ESPERANTAJ DISSENDOLISTOJ


Klarigo pri la retlistoj Ĉefaj listoj Fakaj listoj Naciaj listoj Ceteraj listoj Novaĵ-leteroj

 


La ĉefaj retlistoj, rekomenditaj de ni


Fakaj listoj


Naciaj, regionaj kaj lokaj listoj


Ceteraj listoj


Lernado de Esperanto


Novaĵ-leteroj


La supran liston ni daŭre aktualigadas.
Pri aperantaj, -ontaj novaj listoj regule raportas la E-novaĵservo RET-INFO.
Korektoj, kompletigoj, aldonoj estas bonvenaj ĉe: E-Centro Eventoj.

Ekzistas alispeca kompilo de retlistoj ĉe http://purl.org/net/dissendo kompilita de Xavier Godivier. Indas viziti ankaŭ gxin!


Kion scii pri retaj dissendolistoj?

Origine publikigita en Eventoj n-ro 228 (unua versio en n-ro 197).

Interreto iĝis jam ĉiutaga laborilo, kaj feliĉe ĉiam pli da esperantistoj ekuzis kaj daŭre uzas ĝin. El la multaj ebloj plejmulte estas uzata la retpoŝto, eĉ granda parto de interret-utiligantoj havas nur tiun eblon.

La retlistoj, alinome retaj dissendolistoj funkcias kiel elektronikaj cirkuleroj. Oni sendas la mesaĝon al iu centra adreso (kvazaŭ sekretariejo) kiu distribuas ĝin al ĉiu membro de la listo (kvazaŭ al adreslisto de cirkuleroj). Hodiaŭ jam ekzistas pli ol 100 E-lingvaj retlistoj, havantaj la plej diversajn profilojn (landa informado, faka aplikado, internaciaj diskutoj ktp). Iuj listoj estas fermitaj - do oni ne povas simple membriĝi inter la adresitoj (ekz. estraroj de UEA aŭ TEJO), ĉe iuj listoj komence centra prizorganto devas aprobi vian aliĝon, sed plejmulto de la listoj estas malfermaj - do iu ajn povas aliĝi kiel "membro" de la cirkulera adreslisto.

Uzado de retlistoj
Komence vi devas aliĝi al iu retlisto. Depost tiam vi povas sendi vian retleteron al la centra adreso de la listo, kiu distribuas ĝin al ĉiuj membroj. Ĉe aliĝo al nova retlisto antaŭ ol sendi mesaĝon nepre atendu kelkajn tagojn por esplori la lokajn kutimojn de la listo. Ĉe plej multaj listoj ekzistas du funkci-reĝimoj: unuopaj leteroj kaj la pakaĵoj (kun angla esprimo: "digest"). La pakaĵ-(digest)-reĝimo signifas, ke anstataŭ multaj unuopaj leteroj vi ricevas tage nur 1 mesaĝon, pakaĵon, kiu interne enhavas ĉiujn tiutagajn kontribuojn.

Kvanto, filtrado, malaliĝo
La simpleco de reta komunikado rezultas, ke en la retlistoj povas esti plurdekoj da mesaĝoj tage!!! Alkutimiĝu simple forviŝi la neinteresajn mesaĝojn, aŭ elektu alian, filtritan liston. Ekzistas listoj, ĉe kiuj komence iu centra administrulo (moderigulo) aprobas la dissendeblajn mesaĝojn. Tio kompreneble signife malmultigas la kvanton sen perdi la mesaĝojn kun interesa enhavo. Se vi ne plu volas ricevi mesaĝojn de iu listo, vi kompreneble povas malaliĝi (kontraŭa teknika procezo al la aliĝado). Membreco en plejmulto de listoj estas senpaga.

Kiel aliĝi?
Ĉiuj retserviloj havas proprajn regulojn pri aliĝo, malaliĝo kaj pri aliaj servoj. Plejmulto de Esperantaj retlistoj funkcias ĉe la servilo "yahoogroups.com", do indas iom pli detale konatiĝi pri ties aliĝtekniko.

YAHOOGROUPS
Antaŭe la listoj funkciis ĉe la servilo "egroups.com", sed en komenco de 2001 la firmao Yahoo aĉetis (englutis) la tutan servon "egroups", kaj funkciigas ĝin plu sub sia nomo. Tamen restis vivaj ankaŭ la antaŭe uzataj adresoj, do daŭre oni povas uzi la malnovajn adresojn, finiĝantaj per "egroups.com"

Ĉiuj retlistoj havas propran nomon (ekz. esp-en-hung). Oni povas aliĝi al la listo ĉe la samnoma reta subpaĝo (ekz. http://www.yahoogroups.com/subscribe/esp-en-hung ) kaj tie oni povas agordi la reĝimon (normala aŭ pakaĵa ricevo).

Oni povas aliĝi al la retlistoj ankaŭ pere de retletero. Por aliĝi sendu malplenan mesaĝon (sen teksto, ankaŭ la temlinio ne gravas) al la adreso: grupnomo-subscribe@yahoogroups.com

Post kelkaj sekundoj vi ricevos iulingvan (neesperantan) leteron de la servilo. Vi devas senŝanĝe simple resendi ĝin (butonoj "respondo", "reply", "valasz" ktp) por konfirmi, ke vere estas vi kiu aliĝas (kaj ne temas pri iu trompo de fremdulo).

Se vi sendas retmesaĝon al la adreso "grupnomo@yahoogroups.com" ĝin ricevos ĉiuj membroj de tiu listo, vi do ne devas aparte kolektadi kaj registradi la retadresojn de unuopaj ricevantoj.

Se vi jam estas membro de la listo, vi povas ŝanĝi vian funkcireĝimon al pakaĵa (1 mesaĝpakaĵo tage) per sendo de malplena mesaĝo al la adreso: grupnomo-digest@yahoogroups.com

Similmaniere per malplena mesaĝo al grupnomo-normal@yahoogroups.com vi povas ŝanĝi al ricevado de unuopaj leteroj.

Malaliĝo estas analoga: sendu mesaĝon al grupnomo-unsubscribe@yahoogroups.com kaj poste per resendo de la servila mesaĝo konfirmu vian eksiĝdeziron.

Aliaj serviloj
Ĉe aliaj serviloj vi devas atenti la lokan regulon. Kutime por aliĝi oni sendas mesaĝon al la adreso "majordomo@servila.nomo" aŭ "grupnomo-request@servila.nomo", kaj en la korpo de via letero devas esti unulinia mesaĝo: subscribe listonomo via_retadreso

ATENTIGO

Kvanto de mesaĝoj en iuj grupoj povas esti surprize granda. Estu do atenta, al kiom da retlistoj vi aliĝas! Se vi jam ne havas tempon por legi ĉiujn mesaĝojn, pripensu la eblon utiligi la servon de retpoŝta Esperanta novaĵagentejo RET-INFO, kiu kolektas kaj selektadas la plej interesajn mesaĝojn por vi (tage averaĝe 2-3 mesaĝoj)! Pliaj detaloj pri la servo ĉe la retpaĝo http://www.eventoj.hu aŭ petu ĝin retpoŝte ĉe de RET-INFO.

La supra listo ne estas, ne povas esti kompleta, ja preskaŭ ĉiutage oni nuligas iujn kaj kreas novajn aliajn. Ni klopodas listigi la nun ekzistantajn, plej konatajn dissendolistojn. Elektu por vi, uzu ilin. Pri aperintaj novaj listoj informu al "ret-info", kiu diskonigas ĝin al esperantistoj en ĉ. 80 landoj.

László Szilvási
ret-info@eventoj.hu (forigu la internan vorton 'forigu')


E-Centro
Eventoj
Scienca Biblioteko
S.T.E.B.
Filtrata novaĵservo
RET-INFO
Internacia Kalendaro
de E-aranĝoj
Diversaj servoj
ĉe Eventoj