X.
Vivo en ŝipo de la universo.

Kun envio pensas moderna astronomo pri enigmoj de la naturo, kiujn ekvidos el vitraj fenestroj de sia ĉiela interplaneda ŝipo estonta navigisto de la universo. Tio, pri kio malforte flustras al mi eta radio da lumo, apenaŭ kaptebla per teleskopo, en ĉiu sia grandeco aperos antaŭ mirigita rigardo de kosma vojaĝanto. Kaj kiu povas antaŭvidi, kiel grandioze plivastiĝos tiam niaj scioj pri la mondo, kiajn novajn enigmojn portos homa ratio el la profundoj de la universo!

La nova kaj neordinara atendas la estontan ĉielan vojaĝanton ne nur esktere muroj de sia ŝipo. Intre la interplaneda zepelino li povos observi la tutan vicon da amuzaj fenomenoj, kiuj en unuaj tagoj de vojaĝo altiros lian atenton kaj mirigos lian menson ne malpli, ol majesta panoramo, etendiĝanta post fenestroj de kajuto.

Apenaŭ iu ajn eĉ en sonĝo spertis sentojn, similaj al tiuj, kiujn sentos estonta ĉiela vojaĝanto intre sia interplaneda ŝipo. Ĉi tiuj sentoj estos vere fantastaj. Unuvorte, temas pri tio, ke intre interplaneda aparato forestas pezforto: ĉiuj aĵoj plene perdas en ĝi sian pezon! La leĝo de gravito kvazaŭ estas nuligita en ĉi tiu malgranda mondo. Bezonas nur nemulte pensi, por ke konviktiĝi pri certeco de ĉi tiu konkludo. Sed ne estas facile kutimiĝi al penso, ke intre ĉiela ŝipo demonstras sin neniu el tiaj riveloj de la pezforto, al kiuj ni kutimiĝis sur la Tero.

Por klareco, ni supozu komence, ke "Raketo" de Ciolkovskij (aŭ la kanona obuso de Jules Verne) libere falas en la monda spaco. Forto de ekstera gravito devas egale influi kiel al la obuson mem, tiel al la aĵoj intre ĝi: tial ĝi devas aldoni al ili egalajn movojn (ĉar pezaj kaj malpezaj korpoj falas kun egala rapido). Sekve, ĉiuj aĵoj intre la obuso restos en senmoveco rilate al ĝiaj muroj. Ĉu efektive povas korpo "fali" sur plankon de kajuto, se ĉi tiu planko mem "falas" kun la sama rapido?

Plena foresto

de pezo

 

Kun ĉiu sia simpleco ĉi tiu penso estas tiom neordinara, tiom neatendita, ke eĉ estante komprenita, ĝi malfacile estas akceptata per konscio. Ni rigardu al ĝi pli atente. Ni transiĝu pense, ekzemple, intren la obuso de Jules Verne, libere falanta en la monda spaco. Vi staras sur la planko de kajuto kaj ellasas krajonon el la mano. Nature, vi atendas, ke ĝi falos sur la plankon. Tiel pensis ankaŭ Jules Verne, ne pripensinta ĝis la fino sian propran idon. Ne tio okazos en la realo: la krajono pendiĝos en la aero, neniom proksimiĝante al la planko! En la spaco, certe, ĝi movos pro influo de la tera altiro, sed vi ne forgesu, ke la saman movon pro agado de la pezforto ricevos la obuso mem. Se, ekzemple, la tera altiro proksimigos la krajonon al la Tero dum sekundo je unu klafto, do la obuso ankaŭ proksimiĝos je unu klafto: distanco inter la krajono kaj la planko de la kajuto ne ŝanĝiĝos, kaj, sekve, falado de aĵoj intre la kajuto ne demonstros sin.

Sed tiel estos ne nur dum falo de la ĉiela obuso sur la Teron, sed ankaŭ dum ĝia flugo supren kaj ĝenerale dum ĉia ĝia movo pro inercio en ĉiu direkto en kampo de gravito. Obuso, fluganta supren, esence, ankaŭ falas: rapido de ĝia supreniĝo konstante malgrandiĝas pro inflluo de la tera altiro je difinita grado, — ĝuste je tiu, je kiu malsupreniĝus la obuso, se ĝi ne havus movon supren. La samo, certe, devas okazi kun ĉiuj aĵoj intre la obuso. Vi memoras, kiel en la romano "Ĉirkaŭ la Luno" kadavro de hundo, forĵetita per la homoj el fenestro, kontinuis sekvi la obuson en la monda spaco, kaj ne falis sur la Teron? "Ĉi tiu aĵo, — rimarkas la romanisto, — ŝajnis senmova, kiel la obuso, kaj, sekve, mem flugis supren kun la sama rapido". Sed se aĵo ŝajnis senmova ekstere la obuso, do kial ĝi devas ĉesi ŝajni tia intre la obuso?

Estas mirinde, kiel ofte homoj venas al vero, kaj, ne rimarkinte ĝin, iras pretere…

Nun, eblas pensi, leganto jam sufiĉe konviktiĝis pri tio, ke intre interplaneda obuso ne povas esti observata falado de korpoj. Sed se aĵoj en kajuto de ĉiela ŝipo ne povas fali, do ili ankaŭ ne povas efekti premon al siaj apogoj. Unuvorte: en interplaneda obuso ĉiuj aĵoj fariĝas tute senpezaj.

Precize dirante, en ĉi tiu interesa fakto nenio devus esti por ni neatendita aŭ nova. Ni, ekzemple, neniom miras pri tio, ke sur la Luno ĉiuj aĵoj estas altirataj ne al la Tero, sed al la centro de la Luno. Do, kial aĵoj intre ĉiela ŝipo devas fali al la Tero? Ni ja scias, ke ekde tiu momento, kiam

Obuso-

planedo

"Raketo", ĉesiginte agon de sia movilo, ŝanĝas sian vojon nur pro influo de altriro de la Tero aŭ aliaj ĉielaj korpoj, — ĝi transformiĝas en miniaturan planedon, en memstaran mondon, kiu havas sian propran, treege malgrandan tension de gravitforto. Intre aparato povus demonstri sin nur reciproka altiro de aĵoj kaj altiranta ago de la muroj de aparato. Sed al ni jam estas konata, kiom sensignifa estas altiro de malgrandaj korpoj, kaj kiajn malrapidajn, nerimarkeblajn movojn ĝi devas igi. Kaj influo de altiro de la muroj de aparato devas esti plu nerimarkebla: en la ĉiela mekaniko estas pruvata, ke se aparato estus strikte sferoforma, do altira ago de tia ŝelo estus egala al nulo, ĉar altiro de ĉiu ĝia areo estus ekvilibrigita per reversa ago de diametre kontraŭa areo.

Laŭ ĉi tiu indiko — plena foresto de pezforto — estontaj pasaĝeroj de interplaneda ŝipo povos senerare difini, ne rigardante en fenestron, ĉu ili movas en la spaco. Por ili tute neeblas duboj, similaj al tiuj, kiuj, laŭ aserto de Jules Verne, konfuzis la pasaĝerojn en la unuaj minutoj de la interplaneda flugo:

“— Nikol, ĉu ni movas?

“Nikol kaj Ardan rigardis unu al la alia: ili ne sentis movon de la obuso.

“— Efektive: ĉu ni movas? — ripetis Ardan.

“— Aŭ trankvile kuŝas sur la sojlo de Florido? — demandis Nikol.

“— Aŭ sur la fundo de Meksika golfo!… — aldonis Miŝel”.

Similaj duboj estas tute neposiblaj por pasaĝeroj de libere movanta interplaneda ŝipo. Ili ne bezonos rigardi en vitrajn fenestrojn de sia kajuto, por ke decidi, ĉu ili movas: senpera sento de senpezeco tuj montros al ili, ke ili jam ĉesis esti kaptitoj de la Tero kaj fariĝis loĝantoj de la nia miniatura planedo, ne havanta pezforton.

Ni tiom kutimiĝis al la pezforto, ne lasanta nin en fervoja vagono, sur ferdeko de vaporŝipo, eĉ en nacelo de aerostato aŭ sur benko de aviadilo — ni tiom adaptiĝis al ĉi tiu nelikvidebla forto, ke ni ekstreme malfacile povas imagi ĝian foreston. Por ke helpi al leganto bildigi al si, sub kiaj neordinaraj, preskaŭ fabelaj cirkomstancoj estos okazanta "senpeza" vivo de pasaĝeroj en kajuto de interplaneda ŝipo, ni provos skizi ĉefajn trajtojn de originala bildo de ĉi tiu vivo.

Fantastaj kondiĉoj de

vivo

Vi provas fari paŝon en kajuto de ĉiela ŝipo, — kaj andante, kiel lanugero, flugas al la plafono: malforta muskola streĉo de viaj kruroj estas sufiĉa por ke doni al via senpeza korpo rimarkeblan antaŭenan rapidon. Vi flugas al la plafono (neeblas diri "supren", ĉar en la mondo sen pezo forestas kaj supro, kaj malsupro), batiĝas kontraŭ ĝi — kaj reversa puŝo portas vian senpezan korpon reen al la planko. Ĉi tiu falo ne estos firma; vi sentos molan kolizion, sed ĝi estos sufiĉa por ke denove depuŝi vin al la plafono, k. t. p. Se vi, volante ĉesigi iel ĉi tiujn nevolan kaj senendan ŝanceliĝon, kaptiĝos kontraŭ tablo, do vi neniel helpos al vi; la senpeza tablo facile ekfugos kune kun vi, kaj estos ŝanceliĝanta tien kaj reen, depuŝiĝante jen de la plafono, jen de la planko.

Kion ajn vi tuŝus — ĉio tuje komencas movon, nerapidan, sed senendan. Librobreto eknaĝos en la aero, ne perdante siajn librojn; kesto kun nutraĵo kaj vazaro flugos "la fundon supren", ne lasante sian enhavaĵon. Unuvorte, en kajuto de ĉiela ŝipo regos nekredebla kaoso, ekskluzivanta ĉian posiblon de normala vivo, se ni ne zorgos anticipe alŝraŭbi ĉion firme al la muroj, planko kaj plafono.

Tamen, multaj aĵoj de interno estos tute superfluaj en ĉi tiu mondo sen pezo. Por kio vi bezonas seĝojn, se vi povas pendi en la aero en ĉia pozicio, lacigante neniun muskolon? Tablo ankaŭ estas senutila; ĉio metita sur ĝi estos forigita, kiel lanugo, pro la plej malgranda blovo aŭ impeto. Pli bonas anstataŭigi tablon per specialaj stabloj kun fiksiloj. Lito ankaŭ ne estas por vi bezonata, ĉar vi ne sukcesos kuŝi sur ĝi eĉ dum minuto — pro la plej eta movo vi forflugos; risorta matraco ĵetos vian korpon al la plafono, kiel pilkon. Por ke dormi trankvile, sen nevolaj vagadoj al ĉiuj anguloj de ĉambro, vi bezonos alfiksi vin per rimenoj al via kuŝejo. Kusenego estas tute superflua lukso tie, kie forestas pezforto; vi sentos vin tre mole sur la plej firma planko: via korpo pezas nenion, ĝi ne premas sur la plankon, kaj, sekve, vi ne sentos firmecon. Simile al la fabela Leviafano (el la libro de Ijob), kiu

Kuŝadas sur rokaĵoj akraj

Kaj ne rimarkas la obstaklon,


vi povos kuŝi sur la plej firma kuŝejo, ne rimarkante ĝian firmecon.

Proprasence ĉiupaŝe vin insidos la neatendata kaj neordinara. Vi volas verŝi akvon por trinko: renversas vazon super glaso, sed la akvo ne verŝiĝas…Forestas pezo, sekve, forestas kaŭzo por likvo deverŝiĝi el renversita vazo. Vi frapas per la mano al fundo de la vazo por ke elskui el ĝi akvon kaj — la nova neatendaĵo: el la vazo elflugas granda tremanta akva sfero, andante movanta en la aero.

Likvoj en kondiĉoj de

senpezo

Tio estas nenio alia, kiel grandega akva guto: en la mondo sen pezo la likvoj prenas sferan formon, kiel oleo en la fama eksperimento de Plato. Se ĉi tiu grandega akva guto kolizios kun la planko aŭ muro de la kajuto, do ĝi disfluos sur ĝi kiel la plej maldika tavolo kaj disvastiĝos en ĉiujn direktojn. Neeblos trinki en interplaneda zepelino tiel, kiel ni kutimiĝis. Malfacilas ĉerpi likvon: ĝi akumuliĝos en sferon, se ĝi ne malsekigas la vazon, — kaj tiam vi ne portos ĝis la buŝo ĉi tiun akvan pilolon, ĉar pro la plej eta puŝo ĝi forflugos. Se likvo malsekigas vazon, do ĝi ĉirkaŭos ĝin per maldika tavolo de ĉiuj flankoj, kaj vi bezonos longe leki vazon, spertante suferadojn de Tantalo.

Kuiro de tagmanĝo el senpeza nutraĵo ankaŭ estos ligita kun nemalgrandaj kaj sufiĉe neatenditaj malfacilaĵoj. Por ke bojligi akvon, necesos atendi preskaŭ dum diurno. Sub ordinaraj cirkomstancoj akvo en kaserolo varmiĝas rilate rapide nur pro tio, ke la malsupraj, varmigitaj tavoloj da akvo, kiel pli facilaj, supreniĝas kaj anstatauiĝante per la pli supraj, malvarmaj; ĉi tiu

Termikaj

fenomenoj

miksado troviĝas memstare, antaŭ ĉiuj tavoloj de akvo varmiĝos ĝis bojlado. Sed ĉu vi provis varmigi akvon desupren? Provu — kaj vi konviktiĝos, ke tio estas senenda historio: varmigita tavolo restas supre, kaj varmo povas translaciiĝi al malsupraj tavoloj nur tra akvo mem, — kaj varmokondukteco de akvo estas tre malgranda; eblas varmigi akvon supre ĝis bojlado, dume sur fundo de vazo restos nefandiĝintaj pecoj da glacio. En la senpeza mondo de ĉiela ŝipo ankaŭ forestos ĉi tiu bonfaranta miksado de tavoloj dum varmigo de likvo, — ĉar varmaj kaj malvarmaj tavoloj estas egale senpezaj — kaj, sekve, bojligi ĉiun akvon en karesolo estos sufiĉe malfacile. En senpeza kuirejo ankaŭ neeblas rosti sur malfermita rostilo: elastaj vaporoj de oleo tuje deĵetos rostaĵon al la plafono.

Eĉ ordinara fajro ne brulos en kajuto de ĉiela ŝipo. Derivantaj dum brulado de fajro nebrueblaj gasoj — karbona dioksido, akva vaporo, k. a. —

Brulado en senpeza

medio

ne povas foriĝi ĉi tie mem, kiel sur la Tero, pro sia alta temperaturo kaj facileco. Ili restos surloke, ĉirkaŭinte fajron kaj ĉesiginte venon de aero al ĝi. Fajro sufokiĝos en produktoj de propra brulado. Estingo de fajro ja estas bazata ĝuste sur tio, ke, inundante fajron per akvo, ni ĉirakŭigas ĝin per nebrueblaj akvaj vaporoj kaj ĉi tiel ĉesigas venon de aero al ĝi. En kajuto de kosma ŝipo ĉi tiu estingo okazos memstare. Aranĝinte en la fantasta vagono-obuso gasan iluminadon, Jules Verne kondamnis siajn heroojn al estado en mallumo. En estonta interplaneda aparato necesos aranĝi elektran iluminadon kaj eĉ por kuirejo necesos uzi ekskluzive elektrajn senfajrajn varmigilojn.

Kaj ĉu povas plena foresto de pezforto influi ankaŭ al funkciado de homa organismo? Feliĉe, ne. Spirado, sangocirlkulado kaj ĉiuj aliaj funkcioj preskaŭ ne dependas de la pezforto. Se foresto de pezo estus letala, do ni mortus dum ĉiu salto, ĉar, falante, ni dum momento perdas pezon kaj fariĝas similaj al

Sennoteco de foresto

de pezo

pasaĝeroj de ĉiela ŝipo: pezo estas premo sur apogo kaj dum sia falo korpo ne havas apogon — tial ĝi ne havas ankaŭ pezon*). Vojaĝo en okeano de la universo estos ĉiuokaze malpli danĝera por sano de pasaĝeroj, ol vojaĝo en akva okeano, ligita kun la mara malsano.

*) Vd Aldonon 8an en la fino de la libro (p.102).

Ĉiuj ĉi tiuj ĉiutagaj malfacilaĵoj — kuriozaj, nerordinaraj, neatenditaj, sed, esence, sennocaj kaj negravaj, — igos la estontajn navigistojn de la universo rezigni multajn profunde enradikiĝintajn kutimojn. Sed, certe, apenaŭ iu ajn rifuzos pro tio fari vojaĝon en la enigmajn profundojn de la kosmo. Homoj spertis pli grandajn malagrablaĵojn, por ke esplori nian malgrandan Teron, kaj ili ne cedos, kiam temos pri esplorado de la universo.

Enhavo

Antaŭa paĝo

Sekva paĝo