Disvastiĝo dum la Glacia epoko
La identeco de multaj plantoj kaj animaloj, sur montpintoj, apartigitaj
de si per centmejloj da malaltejoj, kie la Alpaj specioj neniel
kapablus ekzisti, estas unu de la plej mirigaj kazoj konataj de samaj
specioj vivantaj je foraj lokoj, sen evidenta ebleco de intermigro.
Estas ja rimarkinda fakto vidi tiom multaj samaj plantoj vivantaj sur
la neĝaj regionoj de la Alpoj aŭ Pireneoj, kaj en la ekstreme nordaj
partoj de Eŭropo; sed estas multe pli rimarkinde, ke la plantoj sur
la Blankaj Montoj, en Usono, estas tute samaj al tiuj de Labradoro,
kaj preskaŭ ĉiuj samaj, laŭ Asa Grej (Grey), al tiuj en la plej altaj
montoj de Eŭropo.
Eĉ tiom frue kiom 1747, tiaj faktoj konvinkis Gmelin (Gmelin) ke la
samaj specioj devis esti sendepende kreitaj ĉe pluraj distingitaj
punktoj; kaj oni eble ankoraŭ kredus same, se Agassiz kaj aliaj ne
brile atentigus pri la Glacia epoko, kiu, kiel oni tuj vidos,
donas simplan klarigon de ĉi tiuj faktoj. Oni havas indikojn de
preskaŭ ĉiuj imageblaj specoj, organikaj kaj neorganikaj, ke ene
de tre lasttempa geologia periodo, centra Eŭropo kaj Norda Ameriko
suferis Arktan klimaton. La restaĵoj de brulinta domo ne rakontas
sian sorton pli klare, ol la montoj de Skotlando kaj Kimrio, kun
iliaj gratitaj flankoj, poluritaj surfacoj, alte sidantaj ŝtonegoj,
kaŭzitaj de glaciaj riveretoj, kiuj lasttempe plenigis iliajn valojn.
La klimato de Eŭropo tiom grande ŝanĝiĝis, ke en Norda Italio,
gigantaj morenoj, lasitaj de malnovaj glaciriveroj, nun estas
kovritaj de vinoj kaj maizo. Tra granda parto de Usono, eratikaj
ŝtonegoj, kaj ŝtonetoj gratitaj de drivantaj glacimontoj kaj
marborda glacio, klare malkaŝas antaŭan malvarman periodon.
La antaŭa influo de la glacia klimato sur la distribuo de la loĝantoj
de Eŭropo, kiel Edvard Forbs klarigis kun rimarkinda klareco, estas
pli malpli kiel sekvas. Sed oni pli facile sekvos la ŝanĝiĝojn,
supozante ke nova glacia epoko venas malrapide, kaj poste pasos, kiel
antaŭe okazis. Dum la malvarmo venus, kaj dum ĉiu pli suda zono
fariĝus pli taŭga por arktaj estaĵoj kaj maltaŭga por iliaj antaŭaj
pli moderklimataj loĝantoj, la lastaj anstataŭiĝus kaj la arktaj
produktaĵoj prenus iliajn lokojn. La loĝantoj de la pli moderaj
regionoj tiam vojaĝus suden, escepte se ili estus blokitaj per
bariloj. Tiukaze ili pereus. La montoj kovriĝus per neĝo kaj glacio,
kaj iliaj antaŭaj Alpaj loĝantoj malsuprenirus al la ebenejoj. Kiam
la malvarmo atingus sian maksimumon, estus unueca arkta flaŭro kaj
faŭno, kovranta la centrajn partojn de Eŭropo, tiom sude kiom la
Alpoj kaj la Pireneoj, kaj eĉ etendiĝanta en Hispanion. Nun moderaj
regionoj de Usono same estus kovritaj de arktaj plantoj kaj animaloj,
kaj ĉi tiuj estus preskaŭ samaj al tiuj de Eŭropo; ĉar la nunaj
ĉirkaŭpolusaj loĝantoj kiujn oni supozas ĉie vojaĝis suden, estas
rimarkinde unuecaj ĉirkaŭ la mondo. Oni povas supozi ke la Glacia
periodo alvenis iomete pli frue aŭ malfrue en Norda Ameriko ol en
Eŭropo. Tiel same, la suda migrado tie estus iomete pli frua aŭ
malfrua; sed ĉi tio ne ŝanĝus la finan rezulton.
Dum la varmeco revenus, la arktaj formoj retretus norden, proksime
sekvataj en sia retreto de la produktaĵoj de la pli moderklimataj
regionoj. Kaj dum la neĝo fandiĝus de la bazoj de la montoj, la
arktaj formoj kaptus la malkovritan kaj degelintan teron, ĉiam
grimpante pli kaj pli alten. Dum la varmeco pliiĝus, iliaj
parencoj sekvus sian vojon norden. Sekve, kiam la varmeco estus
plene reveninta, la samaj arktaj specioj kiuj vivis kune sur la
malaltejoj de la Malnovaj kaj Novaj Mondoj, estus izolitaj sur foraj
montpintoj (estante formortintaj sur ĉiuj malpliaj niveloj) kaj en
la arktaj regionoj de ambaŭ duonsferoj.
Tiel oni povas kompreni la identecon de multaj plantoj je punktoj tiom
vastege foraj kiom la montoj de Usono kaj de Eŭropo. Oni ankaŭ povas
tiel kompreni la fakton ke la Alpaj plantoj de ĉiu montaro estas pli
speciale parencaj al la arktaj formoj vivantaj rekte norde aŭ preskaŭ
rekte norde de ili: ĉar la migrado dum la alveno de la malvarmo, kaj
la remigrado dum la reveno de la varmo, ĝenerale estus rekte suden kaj
norden. La Alpaj plantoj, ekzemple, de Skotlando, kiel sinjoro H. C.
Vatson rimarkis, kaj tiuj de la Pireneoj, kiel Ramond rimarkis, estas
pli speciale parencaj al plantoj de norda Skandinavio; tiuj de Usono,
al Labradoro; tiuj de la montoj de Siberio, al la arktaj regionoj de
tiu lando. Ĉi tiuj vidpunktoj, bazitaj sur la perfekte bone pruvitaj
okazaĵoj de la antaŭa Glacia epoko, ŝajnas al mi klarigi laŭ tre
kontentiga maniero la nunan distribuon de la Alpaj kaj Arktaj produktaĵoj
de Eŭropo kaj Ameriko. Simile, kiam oni trovas en aliaj regionoj la
samajn speciojn sur foraj montpintoj, oni preskaŭ povas konkludi sen
aliaj indikoj, ke pli malvarma klimato ebligis ilian migradon trans
malaltaj interaj regionoj, kiuj poste fariĝis tro varmaj por ilia
ekzisto.
Se la klimato, ekde la Glacia periodo, iam estis iugrade pli varma ol
nun (kiel iuj geologoj en Usono kredas, ĉefe pro la distribuo de la
fosilio Gnatodono), tiam, je tre malfrua periodo, la arktaj kaj
moderklimataj produktaĵoj marŝus iomete pli norden, kaj poste retretus
al siaj nunaj hejmoj; sed mi ne trovis kontentigajn indikojn koncerne
ĉi tiun intermetitan iomete pli varman periodo, ekde la glacia periodo.
La arktaj formoj, dum iliaj longaj migradoj al sudo kaj remigradoj al
nordo, spertus preskaŭ saman klimaton, kaj, speciale rimarkinde, ili
restus kunaj; sekve iliaj reciprokaj rilatoj ne multe perturbiĝus, kaj,
laŭ la principoj daŭre porargumentitaj en ĉi tiu volumo, ili ne emus
multe modifiĝi. Sed koncerne la Alpaj produktaĵoj, izolitaj ekde la
momento de la revenanta varmeco, unue ĉe la bazoj kaj finfine ĉe la
pintoj de la montoj, la kazo estus iom malsama; ĉar ne estas probable
ke ĉiuj samaj arktaj specioj estus lasitaj sur montaroj malproksimaj
de si, kaj travivus tie ekde tiam. Ili ankaŭ, tre probable, kunmiksiĝus
kun antikvaj Alpaj specioj, kiuj devus ekzisti sur la montoj antaŭ la
komenco de la Glacia epoko, kaj dum ĝia plej malvarma periodo estus
portempe puŝitaj al la ebenejoj. Ili ankaŭ spertus iom malsamajn
klimatajn influojn. Tial, iliaj reciprokaj rilatoj estus iugrade
perturbitaj; sekve ili tendencus modifiĝi; kaj oni trovas ke tiel
okazis; ĉar se oni komparas la nunajn Alpajn plantojn kaj animalojn de
la pluraj grandaj Eŭropaj montaroj, kvankam tre multaj specioj de la
specioj estas idente samaj, iuj prezentas variaĵojn, iuj estas taksitaj
kiel dubindaj formoj, kaj kelkaj estas distingitaj tamen proksime
parencaj aŭ reprezentantaj specioj.
Por ilustri tion kio, laŭ mia kredo, fakte okazis dum la Glacia periodo,
mi antaŭsupozis ke ĉe la komenco la arktaj produktaĵoj estis tiom
unuecaj ĉirkaŭ la polusaj regionoj kiom ili estas nuntempe. Sed la
antaŭaj komentoj pri distribuo aplikiĝas ne nur al strikte arktaj formoj,
sed ankaŭ al multaj sub-arktaj kaj kelkaj nordaj moderklimataj formoj,
ĉar iuj de ĉi tiuj estas samaj sur la malpli altaj montoj kaj sur la
ebenejoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo; kaj oni rajtas demandi kiel mi
eksplikas la necesan gradon de unueco de la subarktaj kaj nordaj
moderklimataj formoj tra la mondo, ĉe la komenco de la Glacia periodo.
Nuntempe, la subarktaj kaj nordaj moderklimataj produktaĵoj de la
Malnovaj kaj Novaj Mondoj estas apartigitaj de si per la Atlantika
Oceano kaj per la ekstrema norda parto de la Pacifiko. Dum la Glacia
periodo, kiam la loĝantoj de la Malnova kaj Nova Mondoj vivis pli
sude ol nun, ili devis esti eĉ pli komplete apartigitaj per pli
vastaj etendiĝoj de oceano.
Mi kredas ke la supra malfacilaĵo malaperas kiam oni konsideras eĉ
pli fruajn klimatajn ŝanĝiĝojn de mala karaktero. Oni havas bonajn
kialojn por kredi ke dum la pli posta Pliocena periodo, antaŭ la
Glacia epoko, kaj dum la plejo de la loĝantoj de la mondo estis
specie samaj kun la nunaj, la klimato estis pli varma ol nuntempe.
Sekve, oni povas supozi ke la organismoj nun vivantaj ĉe la klimato
de 60°, dum la Pliocena periodo vivis pli norde ĉe la Polusa
Cirklo, je latitudo de 66°-67°; kaj ke la strikte arktaj
produktaĵoj tiam vivis sur la nekontinua tero eĉ pli proksime al
la poluso. Nu, se oni rigardas terglobon, oni vidas ke sub la Polusa
Cirklo estas preskaŭ kontinua tero de okcidenta Eŭropo, tra Siberio,
al orienta Ameriko. Kaj mi atribuas sufiĉan kvanton da unueco en
la subarktaj kaj moderklimataj produktaĵoj de la Malnova kaj
Nova Mondoj, al ĉi tiu kontinua cirkaŭpolusa tero, kaj la rezultanta
libereco por intermigrado dum pli favora klimato, je periodo antaŭ la
Glacia epoko.
Mi kredas, pro supre aluditaj kialoj, ke la kontinentoj delonge restas
ĉe preskaŭ samaj relativaj pozicioj, kvankam ili spertis grandajn, sed
partajn oscilojn de nivelo. Tial mi forte emas etendi la supran
vidpunkton, kaj konkludi ke dum iu antaŭa kaj eĉ pli varma periodo,
ekzemple, la frua Pliocena periodo, granda nombro da la samaj plantoj
kaj animaloj loĝis la preskaŭ kontinuan ĉirkaŭpolusan teron. Kaj ĉi
tiuj plantoj kaj animaloj, en la Malnova kaj Nova Mondoj, komencis
malrapide migri suden dum la klimato malvariĝis, longe antaŭ la Glacia
periodo. Oni nun vidas, laŭ mia kredo, iliajn praidojn, kutime en
modifita stato, en la centraj partoj de Eŭropo kaj Usono.
Baze de ĉi tiu vidpunkto oni povas kompreni la parencecon, kun malmulte
da identeco, inter la produktaĵoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo. Ĉi tiu
parenceco estas tre rimarkinda, konsiderante la distancon de la du lokoj,
kaj ilian apartigon de la Atlantika Oceano. Oni povas plie kompreni la
unikan fakton kiun pluraj observantoj rimarkis, ke la produktaĵoj de
Eŭropo kaj Ameriko pli proksime parencis al si dum la malfruaj terciaraj
stadioj ol nuntempe; ĉar dum ĉi tiuj pli varmaj periodoj la nordaj partoj
de la Malnova kaj Novaj Mondoj estus preskaŭ kontinue unuigitaj per tero,
servanta kiel ponto, kiu poste, pro malvarmo, fariĝus netrapasebla por la
intermigrado de iliaj loĝantoj.
Dum la malrapida malpliiĝo de varmeco de la Pliocena periodo, tuj
kiam la komunaj specioj, kiuj loĝis en la Novaj kaj Malnovaj Mondoj
migrus suden de la Polusa Cirklo, ili devus esti tute apartigitaj
de si. Ĉi tiu apartigo, koncerne la moderklimatajn produktaĵojn,
okazus longajn epokojn antaŭe. Kaj dum la plantoj kaj animaloj
migrus suden, ili intermiksiĝus en unu granda regiono kun la
indiĝenaj Amerikaj produktaĵoj, kaj devus
konkurenci kun ili; kaj en la alia granda regiono, kun tiuj de la
Malnova Mondo. Sekve, en ĉi tiu situacio kunestas ĉio kiu favoras
multan modifadon, - multe pli da modifado ol ĉe la Alpaj produktaĵoj,
izolitaj multe pli lasttempe, sur pluraj montaroj kaj sur la arktaj
teroj de la du Mondoj. Tial rezultas, ke kiam oni komparas la nune
vivantaj produktaĵoj de la moderklimataj regionoj de la Nova kaj
Malnova Mondoj, oni trovas tre malmultaj identaj specioj (kvankam
Asa Grej lasttempe montris ke estas pli da identaj plantoj ol oni
antaŭe supozis), sed oni trovas en ĉiu granda klaso multajn formojn,
kiujn iuj natursciencistoj rangas kiel geografiajn rasojn, kaj aliaj
kiel distingitajn speciojn; kaj multe da proksime parencaj aŭ
reprezentantaj formoj kiujn ĉiuj natursciencistoj rangas kiel specie
distingitajn.
Kiel sur tero, tiel same en la akvoj de la maro. Malrapida migrado
de mara faŭno al sudo, kiu dum la Plioceno aŭ eĉ dum iom pli frua
periodo, estis preskaŭ unueca laŭ la kontinuaj marbordoj de la
Polusa Cirklo, eksplikas, laŭ la teorio de modifado, la multajn
proksime parencajn formojn nun vivantajn en lokoj tute apartigitaj.
Tial, mi kredas, oni povas kompreni la ĉeeston de multaj ekzistantaj
kaj terciaraj reprezentantaj formoj ĉe la orientaj kaj okcidentaj
marbordoj de moderklimata Norda Ameriko; kaj la eĉ pli mirigan
kazon de multaj proksime parencaj krustuloj (priskribitaj en la
admirinda verko de Dana), de iuj fiŝoj kaj aliaj maraj animaloj, en
la Mediteraneo kaj en la maroj de Japanio, - areoj nun apartigitaj
per kontinento kaj per preskaŭ duonsfero de ekvatora oceano.
Ĉi tiuj kazoj de parenceco, sen identeco, de la loĝantoj de nun
apartigitaj maroj, kaj same de la pasintaj kaj nunaj loĝantoj de la
moderklimataj landoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo, estas neklarigeblaj
per la teorio de kreado. Oni ne povas diri ke ili estis kreataj
simile, responde al la preskaŭ similaj fizikaj kondiĉoj de la areoj;
ĉar se oni komparas, ekzemple, iujn partojn de Suda Ameriko kun la
sudaj kontinentoj de la Malnova Mondo, oni vidas landojn proksime
similajn laŭ ĉiuj fizikaj kondiĉoj, sed iliaj loĝantoj estas tute
malsimilaj.
Sed mi devas reveni al mia nuna temo, la Glacia periodo. Mi estas
konvinkita ke oni povas etendi la vidpunkton de Forbs. En Eŭropo estas
plej klaraj indikoj de la malvarma periodo, de la okcidentaj marbordoj
de Britio ĝis la Ural-montaro, kaj suden al la Pireneoj. Oni povas
konkludi, pro la glaciiĝintaj mamuloj kaj la karaktero de la monta
flaŭro, ke Siberio estis simile influita. Laŭ la Himalajoj, ĉe lokoj
900 mejlojn foraj, glaciriveroj lasis la markojn de siaj pasintaj
subiroj; kaj en Sikkim, doktoro Huker (Hooker) vidis maizon kreskantan
sur gigantaj antikvaj morenoj. Sude de la ekvatoro, estas rektaj
indikoj de pasinta agado de glacio en Nova Zelando; kaj la samaj
plantoj, trovataj sur vaste apartigitaj montoj sur ĉi tiu insulo
rakontas same. Se oni povas fidi iun publikigitan ateston, oni vidas
rektajn indikojn de glacia agado en la sudorienta angulo de
Aŭstralio.
Konsiderante Amerikon; en la norda duono, oni observis glaciportitaj
fragmentoj de roko ĉe la orienta flanko sude ĝis latitudo 36°-37°,
kaj c;e la marbordoj de la Pacifiko, kie la klimato estas nun tre
malsama, sude ĝis latitudo 46°; oni ankaŭ rimarkis eratikajn ŝtonegojn
sur la Roka Montaro. En la Kordileroj de Ekvatora Suda Ameriko, glaciriveroj
iam etendiĝis multe sube de sia nuna nivelo. En centra Ĉilio mi miregis
vidante strukturon de vasta amaso de ŝtoneroj, proksimume 800 futojn alta,
tra valo de la Andoj; kaj mi nun estas konvinkita ke ĉi tio estis giganta
moreno, lasita tre sube de iu ajn ekzistanta glacirivero. Pli sude ĉe
ambaŭ flankoj de la kontinentoj, de latitudo 41° al la plej suda
punkto, estas plej klaraj indikoj pri antaŭa glacia agado, tio estas,
grandegaj ŝtonegoj portitaj tre for de siaj originaj lokoj.
Oni ne scias ĉu la Glacia epoko estis strikta samtempa ĉe ĉi tiuj
pluraj tre foraj punktoj, ĉe malaj flankoj de la mondo. Sed estas
bonaj indikoj en preskaŭ ĉiu kazo, ke la epoko estis inkluzivita
ene de la lasta geologia periodo. Ankaŭ estas bonegaj indikoj ke
ĝi daŭris longegan tempon, laŭ skalo de jaroj, ĉe ĉiu punkto. La
malvarmo eble alvenis, aŭ ĉesis, pli frue ĉe iuj punktoj de la globo
ol ĉe aliaj, sed konsiderante ke ĝi daŭris tre longe ĉe ĉiu, kaj ke
ĝi estis samtempa laŭ geologia senso, ŝajnas al mi probable ke ĝi
estis, almenaŭ dum parto de la periodo, fakte samtempa tra la
mondo. Sen klaraj kontraŭaj indikoj, oni povas almenaŭ agnoski
ke la glacia agado probable estis samtempa ĉe la orienta kaj
okcidenta flankoj de Norda Ameriko, en la Kordileroj ĉe la ekvatoro
kaj en la pli varmaj moderklimataj zonoj, kaj ĉe ambaŭ flankoj de la
suda pinto de la kontinento. Se oni agnoskas ĉi tion, estas malfacile
eviti la kredon de la temperaturo de la tuta mondo estis, dum ĉi tiu
periodo, samtempe pli malvarma. Sed por miaj argumentoj sufiĉus, se
la temperaturo estus samtempe pli malalta laŭ iuj larĝaj zonoj de
longitudo.
Laŭ ĉi tiu vidpunkto de la mondo, aŭ almenaŭ de larĝaj longitudaj
zonoj, estintaj samtempe pli malvarmaj de poluso ĝis poluso, oni
povas multe lumigi la nunan distribuon de identaj kaj parencaj
specioj. En Ameriko, doktoro Huker montris ke inter kvardek kaj
kvindek el la florplantoj de Tero de Fajro , kiuj
konsistigas konsiderindan parton de ĝia malriĉa flaŭro, estas
komunaj al Eŭropo, kvankam la du punktoj estas treege foraj; kaj
estas multaj proksime parencaj specioj. Sur la altaj montoj de
ekvatora Ameriko, multe da unikaj specioj apartenantaj al Eŭropaj
genroj ekzistas. Sur la plej altaj montoj de Brazilo, iuj malmultaj
Eŭropaj genroj estis trovitaj de Gardner, kiuj ne ekzistas en la
vastaj interaj varmaj landoj. Simile, sur la Selo de Karakas
(Silla de Caraccas), la fama Humbold (Humboldt) antaŭlonge trovis
speciojn apartenantajn al genroj de Kordilera karaktero. Sur la
montoj de Abisinio , pluraj Eŭropaj formoj
kaj kelkaj reprezentantoj de la unika flaŭro de Kabo de Espero
ekzistas.
Ĉe la Kabo de Bona Espero iomete da Eŭropaj specioj, kiujn oni kredas
indiĝenaj, kaj sur la montoj, iuj malmultaj tipe Eŭropaj formoj troviĝas,
kiuj ne estis malkovritaj en la intertropikaj partoj de Afriko. Sur la
Himalajoj, sur la izolitaj montaroj de la Hindia duoninsulo, sur la
altejoj de Cejlono, kaj sur la vulkanaj konusoj de Javo, multaj plantoj
ekzistas, aŭ idente samaj aŭ samtipaj al si, kaj ankaŭ al la plantoj
de Eŭropo, ne ekzistantaj en la interaj varmaj malaltejoj. Listo de
genroj kolektitaj sur la pli altaj pintoj de Javo donas impreson de
kolekto farita sur monteto en Eŭropo! Eĉ pli surprize estas la fakto ke
sudaj Aŭstraliaj formoj klare similas al plantoj kreskantaj sur la pintoj
de montoj en Borneo. Iuj de ĉi tiuj Aŭstraliaj formoj, kiel mi aŭdis de
doktoro Huker, etendiĝas laŭ la altejoj de la Malaka duoninsulo, kaj estas
maldense dispersitaj, unuflanke tra Hindio, kaj aliflanke en tiom for
kiom Japanio.
Sur la sudaj montoj de Aŭstralio, doktoro F. Mjuler (Müller) malkovris
plurajn Eŭropajn speciojn; aliaj specioj, ne importitaj de homoj, troviĝas
en la malaltejoj; kaj laŭ informoj de doktoro Huker, oni povas fari longan
liston de Eŭropaj genroj, kiuj troviĝas en Aŭstralio, sed ne la la mezaj
varmegaj regionoj. En la admirinda 'Enkonduko al la Flaŭro de Nova Zelando,'
de doktoro Huker, analogaj kaj mirigaj faktoj estas prezentitaj koncerne
la plantojn de tiu granda insulo. Sekve oni vidas ke tra la mondo, la
plantoj kreskantaj sur altaj montoj, kaj sur la moderklimataj malaltejoj de
la norda kaj suda duonsferoj, foje estas idente samaj; sed ili pli ofte
estas specie distingitaj, kvankam parencaj al si laŭ tre rimarkinda maniero.
Ĉi tiu mallonga skizo koncernas nur plantojn: Oni povus prezenti iujn
strikte analogajn faktojn pri la distribuo de teraj animaloj. En maraj
produktaĵoj, estas similaj kazoj; ekzemple, mi citu aserton de la plej
alta aŭtoritato, profesoro Dana, ke 'ja estas miriga fakto ke Nova
Zelando havas pli proksiman similecon en ĝiaj krustuloj al Granda Britio,
sia kontraŭa punkto, ol al iu ajn alia parto de la mondo.' Kavaliro J.
Riĉardson (Richardson), ankaŭ parolas pri reapero ĉe la marbordoj de
Nova Zelando, Tasmanio, ktp., de nordaj formoj de fiŝoj. Doktoro Huker
informas min ke dudek kvin specioj de Algo estas komunaj al Nova
Zelando kaj al Eŭropo, sed ne troviĝas en la interaj tropikaj maroj.
Oni observu ke la nordaj specioj kaj formoj kiuj troviĝas en la sudaj
partoj de la suda duonsfero, kaj sur la montaroj de la intertropikaj
regionoj, ne estas arktaj, sed apartenas al la nordaj moderklimataj
zonoj. Kiel sinjoro H. C. Vatson lasttempe asertis, 'Irante de polusaj
ĝis ekvatoraj latitudoj, la Alpaj kaj montaj flaŭroj vere fariĝas
malpli kaj malpli arktaj.' Multaj formoj vivantaj sur la montoj de la
pli varmaj regionoj de la tero kaj en la suda duonsfero havas dubindan
rangon, rangitaj de iuj natursciencistoj kiel specie distingitaj, kaj
de aliaj kiel variaĵoj; sed iuj certe estas identaj, kaj multaj, kvankam
proksime parencaj al nordaj formoj, devas esti rangitaj kiel distingitaj
specioj.
Nun konsideru kiel la supraj faktoj klarigeblas, per la kredo,
subtenita de granda amaso de geologiaj indikoj, ke la tuta mondo,
aŭ granda parto de ĝi, estis samtempe multe pli malvarma ol nun, dum
la Glacia periodo. La Glacia periodo, mezurita laŭ jaroj, devis esti
tre longa; kaj kiam oni memoras kiom vaste iuj migrintaj
plantoj kaj animaloj disvastiĝis ene de kelkaj
jarcentoj, ĉi tiu periodo estas sufiĉa por ajna kvanto da migrado.
Dum la malvarmo malrapide alvenus, ĉiuj tropikaj plantoj kaj aliaj
produktaĵoj retretus de ambaŭ flankoj al la ekvatoro, sekvataj de
moderklimataj produktaĵoj, kaj poste de arktaj; sed mi ne nun
traktas la lastajn. La tropikaj plantoj probable spertis multe
da ekstermiĝo; oni ne povas diri kiom; eble antaŭe la tropikejoj
subtenis tiom da specioj kiom oni vidas nuntempe dense kunigitaj
ĉe la Kabo de Bona Espero, kaj en partoj de moderklimata Aŭstralio.
Ĉar, kiel oni scias, multaj tropikaj plantoj kaj animaloj povas
toleri konsiderindan kvanton da malvarmo, multaj eble eskapis
ekstermiĝon dum modera falo de temperaturo, pli speciale per
eskapo al la plej varmaj lokoj.
Sed la grava fakto por memori, estas ke ĉiuj tropikaj produktaĵoj
suferus iome. Aliflanke, la moderklimataj produktaĵoj, post ol migri
pli proksimen al la ekvatoro, kvankam ili troviĝus en iom novaj
kondiĉoj, suferus malpli. Kaj estas certe ke multaj moderklimataj
plantoj, se protektataj kontraŭ invadoj de konkurencantoj, povas
toleri multe pli varman klimaton ol sian propran. Sekve, ŝajnas al
mi eble, ke iu nombro da la pli viglaj kaj dominantaj moderklimataj
formoj eble enrompis la indiĝenajn liniojn kaj atingis aŭ eĉ trapasis
la ekvatoron. Kompreneble, la invado estus multe helpata de alta
tero, kaj eble de malseka klimato; ĉar doktoro Falkoner (Falconer)
informis min ke estas la malsekeco kun la varmeco de la tropikejoj kiuj
estas tre detruaj al plurjaraj plantoj de modera klimato. Aliflanke,
la plej humidaj kaj varmegaj regionoj estus azilo al la tropikaj
indiĝenoj.
La montaroj nordokcidente de la Himalajoj, kaj la longa linio de la
Kordileroj, ŝajne provizis du grandajn liniojn de invado: kaj doktoro
Huker laste komunikis al mi la mirigan fakton, ke ĉiuj florplantoj,
laŭnombre proksimume kvardek ses, komunaj al Tero de Fajro kaj al Eŭropo
ankoraŭ ekzistas en Norda Ameriko, kiu devis kuŝi sur la vojo de marŝo.
Sed mi ne dubas ke iuj moderklimataj produktaĵoj eniris kaj trapasis eĉ
la malaltejojn de la tropikejoj dum periodo kiam la malvarmo estis
plej forta, - kiam arktaj formoj estis migrintaj dudek kvin gradusojn de
latitudo de siaj originaj landoj kaj kovris la teron ĉe la piedoj de la
Pireneoj. Je ĉi tiu periodo de ekstrema malvarmo, mi kredas ke la klimato
ĉe la marnivela ekvatoro estis preskaŭ sama al tiu kiu nun okazas je
alteco de ses aŭ sep mil futoj. Dum ĉi tiu plej malvarma periodo, mi
supozas ke grandaj spacoj de la tropikaj malaltejoj estis kovritaj kun
miksita tropika kaj moderklimata faŭno, kiel tiu kiu nun kreskas kun
stranga vigleco ĉe la bazo de la Himalajoj, kiun Huker detale priskribis.
Mi kredas, ke konsiderinda nombro da plantoj, kelkaj teraj animaloj, kaj
iuj maraj produktaĵoj, migris dum la Glacia periodo de la nordaj kaj
sudaj moderklimataj zonoj en la intertropikajn regionojn, kaj iuj eĉ
transiris la ekvatoron. Dum la varmeco revenis, ĉi tiuj moderklimataj
formoj kompreneble suprenirus la pli altajn montojn, ekstermiĝante sur
la malaltejoj; tiuj kiuj ne atingus la ekvatoron, remigrus norden aŭ
suden al siaj antaŭaj hejmoj; sed la formoj, ĉefe nordaj, kiuj transirus
la ekvatoron, vojaĝus eĉ pli foren de siaj hejmoj en la moderklimatajn
latitudojn de la mala duonsfero. Kvankam oni havas kialojn por kredi
pro geologiaj indikoj ke la tuta grupo de arktaj konkoj apenaŭ modifiĝis
dum sia longa migrado suden kaj remigrado norden, la kazo eble estis
tute malsama kun tiuj invadantaj formoj kiuj trovis hejmojn sur la
intertropikaj montoj kaj en la suda duonsfero. Ĉi tiuj estantaj ĉirkaŭataj
de fremduloj devus konkurenci kun multaj novaj formoj de vivo; kaj estas
probable ke iuj modifoj de siaj strukturoj, kutimoj, kaj konstitucioj
profitus al ili. Tial multaj da ĉi tiuj vagantoj, kvankam ankoraŭ klare
parencaj per heredo al siaj gefratoj de la nordaj kaj sudaj duonsferoj,
nun ekzistas en siaj novaj hejmoj kiel bone markitaj variaĵoj aŭ
kiel distingitaj specioj.
Estas rimarkinda fakto, forte subtenata de Huker koncerne Amerikon,
kaj de Alfonso de Kandole koncerne Aŭstralion, ke ŝajne, multe pli da
identaj plantoj kaj parencaj formoj migris de la nordo al la sudo, ol
en la mala direkto. Oni vidas, tamen, kelkajn sudajn vegetaĵan formojn
sur la montoj de Borneo kaj Abisinio. Mi suspektas ke ĉi tiu precipa
migrado de nordo al sudo ŝuldiĝas al la pli granda etendiĝo de tero
en la nordo, kaj al la fakto ke la nordaj formoj ekzistis en siaj hejmoj
pli multnombre, kaj sekve atingis pli altan stadion de perfekteco aŭ
domineco per natura selektado kaj konkurenco, ol la sudaj formoj. Pro
tio, kiam ili kunmiksiĝis dum la Glacia periodo, la nordaj formoj
kapablis venki la malpli povajn sudajn formojn. Oni vidas nuntempe
laŭ tute sama maniero, ke tre multaj Eŭropaj produktaĵoj kovras la
teron en La Plata, kaj iomete malpli en Aŭstralio, kaj iugrade
venkis la indiĝenojn; aliflanke tre malmultaj sudaj formoj adaptiĝis
al ajna parto de Eŭropo, kvankam feloj, lano, kaj aliaj aferoj kiuj
emas porti semojn estis grandskale importataj en Eŭropon dum la
lastaj du aŭ tri jarcentoj de La Plata, kaj dum la lastaj tridek aŭ
kvardek jaroj de Aŭstralio.
Io simile devis okazi sur la intertropikaj montoj; sendube antaŭ la
Glacia periodo ili estas plenaj je indiĝenaj Alpaj formoj; sed ĉi tiuj
plejparte cedis ĉie al la pli dominantaj formoj, devenintaj de la
pli grandaj areoj kaj pli efikaj produktejoj de la nordo. En multaj
insuloj la indiĝenaj produktaĵoj estas preskaŭ samnombraj aŭ eĉ malpli
multaj ol la enmigrintoj; kaj se la indiĝenoj ne estas fakte ekstermitaj,
iliaj nombroj estas tre malpliiĝintaj, kaj ĉi tio estas la unua paŝo al
ekstermiĝo. Monto estas insulo sur tero; kaj la intertropikaj montoj
antaŭ la Glacia periodo devis esti komplete izolitaj; kaj mi kredas
ke la produktaĵoj de ĉi tiuj insuloj sur la tero cedis al tiuj
produktitaj ene de la pli grandaj areoj de la nordo, laŭ tiu sama
maniero per kiu la produktaĵoj de veraj insuloj lasttempe cedis ĉie
al kontinentaj formoj, kiuj enmigris per helpo de la homo.
Mi apenaŭ supozas ke ĉiuj malfacilaĵoj kiuj koncernas la etendiĝon kaj
similecojn de parencaj specioj vivantaj en la nordaj kaj sudaj
moderklimataj zonoj kaj sur la intertropikaj montoj estas solvitaj.
Tre multaj malfacilaĵoj restas nesolvitaj. Mi ne pretendas indiki
la precizajn vojojn kaj metodojn de migrado, nek la kialojn kial iuj
specioj kaj ne aliaj migris; kial iuj specioj modifiĝis kaj naskis
novajn grupojn kaj formojn, kaj aliaj restis neŝanĝitaj. Oni ne povas
esperi ekspliki tiajn faktojn, ĝis kiam oni povas ekspliki kial iu
specio adaptiĝas al fremda lando per agado de homoj, kaj alia ne; kial
iu etendiĝas duoble aŭ trioble pli for, kaj estas duoble aŭ trioble
pli multnombra, ol alia specio ene de la sama regiono.
Mi diris ke multaj malfacilaĵoj restas nesolvitaj: iuj de la plej
rimarkindaj estas priskribitaj de doktoro Huker kun admirinda klareco en
siaj botanikaj verkoj pri la antarktaj regionoj. Mi ne povas diskuti ilin
ĉi tie. Mi nur diru ke koncerne la ekziston de identaj specioj ĉe lokoj
tiom foregaj kiom Kerkelen-Lando, Nova Zelando, kaj Fuegio, mi kredas,
kiel Lajel sugestis, ke ĉe la fino de la Glacia periodo, flosantaj
glacimontoj ludis gravan rolon en ilia disvastiĝo. Sed la ekzisto de
pluraj tre distingitaj specioj, apartenantaj al genroj ekskluzive limigitaj
al la sudo, ĉe ĉi tiuj kaj aliaj foraj punktoj de la suda duonsfero, estas,
laŭ mia teorio de deveno kun modifo, multe pli rimarkinda malfacilaĵo.
Iuj de ĉi tiuj specioj estas tiom distingitaj, ke oni ne povas supozi
ke pasis sufiĉe da tempo ekde la komenco de la Glacia periodo por ilia
migrado, nek por ilia posta modifiĝo ĝis sufiĉa grado.
La faktoj ŝajnas indiki al mi ke unikaj kaj tre distingitaj specioj migris
laŭ radiaj linioj de iu komuna centro. Mi emas serĉi en la sudan duonsferon,
same kiel en la nordan, antaŭan pli varman periodon, antaŭ la komenco de la
Glacia periodo, kiam la antarktaj teroj, nun kovritaj de glacio, subtenis
tre unikan kaj izolitan flaŭron. Mi suspektas ke antaŭ ol ĉi tiu flaŭro
estis ekstermita de la Glacia epoko, kelkaj formoj vaste dispersiĝis al
diversaj punktoj de la suda duonsfero per fojaj metodoj de transportiĝo,
kaj per helpo, kiel haltejoj, de ekzistantaj kaj nun sinkintaj insuloj, kaj
eble ĉe la komenco de la Glacia periodo, per glacimontoj. Mi kredas ke per
ĉi tiuj rimedoj, la sudaj marbordoj de Ameriko, Aŭstralio, kaj Nova Zelando
fariĝis iomete koloritaj de la samaj unikaj formoj de vegetaĵa vivo.
Kavaliro Ĉ. Lajel hipotezis en surpriza alineo, per lingvaĵo preskaŭ
identa al la mia, pri la efikoj de grandaj ŝanĝiĝoj de klimato sur
geografia distribuo. Mi kredas ke la mondo lasttempe spertis unu el
liaj grandaj cikloj de ŝanĝiĝo; kaj ke laŭ ĉi tiu vidpunkto, kombinita
kun modifiĝo per natura selektado, multaj faktoj pri la nuna distribuo
de la samaj kaj parencaj formoj de vivo estas eksplikeblaj. Oni povus
diri ke vivantaj akvoj fluis dum mallonga periodo de la nordo kaj de
la sudo, kaj transiris ĉe la ekvatoro; sed ili fluis kun plia forto de
la nordo, inundante la sudon. Kiel la tajdo lasas siajn drivaĵojn laŭ
horizontalaj linioj, kvankam pli alte sur la bordoj kie la tajdo leviĝas
plej alte, tiel same la vivantaj akvoj lasis siajn vivantajn drivaĵojn
sur montpintoj, laŭ malrapide leviĝanta linio de la arktaj malaltejoj ĝis
granda alteco ĉe la ekvatoro. La diversaj estaĵoj tiel izolitaj
kompareblas al sovaĝaj rasoj de homo, forpuŝitaj kaj travivantaj en la
montaj fortikejoj de preskaŭ ĉiuj landoj, kiuj servas kiel registro, tre
interesa al ni, de la antaŭaj loĝantoj de la ĉirkaŭantaj malaltejoj.