ALDONOJ

Al la ĉapitro II.


Fortoj de gravito.

De prof. O. Loĝ *).

“Fortoj de altiro inter etaj korpoj estas malgrandaj kaj facile superataj per la magnetaj. Vere, altiro inter korpoj de difinita malgrandeco povas esti ekvilibrigata eĉ per premo, divenanta pro ilia reciproka radiado, malgraŭ tio, ke ĉi tiu premo estas preskaŭ senfine malgranda. De tio estas konkludata, ke sufiĉe malgrandaj korpoj de ĉiu temperaturo depuŝas unu la alian (se nur ili ne estas enmetitaj en ŝelo de konstanta temperaturo, kie radia premo al ili estas egala de ĉiuj flankoj).

“Grando, kun kiu radia depuŝado superas altiron, en okazo de du diversaj sferoj, dependas de la temperaturo de la sferoj kaj ilia denseco; laŭ datumo de prof. Pojnting, kun ordinara, kutima por ni temperaturo, — ekzemple, 16°C — egaleco de ĉi tiuj du fortoj por du lingaj sferoj, lokigitaj en la spaco estas atingita tiam, kiam ĉiu sfero havas diametron de ĉirkaŭ unu futo [30 cm]. Por korpoj de malplia grando aŭ pli varmaj radia depuŝo superas reciprokan altiron; ĉi tiu depuŝo kreskas proporcie al kvara potenco de la absoluta temperaturo de korpo.

 

*) “La tutmonda etero”, ĉ. IX

“Altirantra forto inter molekuloj estas treege malgranda; inter du atomoj aŭ du elektronoj ĝi estas tiom malgranda, ke eblas neglekti ĝin, eĉ se distanco inter ili ne estas pli granda, ol limoj de molekulo.

“Ekzemple, du atomoj de oro en molekula distanco altiras unu la alian pro gravito kun forto de eksponento

de dino*

Ci tiu forto ne povas efiki ian ajn videblan influon.

“Reciproka altiro de du elektronoj en la sama distanco konsistas unun kvarmiliardonon de ĉi tiu forto, kaj pro tio eblus pensi, ke devas tute neglekti ĝin. Kaj pro kompleksa altiro de miriadoj de tiaj korpoj divenas rezultiĝanta forto de gravito, rimarkebla en distancoj de milionoj mejloj. Ĉi tiu forto ne nur estas rimarekbla, sed ĝian grandon necesas konsideri vere kolosa.

“Kiam temas pri korpoj de astronomiaj skaloj, forto de gravito superas ĉiujn aliajn fortojn; kaj ĉiuj elektraj kaj magnetaj altiroj kompare kun ĝi falas sur nivelo de plena sensignifeco ”.

*) Dino estas nemulte pli granda, ol unu miligramo (1/981 de gramo).

J. P.


Al la ĉapitro IV.

2.

La teorioj de la gravito.

(Laŭ S. Arrenius kaj A. Puincare).

“Ĉiuj faritaj provoj klarigi forton de gravito kiel movon en medio, troviĝanta inter korpoj kolizias tiun obstaklon, ke gravito senbare trairas trans korpoj, kiom ajn grandaj kaj densaj ili estus — skribas Arrenius *). Ekzemple, altiro de la Suno agas al partiklo, troviĝanta en la centro de la Tero trans ĉiuj interaj tavoloj. Kaj ĉar ago de la forto devas konsisti en ia ajn ŝanĝo en movo de korpo, influata per ĝi, do necesas supozi, ke partiklo, kiu troviĝas malantaŭ la alia, influata per la sama forto, almenaŭ parte estas ŝirmita de ĉi tiu influo. Tial sur linio inter la partiklo en la centro de la Tero kaj ĉia partiklo sur la Suno devas troviĝi neniu el la senfine granda nombro da pezaj parikloj de supraj tavoloj de la Tero. Sekve, necesas supozi, ke la parikloj, al kiuj influas forto de gravito, havas senfine malgrandan amplekson kaj devas esti konsiderataj matematikaj punktoj. Fizike tia vidpunkto estas neebla. La same neeblas imagi, ke matematikaj punktoj povas ŝanĝi movon. Estas mirinde, ke tiu forto de la naturo, kiun ni povas pleje precize trovi per kalkuloj, de fizika flanko estas la plej granda enigmo.

*) Arrenius "Fiziko de la ĉielo”.

“Se gravito divenas pro movo en intera medio, do estas nature pensi, ke ĝi ne povas agi momente, sed necesas iom da tempo por ke ĝi atingos de altiranta korpo la altiratan. Evidente, tiuokaze influo al movanta korpo ne estos tia, kiun eblas kalkuli laŭ ĝia komenca pozicio. Ĝuste tiel ni vidas stelon, malproksimigitan je distanco de unu lumjaro ne tie, kie ĝi estas nune, sed tie, kie ĝi troviĝis jaro antaŭ. Tial, ekzemple, se disvastiĝo de gravito de la Suno al la Tero okazus dum t sekundoj, do ago de gravito en difinita momento de tempo necesus kalkuli ne laŭ pozicio de la Tero en tiu momento, sed laŭ ĝia pozicio en t sekundoj antaŭ. Malgraŭ tio, ke astronomiaj mezuradoj estas farataj kun speciala precizo, kaj ke rapido de disvastiĝo de gravito, kiu superus la rapidon de lumo 1,000,000oble, povus esti facile malkovrita, estas trovita neniu spuro de tia influo. Tial bezonas pensi, ke ago de gravito disvastiĝas en la spaco kun senfina rapido, — kio estas same malfacile komprenebla. ”.

Por ke doni prezenton pri malfaclaĵoj, kun kiuj kolizias ĉiuj provoj fari mekanikan teorion de gravito, ni rigardu du hipotezojn de Lesaĵ kaj de Tomazina. Fama matematikisto Anri Puincare eksponas ilin tiel:

*) Puincare. “Scienco kaj metodo”.

“Ni supozu, ke en la interplanedaj spacoj cirkulas ĉiudirekte kaj kun tre grandaj rapidoj tre etaj korpuskuloj. Korpo, soligita en la spaco, ne spertos, ŝajne, influon de frapoj de ĉi tiuj korpuskuloj, ĉar ĉi tiuj frapoj estas distribuitaj laŭ ĉiuj direktoj. Sed se ĉeestas du korpoj A kaj B, do korpo B rolos kiel ekrano kaj baros vojon de parto de tiuj korpuskoloj, kiuj kun foresto de la ekrano frapus sin kontraŭ A. Tiam frapoj, ricevitaj per A de flanko, kontraŭa al la direkto al B, ne ricevos inversan impeton aŭ estos nesufiĉe ekvilibrigitaj, — kaj ili depuŝos A al B.

“Tia estas la teorio de Lesaĵ; ni esploru ĝin de vidpunkto de la ordinara mekaniko. Kiaj devas esti frapoj, supozataj per ĉi tiu teorio? Cu laŭ la leĝo de absolute elastaj korpoj, aŭ laŭ leĝoj de korpoj, ne havantaj elastecon, aŭ laŭ iu intera leĝo? La korpuskuloj de Lesaĵ ne povas kondukti sin kiel absolute elastaj korpoj; tiuokaze efekto fariĝis egala al nulo, ĉar korpuskoloj, interkaptitaj per korpo B, estus anstatauigitaj per la aliaj, depuŝiĝintaj de B, kaj kalkulo montras, ke kompenso estus plena.

“Sekve, estas necesata, ke la korpuskoloj perdu energion pro kolizio, kaj la energio restaŭriĝu en formo de varmeco. Sed kiom granda estas kvanto da varmeco, produktita per tia proceso? Ni notu, ke gravito penetras trans korpoj. Sekve, necesas bildigi al si, ekzemple, la Teron, ne en formo de plena ekrano, sed en formo de korpo, konsistanta el ekstreme granda nombro da treege etaj partikloj, el kiuj ĉiu rolas kiel ekrano, sed inter kiuj la korpuskuloj de Lesaĵ povas libere cirkuli. Tial la Tero estas ne nur neplena ekrano, sed ankaŭ ne povas roli kiel filtranta vazo, ĉar malpleno okupas pli multe da loko en ĝi, ol plenigitaj spacoj*). Por ke klarigi tion ni rememoru, ke altiro, kiel montris Laplas, irinte trans la Tero, ne malfortiĝas eĉ je unu dekmilionono. Se altiro absorbiĝus per korpoj, trans kiuj ĝi trairas, do ĝi jam ne estus proporcia al maso; ĝi estus relative pli malforta por grandaj, ol por malgrandaj korpoj, ĉar en unua okazo ĝi bezonus iri trans pli granda tavolo. Altiro de la Tero al la Suno, sekve, estus relative pli malgranda, ol altiro de la Luno al la Suno, kaj de tio sekvus tre granda neegaleco por movo de la Luno**) Tial ne devas konkludi, se ni akceptas la teorion de Lesaĵ, ke komuna surfaco de sferaj molekuloj, formantaj la Teron, konsistigas plej grande unun dekmiliononan parton de ĉiu surfaco de la Tero."

*) “Kiel amaso da insektoj baras nur sensignifan kvanton da lumo, tiel en nebuleto de atomo haltiĝas nur sensignifa nombro da molekuloj." — skribis Lesaĵ.      J.P.

**) Vd. sube — la aldonon 4an sur p. 93.

Pro ĉi tiuj konkludoj Puincare faras kalkulon de tiu kvanto da varmo, kiun devus doni al la terglobo ĉi tiuj imagaj korpuskuloj de Lesaĵ. Evidentiĝas, ke "ĉi tiu kvanto estas sufiĉa por pligrandigo de temperaturo de la Tero je 1020 gradoj dum sekundo; la Tero ricevus dum definita intervalo de tempo je 1020 pli grande da varmo, ol radias la Suno dum la sama tempo: mi temas ne pri tiu varmo, kiun la Suno donas al la Tero, sed pri tiu, kiun ĝi radias laŭ ĉiuj direktoj. Evidente, la Tero ne povus longe sperti tian reĝimon ”.

“Eblas ŝanĝi la teorion de Lesaĵ, — kontinuas Puincare. — Ni rezignu de korpuskuloj kaj supozu, ke la spaco estas trairata en ĉiuj direktoj per lumaj odnoj, irantaj el ĉiuj punktoj de la spaco. Kiam materia aĵo rekontas luman ondon, do ĉi tiu lasta eferktas al ĝi premon ĝuste tiel, kiel ĉi tiu kvazaŭ ricevis frapon de materia kopro. Ondoj, pri kiuj temas ĉi tie, povas prezenti agon de la korpuskuloj de Lesaĵ. Tian supozon faras, ekzemple, Tomazina.

“Sed malfacilaĵoj ne estas likviditaj per tio. Rapido de disvastiĝo ne povas esti alia, ol la rapido de lumo, kaj tiuokaze ni ricevas nesupozeblan grandon por rezisto de la medio. Krome, se lumo estas reflektata plene, do efekto, same kiel en la okazo de absolute elastaj korpuskoloj, estas egala al nulo. Por ke okazu altiro, necesas, ke lumo estu parte absorbita; sed tiam devas esti produktado de varmo. Kalkuloj ĉi tie ne diferencas esence de tiuj, al kiuj gvidas la teorio de Lesaĵ, kaj la rezulto konservas sian fantastan karakteron.

“Aliflanke, altiro ne estas absorbata aŭ estas absorbata treege malmulte per korpoj, trans kiuj ĝi trairas; neeblas diri tion pri la lumo, kiu estas al ni konata. Lumo, kiu efektus altiron de Neŭtono, devus grande diferenci de la ordinara lumo; ĝi devus havi, ekzemple, tre malgrandan longon de ondo. Ne parolas pri tio, ke se niaj okuloj estus percepteblaj al lumo de tia speco, do la tuta ĉielo devus aspekti pli brila, ol la Suno, tiel ke la Suno estus videbla sur ĝi kiel nigra makulo, — alie ĝi depuŝus nin anstataŭ altiri. Laŭ ĉiuj ĉi tiuj rezonoj lumo, per kiu eblus klarigi altiron, devus esti tre pli proksima al la X-radioj de Rentgeno, ol al la ordinara lumo.

“Kaj X-radioj ankaŭ ne sufiĉus por tio. Kiom ajn granda estus ilia penetra kapablo, ili ne povas trairi la Teron trae. Restas, sekve, imagi radiojn X', pli penetreblajn, ol la ordinaraj X-radioj. Plue, parto de energio de ĉi tiuj radioj X' devas detruiĝi — alie ne ekzistus altiro. Se ni ne volas supozi, ke ĝi transformiĝas en varmon — kvanto da varmo estus grandega tiuokaze, — do necesas supozi, ke ĝi disvastiĝas ĉiudirekte en formo de sekundaraj radioj X'', kiuj devas esti pli penetreblaj, ol radioj X', ĉar ili siavice rompus la fenomenon de altiro.

“Jen estas tiuj kompleksaj hipotezoj, al kiuj ni venas, se ni volas fari la teorion de Lesaĵ vivebla."

3.

Interplaneda zepelino de Kurt Lasswitz.

Lige kun la opinio pri la gravito kiel pri iu speco de radia energio, estas interesa mencii pri ideo de interplanedaj flugoj, eldirita per forpasinta germana sciencisto kaj beletristo Kurt Lasswitz en romano "Sur du planedoj" (la Tero kaj Marso). Se Wells serĉas metodon likvidi altiron, ŝirminte sin per ekrano, nepenetrebla por ĉi tiu forto, do Lasswitz proponas likvidi ĝin per kontraŭa metodo, nome — igante la forton de altiro trairi trans korpo, ne influante al ĝi. Alivorte: li proponas fari korpon absolute penetrebla por la gravito, kaj, sekve, — neinfluata per ĝi. Li atribuas malkovron de tia "diabara" substanco al loĝantoj de Marso, kiuj kvazaŭ sukcesis dank' al tio fari aparaton por flugoj en la monda spaco. La romanisto skribas:

“La marsanoj malkovris, ke la forto de gravito, simile al lumo, varmeco kaj elektro, iras tra la monda spaco kaj tra la korpoj en formo de ondaj osciloj. Sed se la radia energio, kiun ni observas en formo de lumo, varmeco kaj elektro, havas rapidon po 300,000 kilometroj en sekundo, do rapido de la forto de gravito estas milionoble pli granda. Laŭ farita per la marsanoj kalkulo, la forto de gravito trakuras la mondan spacon kun rapido po 300,000 milionoj kilometroj en sekundo; ĉi tiu rapido, sekve, rilatas al la rapido de lumo tiel, kiel la lasta rilatas al la rapido de sono. Tial vojon de la Suno ĝis la Tero la forto de gravito trairas dum unu kvincentono de sekundo; ne estas mirinde, ke la astronomoj de la Tero ne sukcesis precizigi veran rapidon de la forto de gravio, pri ekzisto de kiu ili, ĉiuokaze, konjektis.

“Korpon, ne traigantan trans si lumajn ondojn, ni nomas nediafana; se ĝi plene traigus ilin, do ili fariĝus absolute diafana, kaj ni vidus ĝin tiel malgrande, kiel aeron. Korpo, kiu traigas trans si varmajn ondojn, restas malvarma; por ke varmiĝi ĝi devas akcepti ĉi tiujn ondojn, absorbi ilin. La same estas, kiel tion malkovris la marsanoj, okaze de la gravito. La korpoj fariĝas pezaj pro tio, ke ili absorbas ondojn de la gravito.

“Korpoj nur tiam reciproke altiriĝas, kiam ĝi ne traigas radiantajn el ili ondojn de la gravito. Sed se korpo estas kreita tiel, ke ĝi ne akceptas radiojn de la gravito de la Suno aŭ planedo, sed libere traigas ilin trans si, do ĝi fariĝas "diabara" — traiganta trans ĝi pezecon kaj pro tio ne havanta ĝin.

“Tiel aperis posiblo reguli sian flugon tra la monda spaco, lokiĝante por tio en diabaran korpon kaj pligrandigante aŭ malpligrandigane foreston de pezo en ĝi; por ke direkti flugon, necesis uzi per taŭga vojo altiron de la planedoj kaj la Suno, la sfero mem devis havi, kompreneble, ian rapidon”.


Laŭ Lasswitz, sfera ŝelo el substanco, diafana por radioj de la altiro, devas esti per si mem senpeza. Tamen, la romanisto preteratentis, ke tia ŝelo ne povas protekti aĵojn, kiuj lokiĝas en ĝi. Sed tio ŝanĝas preskaŭ nenion. Peza korpo intre aparato, libera de la gravito, devas ricevi de la pezforto iom da akcelo, kiu ankaŭ transdoniĝas al la tuta aparato: la aparato falas — sed la rapido de ĉi tiu falado estas tiom malpli granda, ol la ordinara rapido, kiom maso de pezaj partoj estas malpli granda, ol maso de la tuta sistemo. Se maso de la tuta aparato 100oble superas mason de lokigitaj en ĝi pezaj aĵoj, do akcelo, kiun ricevos la aparato pro influo de la pezforto, estos 100oble malpli granda, ol la normala. Pli facilas sendi tian korpon en la mondan spacon, ol la ordinaran.

Tiuflanke la ideo de Lasswitz, probable, eltenas kritikon. Sed esence tio ne estas pli, ol fantazio, ĉar troviĝanta en ĝia fundamento prezentado pri la forto de gravito kiel pri iu speco de radia energio estas tute nereala.

4.

Eklipsoj de la Lumo kaj absorbo de gravito.

En lasta tempo astronomoj faras eploradojn kun celo trovi, ĉu estas observebla parta absorbo de la gravito okaze se sur la vojo de ago de ĉi tiu forto troviĝas iu ĉiela korpo. En jaro 1909 prof. Zeeliger montris, ke la plej agrabla objekto de tiaj esploroj estas nia Luno; en momento de luma eklipso ĝi estas plene aŭ parte ŝirmita de la Suno per la terglobo, kaj pro tio iranta de la Suno kaj la Luno forto de reciproka altiro devas trairi trans la Tero. Se la forto de gravito patre absorbiĝus dum tia trairo, do tia ĝia malfortiĝo devus montri sin en movo de la Luno. Kaj ĉar en movo de nia satelito jam delonge estas rimarkitaj anomalioj, kiujn ĝis nun ne sukcesis esplori, do nature aperas demando: ĉu ĉi tiuj "lunaj anomalioj" estas parte igitaj ĝuste per absorbo de forto de la suna gravito dum ĝia trairo trans la terglobo en momentoj de lunaj eklipsoj?

Munkena universitato deklaris premion por verko, dediĉita al ĉi tiu demando.

En jaroj 1911-1912 aperis du verkoj pri ĉi tiu temo (de Bottlinger kaj de-Sitter), klarigintaj, ke almenaŭ parto de neklarigeblaj antaŭe anomalioj en movo de la Luno povas esti sukcese klarigitaj per la hipotezo de absorbo de la gravito.

5.

Laboro de profundigo en "ombron de la gravito".

Ni esploru okazon, kiam laboro de profundigo de peza korpo en plenan ombron de la gravito povas esti kalkulita per la plej simpla vojo. Tio estas tia okazo, kiam "ombro de la gravito" etendiĝas en malfinion, — ekzemple pro tio, ke "ekrano de la gravito" plene kovras duonon de surfaco de planedo. Sur la aldonata grafikaĵo estas bildita en sekco parto de planedo (ekzemple, de la Tero), kovrita per ekrano de la gravito (la dika nigra linio), kiu deĵetas etendiĝantan en malfinion plenan "ombron de la gravito" (la strekita patro).

Necesas transigi pezilon de 1 kilogramo el punkto A de la tera surfaco en punkton B, troviĝantan en la limoj de la ombro de la gravito. Por difino de grando de la farata dum tio laboro ni imagu, ke transigo de A al B estas plenumata en tri paŝoj, nome:

1) Unufoje la pezilo estas transigita el la punkto A de la tera


Planedo, kovrita per "ekrano de la gravito", kiu deĵetas ombron de la gravito, etendiĝantan en malfinion.


surfaco vertikale supren (t.e laŭlonge tera radiuso) en malfinie malproksiman punkton;

2) Poste, laŭ cirklo de malfinie granda radiuso, la pezilo estas transigita en areon de la ombro de gravito;

3) Finfine, — la pezilo, troviĝanta en la ombro de gravito, kaj, sekve, senpeza, estas transigita en malsupren, al la punkto B.

Rezulte de tia pensa movo la pezilo troviĝas transigita de A en B. Nune ni difinu elspezon de energio por tia transigo. Dum la paŝoj 2a kaj 3a transigo de la pezilo estas farata kun neniu elspezo de laboro kontraŭ la forto de gravito, ĉar la pezilo en ĉi tiuj partoj de la vojo estas senpeza (dum la 2a paŝo pro malfinia malproksimo de la altiranta centro, dum la 3a pro defendo de la nepenetrebla ekrano). Sekve, laboro estis farata nur dum 1a paŝo, dum transigo de la pezilo de la Tero en malfinion. Kaj ĉar en ĉia gravitkampo laboro ne dependas de longeco kaj formo de vojo, laŭlonge kiu korpo estas transigata, do el tio sekvas, ke

laboro de profundigo de korpo sur la surfaco de la Tero en plenan ombron de la gravito estas egala al laboro de transigo de la sama korpo en malfinie malproksiman punkton.

Laboro de transigo de peza korpo el difinita punkto de gravitkampo en malfinion havas nomon de "potencialo" kaj povas esti facile kalkulita. "Potencialo" de maso de 1 kilogramo sur la surfaco de la terglobo estas egala ĉirkaŭ 6,370,000 kilogramometroj. Sekve, por profundigo d unu kilogramo en plenan ombron de la gravito sur la surfaco de la Tero necesas elspezi 170,000 kilogramometrojn de laboro.

Al la ĉapitro VIII.

6.

Premo intre kanona obuso.

Por legantoj, kiuj volas kontroli kalkulojn, faritajn en la ĉapitro 8a, ni montras ĉi tie ilin.

Por kalkuloj ni bezonos uzi nur du formulojn de akcelita movo, nome:

1) Rapido v en la fino de ta sekundo estas egala al at, kie a estas akcelo:

v=аt.

2) Spaco S, trairita dum t sekundoj, estas difinita per formulo:

Laŭ ĉi tiuj formuloj facilas difini (proksimume) akcelon de movo de la obuso, kiam ĝi glitis en la tubo de la grandioza kanono de Jules Verne:

Do, troviĝas, ke la obuso glitis intre la kanono nur ĉirkaŭ 1/40 de sekundo.

Substituinte t = en la formulon v=аt, ni havas , de kie a = 640,000 metroj.

Sekve, akcelo de la obuso dum ĝia movo en la tubo estas egala al 640,000 metroj en sekundo, t.e. 64,000oble pli granda, ol akcelo de la pezforto!

Kian longecon devas havi la kanono, por ke ĉi tiu akcelo estu nur 20oble pli granda, ol akcelo de la pezforto (t. e. egalos al ducent metroj)?

Tio estas tasko, reversa al tiu, kiun ni ĵus solvis. Datumo: а = 200 metroj; v = 11,000 metroj (kun foresto de rezisto de la atmosfero tia rapido estas sufiĉa).

El la formulo v=аt ni havas: 11,000=200t, de kie t=55 sekundoj.

El la formulo ni ricevas, ke longeco de la kanono devas esti egala al metroj, t.e. ĉirkaŭ de 300 verstoj.

Al la ĉapitro IX.

7.

"Raketo" de Ciolkovskij.

Ideo de reakcia aparato por interplanedaj vojaĝoj estas malproksima ne nur de praktika realigo, sed eĉ de teoria enkorpigo en iu ajn konkreta formo. Taman, por ke doni videblan ekzemplon de unu el posiblaj formoj de realigo de la ĉefa principo, mi donas skizitan per K. E. Ciolkovskij skeman grafikaĵon de la konstruata per li aparato kaj mallongan gloson, kunmetitan per li:

“La aparato de ekstere havas aspekton de senflugila birdo, facile penetranta tra la aero. Plia parto de la interno de la aparato estas okupata per du substancoj en likva formo: hidrogeno kaj oksigeno. La ambaŭ likvoj estas disigitaj per vando kaj miksiĝas unu kun la alia nur iom-post-iom. Restinta parto de la aparato, de malpli granda amplekso, estas dediĉita por lokiĝo de observanto kaj diversaj aparatoj, necesataj por konservado de lia vivo, por sciencaj observadoj kaj por direkto de la Raketo. Hidrogeno kaj oksigemo, miksiĝinte en malvasta parto de iom-post-iome vastiĝanta tubo (simila al blovinstrumento), kuniĝas kemie kaj formas akvan vaporon kun tre granda temperaturo. Ĝi havas grandegan elastecon kaj deĵetiĝas el vasta truo de la tubo kun kolosa rapido laŭ direkto de la tubo aŭ laŭlonga akso de la kamero. Direkto de premo de la vaporo kaj direkto de flugo de la aparato estas rekte kontraŭaj”.

Skema skizo de la projekto de interplaneda zepelino de K. E. Ciolkovskij

(en sekco).

La tubo A kaj la kamero B el firma refraktara metalo estas kovritaj intre per plu refraktara metalo, — ekzemple, volframo. C kaj D estas pumpiloj, pumpantaj likvan oksigenon kaj hidrogenon en la kameron de eksplodado B."Raketo" havas ankaŭ duan eksteran refraktaran ŝelon. Inter la du ŝeloj troviĝas interspaco FFF, en kiun estas direktita vaporiĝanta likva oksigeno en formo de tre malvarma gaso; ĝi malakcelas treegan varmiĝon de la ambaŭ ŝeloj pro froto dum rapida movo de "Raketo" en la atmosfero. La likva oksigeno kaj likva hidrogeno estas disigitaj unu de la alia per nepenetrebla ŝelo (ne montrita sur la skizo). I estas tubo, konduktanta vaporiĝintan malvarman oksigenon en la interspacon inter du ŝeloj; ĝi elfluas eksteren tra truoj KK.Ĉe la truo de la tubo A estas (ne montrita sur la skizo) rudro de direkto de la "Raketo", konsistanta el du perpendikularaj ebenoj; elĵetiĝantaj maldensaj kaj malvarmiĝintaj gasoj, dank' al ĉi tiu rudro, ŝanĝas direkton de sia movo kaj tiel turnas la "Raketon".


Dezirantojn pli detale konatiĝi kun laboroj de K. E. Ciolkovskij en ĉi tiu areo ni sendas al lia "Esplorado de la mondaj spacoj per reakciaj instrumentoj", publikigita en mallonga formo en "Nauĉnoje Obozrenije"["Scienca Revuo"] (jaro 1903, majo) kaj pli detale en revuo "Vestnik vozduĥoplavanija"["Heroldo de aeronaŭtiko"] (jaroj 1911-1912) *).

*) Ankoraŭ estas aparte eldonita nur broŝuro sub la sama titolo, kiu enhavas kelkajn aldonajn konsiderojn. Ebas aboni ĝin de K. E. Ciolkovskij, Kaluga, ŝtrato Korovinskaja, 61.

En la plej lastaj jaroj oni komencis espori ideon de simila reakica aparato por celoj de kosmaj flugoj ankaŭ en Eŭropo. Interalie, pri projekto de tia speco okupiĝis en jaro 1913 konata franca aviadisto-projektisto Esno Peltri (la inventisto de monoplano "Rep").

Al la ĉapitro X.

8.

Senpezeco de falanta korpo.

Konkludo, ke dume korpo estas falanta, ĝi pezas neniom, aspektas sufiĉe neatendita. Nature aperas dubo: ĉu tio ĉi ne estas nur sofismo, t.e. supozo, havanta nur aspekton de logika konvikeco? Pro tio estos oportune montri kelkajn eksperimentojn, videble konfirmantajn ĉi tiun konkludon.

Oni metas sur pesiltaso de ordinara pesilo nuksrompilon tiel, ke unu artiko kuŝu sur la fundo de la pesiltaso, kaj la duan oni pendigas per ŝnureto al hoketo de la balansarko. Ekvilibriginte la pesilon kaj atendinte, kiam ĝi trafis en trankvilan staton, oni bruligas la ŝnureton: la pendigita artiko falas, kaj facilas vidi, ke en la sama momento la pesiltaso leviĝas.


Eksperimento, montranta, ke falanta korpo ne havas pezon

Tio montras, ke la falanta artiko de la nuksromplilo, kvankam ĝi restas en kontakto kun la pesiltaso, ne premas al ĝi, t. e. ne havas pezon.

Tre didaktikaj estas eksperimentoj de prof. de Kieva universitato G.G. de-Metc, videble pruvantaj senpezecon de falantaj likvoj. Kapablo de la likvoj disfluiĝi en horizontala direkto estas kondiĉita nur per ilia pezo. Pro tio eblas atendi, ke en falanta vazo likvo povas ne havi horizontalan nivelon. Ĝuste tion montris prof. G.G. de-Metc en la eksperimento. Li faris specialan vazon, disigitan per vertikala vando je du partoj (vd. la bildon sur la sekva paĝo). En unun parton (B) estas verŝita akvo, la dua restas malplena. La eksperimento konsistas en tio, ke la vando (A) estas rapide detirita — kaj la vazo tuj komencas libre fali, kaj dum la tuta falo eblas observi la akvon en la vazo.

Evidentiĝas, ke dum la vazo falas, la likvo malgraŭ atendoj, ne disverŝas sur la fundo de la vazo. Nur kiam la vazo ĉesas fali, ĝi kovras la fundon kaj ekhavas horizontalan nivelon.


Post detiro de la vando la likvo en la vazo ne disfluas, se la vazo falas.

Dum falo de la vazo la risorto altiras la korkon (abolo de la leĝo de Arĥimedo).

La eksperimentoj de profesoro G.G. de-Metc.

Alia eksperimento de simila speco montras, ke por falanta akvo la leĝo de Arĥimedo estas abolita (kiel necesis atendi, ĉar premo de likvo de malsupre supren, iganta malgrandiĝon de pezo de profundigita korpo, estas sekvo de pezeco de likvo. La eksperimento estas farata tiel: al fundo de vazo kun akvo estas alfiksita malforta risorto, sufiĉa nur por ke teni naĝantan korkon en vertikala stato. Dum libera falo de la vazo eblas rimarki, ke dum daŭras la falo, la korko profundiĝas en la akvon, altirata per la risorto: estas klara, ke falanta likvo ĉesas depuŝi profundigitan en ĝi korpon.

Enhavo

Antaŭa paĝo