IX.
Al la steloj en raketo.

Post tiom da senreviĝoj ni aliras fifine al la sola vere realigebla projekto de interplanedaj vojaĝoj — realigebla, tamen, ne hodiaŭ, sed en pli-malpli proskima estonto. Ĉi tiu projekto estas ellaborita per rusa scientisto K. E. Ciolkovskij kaj staras aparte de ĉiuj fantastaj ideoj, esploritaj pli frue. Ĉi tie antaŭ ni estas jam ne fantazioj de romanisto, ne interesa tasko el areo de ĉiela mekaniko, — sed profunde pripensita teknika ideo, eldirita tute serioze.

Nenio povas esti pli simpla, ol tiu penso, kiu estas metita en fundamenton de ĉi tiu projekto — movi en malplena spaco sen ui ajn apogo. En unuaj lecionoj pri fiziko ni sciiĝas la tiel nomatan "leĝon de ago kaj kontraŭago" aŭ "la trian leĝon de Neŭtoto": aganta forto ĉiam igas egalan forton de kontraŭagado. Guste ĉi tiu forto helpos al ni forrapidi en la profundojn de la universo. Forto de kontraŭagado demonstras sin ĉe ĉiu paŝo; povas esti, ĝuste pro tio ni ne konscias klare ĝian ekziston. Estas bezonata specialaj cirkomstancoj por ke igi nian penson koncentriĝi al ĝi.

La tria leĝo

de Neŭtono

Kiam vi pafas per pafilo, vi sentas ĝian repuŝon: premo de eksplodaj gazoj ĵetas kuglon en unu flankon, kaj ĝuste kun la sama forto — puŝas pafilon en la inversan flankon. Se pafilo pezus tiel, kiel pezas kuglo, do pafilkapo frapus la pafanton tiel forte, kiel frapas kuglo, pafita de eta distanco; ĉiu pafanto estus tiam sinmortiganto. Sed pafilo estas tre pli peza, ol kuglo — kaj en la sama rilatumo malfortiĝas ago de ĝia reversa frapo. Ĉar ago de forto al korpo dependas de maso de korpo: unu forto donas al peza korpo malpli grandan rapidon, ol al la malpeza (konforme al proporcio de iliaj masoj). Pro tio ne taŭgas kompreni "la leĝon de ago kaj kontraŭago" proprasence, — ĉar ago preskaŭ neniam egalas al kontraŭago, kaj egalaj estas nur agantaj fortoj, kiuj povas igi tre diversajn rezultojn.

Ne pensu, ke dum falo de pomo sur la Teron la terglobo restas senmova, rompante "la leĝon de ago kaj kontraŭago"; altiro ĉi tie estas reciproka: forto de ago de la Tero al pomo igas la samgradan forton de kontraŭago. Pomo kaj la Tero, esence, falas unu sur la alia, tirataj per egalaj fortoj; sed ĉar maso de la terglobo estas nekompareble pli granda, ol maso de pomo, do rapido de "falo" de la Tero estas nekompareble malpli granda, ol rapido de pomo. Praktike la Tero restas senmova, kaj estas observata nur movo de pomo.

Ĉi tiu leĝo, proklamita unufoje per granda Neŭtono, donas al ni kapablon movi libere, ne apogante sur ion ajn. Movi, depuŝante de nenio, nur per internaj fortoj — tio sonas tiel, kvazaŭ temas pri levigo de si mem je haroj, laŭ la anekdota metodo de barono Munĥausen. Sed esence ĉi tie estas granda diferenco. Kaj kiom senutilas levigi sin je haroj, tiom efektiva estas metodo movi laŭ principo de reversa frapo, t.e. repuŝo. La naturo

Movo per

inversa impeto

jam delonge realigis ĉi tiun metodon de movo por multnombraj vivaj estaĵoj. Sepio movas tiel: ĝi akumuligas akvon en branka foveo kaj poste energie deĵetas strion da akvo tra speciala funelo sur antaŭa flanko de korpo; akvo impetras antaŭen, kaj sepio mem ricevas reversan puŝon, ĵetantan ĝin malantaŭen; direktinte tubon de la funelo antaŭen aŭ flanken, la animalo povas movi en ĉia direkto. Per simila metodo movigas sian korpon meduzoj, salpoj, larvoj de libeloj kaj multaj aliaj loĝantoj de akvo.

La homa tekniko ankaŭ uzas ĉi tiun metodon: ago de akvaj turbinoj kaj kelkaj vaporaj turbinoj estas plene bazita sur la leĝo de egaleco de ago kaj kontraŭago.

Nenie, tamen, la interesa por ni metodo de movo demonstas sin tiel klare, kiel dum flugo de ordinara raketo. Kiom da fojoj vi admiris pri efekta starto de raketo, sed apenaŭ en vian kapon venis penso, ke vi vidas antaŭ si malgrandigitan kopion de estonta ĉiela zepelino.

Kial raketo ekflugas supren pro brulado de pleniganta ĝin pulvo? Eĉ inter homoj de la scienco eblas nemlaofte aŭdi, ke raketo flugas supren, ĉar per la gasoj, kiuj divenas pro brulado de pulvo intre ĝi, ĝi "depuŝiĝas de aero". Tamen, se oni flugigos raketon en senaera spaco, ĝi flugos tute ne malpli bone, sed eĉ pli bone, ol en la aero. Vera kaŭzo de movo de raketo konsistas en tio, ke kiam pulvaj gasoj rapide fluas de ĝi malsupren, la tubo de raketo mem, laŭ "la leĝo de ago kaj kontraŭago", depuŝiĝas supren.

Flugo de

raketo

Ci tie okazas ĝuste tio, kiel dum pafo de kanono: obuso flugas antaŭen, kanono depuŝiĝas malantaŭen. Se kanono pendus en la aero, apogante sur nenion, do ĝi movus malantaŭen post pafo kun rapido, kiu estas tiom malpli granda, ol rapido de obuso, kiom obuso estas malpli peza, ol kanono. Raketo ĵetas ne obuson, sed gasajn produktojn de eksplodo; rapido kaj maso de tiuj gasoj estas tiom grandaj, ke "repuŝo" de raketo igas ĝin rapide ekflugi supren. Ankoraŭ okazas brulado de polvo, rapido de raketo kreskas, ĉar al antaŭa rapido aldoniĝas la nova, kaj raketo mem, perdante sian brulaĵan rezervon, fariĝas malpli peza. Kiam polvo forbruliĝos tute, malplena raketa tubo, fluginte iom plu pro inercio, falas reen sur la teron: ĝia rapido ne estas sufivĉa por fina venko super la pezforto.

Sed bildigu al vi raketon kun grando de kelk klaftoj, provizu ĝin per granda rezervo de fortega eksplodaĵo, por ke ĝi obtenu sekundan rapidon de ĉirkaŭ 10 verstoj (tia rapido, kiel ni scias, estas sufiĉa por ke lasi la Teron por ĉiam) — tiam ĉenoj de la tera altiro estos ŝiritaj. Metodo de vojaĝado en la monda spaco estas trovita!

Jen estas pensoj, gvidantaj nin al la ideo de interplaneda zepelino, projekto de kiu estas ellaborita per K. E. Ciolkovskij. Lia aparato estas nenio alia, ol grandega raketo kun speciala kajuto por pasaĝeroj, por konservado de nutraĵo, rezervoj da densigita aero, sciencaj instruimentoj kaj alia. Homoj en tia aparato — la inventisto anticipe nomis ĝin "Raketo" — direktos pere speciala mekanismo elfluon de gasoj en ĉiun direkton. Tio estos vera direktata kosma ŝipo,

La projekto de

K. E. Ciolkovskij

en kiu eblos fornavigi en la senendan mondan spacon, flugi sur la Lunon, sur la planedojn, al steloj…La pasaĝeroj povos per multnombraj apartaj etaj eksplodoj plirandigi rapidon de ĉi tiu interplaneda zepelino tiel, ke ĝia kresko estu sennoca por ili.

Volante malsupreniĝi sur iun ajn planedon, ili povas per reversaj eksplodoj malgrandigi rapidon de sia aparato kaj per tio malfortigi forton de falo. Fine, la pasaĝeroj povas ankaŭ per la sama vojo reveni sur la Teron. Bezonas por tio nur preni kun si sufiĉan rezervon da eksplodaĵo.

Rimarku esencajn avantaĝon, kiujn havas "Raketo" de K. E. Ciolkovskij kompare kun la kanona obuso de Jules Verne. Raketo atingas sian grandegan rapidon ne tuj, kiel kanona obuso, sed iom post iom, savante la pasaĝerojn de danĝero esti platigitaj per pligrandigo de ilia propra pezo.

Rezisto de la aero ankaŭ ne estas danĝera por "Raketo": ĝi povas trairi la atmosferon kun sufiĉe modera rapido, kaj nur troviĝinte alte super la Tero, ekstere la aera ŝelo, atingi realan "interplanedan" rapidon. Kaj poste, en la monda spaco, laboro de la movilo (t.e. ekfluo de gasoj) povas esti tute ĉesigita: "Raketo" flugos pro inercio kun rapido, kiu estis atingita en la lasta momento. Ĝi povas flugi tiel, sen iu ajn elspezo de eksplodaĵo, milionojn kaj bilionojn verstoj, flugi dum semajnoj, monatoj, tutaj jaroj. Nur por ŝanĝo de direkto de flugo aŭ malfortigo de frapo dum malsupreniĝo sur planedon necesos denove uzi la eksplodan mekanismon. Elspezo de eksploda substanco, kiel vi vidas, tute ne estos tro granda ĉi tie.

Sed la plej grava avantaĝo de "Raketo" estas en tio, ke ĝi donos al la estontaj navigadistoj de la universo plenan kapablon, vizitinte iun ajn planedon, ĉiumomente reveni bonorde sur la Teron. Necesas nur abunde proviziĝi per eksploda substanco, kiel polusa vojaĝanto proviziĝas per brulaĵo.

Apenaŭ estas oportune ĉi tie esplori teknikajn detalojn. La demando estas interesa por ni nur de vidpunkto de fiziko. Ni lasu al la inĝenieroj analizi teknikan flankon de la afero*). Por ni estas grava nur trovi tiun mekanikan principon, sur kiu estas bazita konstrukcio de interplaneda ŝipo de tipo "Raketo" kaj kiu restas senŝanĝa, kiel ajn ŝanĝus konstrukcio de aparato.

*) Vd. la aldonon 7-n en la fino de la libro (p. 99).

Kio malhelpas realigi nune ĉi tiun grandiozan projekton?

La ĉefa, kaj, probable, sola obstaklo por tuja realigo de ĉiela reakcia zepelino estas manko de sufiĉe forta eksploda substanco. Ne ne konas fonton, kiu kun moderna stato de la tekniko povus doni forton, sufiĉan por movo de grandega raketo. Sed ni rememoru, ke la unuaj pioniroj de aviado estis en la sama stato: la principo de flugado estis montrita korekte kaj bezonis nur sufiĉe forta movilo. Nur 15 jaroj apartigas nin de tiu tempo, kiam aviadilo estis nur bela projekto, nerealigebla pro manko de forta movilo. Nur

Se ne hodiaŭ, do

morgaŭ

ses jaroj pasis ekde tiu tempo, kiam en Rusio startis unua aviadilo. Kaj nune aviadiloj "Ilja Muromec" transigas nin trans riveroj kaj montoj; en la estonto ili transigos nin ankaŭ trans okeano. Tial ni povas esperi, ke se ne hodiaŭ, do morgaŭ estos trovita fonto de energio ankaŭ por ĉielaj ŝipoj.

Tiam altiranta revo pri atingo de aliaj mondoj, pri vojaĝo sur la Lunon, sur Marson aŭ Saturnon transformiĝos, finfine, en la realon. Estos facile preni aeron por spirado kun si (ekzemple, en formo de likva oksigeno) kaj ankaŭ aparatojn por absorbo de elspirata karbona dioksido. Ankaŭ estas tute realigeble provizigi la ĉielajn vojaĝantoj per sufiĉa rezervo da nutraĵo, akvo k. t. p. De ĉi tiu flanko ne estas antaŭviditaj seriozaj obstakloj por vojaĝoj sur la Lunon, kaj, post la tempo, ankaŭ sur la planedojn.

Malsupeniĝo sur planedon — se nur ĝia surfaco estos en tia stato, ke tio estos posibla — estos nur demando de ĉeesto de sufiĉa kvanto da eksploda substanco. Per korekte direktitaj eksplodoj necesas malgrandigi rapidon de aparato tiom, ke ĝia falo okazu andante kaj sendanĝere. Kaj necesas ankaŭ havi en rezervo sufiĉe da la eksploda substanco, por ke lasi ĉi tiun portempan azilon, venki la gravitforton de la planedo kaj komenci revenan vojaĝon.

En specialaj nepenetreblaj kostumoj, similaj al la subakvaj skafandroj, la estontaj Kolumboj de la universo, alteriĝinte sur planedo, povos eliri el ĉiela ŝipo. Kun rezervo da oksigeno en metala tornistro malantaŭ ŝultroj ili vagos sur sojlo de nekonata mondo, faros sciencajn observojn,

Atingo de aliaj

mondoj

esploros ĝian naturon, la malvivan, kaj la vivan (se tia troviĝos), kolektos specimenojn…

Kaj pli longajn ekskursojn ili povos fari en hermetike fermitaj aŭtomobiloj, veturigitaj kune kun si. De teknika flanko por ĉio ĉi tio malcerte povas troviĝi malfacilaĵoj, se la homoj sukcesis penetri eĉ profunde en la okeanon kaj esplori ĝiajn abismojn, ŝajne, por ĉiam neatingeblajn por la karnulo…


Nun ni haltiĝos ĉe demando pri longeco de ĉielaj flugoj.

Kiom da tempo okupos flugo sur la Lunon? Ne pli, ol du diurnojn, t. e. malpli, ol el Petrogrado en Odeson. Sed la Luno estas nur unua el la stancioj sur la vojo en malfinion. Por ke atingi sekvan stancion, Venuson, estos bezonata jam plena monato.

Longeco de

ĉielaj flugoj

Vojaĝo sur Marson aŭ Merkuron daŭros dum ĉirkaŭ du monatoj. Kaj ĉio ĉi tio kun malplej granda de la posiblaj rapidoj — 40 verstoj en sekundo*). Tio estas grandaj nombroj — sed ĉu vi antaŭlonge veturis el Petrogrado en Vladivostokon, ne lasante vagonon dum tuta monato? Kaj Magelano dum sia dujara vojaĝo navigis sur Pacifiko dum kvar monatoj, nenie rekontinte loĝatan teron.

*) Eblas kalkuli, ke por venko super suna altiro aparato devas havi en la spaco rapidon po ne malpli, ol 40 verstoj en sekundo. Eblas pleje facile atingi tion, se ĵeti aparaton de la Tero en la sama direkto, en kiu ĝi rivoluas ĉirkaŭ la Suno: tiam la du movoj adiciiĝos, t.e. al rapido de aparato aldoniĝos rapido de la terglobo (28 verstoj en sekundo).

Por atingo de orbito de Jupitero bezonos seninterrompe flugi en la monda spaco kun 40versta rapido dum ĉirkaŭ duonjaro. Ĉirkaŭ du jarojn prenos vojaĝo al la enigma mondo de Saturno, kvar jarojn okupos ĉiela voaĝo al orbito de Urano. Kaj, finfine, por ke atingi la plej malproksiman de la konataj al ni planedon de la sunsistemo, bezonos elspezi ne pli, ol 5-6 jarojn de vivo.

Ĉi tie ni estos ĉe limo de nia planeda regno. Plue sur multaj milionoj da milionoj verstoj etendiĝas interstela dezerto. Stelo de stelo, suno de suno estas disigitaj en la universo per tiaj abismoj de spaco, kiujn ne kapablas bildigi al si la plej arda imago. Menso ne povas enspaci tiom grandajn distancojn. Ni imagu,

ke la tuta universo malgrandiĝis en sia amplekso, kaj la susistemo, limigita per la orbito de malproksima Neptuno, lokiĝas en limoj de areno de Moskva cirko. Tiam sur plano de tia skalo ne nur la tuta Moskvo kun siaj ĉirkaŭaĵoj kaj la tuta Moskva gubernio estus plene liberaj de la steloj, sed ankaŭ tra ĉiuj najbaraj gubernioj etendiĝus dezerto sen unu stelo. Kaj nur en distanco de Petrogrado ni rekontus unuan, la plej proksiman stelon, — Alfan de Centaŭro, ĉirkaŭatan per la sama abismo da dezertoj! Sur la tuta areo de Eŭropa Rusio ni trovus apenaŭ duonon de dekduo da steloj (brila Siriuso troviĝus en ilia nombro). La aliajn el la "plej proksimaj" najbaroj de la Suno ne sukcesus enspacigi ne nur Eŭropo, sed la tuta kontinento de la Malnova Mondo. Brilan Kaprinon necesus lokigi en la Nova Mondo, Ameriko, kaj stelon Kanopo — ekstere la Tero, en la monda spaco, ĉirkaŭ en distanco de la Luno!

Interstelaj

dezertoj

 

Tiom grandegaj estas dezertoj de la interstela mondo...

Luma radio, kies rapido estas tiom granda, ke ni sur la Tero opinias ĝin momenta, vojaĝas ĝis la plej proksimaj steloj dum jaroj kaj jardekoj. Kaj lumo ja trairas la spacon miloble pli rapide, ol devas movi interplaneda zepelino de la estonto. Sekve, por flugo en sistemojn de la aliaj steloj-sunoj necesos tutaj jarmiloj. Certe, ni povas konsoli nin per penso pri zepelino, movanta kun rapido, proksima al la rapido de lumo; tiam longeco de homa vivo estus sufiĉa por atingo de la najbaraj steloj. Sed se ni volas resti sur sojlo de firmaj kalkuloj, ni bezonos limigi areon de niaj ĉielaj vojaĝoj per ekstremoj de la sunsistemo. Ni ne kaŝu de ni tiun senesperan veron, ke ni rajtas paroli nur pri interplanedaj, sed tute ne pri interstelaj vojaĝoj…

Vojo de lumo estas la plej granda rapido, kiu estas posibla en la naturo. Tial, — se nur oni ne trovos rimedon por pligrandigo de homa vivo, — teraj homoj neniam, kun iajn ajn sukcesoj de la tekniko, povos atingi stelojn, malproksimigitaj de la Tero pli grande, ol je 50-60 "lumaj jaroj". Pli malproksimajn stelojn sukcesos atingi nur homoj, naskiĝintaj dum vojo, en interstela vojaĝo, kaj neniam vidintaj la Teron. Kaj post ĉi tiu neatingebla por la karnulo limo etendiĝas ankoraŭ la tuta universo!

Sekva paĝo

Enhavo

Antaŭa paĝo