
I.
La plej granda revo de la homaro.
Cu ni sukcesos iam fari vojaĝojn al la aliaj planedoj aŭ ni estas kondamnitaj por ĉiam resti kaptitoj de la terglobo? Penso pri vagadoj en interstelaj dezertoj, pri flugoj de planedo al planedo en nuna tempo estas, certe, ne pli ol tenta sonĝo. Dume ebals paroli pri ĉi tiu temo nur tiel, kiel oni parolis pri aviado en la tempo de Leonardo da Vinci, jarcentoj antaŭ. Sed la aviado ja transformiĝis antaŭ niaj okuloj el bela revo en ĉiutagan realon. Do, kiam neeblas supozi, ke en la estonto plenumiĝos ankaŭ la revo pri kosmaj vojaĝoj,
ke venos la tago, kiam ĉielaj zepelinoj ĵetos sin en la profundojn de la universo kaj transigos eksajn kaptitojn de la Tero sur la Lunon, sur la planedojn — povas esti, eĉ en sistemojn de aliaj steloj, malproksimaj sunoj?… Kaj kiu scias, ĉu inter malkuraĝaj provoj solvi pense ĉi tiun problemon ĉeestas jam tiu ideo, kiu estas destinita poste disvolviĝi kaj korpiĝi en realan formon?
Ni provu studi de ĉi tiu vidpunkto pleje rimarkindajn projektojn de kosmaj vojaĝoj, prezentitajn eĉ en formo de sciencfiksia romano. Povas esti, ĉe iu de la revantoj-romanistoj ni trovos aludon al tio, kiel devos tekniko de la estonto serĉi vojojn al plenumo de unu de la plej grandaj revoj de la homaro.
Du-tri jarcenatoj antaŭ, kiam aeronaŭtiko ankaŭ estis nur fantasta sonĝo, la demando pri interstelaj flugoj ŝajnis proksime ligita al la problemo de flugado en la aero. Tamen, ni jam vojaĝas en la aero, flugas sur riveroj, montoj, dezertoj, maroj; baldaŭ, probable, ni traflugos trans okeano, — kaj, dume, flugoj en la mondan spacon restas malproksimaj de realigo.
Sed ne povas esti alie: tio ja estas du tute diferencaj problemoj — flugi en la aero kaj flugi en la vakuo!
De mekanika vidpunkto, aviadilo movas ĝuste tiel, kiel vaporŝipo aŭ lokomotivo: radoj de lokomotivo depuŝiĝas de reloj, ŝraŭbo de vaporŝipo de akvo kaj helico de aviadilo depuŝiĝas de la aero.
Sed en la eksteratmosferaj dezertoj, en la monda spaco forestas aero, forestas ĉia medio, de kiu eblus depuŝiĝi. Sekve, por ke plenumi interplanedajn flugojn, la tekniko devas uzi aliajn metodojn de flugado kaj krei tian tipon de aparato, kiu povus movi en tute malplena spaco, ne havante ĉirkaŭ ian ajn apogon por si. Tia "eksteratmosfera flugado" havos nenion komunan kun la moderna aviado. Por solvo de ĉi tiu tasko tekniko devas serĉi tute aliajn vojojn.