En la internacia Esperanta medio jam de 1-2 jaroj cirkulas diversaj klaĉoj, onidiroj pri iu hungaria denuncado, pri iuj misagoj ĉe la asocia financo, pri publika pardonpeto de iu civitano al Szilvási, kaj tiel plu. Por eviti misajn informojn, jen mallonga resumo pri la afero.

Senbaza kalumnio - kaj publika pardonpeto!

Ĉiuj membroj de la Estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, HEA (inkluzive de civitano Nanovfszky György) petis publikan pardonon al Szilvási László pro la antaŭe farita de ili senbaza akuzado pri kontraŭleĝaj agoj kiel direktoro de la asocio. – Tiu publika pardonpeto okazis la 1-an de marto en 2008 dum la ĝenerala jarkunveno de Hungara Esperanto-Asocio.


En printempo de 2004 mortis s-ro Princz Oszkár, la tiama ĉefsekretario de Hungara E-Asocio. Ĝis la forpaso li estis la gvidanto de la centra oficejo de HEA en Budapeŝto. Post lia morto kolapsis la agado de la Asocio, kaj neniu estrarano zorgis pri la financoj. Pro la nepagado de fakturoj estis malŝaltita la telefono, la elektro, kaj ĉe la fino de la jaro la Asocio staris antaŭ financa bankrotiĝo. Laŭ posta esploro de Kontrola Komisiono de la Asocio fakturoj estis nepagitaj en sumo de 630 mil forintoj (ĉ. 6-monata tiama averaĝa monata salajro en Hungario).

 Szilvási László En fino de 2004. oni elektis novan estraron, kaj la taskon pri financa manaĝado por unu jaro prenis sur sin Szilvási László. Subtenite per laboro de kelkaj aktivuloj, per financa kaj infrastruktura helpo de "E-Asocio ĉe Eventoj, KEA", per akiritaj eksteraj subvencioj, per organizado de E-kursoj kaj vendado de lernolibroj ene de unu jaro li tute resanigis la financan staton de la Asocio.

Kiam post 1 jaro Szilvási retiriĝis el la estraro, laŭ la financa raporto de la Kontrola Komisiono de la Asocio estis repagitaj ĉiuj antaŭaj ŝuldoj de 630 mil HUF, estis pagitaj ĉiuj kurantaj funkciadaj kostoj, kaj la kaso de la asocio enhavis kroman 600 mil forintojn - kaj estis atendata alveno de pliaj ĉ. 500 mil forintoj.

Envio kaj denuncado

La sukceson de Szilvási kaj liaj helpantoj tamen ne ĉiu akceptis pozitive. La sukcesoj ĉe iuj vekis envion, ĉe aliaj timon pri eventuala perdo de sia influo. La tiam freŝe pensiigita prezidanto Nanovfszky György iniciatis revizoran kontrolon, kaj vortumis kontraŭ Szilvási serion de akuzoj. Parto de ili estis ridindaj, sed kelkaj aliaj formis (senbazan) akuzon pri neleĝa prizorgo de asociaj financoj. Malgraŭ la protestoj kaj klarigoj de Szilvási, surbaze de tiuj akuzoj Nanovfszky iniciatis denuncadon kontraŭ Szilvási ĉe la polico kaj ĉe la ŝtata impost-oficejo. Plimulto de estraranoj (Baksa József, Dudich Endre, Eszényi József kaj Ködmön Károlyné) ne kontraŭdiris al li, dum Acsádi Veronika (reprezentanto de la junulara asocio) forte protestis kontraŭ tio.

Szilvási kaj Acsádi Veronika konsideris la akuzan procedon kalumnio, kaj demisiis pri siaj estraraj postenoj en Hungara E-Asocio. Pro tiu kalumniado, plus la neakceptebla enhavo de la intertempe kompilita nova HEA-statuto – iniciatita same de tiu prezidanto – en fino de la jaro 2006 la Esperanto-Asocio Eventoj (KEA) kaj poste ankaŭ Hungara E-Junularo, HEJ eksiĝis el Hungaria Esperanto-Asocio kiel membroorganizoj.

La polica esplorado de la afero daŭris preskaŭ tutan jaron. Estraranoj de HEA zorgis pri la diskonigo de la akuza proceso al hungaraj aktivuloj, kaj ili eluzis por tiu celo ankaŭ kanalojn de Esperanta Civito... (vidu ekz. HeKo 318 5-A - kun serio de misaj informoj).

Tiu senbaza kalumniado fakte disbatis la tiam relative unuecan hungarian Esperanto-movadon, kaj ĝi dispartiĝis al du-tri partioj...

Publika pardonpeto al Szilvási

Post ĉ. 1 jaro, en oktobro 2007 estis fermita la esplora dosiero, kaj la ŝtata impostoficejo informis la gvidantojn de HEA, ke la akuzoj estas senbazaj, la agoj de Szilvási ne estis kontraŭleĝaj. Post 4-monata plua silentado dum la jarkunsido de HEA en marto 2008 fine d-ro Dudich Endre laŭtlegis sian deklaron, en kiu li petas publikan pardonon de Szilvási László. Lin sekvis ankaŭ Nanovfszky György, kaj ankaŭ li petis publikan pardonon al s-ro Szilvási László. Poste unu post la aliaj faris same ankaŭ la aliaj estraranoj: Ködmön Károlyné, Eszényi József kaj Baksa József.

Szilvási respondis, ke li akceptas tiujn pardonpetojn. Tio signifas, ke li ne iniciatas rebatan juran proceson pro falsa akuzado.


Disŝirita movado en Hungario

Kiel sekvo de la denuncado, la landa Esperanto-movado disŝiriĝis al 2-3 partioj.

- Pro pluraj kialoj eksiĝis el HEA du influaj kaj fortaj membroorganizoj KEA/Eventoj kaj HEJ (la junularo).
- Post la denuncado Nanovfszky kaj Dudich ricevis titolojn "honora prezidanto de HEA". Post kelkaj monatoj ili retiriĝis el la aktiva partopreno en la estraro.
- Resto de la HEA-estraro kun gvido de Baksa József kiel nova prezidanto klopodis elformi paralelajn strukturojn al tiu de Eventoj, do nun formale ekzistas 2 grandaj blokoj, du grandaj retlistoj, du adresaroj, kaj similaj.
- Granda parto de aktivuloj plene retiriĝis de la agado, la ĝis tiam elstara movada aktivado ŝrumpis al ono de la antaŭa.
- Pro diversaj kaŭzoj Hungara E-Asocio ne plu havas oficejon. La Esperanto-Centro Eventoj daŭre funkciigas plurajn servojn (internacia kalendaro, ret-info, kursoj, STEB, libroservo, ktp).

Bedaŭrinde tiuj pardonpetoj en printempo de 2008 ne estis diskonigitaj fare de la HEA-estraro, kaj ne estis sekvitaj per kunlaboro.

Tamen ni rigardas al la estonto kun espero.

Szilvási László
prezidanto de Esperanto-Asocio ĉe Eventoj (KEA)


- Deklaro pri publika pardonpeto de d-ro Dudich Endre - kopio pri la originalo

- Komuniko de Heroldo kun multaj falsaj informoj

- Deklaro de HEA-estraro pri ne-partopreno en Forumo de Civito

- Financa raporto de la Kontrola Komisiono de HEA pri 2005.

- Retejo de Esperanto-Asocio Eventoj (KEA) - (en Esperanto)

- Retejo-1 kaj retejo-2 de Hungara E-Asocio


www.eventoj.hu