Eventoj n-ro 242, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Pri la kosto de la komuna lingvo - mallonge

Interreto: - Esperantio.org estas vendota
           - Internacia Esperanto-Etiketo
           - Sercxilo, kontrolilo de retposxto, k.t.p...

Arangxoj: - IS
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - De nun al lingva demokratio - UEA-plendo kontraux la Euxropa
          Komisiono
        - Esperanto-semajno en kalendaro
        - Mi scias vian retadreson (2) - Helpu al UEA scii vian adreson
        - Esperanto.net: pli ol 30 mil monate
        - Raportoj laux alia maniero... - Komitatano Z
        - Lingvoj cxe la laborejo: monda enketo
        - Esperanto en la plej nova versio de MacOS X

TEJO-angulo: - Redaktoro sercxata!

Radio: - Esperanto en regiona germana radiostacio

Muziko: - Simbiozo

Gazetoj: - Persa-Esperanto revuo aperis en Irano

Rubrikoj - Mallonge (7), korespondi deziras (13)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Historio de la internacia lingvo en Kolombio
          - La magoagotago
          - Google sercxas ankaux novajxojn

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Pri la kosto de la komuna lingvo - mallonge
===========================================

En la Tago de Lingvoj estas inde okupigxi pri kiom kostas al iu lando, al
Euxropo, kaj poste al la mondo, lerni iun komunan duan lingvon. Ja la
plurcent milionoj da dolaroj pro la lingvaj servoj de la internaciaj
organizajxoj estas bagatelo, se kompari gxin kun la lernokostoj de iu nacia
lingvo, kiu kiel komuna lingvo estus deviga por cxiuj homoj. Estu gxi la
angla.

Averagxkapabla homo povas alproprigi averagxe malfacilan lingvon dum cx.
2000 laborhoroj por povi kontentige bone uzi gxin en cxiutagaj konversacioj
kaj en sia fako (kio tamen ne estas gepatralingva nivelo!). Cxiujare cx.
1,5% de la logxantaro devas aperi kiel nova lingvoscianto. Ekz. en Germanio
tio signifas 1,2 milionojn da civitanoj, kiuj devus lerni po 2000 horojn.
Taksante la horsalajron je 5 EUR, unu lernanto senpage plenumas valoron de
10.000 EUR, dum la suma lernotempo estas 2,4 miliardoj da laborhoroj,
ekvivalento de 12 miliardoj da EUR/jaro. Inter la 340 milionoj da
neanglalingvuloj de la 400 milionoj da logxantoj de la Euxropa Unio,
cxiujare devas aperi 5 milionoj da novaj lingvosciantoj, kio signifas 10
miliardojn da laborhoroj, t.e. 50 miliardojn da EUR (aux USD) cxiujare. Se
la tuta homaro de 6,4 miliardoj da homoj (el kiuj nur 400 milionoj, t.e. 6%
estas la denaskaj anglalingvanoj) devas alproprigi la anglan, 90 milionoj
da novaj lingvosciantoj devas aperi sur la merkato cxiujare, kio signifas
180 miliardojn da laborhoroj, t.e. koston de 900 miliardoj da EUR aux USD,
sed kune kun la kostoj de la instruado kaj aliaj rilataj kostoj, gxi
atingos 1000 miliardojn/jaro.

En 1999 la 15 plej fortaj povoj kune elspezis 570 miliardojn da USD por
defendkostoj. Do la lernado de la angla bezonos preskaux ties duoblon. Sed
la alproprigo de Esperanto postulas averagxe nur 200 laborhorojn/lernanto,
do akcepti Esperanton dekonigus la tempon kaj la koston de la lernado. En
Germanio ekzemple al 1000 EUR/lernanto, tutlande al 240 milionoj da
laborhoroj/jaro t.e. 1,2 miliardoj da EUR/jaro.

Elekti nacian lingvon komuna lingvo estas ne nur politika diskriminado, sed
rezultigas gravan malbonigxon de la ekonomia konkurenckapablo kaj falon de
la vivnivelo de alinacilingvanoj, dum elekto de Esperanto kauxzas
diskriminadon nek en la lingvolernado, nek en la ekonomio.

Esperanto kiel deviga komuna dua lingvo kompreneble starigas nenian
obstaklon kontraux lauxplacxa alproprigo de kiaj ajn pluaj lingvoj, ecx la
scio de Esperanto grave plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj.

Otto Haszpra

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Esperantio.org estas vendota
============================

Esperanta Radikala Asocio, ERA, ekiriginte novajn politikojn, vocxdonitajn
en la lasta Kongreso, elmetas por vendo la retpagxaron de Esperanta
Komunumo, www.esperantio.org. Interesigxantoj bonvolu sendi mesagxon al la
adreso "era@forigu.internacialingvo.org" sian acxet-oferton kaj indikojn pri la
intencata uzo-celaro. La Era-estraro decidos laux la plej favora rilato,
monsumo / uzocelaro.

***************************************************************************

Internacia Esperanto-Etiketo
============================

Ligo "Humanitas" lancxas projekton de Internacia Esperanto-Etiketo cxe
http://www.geocities.com/adhumanitatem/bontes.htm - Estas invitataj
esperantistoj el plej diversaj landoj de la mondo partopreni gxian
kunmetadon per aldonado de ilialoke gravaj kaj specifaj reguloj de la
afabla, kultura, civilizita sinkonduto. La elirpunkto estu kerno de la
mezeuxropa etiketo.

Cxiuj kunlaborontoj estos menciitaj kiel kunauxtoroj de la projekto kaj se
kaj kiam gxi estos finita, gxi estos eldonita de la Ligo "Humanitas" en
presita formo.

Mato Sxpekuljak
Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

Sercxilo, kontrolilo de retposxto, k.t.p...
===========================================

Israela rusdevena novulo Alexey Kletsel profesia
aspektigisto kunlaboris pri interfaco de senpaga aldonajxo al
Internet Explorer kaj sukcesis konvinki la prizorgantojn, ke
ankaux Esperanto estu aldonita.

La programeto estas tute senpaga. Gxi similas
al programeto "Google-bar" - do, helpas pri sercxado,
kontrolado de viaj POP3-posxtkestoj, blokas elsaltantajn
fenestrojn, kontrolas domajnnomojn, k.t.p.

La programeto elsxuteblas de: www.pbar.net.

Andrej Grigorjevskij

***************************************************************************

ARANGOxJ
////////

IS
==

La Germana Esperanto-Junularo invitas vin al la 46-a Internacia Seminario.
Gxi okazos de la 27-a de Decembro 2002 gxis la 3-a de januaro 2003 en
Trier, Germanio. Kadre de nia temo "Ekstremismo - specoj, originoj, efikoj"
ni diskutos pri la diversaj formoj de ekstremismo kiel ekzemple ekstrema
politiko, religio aux sporto. Ankaux interesos nin de kie ili venas kaj
kiel ili ekigxas. Plie ni volas rigardi al la konsekvencoj de la formoj de
ekstremismo.

Cxijare la Internacia Seminario okazos en la plej malnova urbo de Germanio
- Trier. Gxi situas en la okcidento de Germanio, tio estas la fama
vinregiono "Mosel". Trier havas belegan kaj komfortan junulargastejon kun
dusxo kaj necesejo en cxiu cxambro. En la subtera etagxo trovigxas belega
trinkeja salono kie ni povas amuzigxi cxe biero aux vino el la regiono. Sed
tio estas nur kelkaj de la avantagxoj de tiu cxi ejo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Martin Sawitzki
Max-Planck-Ring 8d / L 56. DE-98693 Ilmenau
http://www.internacia-seminario.de

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

10-14.12. Unu Jarcento de E-o tra la verkoj de Valo en Bouresse. Inf:
Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo:
+33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
12-16.12. 22-a Rusia Esperantista Kongreso en Moskvo. Inf: Rusia Esperanto-
Unuigxo, pk. 57, RU-105318 Moskva, Rusio. Rete: esperanto@forigu.au.ru
* * *
13-15.12. Kulturaj tagoj rememore al Zamenhof en Brasxov. Inf: Jolanda
Jozsi, str. Brinduselor 92 bl. 41A sc.C ap33, et.8, RO-2200 Brasxov,
Rumanio.
* * *
14.12. AEROB - Antauxkristnaska E-renkontigxo en Vieno. Inf: Esperanto-
Societo, Alica Komlosxiova, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio.
Tel.: +421-02-43291604. Rete: balaz12@forigu.post.sk
* * *
14-15.12. Zamenhofaj Tagoj, Odessa. Inf: E-Klubo "Verdajxo", a.k. 71,
UA-65026 Odessa, Ukrainio. Rete: zoo@forigu.te.net.ua
* * *
15.12. Zamenhofa tago 2002, renkontigxo cxe DLF "La Pineta", Verona PN.
Inf: Fervojista Esperanto-grupo, Enrico Molesini, rete: molesini@forigu.tin.it
* * *
24.12-03.01. Kristnaska-Novjara Esperanto-Feriado, Karlovo. Inf: B. Leonov,
Esperinform, p. k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete:
leonov@forigu.rozabg.com

***************************************************************************

MOVADO
//////

De nun al lingva demokratio...
==============================

UEA-plendo kontraux la Euxropa Komisiono

La respondo de la Euxropa Komisiono al la oficiala plendo de UEA al la
Euxropa Mediatoro, Jacob Soederman estis tre longa, pli ol 20 pagxoj kun
aldonajxoj, gxi provis senkulpigi la Euxropan Komisionon de la lingva
diskriminacio kontraux nedenaskaj parolantoj de la angla. Kiel vi ja scias
estas cxiam pli da dunganoncoj kiuj postulas ke kandidatoj denaske scipovu
la anglan. En gxia respondo, la Komisiono provas montri ke gxi:

a) jam agnoskas ke la postulo de gepatralingva scipovo de lingvo estas
diskriminacie (La Euxropa Komisiono prefere evitas la specifajn vortojn
"English mother tongue" aux "English native speaker");

b) jam agadas kontraux cxi tiu tipo de diskriminacio.

UEA preparas respondon al la Euxropa Mediatoro. La celo estas devigi la
Euxropan Komisionon protekti la lingvajn rajtojn de cxiuj civitanoj. La
plendo pri la lingva diskriminacio, far de UEA en aprilo 2002, celas, do,
ke la Euxropa Komisiono:
1) agnosku la diskriminacian naturon de diverstipaj dunganoncoj, kiuj estas
   oficiale malfermataj al cxiuj civitanoj sed neoficiale rezervataj al
   denaskaj parolantoj de la angla ["English mother tongue", "English
   native speaker", "English mother tongue or equivalent", ktp].
2) certigu ke gxi ne plu financos tiujn organizojn kaj firmaojn kiuj
   diskriminacias kontraux nedenaskaj parolantoj de la angla.
3) studu kaj esploru rimedojn kaj metodojn eviti lingvan diskriminacion far
   de organizoj plene kaj parte financitaj de gxi.

Cetere, post dissendo de gazetara komuniko pri la lingva diskriminacio en
Nederlando, tre angligita okcidenteuxropa lando, aperas kelkaj artikoloj en
la nacia gazetaro.

Dafydd ap Fergus
Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com

***************************************************************************

Esperanto-semajno en kalendaro
==============================

Jxus aperis en Nederlando la venontjara versio de la cxiujara scienc-tema
sxirfolia kalendaro, kun po 1 demando/tezo kun dorsflanka klarigo por cxiu
tago de la jaro. La kalendaro por 2003 enhavas Esperanto-teman semajnon de
la 15-a gxis la 22-a de decembro. La kalendaro estas populara jarfina
donaco kaj estas vaste vendata tutlande. La sep demandojn kaj akompanajn
klarigojn de la Esperanto-semajno redaktis Wim Jansen.

el Nun

***************************************************************************

Mi scias vian retadreson (2)
============================

Helpu al UEA scii vian adreson

Centra Oficejo de UEA lastatempe ekfunkciigis plurajn novajn - kaj tre
utilajn - retajn servojn, inter ili la auxtomatajn plusendajn retadresojn
"via_ueakodo@forigu.uea.org".

La nova servo estas ege utila por helpi la intermembran komunikadon, sed
postulas ankaux plenumon de formalajxoj.

Kvankam la teknika fono estas komplete preparita, por uzi la avantagxojn de
la novaj servoj estas necese fari 2 pasxojn ankaux de via flanko:

sendi formalan konsenton pri la ekvivigo de via uea-retadreso (necesa pro
burokrataj kialoj)

anonci al la CO (kun mencio de via uea-kodo) vian aktualan vivan
retadreson, al kiu la Esperantlingvaj mesagxoj estu plusendataj.

La formalan konsenton kaj informon pri via viva retadreso sendu al la
adreso: "sekretario@forigu.uea.org".

Laszlo Szilvasi
Eventoj / Ret-Info

***************************************************************************

Esperanto.net: pli ol 30 mil monate
===================================

Pasis kvar monatoj ekde la momento, kiam komence de junio la retejo
Esperanto.net estis refunkciigita sub la administrado de UEA. Dum tiu tempo
en gxi estis registritaj 125 mil vizitoj - averagxe cx. 1000 vizitoj
cxiutage. Monaton post monato la kvanto de la vizitantoj kreskas kaj en
septembro da tiuj jam estis cx. 32 mil!

Cxe sercxado de vorto "Esperanto" la retejo estas montrata sur la unua
pozicio de la plej grandaj sercxmasxinoj kiel Google, AltaVista, Yahoo! kaj
kelkaj aliaj.

La retejo nun prezentas informojn pri Esperanto en 57 lingvoj de la mondo
kaj ilia nombro dauxre kreskas.

CO de UEA

***************************************************************************

Raportoj laux alia maniero...
=============================

Komitatano Z

En la revuo "La Ondo de Esperanto" ekde la somero laboras "Komitatano Z",
kies gxisnunaj kritikaj artikoloj vekis ardan reehon cxe pluraj komitatanoj
de UEA kaj cxe gvidantoj de landaj asocioj - simile kiel la iamaj kolumnoj
de "Ko Nurmi" en Eventoj.

La gxisnunaj artikoloj de "Komitatano Z" legeblas en la reto cxe
http://Esperanto.Org/Ondo/ (iru al la rubriko "Vortoj de Komitatano Z").

Sube vi trovas la lastan, oktobran gloson.

Hobiisma sindromo

Profesiigo estas unu el la celoj de la laborplano de UEA. Malfelicxe la
nuna estraro ekrealigis gxin kontrauxdire, malfortigante la kapaciton de
sia profesia mano, la Centra Oficejo. Tamen, profesiigo kaj profesieco ne
limigxas al dungitoj. Ecx se UEA kaj aliaj Esperanto-establoj duobligus
sian dungitaron, nia sorto plu dependus de neprofesiaj aktivuloj. Ili devas
farigxi pli profesiecaj ol nun. Tio ne estas nova slogano. Gxia plej
elstara advokato estis Lapenna, kiu metis gxin en la centron de sia
konstruado de "moderna UEA".

Hobiismo ne eviteblas sur la herboradika nivelo, sed gxi estas des malpli
pardonebla, ju pli supra estas la movada nivelo. Landa asocio devas esti
pli profesieca ol loka klubo kaj sur la internacia nivelo la postuloj estas
ankoraux pli severaj. Evidente la plej severajn kriteriojn oni devas
starigi al la gvidado de UEA. Tial sxokis legi la reagon de estrarano
Andrej Grigorjevskij al kritikoj pri diletante kompilita estrara
agadraporto pri la jaro 2001. Laux li la estraranoj ne povas esti pli
profesiecaj ol la membroj, cxar ili estas elektitaj el inter la membroj kaj
plenumas siajn taskojn en libera tempo. Mi tamen kredas, ke membroj
atendas, ke estrarano de ilia monda organizajxo ne estu kiel kiu ajn el ili
sed pli kapabla, klera kaj kompetenta, unuvorte: profesieca. En tiu senco
la estraro kaj cxiuj organoj de UEA estu la kremo de la asocio.

Hobiismo havas profundajn radikojn. Gxi kasxigxas en cxiu esperantisto,
cxar praktike Esperanto ja estas hobio al cxiu. Inter ni trovigxas
aprezataj fakuloj de diversaj kampoj, sed ni ne povas profiti de iliaj
kapabloj. Kiam ili libertempe okupigxas pri Esperanto, ili malvestas sin de
sia profesio aux fako kaj farigxas esperantistoj. Ili volas malstrecxigxi,
havi kontrauxpezon al sia taga vivo. Kalocsay estis eminenta medicinisto,
sed ni havas de li neniun libron pri medicino. Nu, lin ni pardonas pro liaj
superbaj servoj al nia lingvo, sed kion diri pri Ricxard Wood? Tiu usonano
verkis angle renomajn librojn pri kurtonda auxskultado sed ecx ne unu
brosxuron en Esperanto por helpi nin kapti Esperanto-staciojn. Kaj kiu
hobio en niaj renkontigxoj estas la plej populara post Esperanto? Fotado.
Tamen, ni ne havas lernilon de fotado. La finno Vilho Setala aperigis tiajn
nacilingve, sed kiel esperantisto li preferis senutile verki pri
participoj. Ankaux la fakaj asocioj suferas, cxar elstaraj fakuloj ne
kunportas sian fakon en Esperantujon. Sekve ilingvidas hobiuloj, kies veraj
fakoj estas aliaj. Ne mankas esceptoj, sed ili estas esceptoj. Kelkaj tiaj
kolektigxis en AIS, kie ili prelegas Esperante unu al aliaj, sed ili zorgas
ankaux pri la administrado, kiu sekve estas malprofesia kaj malseriozigas
ilian institucion cxe eksteruloj.

La hobiisma sindromo subfosas nian movadon. Necesas konscii pri gxi kaj
kontrauxagi gxin. Mankon de kompetenteco ne eblas anstatauxigi per
entuziasmo.

"Komitatano Z"
el La Ondo de Esperanto

***************************************************************************

Lingvoj cxe la laborejo: monda enketo
=====================================

La grupo "Language Advantage" provas instigi la britojn pli interesigxi pri
lingvolernado, kaj tiucele starigis diversajn agadojon, inkluzive de
cxiujara monda enketo pri lingvoj cxe la laborejo. Jxus la britaj
Esperantistoj ekstarigis kontaktojn kun ili, kaj ili ja interesigxas pri
Esperanto. Tio signifas, ke ni trovis aldonan organizajxon kiu interesigxas
pri popularigo de Esperanto.

La jxusanoncita monda enketo (bedauxrinde nur en la angla lingvo tamen!)
troveblas cxe: http://www. languageadvantage.com/surveys/worksurvey02.htm.

Amasa partopreno povus nin do multe helpi.

Ian Fantom
Rete: eabnetnews@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Esperanto en la plej nova versio de MacOS X
===========================================

Esperanton eblas elekti kiel menulingvon en la plej nova versio de nova
operaciumo de Apple-komputiloj Jaguar - (MacOS X v.10.2)!

Kaj precize tiel - oni elektas Esperanton - la vorto estas uzita kun
akuzativo!

Kial tiel gramatike korekte por Esperanto, sed ne por la angla, kiu estas
la baza lingvo de la operaciumo, oni indikis nian lingvon, dume estas
mistero.

laux Stanley Neil Glass
Rete: stano@forigu.mac.com

***************************************************************************

TEJO-angulo
***********

Redaktoro sercxata!
===================

Sercxatas redaktoro de "Koncize" - internacia Esperanto-gazeto kiu celas
kolekti interesajn artikolojn en Esperanto de nacinivelaj gazetoj.

Dezirantoj povas kontakti:

OKEJ-Grupo de TEJO
Rete: tejo-okej@forigu.yahoogroups.com

***************************************************************************

RADIKO
///////

Esperanto en germana regiona radiostacio
========================================

La radiostacio "NB-Radiotreff 88.0", regiona radio en Neubrandenburg, iom
norde de Berlino, enkondukos cxiumonatan unuhoran programeron pri
Esperanto.

Gxi estos elsendata cxiam la unuan jxauxdon de la monato de la 18-a gxis la
19-a horo. La unua sendajxo okazis eksterregule la 31-an de oktobro -
postaj elsendoj okazis la 7-an de novembro, la 5-an de decembro ktp. La
radioprogrameroj pri la tutmonda aplikado de la internacia lingvo Esperanto
estos riceveblaj ankaux per la interretaj pagxoj de "NB"Radiotreff 88.0"
cxe: http:// www.nb-radiotreff.de/.

laux Ret-Info
rete: retinfo@forigu.eventoj.hu

***************************************************************************

MUZIKO
//////

Simbiozo
========

Frukto de kunlaboro inter la konata brazila muzikisto Flavio Fonseca kaj la
elstara poeto Geraldo Mattos, prezidanto de Akademio de Esperanto, AdE. Tiu
cxi disko prezentas bukedon de muzikstiloj kolorigitan de la sudamerika
etoso kaj de kreema arta ricxeco. El gxi vi auxdos karnavalan sambon,
sxoron, bosanovon, latinan jxazon, noveraan muzikon kaj ecx iun teknoecan!
Cxiuj arangxoj estis registritaj per digxita sonsistemo, en altnivela kaj
plej fresxdata teknologio. Kaj belegan modernan kovrilon kreis Elison
Simas, kun cxiuj kantitaj tekstoj kaj aliaj informoj.

Pluraj invititaj muzikistoj partoprenis: Jorge Cardoso, unu el la plej
konataj mandolinistoj en Brazilo; Eugenio Matos, pianisto kaj muzikestro;
Evandro Barcellos, kavaketisto kiu specialigxis pri karnavala sambo;
Marcelo Lafeta, spertega gitaristo, kiu partoprenis en du kantoj; Gilza
Maria, kiu bele ludis tenoran bekfluton; kaj Cristina Pancieri, konata en
Esperantio pro aliaj kunlaboroj kun Flavio Fonseca.

Nepre nemalhavebla KD! Gxi plibriligas la esperantan kulturon, kaj vi povas
uzi gxin por disvastigo de Esperanto, en bazaj kaj dauxrigaj kursoj, kaj,
cxefe, por auxdi, reauxdi, reauxdi...

Prezo de la disko estas 10,50 EUR + sendokostoj, ekde 3 ekzempleroj: 7,00
EUR + sendokostoj.
Pliaj informoj kaj mendoj cxe:

Brazila Esperanto-Ligo
Caixa Postal 3625, BR-70084-970 Brasilia/DF, Brazilio
Rete: bel@forigu.esperanto.org.br

***************************************************************************

GAZETOJ
///////

Persa-Esperanta revuo aperis en Irano
=====================================

En la historio de Esperanto en Irano neniam aperis oficiale revuo en
Esperanto. Antaux 6 monatoj post 5-jara atendado oni akiris la permeson de
la Ministerio pri Kulturo, ke s-ino Fariba N. Maghd estu respondeca
direktorino de la persa-Esperanta revuo "Payam-e Sabzandishan" (Mesagxo de
Verdpensuloj).

La 25-an de septembro jam aperis la 1-a numero de trimestra revuo
Sabzandishan en du lingvoj (persa kaj E-o).

Adreso:
P.O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano
Rete:info@forigu.sabzandisxan.com

***************************************************************************

MALLONGE
////////

La 5-a Internacia Festivalo de video-filmoj en
Esperanto okazis la 9-an de novembro 2002 en Maribor, Slovenio.
Pri la rezultoj de la festivalo vidu postajn numerojn de Eventoj.
==================================================================

* * *

Wu Guojiang, komisiito de UEA pri la agado
"Gxemelaj urboj" kompilas revueton, informilon pri sia temo.
La gxis nun aperintaj numeroj 1 kaj 2 estas peteblaj de li: Wu
Guojiang, rete: amikeco999@forigu.21cn.com.

* * *

Aperis antaux ne longe libro pri la mirinda
vojagxo de Nils Holgersson, mondfama rakonto de Selma Lagerlof
en Esperanta traduko de Sten Johansson. 14 x 21 cm, 615 p. 160
ilustrajxoj. Eldonis: Fonto.

* * *

En Maribor, Slovenio la sxtata instanco por
senlaboruloj aprobis financi salajron gxis la fino de 2003 por
unu laboristo kiel helpsekretario de Asocio por Euxropa
Konscio, kiu konstante kunlaboras kun la loka Esperanto-societo.
La oficisto estas juna esperantisto Ivo Mocxnik.

* * *

Antaux monato kreigxis en Harare - Zimbabvo
nova E-klubo: "Amika Klubo de Zimbabvo". La Klubo konsistas el
cxirkaux 25 personoj, inkluzive komencantojn en la agxo
11-30 j., franclingvaj elmigrintoj cxefe el Kongo-Zairio.
Adreso: Byamungu Matata, C/O Amika 
Klubo de Zimbabvo, Poste
Restante, Harare, Zimbabwe, aux P.O. Box: 7576, Harare,
Zimbabwe, rete: amikaklubozim@forigu.37.com.

* * *

Loka Esperanto-asocio starigis budon dum 4-taga
foiro, kiu estis arangxita okaze de fama regato-konkurso en
Barcolana, Italio en dua semajno de oktobro.

* * *

Esperanto-Kurso kaj prelego pri Esperanto okazis en
la Heilongjianga Scienca kaj Teknologia Instituto la 7-an de
novembro 2002 kun pli da 130 partoprenantoj. 45 studentoj ekvolis
lerni Esperanton en la kurso.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS

33 j. sociala pedagogino. Interesoj: biciklado,
vojagxado, montmigrado, korespondado, vivmanieroj, kulturoj,
legado. Adreso: Anka Vozlicx, Vojkova c. 77, SI-1000
Ljubljana, Slovenio, rete: anka.v@forigu.siol.net.
============================================

22 j. frauxlo, fabelisto. Interesoj: muziko tradicia,
naturo, marsxo, fabeloj. Adreso: Demerval Julien, Petit
Grammont, FR-87470 Peyrat le Chateau, Francio, rete:
Grgf@forigu.netcourrier.com.

20 j. frauxlino. Adreso: Mojhgan Vatanpur, Tabage 3,
Buluk-e 2, Shahrak-e Seyd ol Shohada, Kh: Babai, Yaft Abad,
Tehran, Irano.

21 j. sinjorino. Malihe Vakili, NO:4, K: 4 Garbi, Kh:
Fakuri, Ashrafi Esfahani, Punak, Tehran, Irano.

25 j. komencanto, matematikisto. Adreso: Fernando
Gonzalez Del Cueto, Avinon 9 Col. Villa Verdun Mexico DF, MX"01810, Meksikio, rete: fcueto@forigu.yahoo.com.

32 j. edzigxinta komencanto. Interesoj: karateo kaj
aliaj militartoj, budaismo kaj aliaj religioj, filozofio,
politiko, kino, bonaj libroj, gauxsxa kulturo, aliaj
kulturoj. Adreso: Karlos Riella, Rua General Victorino, 2195, BR"97510-330 Uruguaiana, RS, Brazilo, rete: riella"esperanto@forigu.bol.com.br.

39 j. edzigxinta programisto. Interesoj: literaturo
(plejparte sciencfikcio), auxtonoma roboto konstruado, TRIZ
teorio, internacia muziko, biciklado, programado, internaciaj
kulturoj. Adreso: David Henderson, 735 W Stanford Ave, Gilbert,
AZ 85233 Usono, rete: cadetpirx@forigu.qwest.net

22 j. frauxlino. Interesoj: vojagxado (speciale
pet-veturo), legado, kantado kaj gitarludo. Adreso: Natalja
Masljonkina, 1a, Kluchevaja Strato, ap. 15, RU-153023 Ivanovo,
Rusio, rete: sincereco@forigu.inbox.ru.

19 j. viro. Interesoj: entute muziko (sed unue jazo),
lingvoj, libroj, skribado. Adreso: Miles Barstead, 1285 Seawind
Dr. Gabriola Isl. BC, Kanado V0R1X7, rete: mbarstead@forigu.shaw.ca.

46 j. instruistino. Interesoj: lingvoj, amikeco,
vojagxo, legado, mineraloj. Adreso: Ilona Fedor, Komlosteto u.
46, HU-3533 Miskolc, Hungario, rete: ilonaf@forigu.freemail.hu.

15 j. studento. Interesoj: muziko, filosofio, kaj
lingvoj. Adreso: Paulo de Souza, Rua Dom Nery, 324 - centro Pouso
Alegre, MG 37. BR-550-000 Brazilo, rete: dexterp@forigu.bol.com.br.

35 j. akustika kunlaboristo. Interesoj: lingvoj,
komputiloj, scienco, biciklado kaj (Asia, precipe Indonezia)
kuirado. Adreso: Bert Klijn, Klipper 119 NL-1721 GW Langedijk,
Nederlando, rete: bertmarjan@forigu.hetnet.nl.

30 j. sciencisto. Interesoj: naturo, biologio, historio,
politiko, kulturo kaj lingvo. Adreso: Dr Dallas Jason Grasby, 4
Francis St, Bedford Park, 5042, Australio, rete:
dgrasby@forigu.arcom.com.au.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxar post du numeroj Eventoj ne plu aperas. Ni ne plu aperigos demandaron
por la "Eventa Ludkvizo".

Esperantistoj, kiuj gxis nun partoprenis:
- Acsadi Veronika, Hungario;
- Asztalosne Koltai Gyorgyi, Hungario;
- Bedkowska, Maria, Polio;
- Bondesan, Michele, Italio;
- Castelli, Giuseppe, Svisio;
- Charlot, Vincent, Francio;
- Csizmadia Janos, Hungario
- Fedor Istvanne, Hungario;
- Ferroul, Jacques, Francio;
- Fin, Antonio, Italio;
- Harmon, William, Kanado;
- Hartwig, Anny, Germanio;
- Huberdeau, Jackie, Francio;
- Hubert, Denise, Francio;
- Jsekowska, Marie, Polio;
- Kaneen, Brian D., Kanado;
- Kemppainen, Erkki, Finnio;
- Kolker, Boris, Rusio;
- Konczol Erno, Hungario;
- Molnar Maria, Hungario;
- Niederbroker, Kurt, Germanio;
- Nilsson, Ivar, Svedio;
- Noulin, Marc, Francio;
- Patek, Leopold, Auxstrio;
- Plachta, Stanislaw, Polio;
- Ruggiero, Nicola, Italio;
- Saivo, Gian Piero, Israelo;
- Skalska, Hanna, Polio;
- Skalska, Malgorzata, Polio;
- Suranyine Ny. A. Katalin, Hungario;
- Sutton, Gwenda, Mov Zelando;
- Tolnai Laszlo, Hungario;
- Toth, Vilhelmo, Hungario;
- Vojacek, Josef, Cxehio;
- Wozniczka, Jozefo, Germanio.

* * *

Ni dankas vin, ke vi kunludis!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Historio de la Internacia Lingvo en Kolombio
============================================

dauxrigo de la antauxa numero

La 24-an de septembro de 1970, en Medellin, fondigxas "Esperanto-Klubo
Medegxina" iniciato de profesoro Manuel Angel, kiu gxin prezidis; sinjoro
Nestor Alfredo Gomez estis al sekretario. Pri la okazintajxo aperis raporto
en jxurnaloj: La Nueva Mahxana (31-an de oktobro 1970), El Tiempo kaj El
Espectador.

De 1970 gxis 1972 UEA havis du reprezentantojn en Cartageno: pastro Luis E.
Palacios Toral (delegito) kaj profesorino Maria Luisa Rodriguez Juliao
(fak-delegitino pri turismo).

De 1971 gxis 1975, studentoj Luis Guillermo Restrepo Rivas, Jorge Enrique
Arango M. kaj Jairo Del Rio konsistigis neformalan grupon nomata "Esperanto
Dialoga Asocio". Pri tiu evento aperis letero la 1-an de oktobro de 1971,
en la dua pagxo de la sekcio "Magazin Dominical" de jxurnalo El Espectador.
La grupeto presis modestan bultenon sub la nomo "K.T.P.", kaj instruis la
Internacian Lingvon enloke kaj ecx per koresponda kurso, kio helpis
disvastigi la Internacian Lingvon en iom apartaj kaj disaj urbetoj.

En 1972, en Medellin, lernis Esperanton, laux instruo de Manuel Angel, s-ro
Jorge Velasquez G. Kiu farigxis poste unu el la plej gravaj disvastigantoj
de la lingvo per sia dauxra laboro kiel Esperanto-instruisto. Li versxajne
estis unu el la plej konstantaj instruistoj de Esperanto en Kolombio.
Kelkajn jarojn poste s-ro Velasquez eldonadis bultenon "Laboro" kaj fondis
humanisman movadon kun nomo "Universala Familio" kies slogano estas: "Per
amo kaj Esperanto, ni estos Universala Familio". S-ro Velasquez estis
fakdelegito de UEA pri Katolikismo.

La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, D-ro Poul Neergaard
vizitis nian landon ankaux en 1972. Krom grava esperantisto, li estis fama
sciencisto, auxtoro de "La Vivo de la Plantoj". Esperantistoj de Medellin
atingis ke okaze de la 7-a Internacia Kongreso de Orkideologio, okazinta en
tiu"cxi urbo, en aprilo de 1972, radiostacioj: "Sutatenza" , "Ritmos" kaj
la "Voz de la Universidad" (cxi-lasta de la Universitato de Antjokio)
inkludu Esperanton, inter la plurlingvaj salutoj al partoprenantoj, periode
disauxdigitaj radie.

En la 57-a Universala Kongreso de la sama jaro, en Portland (Usono),
partoprenis s-ino Leonor Calvo y Feijio kaj s-ro Libardo Vargas Cuellar.
Cxi lasta, fondinto de la lingvo"lernejo "AVC", kiu ofertis Esperanton
inter siaj instruajxoj. S-ro Vargas agadis por Esperanto dum multaj jaroj.

La 24-an de septembro de la sama jaro, en la 6-a pagxo de la sekcio
"Magazin Dominical" de jxurnalo El Espectador aperis artikolo "Esperanto
kontraux babel", far profesoro Luis Jorge Santos Morales.

Bedauxrinde, krom la bonaj disvolvigxoj, la jaro 1972 alportis ankaux
malbonajxon: la morto de la grava esperanto-aktivulo Jess Antonio Velez
Rojas.

En julio de 1973, nederlanda esperantisto OeneHoekstra, kun sia edzino
Johana kaj ilia filo Johano vizitis Kolombion, kaj prelegis en la
Universitato Pontifika Bolivarjana de Medellin. Pri la vizito kaj la
prelego aperis artikolo en la 4-a pagxo de la jxurnalo El Colombiano de la
sama urbo, la merkredon 25-an de julio de 1973.

La saman jaron, s-ro Tirso Castrillin, publikigis duteman libron:
"Esperanto/ Ajedrez Practico" en Eldonejo "Bedout", kie li laboris. Duono
de la libro temas nur pri Esperanto kaj duono nur pri sxako. Estas du
apartaj libroj unuece binditaj.

En la 58-a Universala Kongreso de Esperanto de la sama jaro, en Boegrado
(Jugoslavio), partoprenis s-ro Lope-Hugo Ortegin Espinel.

De 1973 gxis 1975 ingxeniero Diego Hoyos Esbobar estis peranto de UEA kaj
fakdelegito pri sporto, dum Lope-Hugo Ortegin dauxris kiel fakdelegito pri
ingxenierado kaj pri lingvoj.

S-ro Jairo Del Rio logxadis en 1974 en urbeto Segovio (departamento
Antjokio), kaj tie instruis La Internacian Lingvon. Inter la lernantoj
trovigxis junulo Luis Felipe Saldarriaga, kiu multe agadis poste por
Esperanto.

En la 59-a Universala Kongreso de Esperanto (1974), en Hamburgo (Germanio),
partoprenis s-ro Augusto Ochoa P. (Jarojn poste li vojagxis eksterlanden,
por logxi en Svislando kaj poste en Israelo).

En 1975 en Medegxino, kun 40 cxeestantoj, fondigxis Antjokia Esperanto-Ligo
(A.E.L.); prezidanto estis Miguel Angel, kaj sekretario estis Luis Guilermo
Restrepo Rivas. La novajxo aperis en la jxurnalo El Colombiano la 5-an de
majo.

La Ligo atingis Juran Personecon laux Rezolucio 9889 de la jaro 1975 en al
Registaro de Antjokio. Poste Miguel Cano Estrada estis la dua prezidanto de
la Ligo. Tiutempe A.E.L. komencis prelegserion sub la nomo "verdaj
vendredoj", kiuj kunigis la lokajn esperantistojn cxiusemajne.

Tiujare, en la 60-a Universala Kongreso, okazinta en Kopenhago (Danlando),
partoprenis ingxeniero Libardo Mejia. S-ro Mejia estis delegito de UEA, kaj
fakdelegito pri vegetarismo dum pluraj jaroj.

En 1975 Luis Fernado Martinez Solis publikigis artikolon oZamenhof no ha
esperado en vano" (oZamenhof ne esperis vane") publikigita en la revuo de
la Antjokia Universitato (N-ro 50 (145) pagxoj 345-350, jun-sep. 1975).

En la 60-aj kaj 70-aj jaroj, grava esperanto"aktivulo en urbo Rionegro,
proksima al Medellin, estis advokato Francisko Ocxoa P., radioamatoro. Li
publikigadis bultenon oStelo de Rionegro".

En la 70-aj jaroj profesoro Luis Jorge Santos Morales, ekde sia Lingva
Instituto Winston-Salem (unue fondita en Bukaramango kaj poste kun aliaj
sidejoj en Bogota, Cali kaj Medellin), starigis perkorespondan Esperanto-
kurson.

Vekigxis ankaux la poresperanta aktivado en la urboj Armenia kaj Montenegro
de Departamento Quindio: 15 homoj fondis, la 4-an de januaro de 1976,
Kindian Esperanto-Grupon,kies cxefaj membroj estis: Luis Fernando Agudelo
G., Gloria Biviana Valez, Pedro Camacxo, Jaime Ecxeverri Uribe, Jorge
Duarte Prado kaj Ovidio Cardona Botero. Tiutempe aperis kvar modestaj
bultenoj de politikaj tendencoj: en Armenia "Esperantista Martelo" de
Kindia Esperanto-Grupo, en Bogota "Esperantista Unueco", redaktata de
Gonzalo Bermdez, kaj en Medellin oEsperanto-Internaciista", redaktata de
studento pri antropologio Francisko Gonzalez, kaj "Mutualo" redaktata de
Luis Fernando Martinez Solis. Cxi-lastaj en studgrupo de la Universitato de
Antjokio redaktis ankaux la dokumenton "Esperanto Strategias" (julio1976).

En tiu epoko la kolombiaj esperantistoj entuziasmigxis suficxe por organizi
tutlandan kongreson. La ideo maturigxis, kaj la 19-an de marto de 1976
kunsidis en Bogota 38 samideanoj en Antauxkongreso, kaj de la 10a gxis la
12a de decembro okazis en urbo Medellin la Unua Kolombia Kongreso de
Esperanto, kun partopreno de pluraj kolombiaj urboj, kaj ecx kelkaj
aktivuloj de najbara lando Venezuelo, kiel geedzoj Bacxricx. La sidejo de
la kongreso estis la Universitato Pontifika Bolivarjana, kies direktoro de
la Lingva Fako estis Manuel Angel.

Tiujare, ingxeniero Libardo Mejia partoprenis en la 61-a Universala
Kongreso de Esperanto, en Ateno (Greklando).

En 1977 Luis Felipe Saldarriaga, lerninta Esperanton en urbeto Segovio laux
instruo de Jairo Del Rio, translokigxis al Medellin, kie aktive agadis la
postajn jarojn por La Internacia Lingvo, cxefe en instruado, partopreno en
organizo de Esperanto-eventoj, tradukado kaj eldono de materialo.

La 11-an de auxgusto de 1977 jxurnalisto German Roy Yances publikigis
okulfrapan artikolon pri La Internacia Lingvo en la 6-a kaj 7-a pagxoj de
la "Revista del Jueves" de jxurnalo El Espectador".

En urbo Buenaventura, estis poresperanta agado de profesoro Jose Joaquin
Osorio, almenaux ekde 1975, dum multaj jaroj gxis sia morto.

Kio versxajne estis la unua intenco redakti Historion de Esperanto en
Kolombio, estis komencita far Anton Tomic en decembro de 1977.

Ekde la 70-aj jaroj, aktiva grupo de Esperasntistoj kunigxis cxirkaux la
dauxra agado de sinjoro Ismael Lopez, amikece konata kiel "Mayo Lopez", Lia
laboro centrigxas en la praktika uzado de La Lingvo en konversacio,
teatrajxoj, tradukado kaj kantado de kanzonoj. Mayo Lopez ecx produktis
kasedon kun sia vocxinterpreto de kanzonoj propraj kaj tradukitaj. Sinteze:
ege utila por la "vivanta" Esperantujo en Bogota estas la agado de la tiel
nomata "Mayo Klubo".

Elstara longedauxra aktivado por Esperanto estis tiu de lingvoinstruisto
Gonzalo Bermudez, en pluraj fakoj kiel: Esperanto-instruado, universitata
agado, kaj tradukado. Li estis fakdelegito de UEA pri filmado, lingvoj kaj
sugestopedio. Li vojagxis plurfoje al eksternado (Britio kaj Usono), kaj
tie dauxrigis sian poresperantan agadon.Antjokja Esperanto-Ligo
publikigadis kulturan kaj primovadan revueton "Avangardo", kun redakto far
Jairo Del Rio kaj Luis Guillermo Restrepo Rivas. La lasta kaj iom ambicia
numero (kun 20 pagxoj kaj 5 pagitaj reklamoj de entreprenoj) estis la 5-a,
presita en septembro de 1979. La subtenon pere de pagataj reklamoj oni
atingis danke al la diligenta strebo de s-ro Miguel Cano Estrada.

En la jaro 1981 Luis Guillermo Restrepo Rivas eldonis kaj publikigis en
Medellin ilustritan Esperanto-Kurson kiu rapide elcxerpigxis. Iomete poste,
en Bogota, sinjoro Ismael Lopez represis la tekston aldonante plian
materialon. La saman jaron, la 19-an de majo mortis en Medellin S-ro Jose
Maria Solis Moncada, 89-jaragxa, pioniro de la movado en Kolombio kaj avo
de Luis Fernando Martinez Solis. Ankaux tiujare s-ro Martinez Solis verkis
"Historio de la Esperanto-Movado en Kolombio", kiu post la unuaj skribajxoj
far Anton Tomic, estas la dua konata klopodo por sisteme kompili kaj
konservi memoron pri la okazintajxoj rilataj al la historio de nia kara
lingvo en Kolombio.

Ekde la 80-aj jaroj dauxre agadas en Bogota sinjoro Santiago Alvarez
Gutierrez. Lia laboro estadas tre grava en pluraj kampoj, precipe: kiel
reprezentanto de "Monda Turismo", kiel organizanto aux komitatano de pluraj
Esperantaj eventoj kaj societoj, kiel funkciiganto de libroservo, kiel
redaktoro de bultenoj, kiel gastiganto de eksterlandaj esperantistoj en sia
hejmo, kiel gastiganto en sia domo ankaux de Esperanto-kursoj kaj oficialaj
kunsidoj de Esperanto-organizajxoj, kaj kiel peranto de UEA gxis 1997.

Bedauxrinde, en 1984, la 78-a jaragxa jugoslavo Anton Tomic mortis en
Medellin. Li estis homo absolute influa en la divastigo kaj intelekta
prestigxo de Esperanto en nia lando, en Medellin kaj en Bogoto. Lia
malrapida parolado estis cxiam preciza kaj ege klara, plezurige bona
lingvajxo.

En 1986 profesoro Luis Jorge Santos Morales publikigis en Bogoto la
elstaran kurson "Esperanto: Unu Mondo Unu Lingvo", kun 335-pagxa
lernolibro, posxvortaro kaj 6 kasedoj, cxio en eleganta plasta skatolo.

La saman jaron Luis Guillermo Restrepo Rivas publikigis en Medegxino
20-pagxan brosxuron "Poezie kaj Kante", kie li kompilis 14 tradukitajn
verketojn, kelkaj el ili neniam antauxe presitaj, kaj aliaj (kiel "Malaja
Pantumo" de Otto de Greiff) preskaux jam perdita.

En julio de 1987, sub la direkto de Luis Jorge Santos Morales aperis en
Bogoto bonkvalita 20-pagxa revuo kun la nomo "Andaj Ondoj".

Dum multaj jaroj, en la urbo Neiva, departemento Huila, la cxefa
esperantisto estis la radio-teknikisto Roberto Ibahxez, kiu ecx farigxis
delegito de UEA.

En 1992, en Medellin Luis Felipe Saldarriaga kaj profesoro Guillermo
Taborda publikigis pakajxon de 18 bonkvalitaj posxkartoj sub la nomo
"Mirinda Kolombio", en eldonejo "Hola Colina". Samjare, Jorge Velasquez G.
publikigis "Katolikan Pregxareton".Ankaux en 1992 komencigxis serio de
naciaj kunvenoj. Serio kiun ni sxuldas grandparte al persista iniciato far
Peter Preminger de Bogota, kiu kuragxigis la medegxinan esperantistaron
fari la unuan eventon.Cxiun eventon oni nomis "Kolombia Esperanto Tago"
(sed reale dauxris du aux tri tagojn dum semajnfino).

La kvinan kunvenon oni decidis konsideri "kongreso" do gxi farigxis la Dua
Kolombia Kongreso.

La datoj kaj lokoj estas jenaj:
- 1-a Kolombia Esperanto Tago, Medellin, Novembro 1992
- 2-a Kolombia Esperanto Tago, Medellin, de 13-a gxis 14-a de Nov. 1993
- 3-a Kolombia Esperanto Tago, Cali de 12-a gxis 14-a Nov. 1994
- 2-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Bogota, de 9"a gxis 11-a Nov. 1996
- 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Medellin, Nov. 1997
- 4-a Kolombia Kongreso de Esperanto, Tulua en Novembro 1998.

Post tiu publikigita en 1986, duan bonan Esperanto-Kurson far profesoro
Luis Jorge Santos Morales ricevas la mondo en 1993, temas pri "Esperanto,
un idioma par Hacer Amigos" ("E-o, Lingvo por Fari Amikojn"), kiu konsistas
el eta lernolibro plus kasedoj.

En junio de 1995, en Cali, oficiale komencis labori nova organizajxo:
Kolombia Fondajxo por la Lingvo Esperanto. Grava karakterizo estas ke
lauxstatute la Fondajxo rajtas funkcii en aliaj urboj, kaj ecx eksterlande.
La unua estraro de la Fondajxo konsistis el: profesoro Rafael A. Mejia O.,
prezidanto; doktoro Elis Bechara, vicprezidanto; profesorino Graciela de
Bejarano, sekretariino; s"ino Ligia Barragan, kasistino; s-ro Hernando
Maya, komitatano; kaj kiel anstatuxantoj: advokatino Consuelo Polanco,
Gildardo Tabares kaj Jose Manuel Correa. La Fondajxo publikigas neregulan
bultenon "Tropikajxoj", en kies redaktado ankaux kunlaboras Maximilano
Ram_rez, profesoro en urbeto Buenos Aires (departamento Cauca) kaj te
aktiva disvastiganto de la lingvo.

Bedauxrindajxo por la movado estis la morto en 1997 de pastro Luis E.
Palacios Toral, granda altivulo ekde la 60-aj jaroj en urbo Kartageno kaj
cxirkauxajxoj, kiel menciite antauxe. Tiujare, en novembro, okaze de la 3-a
Kolombia Kongreso de Esperanto, en Medellin, Luis Guillermo Restrepo R.
publikigas brosxuron "Kolombia Adresaro", kie li kompilis adresojn de
proksimume 120 esperantistoj.

Cxirkaux tiu epoko, la jxurnalisto, historiisto kaj verkisto Luis Fernando
Martinez Solis, fondis Apartadan Esperanto-Grupon, en urbo Apartado,
departemento Choco, nordokcidente de Kolombio.

En 1998, post la rezigno el la peranteco por UEA far s-ro Santiago Alvarez,
el Bogoto, La Kolombia Fondajxo por la Lingvo Esperanto estas la oficiala
peranto de UEA en Kolombio.

En tiu cxi periodo, alia grava aktivado estistiu de junulo Francisco Javier
Gomez, lingvo-tradukisto kaj dinamisma organizanto de eventoj, kiel la
Kvara Tutamerika Kongreso. Li farigxis cxefdelegito de UEA en Kolombio, kaj
fakdelegito pri mormonismo en la jaro 1999. Poste li vojagxis al
eksterlando.

De la 27-a de januaro gxis la 3-a de februaro de 1999 la kolombia cxefurbo,
Bogota, gastigis la Kvaran Tutamerikan Kongreson de Esperanto, kies Loka
Kongresa Komitato estis jene:

s-ino Leonor Calvo, honora prezidantino; prof. Luis Jorge Santos, alta
konsilanto kaj respondeculo pri la akademia fako; D-ro Rodrigo Ramirez,
prezidanto; s-ro Santiago Alvarez, sekretario; sekretariino Diana Carolina
Marin, komisiitino por turisma agado; brazila s-ro Silvestre Bego,
komisiito por sudamerikaj rilatoj kaj strategiaj arangxoj; kaj s-ro Luis
Casas, komisiito por financaj aferoj, kune kun la prezidanto kaj la
sekretario.

Aliaj komitatanoj estis: Stella Uribe, Horacio Hernandez, Francisco Javier
Gomez, Yolanda de Hernandez, Elsa Gutierrez kaj J. Edwin Vargas R. La
organizanta komitato havis bonan iniciaton, kiel pretiga laboro, viziti la
tiaman ministron pri kulturo D-ron Alberto Casas Sanz de Santamaria,
informi lin pri Esperanto kaj pri la okazonta evento internacia, kaj nomi
lin "Alta Protektanto" de la 4-a TAKE.

La 18an de septembro de 1999, je la agxo de 73 jaroj, mortis esperantisto
kaj sxakisto Tirso Castrillen, kiu lasis por la movado sian etan
lernolibron, aperinta en 1973. Li persone ne estis vanta pri siaj konoj,
preferis vivi iom aparte de la publika scenejo, kvankam en la kolombiaj
sxakludaj rondoj estis konata kiel unu el niaj elstaraj ludantoj kaj
konantoj pri sxako. Omagxe al lia memoro ekzistas sxak"turniro kiu portas
lian nomon, organizata far la Antjokia Ligo de Sxako.

La jaro 1999 ankaux alportis alian malbonan novajxon: la 12-an de marto, en
Schoorl, Nederlando, mortis Oene Hoekstra kiu vizitis Kolombion en 1973 kun
sia familio. Li estis honora membro de UEA ekde 1988 (vidu revuon
Esperanto, majo 1999, pagxo 100).

En 2000, en la numero 212 de la medellina jxurnalo "La Hoja de Medellin",
aperis artikolo pri Esperanto, verkita de la jxurnalistino Claudia Patricia
Moreno, filino de esperantisto ingxeniero Luis Fernando Moreno. La artikolo
estis cxefe bazita en intervjuoj kiujn la auxtorino faris al pluraj
esperantistoj de la urbo, kaj en kelke da bibliografio kiel la hispanlingva
versio de "L'Esperanto".

Pierre Janton

***************************************************************************

La Magoagotago
==============

Antaux multegaj tagoj vivis mago en lando, en kies mezo situis lago nomata
Magolago. Cxe gxia bordo kreskis maljunega arbo - la Magolagofago. La lago
tiun fagon nutris per sia mirakla akvo kaj tiel faris la lignon de la arbo
tre malmola. Tial la mago en la sepcentsepdeksepa jaro de sia vivo ekzakte
je la Magolagofagoagotago trancxis la plej supran brancxon de la fago kaj
cxizis sagon el gxi, la Magolagofagoagotagosagon.

Cxe la kontrauxa bordo de la lago kreskis planto kun grandaj rugxaj fragoj.
Unu de tiuj grandiozaj beroj estis kovrita de oraj kernetoj. La mago nomis
gxin Magolagofagoagotagosagofrago. Per la sago li je la tempo de
sunmalapero sxvebis al la alia bordo, plukis la orkernan fragon kaj
rugxigis per gxia suko la pinton de la sago.

En la lando de la mago vivis tiam multaj papagoj, kiujn allogis la ora
brileto de la Magolagofagoagotagosagofrago. Sed la dolcxa suko kauxzis al
ili dolorojn de la ezofago. Tiu stranga malsano gxis la Magolagofagoagotago
estis jam farigxinta vera plago, cxar preskaux cxiuj papagoj suferis je tiu
malsano.

Sed la matenon post la Magolagofagoagotago la mago prenis grandegan arkon
el pura oro kaj sendis for per gxi la Magolagofagoagotagosagon. Gvidata de
la sekretaj fortoj de la Magolagofagoagotagosagofrago gxi trafis cxiujn
papagojn, kiuj mangxis de la Magolagofagoagotagosagofrago kaj tiel ilin
liberigis de la Magolagofagoagotagosagofragoezofagpapagoplago.

Restis nur unu sana papagparo. Gxi donacis al la mago sarkofagon kiel
Magolagofagoagotagosagofragoezofagpapagoplagopagon. En tiun
Magolagofagoagotagosagofragoezofagpapagoplagopagosarkofagon la mago metis
cxiujn mortintajn papagojn.

Laux la du bordoj de la Magolago inter la Magolagofago kaj la
Magolagofagoagotagosagofrago kreskis du aliaj plantoj, unu estis granda
verda asparago kaj la alia blua plantago. El la frondoj de la asparago kaj
la tigo de la plantago la mago plektis flagon, la
Magolagofagoagotagosagofragoezofagpapagoplagopagosarkofagoasparag?plantag
oflagon, kiun li metis kiel lastan honoron sur la
Magolagofagoagotagosagofragoezofagpapagoplagopagosarkofagon.

En la vespera vento, kiu de la Magolago blovadas super la tombon gxis la
hodiauxa tago, la flago mirakle flirtas laux tre stranga skemo - la
Magolagofagoagotagosagofragoezofagpapagoplagopagosarkofagoasparag?plantag
oflagzigzago.

fonto: http://www.uni"leipzig.de/esperanto/texte/magagtag.html

***************************************************************************

Google sercxas ankaux novajxojn.
================================

Google montris gxian koncepton pri interreto per la lancxo de interesa
sercxo-servo de la hodiauxaj novajxoj. La sistemo Google Novajxoj, kion
Google efektive komencis eksperimenti en lastan marton, finricevis la
aprobon de la homoj, kiuj respondecas pri la Kalifornia sercxilo kaj gxi
jam estas en la cxefa pagxo.

Tiel de Google.com oni ofertas la eblecon sercxi kejvortojn en la novajxoj
aperintaj dum la lastaj tridek tagoj en pli ol kvar mil elektronikaj medioj
tutmondaj kaj en la angla lingvo, de CNN gxis Reuters, tra la organo de la
Kvarinternacia Tutmonda Komitato. La novajxoj estas klasifikitaj en sep
sekcioj: mondo, U.S.A., ekonomio, scienco kaj teknologio, sportoj,
libertempo kaj sano.

Dauxrigante la propran linion de Google, la servo de la novajxoj estas tute
auxtomatigitaj tiel kaj kiel estas indikita en la sama pagxo: "cxi tiu
pagxo estas komplete produktita per informadikaj algoritmoj kaj sen homa
kontrolado". Konsekvence la elekto kaj la apero de la novajxoj neniam
dependas de la politika aux ideologia vidpunkto de la medio kiu eldonas
ilin.

En cxi tiu pagxo estas pliaj informoj pri la servo kiu malgraux la formala
prezento, dauxrigxas en prepara versio.

Joan Inglada
Rete: joan.inglada@forigu.eresmas.net

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 242, 2/novembro-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: redaktoro@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.

**************************************************************************
**************************************************************************