II.
La universala gravito kaj la tera pezforto.

Antaŭ komenci ĉi tiujn serĉojn, ni dediĉu minuton de atento al tiuj nevideblaj ĉenoj, kiuj alforĝas nin al la terglobo, — ni konatiĝu pli proksime kun agado de la forto de universala gravito. Ja kun ĝi necesos plejparte agi la estontaj navigantoj de la monda okeano.

La universala gravito nek por unu momento ĉesas agi ĉie, ĉe ĉiu paŝo, granda kaj eta. Ĉiuj du eroj de ĉiu substanco altiras unu la alian, — kaj neniam, sub neniaj cirkomstancoj, ĉi tiu reciproka altiro finiĝas: ĝi nur malfortiĝas pro distanco, sed ne likvidiĝas pro tempo.

Kiom granda estas ĉi tiu forto de reciproka altiro de korpoj? Ĝi povas esti kaj neimageble malgranda kaj kolose potenca, — depende de larĝoj de alteriĝantaj korpoj kaj ilia reciproka distanco.

Altiro de du homoj

Du maturaj homoj, starantaj je distanco de unu klafto [213,36 cm] unu de la alia, reciproke alteriĝas kun forto de nur de miligramo. Tiom sensignifa forto, egala al la plej eta sablero, neniel, certe, povas montriĝi en cirkomstancoj de ordinara vivo. Ĝi ne estas sufiĉa eĉ por ke disŝiri flandran niton; kaj por ke movigi homon necesos superi froton de liaj plandumoj kontraŭ flanko; por ŝarĝo de 4-5 pudoj [1 pudo = 16,38 kg] forto de froto atingas 5 funtojn [1 rusa funto = 0,4 kg], t.e. 200 milionoble pli granda, ol la menciita forto de reciproka altiro de du homaj korpoj. Ĉu estas mirinda, ke en ordinaraj cirkomstancoj ni ne rimarkas sur la Tero reciprokan altiron de aĵoj? *).

*) Krom froto, estas ankaŭ aliaj fortoj, malhelpantaj al reciproka proksimiĝo de malgrandaj korpoj. — Vd. la aldonon unuan, en la fino de la libro (p.83)

Sed se ne estus froto, se du homaj estaĵoj pendus sen apogo en malplena spaco kaj nenio malhelpus montriĝi al ilia reciproka altiro, — do sendepende de sentoj, kiujn ĉi tiuj du homoj spertus unu al la alia, ili neeviteble tiriĝus unu al la alia per la forto de universala gravito. Tamen, rapido de ĉi tiu nevola proksimiĝo pro ago de tiom eta forto estus ridinde malgranda. Dum unua horo ĉiu korpo moviĝus al la alia nur je 3/4 de colo [1colo = 2,54 cm]. Dum dua horo movado estus negrande pli rapida, sed ĝenerale ĝis proksimiĝo de du korpoj firmkontakte pasos ne malpli, ol kvin horoj. Kaj, tamen, se ĉi tiuj du homoj troviĝus ie en la monda spaco (sufiĉe malproksime de aliaj altirantaj korpoj), ili povus formiĝi ion similan al eta malhela duobla stelo: doninte al unu el la korpoj malgrandan flankan impeton, ni igus la ambaŭ korpojn rotacii ĉirkaŭ komuna pezocentro, malrapide rampante 1|10 de colo dum minuto kaj finante plenan rotacion dum du diurnoj.

Leĝo de universala gravito.

Punktoj montras unitojn de maso, linioj — unitojn de altiro.
1 un. altiras 2 un-jn kun forto de 1 un.
2 un. altiras 1 un-n kun forto de 2 un.
3 un. altiras. 2 un-jn kun forto de 6 un.

Je duobla distanco altiro malfortiĝas 4-oble, en la triobla — 9-oble, k.t.p., dissemiĝante en pli granda spaco.

Pligrnadigu alteriĝantajn masojn — kaj forto de ilia reciproka altiro rimarkeble kreskos. Deklarita per Neŭtono leĝo de universala gravito diras, ke, "altiro de korpoj kreskas proporcie de produto de iliaj masoj kaj malkreskas proporcie de kvadrato de distanco". Eblas kalkuli, ke du drednaŭtoj, kun pezo de 25,000 tunoj ĉiu, navigante je distanco de unu versto [1,0668 km] unu de la alia,

Altiro de

du ŝipoj

altiriĝas reciproke kun forto de 1zolotniko [4, 266 gramoj]. Tio estas preskaŭ duonmilionoble pli granda, ol la menciita forto de altiro de du homaj korpoj, sed, certe, nesufiĉe por ke superi froton de la ambaŭ ŝipoj kontraŭ akvo kaj proksimigi ilin unu al la alia. Ĝuste ja por supero de froto de sipo kontraŭ akvo estas uzataj potencaj ŝipaj moviloj. Sed ankaŭ kun foresto de froto la ambaŭ ŝipoj moviĝus dum unu horo per la forto de reciproka altiro nur je unu milimetro.

Tamen por tiaj grandegaj masoj, kiel sunoj kaj planedoj, ĉia altiro eĉ en malproksimaj distancoj atingas kvantojn, superantajn ĉian imagon.

Nia Tero, malgraŭ ĝia kolosa malproksimeco de la Suno, estas tenata en sia orbito nur per potenca reciproka altiro de ĉi tiuj du korpoj. Imagu, ke la suna altiro subite ĉesis kaj teraj inĝenieroj estis taksitaj anstataŭigi la nevideblajn ĉenojn de gravito per materialaj ligoj, t.e. simple ligi la terglobon al la Suno per ŝtalaj kabloj. Vi vidis, certe, tiujn plektitajn el ŝtalaj fadenoj kablojn, sur kiuj pendas niaj liftoj. Ĉiu da ili povas porti pezon de pli ol mil pudoj.

Altiro de mondoj

Cu vi scias, kiom necesos da tiaj kabloj, por ke anstataŭigi per ili reciprokan altiron de la Tero kaj la Suno? Nombro kun dekkvin nuloj nenion diros al via imago. Vi ricevos pli klaran prezenton pri potenco de ĉi tiu altiro, se mi diros al vi, ke la tuta turnita al la Suno flanko de la Tero estus kovrita per densa ĵunglo de ĉi tiuj kabloj, po tridek sur kvadrata arŝino [1 arŝino = 71,12 cm]!

Jen kiom granda estas ĉi tiu nevidebla forto, kiu altiras la planedojn al la Suno.

Sed por interplanedaj vojaĝoj tute ne bezonos ŝiri ĉi tiun ligon de mondoj kaj movigi la ĉielajn astrojn de iliaj eternaj vojoj. Estonta maristo de la universo necesos konsiderti nur altiran influon de la planedoj al malgrandaj korpoj, kaj unuavice, certe, la tension de gravito ĉe la tera surfaco; nur ĝi alligas nin al nia planedo.

Tera pezforto estas interesa por ni nune ne pro tio, ke ĝi devigas ĉiun kuŝantan aŭ penditan teran korpon premi sur sian apogon. Pli grava por ni estas tio, ke al ĉiuj ne havantaj apogon korpoj ĝi donas rapidon malsupren (t.e. al la centro de la Tero). Malgraŭ kutima prezentado, por ĉiuj korpoj — pezaj kaj malpezaj — ĉi tiu rapido estas egala en malplena spaco kaj post unu sekundo de falo ĉiam egalas al 10 metroj*). Post du sekundoj de falo al jam ĉeestanta rapido aldoniĝas dek metroj plu; la rapido duobliĝas. Akumulado de rapido kontinuas dum la tuta tempo de falo. Dum ĉiu sekundo rapido de falo kreskas je la sama grando — nome, je 10 metroj. Tial ĝis la fino de tria sekundo ĝi jam estas egala al tridek metroj k.t.p. Se korpo estas ĵetita supren, do ĝia rapido, male, malkreskas dum ĉiu sekundo je la samaj 10 metroj: post unua sekundo ĝi jam estas je 10 metroj malpli granda ol la antaŭa, post dua sekundo — jam je 10 metroj plu, t.e. jam je 20 metroj k.t.p., ĝis elĉerpos ĉiu donita al ĝi rapido kaj la korpo komencas fali. (Tiel okazas nur tiam, kiel korpo, leviĝante supren, ne tre malproksimiĝas de la tera surfaco; je granda distanco de la Tero la tensio de gravito malkreskas kaj tiam estos ĉiusekunde forprenita ne 10 metroj, sed malpli).

*) Pli precize — iomete malpli: 9,81 metroj.

Tio estas sekaj nombroj — sed ili devas multon al ni klarigi.

En antaŭa tempo, oni diras, al kruroj de galeranoj estis alforĝitaj ĉenoj kun pezaj ŝarĝoj por ke plipezigi iliajn paŝojn kaj fari neebla eskapon. Ni ĉiuj, loĝantoj de la Tero, estas nevideble plipezigitaj per simila ŝarĝo, malhelpanta al ni.

Nevidebla kateno de

la pezforto

Kun la plej malgranda provo leviĝi supren ĉi tiu nevidebla ŝarĝo donas sin senti kaj tiras nin malsupren kun kreskana rapido. Rapido de kraskado de ĉi tiu rapido de falo — po 10 metroj ĉiusekunde — povas servi kiel preciza mezuro de la tensio de gravito sur la tera surfaco kaj karakterizas plipezigantan agon de ĉi tiu nevidebla ŝarĝo, kiu tenas nin en la tera kapto.

 

Sur la Luno… 0m 83cm

Sur Merkuro 1m 60cm

Sur Marso 1m 85cm

Sur Venuso 4m 26cm

Sur Neptuno 4m 36cm

Sur Urano 4m 41cm

Sur la Tero 4m 90cm

Sur Saturno 5m 78cm

Sur Jupitero 12m 98cm

 Kian vojon trairas falanta korpo dum unua sekundo de falo sur diversaj planedoj (en vakuo).


La Tero ĉiusekunde, pro inercio, emas movi laŭ rekta linio, tanĝanta al ĝia reala orbito, kaj nur altiro de la Suno devigas ĝin deflankiĝi de la tanĝanto por ke sekvi laŭ la kurba vojo. (La skalo ne estas proporcia).

 

 

Ĉiuj revantaj pri flugoj en la senfina okeano de la universo — kaj kiu de la penemaj homoj ne revis pri ili ? — devas profunde bedaŭri, ke la homa raso devas loĝi ĝuste sur tiu planedo, kiun ni nomas "la Tero". Ĉar el la ĉielaj fratoj de la terglobo nur kelkaj havas tiom grandan tension de gravito, kiel nia planedo. Rigardu al la tabelo, kie la tensio de gravito sur diversaj planedoj de la sunsistemo estas komparata kun la tensio de gravito sur la Tero, kiu estas prenita kiel unito:

Sur Jupitero

2,6

Sur Marso

0,38

Sur Saturno

1,2

Sur Merkuro

0,33

Sur Urano

Sur la Luno

0,17

Sur Neptuno

Ĉirkaŭ 0,9

Sur asteroido

Sur Venuso

Ĉirkaŭ 0,9

Cerero

0,03

Kaj la bildo 8a montras, kian vojon trairus falanta korpo sur surfaco de diversaj planedoj.

Vi vidas, ke el ĉiuj planedoj de nia sunsistemo nur sur la gigantoj Jupitero kaj Saturno la tensio de gravito superas la teran. Sur ĉiuj aliaj planedoj ĝi estas pli malgranda. Se ni havus la kondiĉojn de gravito, similajn al tiaj, kiaj estas sur la Luno, Marso, kaj pli bone — sur unu de la malgrandaj planedoj (asteroidoj) do, probable, ne bezonus nune skribi tiajn librojn, kiel ĉi tiu, ĉar la homoj jam delonge vojaĝus en la monda spaco. Kun foresto de pezforto sufiĉus nur depuŝi sin de la planedo, por ke forportiĝi pro inercio kun nemalkreskanta rapido kaj por ĉiam forflugi en la senfinan vaston de la universo…

Do, la demando pri posiblo de interplanedaj vojaĝoj gvidas fifine al la demando, per kiuj rimedoj eblas lukti kontraŭ la forto de la tera altiro.


Antaŭa paĝo

 

 

 

 

 

 

 Enhavo

Sekva paĝo