V.
Ĉu eblas plimalfortigi la teran pezfoton?

Se revoj pri kaŝiĝo de la tera pezforto estas senesperaj, do ĉu ekzistas rimedoj almenaŭ plimalfortigi pezforton sur la tera surfaco?

Ŝajnas, la simpla kaj klara leĝo de Neŭtono ne donas tian kapablon eĉ en teorio: la forto de altiro dependas de maso de la terglobo, kiun ne ne kapablas malgrandigi. Tamen, tio ne estas tute ĝusta.

Temas pri tensio de la pezforto sur la surfaco de nia planedo, kaj ĝi, kiel tio estas konata, dependas ne nur de la maso sed ankaŭ de distanco ĝis la centro de la terglobo, t. e. de grando de la tera radiuso. Se ni povus malkompaktigi la terglobon tiel, ke ĝi, kreskinte en amplekso, havus radiuson,

Per pligrandigo de amplekso de la Tero

ekzemple, duoble pli grandan ol la nuna — do, tensio de la pezforto sur la surfaco de ĉi tiu globo fariĝus kvaroble malpli granda. Ĉi tiu grandioza transformigo de la loĝata per ni planedo havus ankaŭ tian utilon, ke la surfaco de la terglobo pligrandigus kvaroble. La homoj loĝus sur la Tero proprasence "duoble pli facile" kaj " kvaroble pli vaste"…

Bedaŭrinde, nek la moderna tekniko, nek, probable, la estonta kapablas plenumi ion ajn similan.

Estas interesa, tamen, ke iam — milionoj jaroj antaŭ, en la antikvaj geologiaj epokoj — la radiuso de nia planedo vere estis pli granda, ol la nuna; tiam tensio de la pezforto ankaŭ estis, konforme, malpli granda. Kiel asetras geologistoj, la montoj sur la terglobo formiĝis pro tio, ke nia planedo, malvarmiĝante, malpligrandiĝis en amplekso; dum tio la tera krusto ŝrumpis, kiel krusto de sekiĝinta pomo. Ĉi tiuj sulkoj estas montoj. Se pense etendi ĉiujn sulkajn montojn de la terglobo, do difinos, kiom la tera surfaco estis pli granda, ol nun. Estas kalkulita per ĉi tiu vojo, ke en la plej antikva geologia epoko (algona) radiuso de la terglobo estis je kvarono pli granda, ol la nuna. Ni scias, ke dum malproksimiĝo de centro tensio de la pezforto malgrandiĝas proporcie al kvadrato de distanco. Sekve, se la surfaco de la Tero estis tiam je — pli malproksime de la centro, ol nune, do tensio de la pezforto devis ŝanĝiĝi je foje, t. e. konsistis ĉirkaŭ de la nuna pezforto. Vi vidas, ke la pezforto sur la Tero ne ĉiam estis tia, kiel nun: milionoj jaroj antaŭ pudo pezis nur ĉirkaŭ 25 funtojn.

Malfeliĉe, ĉi tiu "malpeza" epoko jam ne ripetiĝos denove. Eblas nur bedaŭri, ke la homaro ne aperis sur la Tero kelk milionoj jaroj antaŭ, kiam la problemon de interplanedaj vojaĝoj estis posibla solvi pli facile, ol nune…

Mekaniko montras ankaŭ la alian vojon de malplifortigo de la tera pezforto. Ĝi konsistas en plirapidigo de rotacio de la Tero ĉirkaŭ sia akso. Jam nune centrifuga forto, kiu aperas pro rivoluo de la terglobo, malpligrandigas pezon de ĉiu korpo sur la ekvatoro je parto. Kun unuiĝo de alia kaŭzo (ŝveliĝo de la terglobo ĉe la ekvatoro) la centrifuga forto faras tiel, ke ĉiuj korpoj sur la ekvatoro pezas je % malpli multe, ol ĉe la poloj.

Lokomotivo, kiu pezas 10,000 pudojn en Moskvo, fariĝas je 10 pudoj pli peza post alveno en Arĥangelskon kaj je la sama kvanto malpli peza post alveno en Odeson. Partio da karbo de 300,000 pudoj, transigita de Spicbergo en iun ekvatoran porton, perdus 1,200 pudojn de la pezo, se akceptanto havus fantazion pesi la ŝarĝon, uzante risortan pesilon. Kirasŝipo, kiu pezas 20,000 tunojn en Arĥangelsko, fariĝas post alveno en ekvatoran areon pli malpeza je 80 tunoj, t. e. preskaŭ je 5,000 pudoj; sed tio, certe, rests nerimarkebla, ĉar ankaŭ pli malpezaj fariĝas ĉiuj aliaj aĵoj, inkluzive akvon en la okeano.

Sufiĉe facile pruvi, ke se la Tero rotacius kun 290oble pli granda rapido, ol nune, do la centrifuga forto sur la ekvatoro pligrandiĝus je 17x17, t. e. je 290oble. Se vi rememoros, ke la centrifuga forto forŝtelas ĝuste de pezo de aĵoj, do vi komprenos, ke sur la ekvatoro de tia rapide rotacianta Tero la korpoj tute ne havus pezon! Tiam bezonus nur atingi la ekvatoron por ke, ete saltinte ĉi tie, esti deĵetita en la mondan spacon. La problemo de interplanedaj vojaĝoj solviĝus tre simple. Kaj se la Tero rotacus pli rapide, do ni nevole fariĝus ĉielaj vojaĝantoj, ĉar

Per plirapidigo de rotacio de la Tero

la centrifuga forto deĵetus nin en la senfundan abismon de la ĉielo, de kie ne ekzistas reveno. La homoj bezonus pensi jam pri la problemo de ne la interstelaj, sed "teraj vojaĝoj"…

Sed ĉu ni kapablas igi la loĝatan per ni terglobon rotacii pli rapide ol nune. Tio ja signifus fari ion similan al la miro de Jesuo, filo de Nun — ordoni al la Suno ŝanĝi sian (videblan) vojon en la ĉielo!

Al multaj legantoj, sendube, estos agrabla sciiĝi, ke teorie tio estas en limoj de niaj kapabloj. Per relative simpla rimedo la homoj povus plirapidigi aŭ malplirapidigi rotacion de la terglobo.

Necesas, tamen, komenci demalproksime por ke klarigi ĉi tiun posiblon.

Vi, probable, spertis rimarki, ke kiam, hastante suriri sur bordon, vi iras sur fundo de albordiĝinta boato, ĝi — al nemalgranda via ĉargeno — mem movas de la bordo. Ĉi tiun neagrablan surprizon por vi priparis tiu leĝo de mekaniko, kiu estas nomata "la leĝo de agado kaj kontraŭagado". La leĝo konsistas en tio, ke ĉiu aganta forto nepre rezultigas forton de kontraŭagado. Kio okazas, kiam vi iras sur fundo de boato? Vi depuŝigas vian korpon de la apogo, sed kune kun tio la apogo mem depuŝiĝas malantaŭen. Dum irado sur senmova planko tio ne estas rimarkebla, ĉar la depuŝiga peno estas likvidata per rezisto de senmova apogo*). Ankaŭ vi ne rimarkos malantaŭenan movon, kiam la boato estas tre granda aŭ peze ŝarĝigita: tio okazas ĉar la sama forto donas al diversaj korpoj diversan movon depende de ilia maso — pezan korpon ĝi movigas kun malpli granda rapido, ol la malpezan. Irante de poŭpo al nazo, vi depuŝigas per la piedoj la tutan ŝipon malantaŭen; sed rapido de ĉi tiu movo, eĉ se al ĝi ne malhelpus froto kontraŭ akvo, estus sensignifa; ĝi estas tiom malpli granda, ol via propra rapido, kiom ŝipo estas pli peza, ol vi.

*) Pli precize — depuŝiĝas la tuta terglobo! Tio sonas tre strandge, sed malsupre estos klarigita, ke ĉio okazas ĝuste tiel.

Sed ni revenu al nia boato. Bildigu al vi, ke ĝi havas ne longigitan formon, sed formon de granda naĝanta telero, kaj ke vi iras cirkle preter rando de tia telero. Kio okazos kun ĝi? Nemalfacilas konjekti: ĝi komencas movi en kontaŭa direkto, ĉar vi, depuŝiĝante per la piedoj, igas ĝin rotacii. Farinte saman manovron sur granda vaporŝipo, vi, certe, ne sukcesos ĝin movigi: maso de tia koloso estas tro granda kompare kun maso de via korpo; krome, penado de viaj piedoj devas dum tio venki froton de la profundigita parto de la ŝipo kontraŭ akvo. Kaj, tamen, rezone teorie, iom da moviĝo estas akirebla: ju pli multe vi cirklos sur ferdeko, je des pli granda grado turniĝos la ŝipo. Ju pli granda estas ŝarĝo, movigata sur la ferdeko, des pli grandan forton vi malŝparos por ĝia movo kaj des pli granda estos depuŝiganta ago. Junginte elefantojn en kanonoj kaj iginte ilin dum multaj diurnoj cirkli, vi ricevus malpli sensignifajn rezultojn, ol se vi cirklos mem.

Ni finfine aliris al la interesa por ni demando. Imagu, ke sur la ekvatoro aŭ sur paralelaj cirkloj de la Tero de oriento al okcidento okazas seninterrompta movado de ŝarĝoj: veturas trajnoj, navigas ŝipoj, fluas akvo en kanaloj kaj ĉio en la sama direkto. Kiel tio influos al rotacio de la Tero? Post ĉio dirita la respondo estas klara: la Tero mem movas de okcidento al oriento; movado de ŝarĝoj al okcidento devas aldoni al ĝi suplementan movon en orienta direkto; sekve, la Tero rotacios pli rapide. Sekve, ni povas malgrandigi longecon de diurno! Teorie, kiel vi vidas, tio estas en limoj de niaj kapabloj; tamen praktike plenumi tion tre malfacilas pro diversaj kaŭzoj, speciale pro malko de tempo. Pezo de tiuj lokomotivoj, vaporŝipoj kaj akvo, kiuj movos sur la tera surfaco, estas tiom malgranda kompare kun la kolosa maso de la terglobo, ke pasos miloj da jarcentoj antaŭ longeco de diurno ŝanĝiĝos je parto de sekundo. Kaj ni ja bezonos malgrandigi ĝin 17oble!

Tamen, se plenumo de tia projekto troviĝus en kapabloj de la homaro, do, rotaciante tiom rapide, la terglobo pro influo de grandega centrifuga forto platiĝus kaj fariĝus disko (en ebeno de la ekvatoro), aŭ, povas esti, eĉ pli frue disŝiriĝus je partoj, kiel tro rapide rotaciigita muelŝtono*). Posiblo vojaĝi en la interstelaj spacoj estus akirita per tro granda kosto…

*) La astronomoj supozas, ke la Tero iam jam havis similan rapidon de rotacio, danĝeran por ĝia kompleteco. Longeco de diurno estis tiam nur kelk horoj. Kaj tiam de la arda sfero, kiu estis nia Tero en tiu malproksima tempo, — la sfero pli granda, ol nune, — deŝiriĝis granda parto de materio kaj deflugis en la mondan spacon. Nia Luno estas nenio alia, ol ĉi tiu deŝiriĝinta materio, kumuliĝinta en sferon kaj firmiĝinta pro malvarmiĝo.(Vd. libron de prof. R Boll "Jarcentoj kaj flusoj").

Sekva paĝo

Enhavo

Antaŭa paĝo