Organoj kiuj havas malmulte da evidenta graveco.
Ĉar natura selektado agas per vivo kaj morto, - per la konservado
de individuoj kun ajna avantaĝa variaĵo, kaj per la detruo de tiuj
kun ajna malavantaĝa devio de strukturo, - mi foje sentis multe
da malfacileco por kompreni la originon de simplaj partoj, kies
graveco ne ŝajnas sufiĉa por kaŭzi la konservadon de sinsekve
variantaj individuoj. Mi foje sentis tiom da malfacilaĵo, kvankam
alispeca, ĉirilate, kiom en la kazo de organo tiom perfekta kaj
komplikita kiel okulo.
Unue, oni estas multe tro neinformita pri la tuta ekonomio de
ajna organika estaĵo, por scii kiuj malgrandaj modifoj estus
gravaj aŭ ne. En antaŭa ĉapitro mi donis ekzemplojn de tre
bagatelaj trajtoj, kiel la lanugo sur frukto kaj la koloro de ĝia
karno, kiuj, ĉar ili determinas la atakojn de insektoj, aŭ ĉar ili
rilatas al konstituciaj diferencoj, certe efikeblas de natura
selektado. La vosto de ĝirafo aspektas kiel homfarita muŝfrapilo;
kaj unuavide, ŝajnas nekredeble ke ĝi adapteblus por sia
nuna celo per sinsekvaj malgrandaj modifoj, ĉiu pli kaj pli bonaj,
por tiom bagatela celo kiel forĉaso de muŝoj; tamen oni devas
heziti antaŭ ol esti tiom certa eĉ en ĉi tiu kazo, ĉar oni scias
ke la distribuo kaj ekzisto de bovoj kaj aliaj animaloj en Suda
Ameriko absolute dependas de ilia kapablo por rezisti la atakojn
de insektoj: tiel ke individuoj kiuj povus iel defendi sin de ĉi
tiuj malgrandaj malamikoj, estus kapablaj etendi siajn teritoriojn
en novajn paŝtejojn kaj tiel gajni grandan avantaĝon. Ne estas
kazo ke la grandaj kvarpieduloj estas vere detruataj (escepte en
iuj raraj kazoj) de insektoj, sed ili estas senĉese turmentataj
kaj ilia forteco malpliigita, tiel ke ili pli facile malsaniĝas,
aŭ ne tiom kapablas trovi manĝaĵon dum manko, aŭ ne kapablas
eskapi predantajn bestojn.
Organoj kiuj nun apenaŭ gravas probable en iuj kazoj estis tre
gravaj al antaŭa pragenerinto, kaj, post malrapida perfektiĝo dum
antaŭa periodo, estis transdonitaj en preskaŭ la sama stato, kvankam
nun ili apenaŭ utilas; kaj ajnaj vere malhelpantaj varioj en
strukturo ĉiam estus regataj de natura selektado. Konsiderante kiom
grava organo por movado estas la vosto en la plejo da akvaj animaloj,
ĝia ĝenerala ĉeesto kaj multcela uzo en tiom multaj teraj
animaloj, kiuj en siaj pulmoj aŭ modifitaj naĝvezikoj malkaŝas
sian akvan originon, klarigeblas ĉi tiel. Bone evoluita vosto, formita
en akva animalo, eble poste fariĝus utila por ĉiuspecaj celoj, kiel
muŝfrapilo, organo de tenado, aŭ kiel helpilo por turnado, kiel en
hundoj, kvankam la helpo verŝajne estas malgranda, ĉar leporo,
kiu apenaŭ havas voston, povas fari u-turnon sufiĉe rapide.
Due, oni eble foje atribuas gravecon al trajtoj kiuj vere estas apenaŭ
gravaj, kaj kiuj originas de nur duarangaj kaŭzoj, sendepende de
natura selektado. Oni devas memori ke klimato, manĝaĵo, ktp.,
probable havas iomete da rekta influo sur organizaĵo; ke trajtoj
reaperas pro la leĝo de reapero; ke kunrilato de kresko havas
plej gravan influon por modifi diversajn strukturojn; kaj fine,
ke seksa selektado ofte multe modifas eksterajn trajtojn de animaloj
kiuj havas volon, por doni al unu masklo avantaĝon por lukti
kun alia aŭ por ĉarmi femalon. Plie, kiam modifo de strukturo
ekokazas ĉefe pro la supraj aŭ aliaj nekonataj kaŭzoj, ĝi eble
unue havis nenian avantaĝon por la specio, sed eble poste estis
ekspluatata de la praidoj de la specio en novaj vivkondiĉoj kun
novaj akiritaj kutimoj.
Mi donu kelkajn ekzemplojn por ilustri ĉi tiujn komentojn. Se nur
verdaj pegoj ekzistus, kaj oni ne scius ke ekzistas multaj nigraj
kaj makulitaj specoj, mi kuraĝas diri ke oni pensus ke la verda
koloro estas bela adaptiĝo por kaŝi ĉi tiun arbovivantan birdon de
ĝiaj malamikoj; kaj sekve ke ĝi estus grava trajto, kaj ke ĝi eble
akiriĝis per natura selektado; sed fakte, mi ne dubas ke la koloro
ŝuldiĝas al iu tre malsama kaŭzo, probable seksa selektado.
Rampanta bambuo en la Malaja Insularo grimpas plej altajn
arbojn per helpo de lertege konstruitaj hokoj ĉirkaŭ la finoj de
la branĉoj, kaj ĉi tiu artifiko, sendube, estas tre utilaj al la
planto; sed ĉar oni vidas preskaŭ samajn hokojn sur multaj
arboj kiuj ne grimpas, la hokoj de la bambuo eble okazis pro
nekonataj leĝoj de kresko, kaj poste estis utiligataj de la
planto, kiu plie modifiĝis kaj fariĝis grimpanto.
La nuda haŭto sur la kapo de vulturo estas ĝenerale konsiderata kiel
rekta adaptiĝo por vadado en putraĵo; kaj eble estas tiel, aŭ eble
ĝi ŝuldiĝas al la rekta agado de putra materialo; sed oni devas esti
tre zorgema pri tia supozo, kiam oni vidas ke la haŭto sur la kapo
de puraĵmanĝanta maskla meleagro ankaŭ nudas. Oni proponis ke la
suturoj en la kranioj de junaj mamuloj estas bela adaptiĝo kiu helpas
dum naskiĝo, kaj sendube ili helpas, aŭ eĉ estas nepraj por ĉi tiu ago;
sed ĉar suturoj okazas en la kranioj de junaj birdoj kaj reptilioj, kiuj
nur devas eskapi el rompita ovo, oni povas konkludi ke ĉi tiu
strukturo ekaperis pro la leĝoj de kresko, kaj estas utiligata en la
nasko de pli altaj animaloj.
Oni estas profunde malscianta pri la kaŭzoj de bagatelaj kaj
negravaj variaĵoj; kaj oni tuj konscias pri ĉi tio kiam oni
konsideras la diferencojn en la rasoj de malsovaĝaj animaloj
en malsamaj landoj, - pli speciale en la malpli civilizitaj landoj
kie apenaŭ estis homa selektado. Zorgemaj observantoj konvinkiĝas
ke malseka klimato efikas la kreskadon de haro, kaj ke la kornoj
kunrilatas kun la hararo. Montaj rasoj ĉiam diferencas de malaltejaj
rasoj; kaj monteca lando probable efikus al la postaj membroj
pro plia ekzercado, kaj eble eĉ al la formo de la pelvo; kaj sekve
laŭ la leĝo de homologa variado, la antaŭaj membroj kaj eĉ
la kapo probable efikiĝus. La formo, ankaŭ, de la pelvo eble
efikus per premo la formon de la kapo de enuteraj idoj. Ekzistas
kialoj por kredi ke la pena spirado kiu necesas en altaj regionoj,
pligrandigus la bruston; kaj denove, kunrilato havus rolon.
Animaloj posedataj de sovaĝuloj en malsamaj landoj ofte devas
lukti por propra subteno, kaj submetiĝus iome al natura selektado,
kaj individuoj kun iomete malsamaj konstitucioj pli bone sukcesus
en malsamaj klimatoj; kaj estas kialoj por kredi ke konstitucio kaj
koloro kunrilatas. Bona observanto, ankaŭ, asertas ke en bovoj,
malforteco kontraŭ la atakoj de muŝoj kunrilatas al koloro, same
kiel malforteco kontraŭ veneniĝo per iuj plantoj; tial koloro
submetiĝus al la efikoj de natura selektado. Sed oni estas multe
tro nescia por hipotezo pri la relativa graveco de la pluraj konataj
kaj nekonataj leĝoj de variado; kaj ĉi tie mi aludis al ili nur por
montri ke, se oni ne povas klarigi la karakterajn diferencojn de
niaj malsovaĝaj rasoj, kiuj tamen, laŭ ĝenerala agnosko, aperis
pro ordinara generado, oni devas ne tro zorgi pri onia nescio de
la preciza kaŭzo de malgrandaj analogaj diferencoj inter specioj.
Mi eble povis samcele citi la diferencojn inter la rasoj de homo,
kiuj estas tre forte markitaj; mi aldonu ke la origino de ĉi
tiuj diferencoj iomete klarigeblas, ĉefe per seksa selektado de
specifa speco. Sed sen prezenti abundajn detalojn ĉi tie, mia
rezonado ŝajnus frivola.
La antaŭaj rimarkoj instigas min diri kelkajn vortojn pri la lastatempa
protesto de iuj natursciencistoj, kontraŭ la doktrino de utileco, ke
ĉiu struktura detalo estis produktita por la bono de sia posedanto. Ili
kredas ke tre multaj strukturoj estis kreitaj por beleco al homaj okuloj,
aŭ por nura variemo. Ĉi tiu doktrino, se vera, absolute mortigus mian
teorion. Tamen mi plene agnoskas ke multaj strukturoj ne rekte
utilas al siaj posedantoj. Fizikaj kondiĉoj probable iomete efikas al
strukturo, tute sendepende de ajna bono tiel akirita. Kunrilato de
kresko sendube ludas tre gravan rolon, kaj utila modifo de unu parto
ofte kondukas diversajn ŝanĝiĝojn en aliaj partoj kiuj ne havas rektan
utilecon. Ankaŭ trajtoj kiuj antaŭe estis utilaj, aŭ kiuj antaŭe aperis
pro kunrilato de kresko, aŭ pro alia nekonata kaŭzo, eble reaperos
per la leĝo de reapero, kvankam ĝi nun havas nenian rektan uzon.
La efikoj de seksa selektado, kiam montritaj en beleco por ĉarmi
femalojn, konsidereblas utilaj nur laŭ iom malstrikta senco. Sed
multe plej grava konsidero estas ke la ĉefa parto de la organizaĵo
de ĉiuj estaĵoj simple ŝuldiĝas al heredo; kaj sekve, kvankam
ĉiu estaĵo certe estas bone adaptita al sia loko en naturo, multaj
strukturoj nun havas neniun rektan rilaton al la vivkutimoj de ĉiu
specio. Tial, oni povas apenaŭ kredi ke la remilaj piedoj de la
alteja ansero aŭ de la fregato havas specialan utilon por ĉi tiuj
birdoj; oni ne povas kredi ke la samaj ostoj en la brakoj de simioj,
en la antaŭaj kruroj de ĉevaloj, en la flugiloj de vespertoj, kaj en
la naĝiloj de fokoj, estas speciale utilaj al ĉi tiuj animaloj. Oni
povas senriske atribui ĉi tiujn strukturojn al heredo. Sed al la
pragenerinto de la alteja ansero kaj de la fregato, remilaj piedoj
sendube estis tiom utilaj kiom ili estas al la plej akvemaj
ekzistantaj birdoj.
Resume, oni povas kredi ke la pragenerinto de la foko ne havis
naĝilojn, sed piedojn kun kvin piedfingroj adaptitaj por promenado
kaj tenado; kaj oni povas plie kuraĝe kredi ke la pluraj ostoj en
la membroj de la simio, ĉevalo, kaj vesperto, kiuj estis hereditaj
de komuna pragenerinto, antaŭe havis pli specialan uzon por tiu
pragenerinto, aŭ ĝiaj pragenerintoj, ol ili nun havas por ĉi tiuj
animaloj kiuj nun havas tre vaste diversigitajn kutimojn. Sekve oni
povas supozi ke ĉi tiuj pluraj ostoj eble estis akiritaj per natura
selektado, submetitaj antaŭe, kiel nun, al pluraj leĝoj de heredo,
reapero, kunrilato de kresko, ktp. Sekve ĉiuj detaloj de strukturo
en ĉiuj vivantaj estaĵoj (iomete kalkulante la rektan agadon de
fizikaj kondiĉoj) povas esti konsiderataj, kiel havantaj specialan
uzon por iu praa formo, aŭ kiel nun havantaj specialan uzon por
la praidoj de ĉi tiu formo - aŭ rekte, aŭ malrekte, per la komplikaj
leĝoj de kresko.
Natura selektado tute ne kapablas produkti ajnan modifon en ajna
specifa specio ekskluzive por la bono de alia specio; kvankam tra
naturo iuj specioj senĉese utiligas, kaj profitas de, la strukturon de
alia. Sed natura selektado kapablas kaj ja produktas strukturojn por
la rekta malbono de aliaj specioj, kiel oni vidas en la dentegoj de
vipuro, kaj en la ovometilo de la ikneŭmonoido, per kiu ĝiaj ovoj
estas demetitaj en la vivantajn korpojn de aliaj insektoj. Se oni
povus pruvi ke iu struktura parto de iu specifa specio estis formita
pro la ekskluziva bono de alia specio, tio detruus mian teorion, ĉar
tia aĵo ne produkteblas per natura selektado.
Kvankam multaj asertoj troveblas en la verkoj pri natura historio
diras ĉi tion, mi ne povas trovi eĉ unu kiu ŝajnas al mi havi iun
pezon. Oni agnoskas ke la krotalo havas venenajn dentegojn pro
sia propra defendo kaj por la detruo de sia predaĵo; sed iuj aŭtoro
supozas ke samtempe ĉi tiu serpento havas klakilon por sia propra malbono, tio estas, por averti sian
predaĵon tiel ke ĝi eskapu. Mi preskaŭ samfacile kredus, ke kato
kurbigas la finon de sia vosto kiam ĝi preparas salti, por averti la
senesperan muŝon. Sed mi ne havas specon ĉi tie por trakti ĉi tiun
kaj aliajn tiajn kazojn.
Natura selektado neniam produktos en iu estaĵon iun ajn damaĝan
al ĝi, ĉar natura selektado agas nur per kaj por la bono de ĉiu. Neniu
organo formiĝos, kiel Pali (Paley) rimarkis, por la celo kaŭzi doloron
aŭ por damaĝi sian posedanton. Se justa ekvilibro inter bono kaj
malbono kaŭzitaj de ĉiu parto estus atingita, oni trovus ke ĉiu laŭ
tuta perspektivo estas avantaĝa. Post la paso de tempo, sub ŝanĝantaj
vivkondiĉoj, se ajna parto fariĝos damaĝa, ĝi estos modifita; aŭ sed
ĝi ne modifiĝos, la estaĵo ekstermiĝos, kiel miriadoj ekstermiĝis.
Natura selektado emas fari ĉiun organikan estaĵon tiom perfekta kiom,
aŭ iomete pli perfekta ol, la aliaj loĝantoj de la sama lando kun kiu ĝi
luktas por ekzisto. Kaj oni vidas ke ĉi tio estas la grado de perfekteco
atingita en naturo. La originaj produktaĵoj de Nova Zelando, ekzemple,
estas perfektaj kiam oni komparas inter ili; sed ili nun rapide malaperadas
pro la invadantaj legioj de plantoj kaj animaloj portitaj de Eŭropo.
Natura selektado ne produktos absolutan perfektecon, kaj oni ne ĉiam
renkontas, kiel oni povas juĝi, tiun altan normon en naturo.
Laŭ fidinda spertulo, la ĝustigo por la aberacio de lumo ne estas perfekta
eĉ en tiu tre perfekta organo, la okulo. Se racio persvadas onin entuziasme
admiri multajn neimiteblajn inventaĵojn en naturo, tiu ĉi sama
racio diras, kvankam oni povas erari ambaŭflanke, ke iuj aliaj inventaĵoj
estas malpli perfektaj. Ĉu oni povas konsideri la pikilon de vespo aŭ
abelo perfekta, kvankam, kiam uzata kontraŭ multaj atakantaj animaloj,
ĝi ne eltireblas, pro retroirantaj segildentoj, kaj tial senescepte kaŭzas la
morton de la insekto pro elŝiro de visceroj?
Se oni konsideras la abelan pikilon originale denthava borilo en
fora pragenerinto, kiel tiuj en tre multaj membroj de la sama granda
ordo, kaj kiu estis modifita sed ne perfektigita por ĝia nuna celo, kun
la veneno originale adaptita por kaŭzi vundetojn poste plifortigita, oni
eble povas kompreni kial la uzo de pikilo povas tiom ofte kaŭzi la
propran morton de la insekto: ĉar se averaĝe la povo de pikado estas
utila al la komunumo, ĝi plenumas la postulojn de natura selektado,
kvankam ĝi povas kaŭzi la morton de kelkajn membrojn. Se oni
admiras la tre mirigan flaŭran senton per kiuj la masklojn de
multaj insektoj trovas siajn femalojn, ĉu oni povas admiri la
produkton de miloj da masklaj abeloj por ĉi tiu unuopa celo, kiuj
estas tute senutilaj al la komunumo por alia ajn celo, kaj kiuj finfine
estas murditaj per siaj laboremaj kaj malfekundaj fratinoj?
Eble estas malfacile, sed oni devas admiri la sovaĝan instinktan
malamon de la reĝina abelo, kiu instigas ŝin tuj detrui siajn junajn
fratinajn reĝinojn kiam ili naskiĝas, aŭ mem perei dum la lukto; ĉar
sendube ĉi tio utilas al la komunumo; kaj patrina amo aŭ patrina
malamo, kvankam la lasta estas feliĉe tre rara, estas tute egalaj
al la neeskapebla principo de natura selektado. Se oni admiras la
plurajn lertegajn inventaĵojn, per kiuj la floroj de orkido kaj de
multaj aliaj plantoj fekundiĝas per agado de insektoj, ĉu oni povas
konsideri same perfekta la metodon de abioj, kiuj produktas densajn
nubojn da poleno, por ke kelkaj grajnetoj flosu per hazarda venteto
al la ovuloj?
Resumo de Ĉapitro
En ĉi tiu ĉapitro mi diskutis iujn malfacilaĵojn kaj kontraŭargumentojn
kiuj uzeblas kontraŭ mia teorio. Multaj el ili estas tre gravaj; sed mi
kredas ke en la diskuto kelkaj faktoj klariĝis, kiuj estas tute malklaraj
laŭ la teorio de sendependaj kreaj agoj. Oni vidis ke specioj dum iu specifa
periodo ne estas senfine variemaj, kaj ne ligiĝas per multo de mezaj
gradoj, parte ĉar la proceso de natura selektado estas ĉiam malrapida,
kaj agas, dum iu specifa tempo, nur sur tre malmultaj formoj; kaj
parte ĉar la proceso mem de natura selektado preskaŭ implicas daŭran
anstataŭadon kaj ekstermiĝon de antaŭaj kaj mezaj gradoj.
Proksime parencaj specioj, nun vivantaj en kontinua areo, plej ofte
devis esti formitaj kiam la areo ne estis kontinua, kaj kiam la
vivkondiĉoj ne ŝanĝiĝis laŭ nepercepteblaj gradoj, de unu parto
al alia. Kiam du variaĵoj formiĝas en du regionoj de kontinua
areo, ofte meza variaĵo formiĝas, kiu estas adaptita por meza
zono; sed pro jam klarigitaj kialoj, la meza variaĵo ekzistus
kutime ekzistas en malpliaj nombroj ol la du formoj kiujn ĝi
konektas; pro tio la du lastaj, dum la akiro de pliaj modifoj, ĉar
ili ekzistas en pli nombroj, havas pli grandan avantaĝon super
la malpli nombra meza variaĵo, kaj tial emas ĝenerale sukcesi
anstataŭi kaj eksturmi ĝin.
Oni vidis en ĉi tiu ĉapitro kiom zorgema oni devas esti konkludante
ke plej malsamaj vivkutimoj ne povas laŭgrade ŝanĝiĝi en sin; ke
vesperto, ekzemple, ne povus formiĝi per natura selektado de
animalo kiu unue kapablis nur glisi tra la aero.
Oni vidis ke specioj en novaj vivkondiĉoj eble ŝanĝos siajn kutimojn,
aŭ havos diversigitajn kutimojn, kun iuj kutimoj tre malsimilaj
al tiuj de ĝiaj plej proksimaj samgenranoj. Sekve, oni povas
kompreni, konsiderante ke ĉiu organika estaĵo klopodas vivi kie ajn
ĝi kapablas, kial ekzistas altejaj anseroj kun remilaj piedoj,
teraj pegoj, plonĝantaj turdoj, kaj petreloj kun la kutimoj de aŭkoj.
La kredo ke organo tiom perfekta kiom la okulo formeblus per natura
selektado, estas pli ol sufiĉa por miregigi iun ajn. Tamen, en la kazo de
iu organo, se oni konas longan serion de gradoj de komplekseco,
ĉiu bona por sia posedanto, tiam, sub ŝanĝantaj vivkondiĉoj, ne ekzistas
logika malebleco por la atingo de ajna imagebla grado de perfekteco per
natura selektado. En la kazoj en kiuj oni konas neniun mezan aŭ transiran
staton, oni devas esti tre zorgema por ne konkludi ke neniu povis ekzisti,
ĉar la homologoj de multaj organoj kaj iliaj mezaj statoj montras ke
mirigaj ŝanĝiĝoj en funkcio estas almenaŭ eblaj. Ekzemple, naĝveziko
ŝajne konvertiĝis al aerspira pulmo. Unu sama organo, plenuminta samtempe
tre malsamajn funkciojn, kaj poste specialiĝinta por unu funkcio; kaj du
tre malsamaj organoj, plenumintaj samtempe la saman funkcion, unu
perfektiĝinta dum helpata de la alia, certe ofte multe faciligis transirojn.
Oni estas multe tro nescia, en preskaŭ ĉiuj kazoj, por kapabli aserti
ke iu parto aŭ organo estas tiom negrava por la bona farto de specio,
ke modifoj en ĝia strukturo ne povus malrapide akumuliĝi per natura
selektado. Sed oni povas senhezite kredi ke multaj modifoj, tute kreitaj
de la leĝoj de kresko, kaj komence neniel avantaĝaj al la specio, estis
poste utiligataj de la pli modifitaj praidoj de ĉi tiu specio. Oni ankaŭ
povas kredi ke partoj antaŭe tre gravaj ofte estis konservitaj (kiel la
vosto de akvema animalo en sia terema praido), kvankam ĝi fariĝis tiom
bagatela ke ĝi ne povus, en ĝia nuna stato, esti akirita per natura
selektado, - povo kiu agas nur per la konservo de avantaĝaj varioj en
la lukto por vivo.
Natura selektado produktas nenion en iu specio por la ekskluziva
bono aŭ malbono de alia. Ĝi certe povas produkti partojn,organojn,
kaj eligaĵojn tre utilajn aŭ eĉ neprajn, aŭ tre damaĝajn al alia specio.
Tamen en ĉiuj kazoj ili estas utilaj al siaj posedantoj. Natura
selektado en ĉiu plene loĝata lando, devas agi ĉefe per la konkurenco
de la loĝantoj inter si, kaj sekve produktas perfektecon, aŭ fortecon
en la lukto por vivo, nur laŭ la normo de tiu lando. Sekve la loĝantoj
de iu lando, ĝenerale la pli malgranda, ofte cedas, kiel oni jam
rimarkis, al la loĝantoj de alia kaj ĝenerale pli larĝa lando. Ĉar en
la pli larĝa lando, ekzistus pli da individuoj, kaj pli diversaj
formoj, kaj la konkurenco estus pli severa, kaj tiel la normo de
perfekteco estus altigita. Natura selektado ne necese produktas
absolutan perfektecon; kaj laŭ tio kion oni povas juĝi per limigitaj
sentoj, oni ne povas trovi absolutan perfektecon ĉie.
Laŭ la teorio de natura selektado oni povas klare kompreni la
plenan signifon de tiu malnova regulo en natura historio, 'Natura
non facit saltum.' (Naturo ne faras salton.) Ĉi tiu regulo, se oni
konsideras nur la nunajn loĝantojn de la mondo, ne estas strikte
ĝusta, sed se oni inkluzivas ĉiujn de pasintaj tempoj, ĝi devas
esti, laŭ mia teorio, strikte ĝusta.
Estas ĝenerale agnoskite ke ĉiuj organikaj estaĵoj formiĝis laŭ du
grandaj leĝoj - Unueco de Speco, kaj la Kondiĉoj de Ekzisto. La
esprimo 'unueco de speco' signifas tiun fundamentan kongruecon de
strukturo, kiun oni vidas en organikaj estaĵoj de la sama klaso, kaj
kiu estas tute sendependa de iliaj vivkutimoj. Laŭ mia teorio, 'unueco
de speco' estas klarigebla per 'unueco de deveno'. La esprimo 'kondiĉoj
de ekzisto', pri kiu la fama Kuviero (Cuvier) tre ofte insistis, estas
plene kovrita per la principo de natura selektado. Natura selektado
agas, adaptante la variantajn partojn de ĉiu organika estaĵo al ĝiaj
organikaj kaj neorganikaj vivkondiĉoj; aŭ adaptinte ilin dum longe
pasintaj periodoj de tempo. La adaptiĝoj estas helpataj en iuj kazoj
per uzado kaj neuzado, estas iomete efikataj de la rekta ago de
eksteraj vivkondiĉoj, kaj en ĉiuj kazoj estas submetitaj al la pluraj
leĝoj de kresko. Sekve, fakte, la leĝo de la Kondiĉoj de Ekzisto
estas la pli alta leĝo; ĉar ĝi inkluzivas, per la heredo de antaŭaj
adaptiĝoj, tiun de Unueco de Speco.