Hindujo, La ponto de l'butikoj en Sringar

N-ro: bk0768

Kategorio: Urboj, Landoj, Lokoj

Eldon-lando: Nekonata lando [XX]

Aperjaro: Ne konata...

Teksto:
"Hindujo. La ponto de l'butikoj en Sringar. — Sringar, ĉefurbo de la fama valo de l'Himalaya, estas konstruita sur 6 kilometr. laŭlonge de la riverego. Jhelum, larĝa, tie je 100 metr. Multaj kanaloj trairas la urbon, tial nomita «Venezio de l'Azio». Estas ja multe da pontoj, kiel ĉi tiu, kun butikoj kaj dometoj difektitaj de l' malbona vetero, kiuj ŝajnas tre malfortikaj, ĉar ili staras super la riverego. Srinagar estis tre grava urbo, kaj ankoraŭ havas komercan gravecon; oni povas viziti belegajn ruinojn de mongolaj palacoj, kelkajn hindajn templojn kaj grandegajn moskeon. La loĝantoj estas 135.000."

Indiko:
(Tra la Landoj, 1-a serio - P. E. S.)

Reiru!

Ĉu vi havas poŝtkarton, kiu mankas ĉi tie?

Paĝo kreita de BildKart'PHP