ANTAŬPAROLO


La aŭtoro ne koinsideras penson pri flugoj en la abismojn de la universo kaj atingo de aliaj mondoj senutila revo. Ĝi estas plena da alta intereso por la scienco kaj por la vivo. Estis tempo, kiam konsideris neposibla tranavigi la okeanon; nuna ĉies kredo je neatingeco de la ĉielaj astroj estas tiom senbaza, kiom konviko de niaj praavoj pri neatingeco de antipodoj. Korekta vojo al solvo de problemo de eksteratmosfera flugado kaj interplanedaj vojaĝoj jam estas skizita; al honoro de rusa scienco, ĝi estas montrita al la homaro per la rusa sciencisto. Kaj praktika solvo de ĉi tiu grandioza tasko, nerealigebla nune, povas esti plenumita en ne tre malproksima estonto.

Per ĉi tiu malgranda ekskurso en areon de kosma fiziko la aŭtoro esperas ankaŭ ĝis ioma grando likvidi ekzistantan en la publiko antaŭjuĝon kontraŭ ĉiela mekaniko kaj fiziko kiel kvazaŭ tro abstraktaj scioj, nekapablaj doni nutraĵon al viva menso. La scienco, kiu donas kapablon sukcese konkuri en flugo de imago kun fantazio de la plej spertaj romanistoj, kontoli kaj korekti iliajn kuraĝajn ideojn — tia scienco devas ĉesi aspekti seka kaj enua. Kaj se tiuj simplaj informoj el ĉi tiu areo de scio, kiuj estas dissemitaj en la prezenta libro, embrigos en menso de scivolema leganto fajron de intereso al studado de mekaniko kaj fiziko de la universo, se ili igos deziron pli proksime konatiĝi kun la fundamento de majesta scienco pri la ĉielo, do la celo de la aŭtoro estos atingita duoble.

Legado de ĉi tiu libro ne bezonas iujn ajn specialajn sciojn. Materialo, adresita al pli sciantaj legantoj, estas lokigita en la parto de "aldonoj".

J.P.

Petrogrado.
Aŭgusto, 1915. Sekva paĝo

Enhavo