VIII.
El kanono al la Luno. — Praktiko.

Ni observis tiun vojon de pensoj, kiu konduktis Jules Verne al la ideo ĵeti obuson sur la Lunon. Se la demando konsistus nur en tio, se ni serĉus nur metodon aranĝi inter la planedoj iun ĉielan poŝton, sendi en malproksimajn mondojn sendaĵojn por nekonataj adresatoj, — do tiam la tasko estus solvita per la projekto de Jules Verne sufiĉe bone.

(Certe, necesus ankaŭ venki reziston de la atmosfero, kiu estas multe pli forta, ol ni bildigas al ni; sed pri tio estos dirita sube).

Ĝis nun ni rezonadis kiel artileriistoj; ni zorgis nur pri la obuso, pri tio, ke ĝi ekflugu sufiĉe rapide kaj atingu la celon. Seb ni ne pensis ankoraŭ, kio okazos intre la obuso. Kaj nia obuso ne estas ordinara artileria obuso; tio estas obuso-vagono, en kiu troviĝas vivas estaĵoj, pasaĝeroj. Kio okazos kun ili dum flugo?

Jen ĉi tie, kaj tute ne en la penso mem ĵeti obuson sur la Lunon, bezonas serĉi Aĥilean kalkanon de la projekto de Jules Verne.

Ĉi tiu senprecedenta vojaĝo pasos por la pasaĝeroj de la obuso de Jules Verne tute ne tiel pace kaj bonorde, kiel estas priskribita en la romano. Ne pensu, tamen, ke danĝero minacas al ili dum la vojaĝo de la Tero al la Luno. Tute ne! Se ili sukcesus resti vivaj ĝis tiu momento, kiam ili lasos la tubon de la kanono, do dum ĉiu restita vojaĝo ili ne havus plu kaŭzojn por maltrankvilo. En okeano de la universo forestas ŝtormoj, ondoj kaj balancado. Kaj la grandega rapido, kun kiu la pasaĝeroj flugus en la monda spaco kune kun sia vagono, estus tiom sennoca por ili, kiom por ni, loĝantoj de la Tero, estas sennoca tiu 30versta rapideco, kun kiu nia planedo rotacias ĉirkaŭ la Suno.

Danĝeran momenton por niaj vojaĝantoj prezentas tiuj kelk centonoj de sekundo, dum kiuj la obuso-kajuto movos intre la tubo de la kanono. Ĉar dum ĉi tiu sensignife malgranda distanco da tempo rapido de movo de la pasaĝeroj devas ekstreme kreski: de nulo ĝis 15 verstoj*). Herooj de la romano estis tute pravaj, asertante, ke la momento, kiam la obuso ekflugos, estos same danĝera por la pasaĝeroj, kiel se ili troviĝus ne intre la obuso, sed antaŭ ĝi.

Intre la

obuso

Vere, dum momento de la pafo malsupra platformo (planko) de la kajuto devas frapi la pasaĝerojn kun la sama forto, kun kiu la obuso frapus ĉian korpon antaŭ si. La pasaĝeroj tro malserioze rilatis al ĉi tiu danĝero, se ili oponis, ke tio rezultigos nur fortan alfluon de sango al kapo…

*) La herooj de Jules Verne donis al la obuso 15verstan rapidon por ke venki ne nur la teran altiron, sed ankaŭ reziston de la atmosfero.

La afero estas nekompareble pli serioza. Tio klariĝos al ni, kiam ni faros kelk simplajn kalkulojn. En la tubo de la kanono la obuso movas akceliĝante, t.e ĝia rapido pligrandiĝas pro konstanta premo de gasoj, derivintaj pro eksplodo; dum eta parto de sekundo ĝi kreskas de nulo ĝis 15 verstoj. Kiom granda estas "akcelo" de ĉi tiu plirapidiĝanta movo? Alivorte: je kia grado kreskas ĉi tie rapido dum sekundo? Ne gravas, ke la tuta movo daŭras nur dum eta parto de sekundo: ni povas kalkuli por plenaj sekundoj (ni ja kalkulas jaran enspezon laŭ monata salajro). Kaj troviĝas, ke sekunda "akcelo" de obuso, glitanta en la tubo de la kanono, estas esprimata per grandega nombro — 600 verstoj!*)Mi rimarku por komparo, ke sekunda akcelo de ekmovinta ekspreso egalas al unu arŝino…

*) Vd. kalkulojn en la fino de la libro (Aldono 6a, p.97).

Premitaj per propra

pezo

Sed ĉiun signifon de ĉi tiu nombro — 600 verstoj en sekundo — por la pasaĝeroj de la obuso ni kompenos nur tiam, kiam komparos ĝin kun ordinara akcelo de falanta korpo ĉe la tera surfaco; ĝi estas egala nur la 10 metroj, t.e. 60,000oble malpli granda! Sekve, en la obuso ĉiu aĵo en la momento de la pafo estus premita al la planko kun forto, kiu estas 60,000oble pli granda, ol pezo de aĵo mem! Alivore: la pasaĝeroj eksentus, ke ili subite fariĝis multcentmiloble pli pezaj. Tamen, tio daŭrus nur dum momento — de sekundo, — sed neeblas dubi, ke pro ago de tia kolosa pezo la homoj estus proprasence platigitaj.

Vi oponos, ke Jules Verne igis siajn heroojn uzi kelkajn rimedojn por malfortigo de la frapo: la obuso estis provizita per risortaj bufroj kaj duobla planko kun akvo, pleniganta la spacon inter ili. Pro tio daŭro de la frapo iomete pligrandiĝas kaj, sekve, rapideco de kresko de la rapido malfortiĝas. Sed kun tiuj grandiozaj nombroj, kiuj okazas ĉi tie, la profito estas tro mizera: la forto, kiu devas premi la pasaĝerojn al la planko, malfortiĝas je ia ajn centono, ne pli grande.

Kaj tio ankoraŭ ne estas ĉio, kio atendas la pasaĝerojn dum tiu mallonga momento, kiun ili pasigos en la tubo de la kanono. Se ili per iu miro restus vivaj en la momento de la eksplodo, do pereo atendus ilin ĉe la elliro el la kanono. Rememoru pri rezisto de la aero! Sub ordinaraj kondiĉoj ni malmulte pensas pri tio, ke tiel malpeza medio kiel aero povas serioze malhelpi al movo de korpo.

Rezisto de la

aero

Sed tio estas nur ĉar ordinaraj rapidoj estas relative malgrandaj. Kun kresko de rapido rezisto de la aero rapide pligrandiĝas. La biciklistoj laŭ propra sperto konas, kia obstaklo estas la aero. Kun negranda rapido, nur 10 verstoj dum horo, estas malŝparata por venko super rezisto de la aero ĉirkaŭ de energio de biciklisto; kun rapido de 20 verstoj venko super aera rezisto absorbas jam de laboro de biciklisto. Rezisto de la aero kreskas multe pli rapide, ol rapido: ĝi estas proporcia al kvadrato de rapido. Tio signifas, ke obuso, fluganta kun duobligita rapido, rekontas ne duoblan, sed kvaroblan reziston de la aero; kun triobigita rapido la rezisto pligrandiĝas 9foje, k.t.p.

Vi komprenas nun, ke la obuso, lasanta la kanonon de Jules Verne, devas rekonti kolosan reziston flanke de la aero, — preskaŭ tiel grandan, kiel flanke de firma korpo. Ĝi ja rapidas preskaŭ 20oble pli grande, ol niaj modernaj obusoj, kaj, sekve, devas rekonti flanke de la aero 400oble pli grandan reziston! La aero agus kiel dika kiraso… Kaj se la pasaĝeroj savus sian vivon post la unua frapo, do ili neeviteble pereus pro ĉi tiu dua frapo: movo de la obuso momente malrapidiĝus, kaj, povas esti, eĉ la kanono ŝiriĝus, obturita per la haltiĝinta obuso.

Dua

frapo

Sed la pasaĝeroj intre la obuso kontinuus movi pro inercio kun dekkvinversta sekunda rapido. Kun kolosa rapido ili albatiĝus kontraŭ la plafono de sia kajuto, kaj, certe, pereus. Ĉar eĉ kun negranda rapido de tramo ni falas sur plankon, se malsperta tramkonduktisto tro abrupte haltigas vagonon. Kaj la obuso de Jules Verne movis kvinmiloble pli rapide, ol tramo…

De ĉi tiu dua frapo pro rezisto de la atmosfero ni povus savi la pasaĝerojn nur tiam, se ni sukcesus lokigi la kanonon tiom alte, ke ĝia eliro troviĝus jam ekstere de densa parto de la atmosfero.

Sed kiel eblas enviti la unuan frapon, — impeton pro la eksplodo kaj igitan per ĝi fatalan rapidecon de pligrandiĝo de rapido?

Eblus atingi tion, ekzemple, per tre grandan plilongigon de la tubo de la kanono. Se, ekzemple, ni volas, ke grando de "artefarita" pezforto intre la obuso en la momento de la eksplodo estus egala al la ordinara pezforto sur la terglobo, do ni necesas fari kanono de longeco ne malpli, ol 6,000 verstoj! La kanono de Jules Verne devus etendiĝi en profundon de la terglobo ĝis ĝia centro,

Rimedoj por ke enviti

komocion

por ke la pasaĝeroj vere estus savitaj de ĉiuj malagrablaĵoj: al ilia kutima pezo aldoniĝos nur negranda "artefarita" pezo pro iom-post-ioma pligrandiĝo de rapido, kaj ili sentus, ke ili fariĝis nur duoble pli pezaj.

Necesas rimarki, ke homa organismo sen noco spertas kelkoblan pligrandigon de propra pezo dum mallonga intertempo. Kiam ni glitas de glacia monto malsupren kaj rapide ŝanĝas direkton de nia movo, do nia pezo dum ĉi tiu mallonga momento pligrandiĝas dudekoble (t.e. nia korpo kelkdekoble pli forte alpremiĝas al sledo, ol kutime). Se supozi, ke homo povas sen noco por si sperti dum mallonga tempo dudekoblan pligrandiĝon de sia pezo, do tiam por ke sendi homojn al la Luno bezonos deverŝi kanonon de 300 verstoj de longo. Por ni, tamen, tio ankaŭ estas malmulte konsolebla, ĉar tia komstruaĵo troviĝas ekstere la limoj de teknika kapablo. Ne menciante ankaŭ pri tio, ke ĵetanta forto de tia kolose longa kanono devas forte malgrandiĝi pro froto de la obuso en la 300versta tubo de la kanono.

Fiziko montras ankaŭ alian rimedon por ke malgrandigi forton de la frapo. La plej fragilan aĵon eblas savi de rompo pro komocio, se profundigi ĝin en likvon de egala kun ĝi denso. Se oni metos fragilan aĵon en vazon kun likvo de la sama denso kaj hermetike obturos ĝin, do tia vazo povas fali de alto kaj ĝenerale sperti fortajn komociojn (sub kondiĉo, certe, ke la vazo restos senrompita), — kaj fragila aĵo preskaŭ ne suferas pro frapoj. Ni povus tial realigi la kuraĝan ideon de la artileriistoj de Jules Verne, se ni plenigus la internon de la obuso per salta akvo kun denso egala al denso de homa korpo, kaj en ĉi tiun likvon profundigus niajn pasaĝerojn, vestitajn en skafandrojn kun rezervo da aero. Post la pafo, kiam kresko de rapido finiĝos kaj la pasaĝeroj obtenos rapidon de la obuso, ili jam povus forverŝi la akvon kaj aranĝi sin en la kajuto, timante neniujn malagrablajn surprizojn. Ilin atendus, tamen, neatenditaj sed tute sennocaj surprizoj, kiujn Jules Verne neniel antaŭvidis — sed pri tio ni interparolos poste.


Do, jen kiajn seriozajn malfacilaĵojn necesus venki, por ke fari en la realo la projekton de Jules Verne:

1)Inventi eksplodaĵon multdekoble pli fortan, ol fulmokotono, aŭ inventi iujn ajn alian metodon ĵeti pezajn korpojn kun rapido, dekoble pli granda, ol komenca rapido de modernaj obusoj kaj kugloj.

2) Konstrui kanonon de 300 verstoj de longo aŭ hermetike obturi la pasaĝerojn en akvan kuvon.

3) Lokigi la kanono tiel, ke ĝia elliro elstaru super limoj de la atmosfero,

Kaj en la rezulto — forflugi en ĉielan vagadon sen iu ajn espero reveni ne nur vive, sed ankaŭ morte, ĉar nur feliĉa hazardo donis al la herooj de la romano posiblon reveni sur la Teron.

Senesperaj konkludoj

La obuso de Jules Verne estas nedirektebla, kaj por ke doni al ĝi novan direkton, necesas ŝargi per ĝi kanonon. Kaj kiel eblas akiri ĝin en la monda spaco aŭ sur alia planedo? La pasaĝeroj necesus por ĉiam adiaŭi kun la gepatra Tero, kun la homaro…

Nevole estas rememorata profunda rimarko de Paskalo: "Neniu veturus en la mondo, se li ne esperus rakonti iam al la aliaj pri tio, kion li vidis"…

Sekva paĝo

Enhavo

Antaŭa paĝo