo, en kiu unue ricevis vivon.

Kiam la vidpunktoj diskutitaj en ĉi tiu verko pri la origino de specioj, aŭ kiam analogaj vidpunktoj estos ĝenerale akceptitaj, oni povas malklare antaŭvidi ke estos grava revolucio en natura historio. Sistemistoj povos daŭrigi siajn laborojn kiel nun, sed ili ne estos senĉese hantitaj de ombroj de dubo, ĉu iu aŭ alia formo estas esence specio. Mi estas certa, kaj mi parolas baze de sperto, ke ĉi tio ne estos malgrava faciligo. La senfinaj disputoj ĉu la proksimume kvindek specioj de Britaj dornarbustoj estas veraj specioj ĉesos. Sistemistoj devos nur decidi (kaj mi ne diras ke estos facile) ĉu iu formo estas sufiĉe konstanta kaj distingita de aliaj formoj, por esti difinebla, kaj se difinebla, ĉu la diferencoj estas sufiĉe gravaj por meriti specian nomon. Ĉi tiu lasta punkto fariĝos multe pli esenca konsidero ol ĝi nun estas, ĉar diferencoj, eĉ malgrandaj, inter iuj du formoj, se ne kunfanditaj per mezaj gradoj, estas konsiderataj de la plejo da natursciencistoj kiel sufiĉaj por levi formojn al la rango de specio. Ĉiposte oni devos agnoski ke la sola distingo inter specioj kaj bone markitaj variaĵoj estas, ke oni oni scias aŭ kredas ke la variaĵoj estas nuntempe konektitaj per mezaj gradoj, dum la specioj estis antaŭe tiel konektitaj. Sekve, sen tute forĵeti la konsideron de la nuna ekzisto de mezaj gradoj inter iuj du formoj, oni emos pesi pli zorgeme kaj taksi pli alte la faktan kvanton da diferenco inter ili. Tute eblas ke oni poste konsideros formojn nun ĝenerale agnoskitajn kiel nurajn variaĵojn indaj je speciaj nomoj, kiel la kazo de la primolo kaj elatero. Kaj en ĉi tiu kazo scienca kaj ĝenerala lingvaĵo ekkongruos. Mallonge, oni devos trakti speciojn sammaniere kiel iuj natursciencistoj traktas genrojn: kiel inventitajn konvenciojn faritajn pro oportuneco. Ĉi tio eble ne estas feliĉiga rezulto, sed almenaŭ oni estos liberigita de la vana serĉo por la netrovita kaj netrovebla esenco de la termino specio.

La aliaj kaj pli ĝeneralaj fakoj de natura historio fariĝos multe pli interesaj. La natursciencaj terminoj de simileco, rilato, komuneco de speco, parenceco, morfologio, adaptitaj trajtoj, rudimentaj kaj abortintaj organoj, ktp., ĉesos esti metaforaj, kaj havos klaran signifon. Kiam oni ne plu konsideros organikan estaĵon kiel sovaĝulo konsideras ŝipon, kiel ion tute ekster kompreneblo, kiam oni konscios ke ĉiu natura produktaĵo havas historion, kiam oni pripensos ĉiun komplikan strukturon kaj instinkton kiel la sumon de multaj apartaj aranĝaĵoj, ĉiu utila al sia posedanto, preskaŭ same kiel oni pripensas iun grandan meĥanikan inventaĵon, kiel sumon de la laboro, sperto, racio, kaj eĉ de la fuŝoj de multaj laborantoj, kiam oni tiel vidos ĉiun organikan estaĵon, la studo de natura historio fariĝos multe pli interesa! Mi parolas baze de sperto.

Granda kaj preskaŭ nesurtretita kampo de esploro estos malfermita, pri la kaŭzoj kaj leĝoj de variado, pri kunrilato de kresko, pri la efikoj de uzado kaj neuzado, pri la rektaj efikoj de eksteraj kondiĉoj, ktp. La studo de malsovaĝaj produktaĵoj fariĝos multe pli valora. Nova variaĵo bredita de homo estos multe pli grava kaj interesa temo por studado ol unu plia specio aldonita al senfina multo de jam registritaj specioj. Niaj klasifikoj fariĝos, tiom kiom eblas, genealogioj, kaj tiam vere montros kio nomeblas la plano de kreo. La reguloj de klasifikado sendube fariĝos pli simplaj kiam oni vidos difinitan celon. Oni posedas neniun genealogion nek blazonon, kaj oni devas malkovri kaj spuri la multajn diverĝantajn liniojn de deveno en la naturaj genealogioj, per trajtoj de ajna speco kiuj longe estas heredataj. Rudimentaj organoj montros senerare la karakteron de longe perditaj strukturoj. Specioj kaj grupoj de specioj, kiujn oni nomas malnormalaj, kiujn oni ŝerceme nomas vivantaj fosilioj, helpos onin imagi la antikvajn vivformojn. Embriologio malkaŝos la strukturon, iome malklarigitan, de la praformoj de ĉiu granda klaso.

Kiam oni certos ke ĉiuj samspeciaj individuoj, kaj ĉiuj proksime similaj specioj de la plejo da genroj, ene de ne tre fora periodo devenis de unu generinto, kaj migris de iu unu naskoloko; kaj kiam oni pli bone konos la multajn metodojn de migrado, tiam, per la lumo kiun geologio ĵetas kaj daŭre ĵetos sur antaŭajn ŝanĝiĝojn de klimato kaj de ternivelo , oni certe kapablos admirinde spuri la antaŭajn migradojn de la loĝantoj de la tuta mondo. Eĉ nun, per komparado de la diferencoj de marloĝantoj ĉe malaj flankoj de kontinento, kaj de la karaktero de la diversaj loĝantoj de tiu kontinento rilate al siaj evidentaj metodoj de migrado, antikva geologio iom lumiĝas.

La nobla scienco de Geologio perdas gloron pro la ekstrema malperfekteco de la registro. La tera krusto kun ĝiaj enfiksitaj restaĵoj devas ne esti konsiderata kiel bone stokita muzeo, sed kiel malriĉa kolekto farita hazarde kaj je raraj intervaloj. Oni rekonos ke la akumuliĝo de ĉiu granda fosilihava stratumo dependis de malkutima kuniĝo de cirkonstancoj, kaj ke la malplenaj intervaloj inter la sinsekvaj stadioj longege daŭris. Sed oni povos taksi iom memfide la daŭron de ĉi tiuj intervaloj per komparado de antaŭaj kaj postaj organikaj formoj. Oni devas esti singardema kiam oni provas kunrilatigi du stratumojn kun malmultaj identaj specioj kiel strikte samtempajn, uzante la ĝeneralan sinsekvon de iliaj vivformoj. Specioj produktiĝas kaj ekstermiĝas per malrapide agantaj kaj ankoraŭ ekzistantaj kaŭzoj, kaj ne per miraklaj agoj de kreo, nek per katastrofoj. La plej grava de ĉiuj kaŭzoj de organika ŝanĝiĝo estas preskaŭ sendependa de ŝanĝitaj kaj eble de subite ŝanĝitaj fizikaj kondiĉoj, tio estas, la reciproka rilato de organismo al organismo, - la pliboniĝo de iu estaĵo kaŭzante la pliboniĝon aŭ ekstermiĝon de aliaj. Sekvas, ke la kvanto da organika ŝanĝiĝo en la fosilioj de sinsekvaj stratumoj probable servas kiel fidinda mezuro de la vera tempopaso. Iu nombro da specioj, tamen, restante kune eble restus neŝanĝita dum longa periodo, sed dum ĉi tiu sama periodo, pluraj da ĉi tiuj specioj, migrinte en novajn landojn kaj ekkonkurencante ke fremduloj, eble modifiĝus. Tial oni devas ne tro taksi la precizecon de organika ŝanĝiĝo por mezuri tempon. Dum fruaj periodoj de la Tera historio, kiam la vivformoj probable estis malpli multaj kaj pli simplaj, la rapideco de ŝanĝiĝo probable estis malpli rapida. Kaj je la unua tagiĝo de vivo, kiam tre malmultaj formoj de plej simpla strukturo ekzistis, la rapideco de ŝanĝiĝo eble estis malrapida je ekstrema grado. La tuta historio de la mondo, kiel nun konata, kvankam la longeco estas tute nekomprenebla al ni, estos rekonita kiel nura ereto de tempo, kompare al la epokoj kiuj pasis ekde la unua vivaĵo, la pragenerinto de nenombreblaj formortintaj kaj vivantaj praidoj, kreiĝis.

En la fora estonteco mi vidas vastajn kampojn por multe pli gravaj esploroj. Psikologio estos bazita sur nova fundamento, tio de la necesa akiro de ĉiu mensa povo kaj kapablo per gradoj. La origino de la homo kaj ĝia historio estos lumigita.

Plej elstaraj aŭtoroj ŝajne plene kontentas pri la vidpunkto ke ĉiu specio estis sendepende kreita. Al mia menso, multe pli kongruas al tio kiun oni scias pri la leĝoj surmetitaj sur materio de la Kreinto, ke la produkto kaj formorto de la pasintaj kaj nunaj loĝantoj de la mondo ŝuldiĝas al duarangaj kaŭzoj, kiel tiuj kiuj determinas la naskon kaj morton de individuo. Kiam mi konsideras ĉiujn estaĵojn ne kiel specialajn kreaĵojn, sed kiel la liniajn devenintojn de iuj malmultaj estaĵoj kiuj vivis longe antaŭ la unua Siluria bedo deponiĝis, ili ŝajnas al mi nobliĝi . Juĝante de la pasinteco, oni povas senriske konkludi ke neniu vivanta specio transdonos sian neŝanĝitan formon al fora estonteco. Kaj de la specioj nun vivantaj tre malmultaj transdonos idojn de iu ajn speco al forega estonteco, ĉar la maniero en kiu ĉiuj organikaj estaĵoj grupiĝas, montras ke la plejo de specioj de ĉiu genro, kaj ĉiuj specioj de multaj genroj, lasis neniujn praidojn, sed fariĝis tute formortintaj. Oni povas nun priprofeti la estontecon por antaŭdiri ke estos la malraraj kaj vaste disvastiĝintaj specioj, apartenantaj al la pli grandaj kaj dominantaj specioj, kiuj finfine venkos kaj produktos novajn kaj dominantajn speciojn. Ĉar ĉiuj vivantaj vivformoj estas liniaj praidoj de tiuj kiuj vivis longe antaŭ la Siluria epoko, oni povas esti certa ke la ordinara sinsekvo per generado neniam ajn rompiĝis, kaj ke neniu katastrofo dezertigis la tutan teron. Tial oni povas iom fide atendi sekuran estontecon de same nekomprenebla longeco. Kaj ĉar natura selekto agas nure per kaj por la bono de ĉiu estaĵo, ĉiuj korpaj kaj mensaj kapabloj emos progresi ĝis perfekteco.

Estas interese primediti implikitan riverbordon, vestitan de multaj plantoj de multaj specoj, kun birdoj kantantaj en la arbustoj, kun diversaj insektoj ĉirkaŭe flirtantaj, kaj kun vermoj rampantaj tra la malseka grundo, kaj konscii ke ĉi tiuj komplike konstruitaj formoj, tiom malsamaj de si, kaj dependantaj de si laŭ tre komplika maniero, ĉiuj estis produktitaj per leĝoj kiuj agadas ĉirkaŭ ni. Ĉi tiuj leĝoj, komprenitaj laŭ vasta signifo, estas Kresko kun Reprodukto; heredo kiu estas preskaŭ implica en reprodukto; Variado pro la rekta kaj nerekta agado de la eksteraj vivkondiĉoj, kaj de uzado kaj neuzado; Rapideco de Plinombriĝo tiom alta ke ĝi kaŭzas Lukton por Vivo, kaj kiel sekvaĵon, Naturan Selektadon, inkluzivante Disbranĉiĝon de Karaktero kaj la Formorton de malpli bonigitaj formoj. Tial, el la milito de naturo, el malsato kaj morto, la plej alta objekto kiun oni kapablas imagi, tio estas, la produkto de altaj animaloj, rekte sekvas. Estas grandiozeco en ĉi tiu perspektivo de vivo, kun ĝiaj pluraj povoj, kiu originale enbloviĝis en kelkajn formojn aŭ unu; kaj en tio, ke dum ĉi tiu planedo orbitadis laŭ la fiksita leĝo de gravito, de tiom simpla komenco, senfinaj formoj plej belaj kaj plej mirigaj evoluis, kaj evoluas.