XI.
Konkludo.
Do, se la homaro sukcesos iam ekposedi rektan komunikadon kun la aliaj planedoj, enigi ilin en areon de sia senpera esplorado, povas esti, eĉ kolonii ilin aŭ enigi ilin en la sferon de minanta industrio, — unuvorte, se la tera homaro sukcesos eniri en la novan, "universan" periodon de sia historio, — do tio realiĝos, probable, pere grandegaj raketoj kaj ĝenerale reakciaj instrumentoj.
Tio estas la sola skizata nune vojo al praktika solvo de la problemo de interplanedaj vojaĝoj.
La genio de Neŭtono malkovris al la homaro neaboleblan leĝon de ago de la potenca forto, kiu ĉiam alfortiĝas nin al la Tero. Sed la sama genio deklaris la alian leĝon de la naturo, apogante sur kiu niaj prafiloj iam renversos jugon de la pezforto kaj elŝiriĝas el tera kapto en vastecon de la universo, en la senliman mondon da mondoj.