Eventoj n-ro 240, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - "Avo frosto" lernis Esperanton

Faka aplikado: - EsperantoLand: 1 jara
               - Kibernetika kongreso

Kontakto sercxata: - E-instruistoj je la dispono de cxiuj

Interreto: - Mallonge (9)

Arangxoj: - Kompleta Monata Kalendaro

Movado: - Venkas la linio de "Esperanto" Radikala Asocio - Plena venko de
          ERA cxe la euxropa kongreso de la verduloj
        - Rondvojagxo de Verne per Esperanto
        - Nekutime simplacxa
        - Ago-Tago de Varsovia Vento
        - Novstila Jarlibro - Cxu lasta malfruo?

Organizaj demandoj: - Interreta Esperanto-Asocio

Opinioj: - Renkontigxo de Esperanto-Familioj
         - Pledo venki antauxjugxojn

Instruado, ILEI: - Uzu Esperanton por la germana!
                 - Grupa korespondado

Konkursoj: - Konkurso de infandesegnajxoj

Muziko: - "Oraj Kantoj"

Kulturo: - Nova bildstrio en Esperanto - Cisko kaj Vinjo!

Rubrikoj: - Mallonge (10), anoncetoj (4), korespondi deziras (6)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Historio de la Internacia Lingvo en Kolombio
          - Konfeso

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

"Avo Frosto" lernis Esperanton!
===============================

Ekde la nuna jaro "Avo Frosto" en Kanado respondos ankaux al
Esperantlingvaj leteroj.

Tradicie la kanada posxto zorgas pri tio, ke en la kristnaska periodo
leteroj de infanoj al "Avo Frosto" ricevas respondon - ne nur en la landaj
lingvoj franca kaj angla, sed ankaux en dudeko de pliaj lingvoj. Esperanto-
Societo Kebekia nun atingis, ke oni respondos ankaux leterojn en Esperanto.
Tio certe gxojigos tutmonde en esperantlingvaj familioj la cxirkaux 500
infanojn, kiuj uzas Esperanton hejme kiel gepatran lingvon, kaj pliajn
infanojn, kiuj lernis la lingvon en la lernejo, en la libertempo aux dum la
ferioj.

Manskribitaj leteroj

La kanada posxto invitas infanojn (kaj junanimulojn) el la tuta mondo. La
leteron oni skribu mane, ankaux la etuloj, kiuj ankoraux lernas skribi; la
leteroj direktigxu al:

Avo Frosto
Norda Poluso
Hoh Oho, Kanado - Canada
el la retpagxaro "esperantoland"

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperantoland: 1-jara!
======================

Interreta novajxservo en tri lingvoj (esperanto, germana, dana) funkcias
jam de pli ol unu jaro.

Antaux unu jaro, la 26-an de septembro, oni publikigis la unuajn novajxojn
- intertempe kolektigxis ducento da ili; de kelka tempo ili prezentigxas
ankaux en Esperanto kaj oni komencis norvegajn pagxojn.

Se vi sxatas la pagxojn, oni tre gxojos, se vi rekomendos ilin al aliaj
homoj kaj - se vi administras propran retejon - metos ligon al la pagxoj.
Kaj se vi volas ecx pli multe subteni la laboron en la kampoj de informado,
instruado kaj utiligo de Esperanto, oni kompreneble tre gxojos.

Ekde antaux ne longe eblas mendi cxirkaux 20 librojn kaj lumdiskojn
(kompaktajn diskojn) en la pagxoj de www.EsperantoLand.de (aux
www.EsperantoLand.org/de). Oni komencis la oferton per lernolibroj,
vortaroj, facilaj legajxoj kaj tri muzikajxoj.

La oferto estas enretigo de libroj de la Esperanto-Centro (Hermann
Behrmann), kiu ankaux forsendas la menditajn librojn kun la konata zorgemo.

Lu Wunsch-Rolshoven
Rete: Lu@forigu.EsperantoLand.org

***************************************************************************

Kibernetika kongreso
====================

Inter 02-05. 09. en la Slovakia urbo Nitra okazis la 7-a kongreso de
Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko, TAKIS. Gastigis
gxin la Universitato de Konstanteno la Filozofo, UFK. La kongreso markis
novan sekcion en la historio de TAKIS, estante gxia unua kongreso post la
pasintjara malfondo de ties gxemela asocio Association Internationale de
Cybernetique, AIC. OProf. Frank, vicprezidanto de TAKIS, emfazis, ke TAKIS
ek de nun okazigos siajn kongresojn ankaux en la tradicio de la AIC-
kongresoj, kiuj dum jardekoj okazis en la Belga urbo Namur.

La sciencaj kaj teknikaj prelegoj dum la kongreso okazis en la lingvoj
slovaka, cxeha, angla kaj esperanto. Dum la estraraj elektoj re-elektigxis
prof. Eva Polakova kiel prezidanto de TAKIS.

Sian sekvan kongreson TAKIS planas por la jaro 2005.

Reinhard Fossmeier
el Ret-Info

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

E-instruistoj je la dispono de cxiuj
====================================

Ekde oktobro 2002 la Afrika Oficejo de UEA en Lome, Togolando metas je la
dispono de cxiuj E-organizajxoj (landaj asocioj, kluboj, ktp.) E-
instruistojn. Tiuj E-instruistoj estas disponeblaj dum la tuta jaro escepte
de decembro kaj helpos vin organizi ion ajn Esperantan. Do se nun vi
intencas organizi kurson por gekomencantoj kaj perfektigajn kursojn en via
lando kaj tial cxi bezonas instruistojn, bonvolu tuj rilati kun la Afrika
Oficejo de UEA. Sed vi nepre devas sendi la petleteron de E-Instruistoj al
la oficejo tri monatojn antaux la dato de la arangxo por la afrikanoj kaj
ses 6 monatojn por la eksterafrikanoj.

Afrika Oficejo de UEA
B.P. 13169 Lome, Togo
Rete afrikaoficejo@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

La E-bulteno "Jajabo", organo de la Provinca Filio en Sancti-Spiritus,
Kubo, komencis aperi en la jxus renovigita retpagxo cxe:
http://www.gratisweb.com/diaznorberto/jajabokubo.htm.
* * *
Ziko M. Sikosek fondis novan retgrupon "ehist@forigu.yahoogroups.com" pri historio
de Esperanto kaj aliaj planlingvoj, biografioj kaj aliaj historiaj temoj
kun rilato al Esperanto. Oni povas prezenti siajn eltrovajxojn kaj lerni
pri nia historio.
* * *
Bona ekzemplo de apliko, eminente simbola, estas la uzo de Esperanto en la
retpagxejo de Neve Sxalom/Wahat as"Salam (Pacoazo), kooperativa vilagxo de
palestinaj judoj kaj araboj (muzulmanoj kaj kristanoj), cxiuj civitanoj de
Israelo, kiuj elektis pacan kaj konstruan kunekzistadon. Adreso de la
retejo: http://www.nswas.com/esperanto/index.htm.
* * *
Informoj por poloj pri Esperanto trovigxas en la polaj filologiaj retpagxoj
cxe: www.esperanto.filo.pl.
* * *
Retpagxoj de la Federacio Esperanto de Barato trovigxas cxe:
http://www.geocities.com/bharato.
* * *
En la retpagxaro de UEA cxe: www.uea.org aperis la unuaj informoj kaj la
reta aligxilo por la UK 2003 en Gotenburgo. Unuafoje en la praktiko de UEA
tiu varianto de aligxado estos menciita ankaux en la tradicia papera
UK"aligxilo.
* * *
Nova nacia E-retpagxo en Slovakio ekfunkciis cxe:
http://www.esperanto.host.sk. La pagxaro estas dulingva: slovaka, kaj
Esperanta. Gxi enhavas novajxojn, kalendaron de E-arangxoj, historiajxojn,
literaturajxojn, forumojn, ktp.
* * *
Ekfunkciis la retlisto pivgrupo@forigu.yahoogroups.com por diskuti pri la
kapvortoj kaj eraroj/mankoj en la nova PIV. Vidu:
http://groups.yahoo.com/group/pivgrupo/.
* * *
Se vi havas porteblan mankomputileton "Palm", vi povas elsxuti Esperantajn
elektronikajn librojn de http://memoware.com. Nuntempe ekzistas nur 51
titoloj, la plejmulto estas fabeloj de H. C. Andersen tradukita de
Zamenhof.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

01-03.11. Seminario por edukado de novaj Cseh"instruistoj en Den Haag. Inf:
Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag,
Nederlando. Tel: +31-70"3556677, fakso: +31-70-3584422, rete:
iei001@forigu.tiscali.nl
* * *
01-03.11. 31-a Kataluna kaj Transpirenea Kongreso de Esperanto en Soller,
Majorko, Hispanio. Inf: rete: majorka@forigu.correu.vilaweb.com
* * *
06-08.11. Terminologia Seminario pri trafiko, sub auxspicio de IFEF,
Dobrichovice. Inf: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229
Dobrichovice, Cxehio. tel.: +420-2"9912201, fakso: +420-2-9912126. Rete:
KAEST@forigu.kava-pech.cz
* * *
08-10.11. KAEST 2002, Konferenco: Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj
Tekniko: Elektronikaj rimedoj, Dobrichovice apud Prago. Inf: Petro Chrdle,
Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Tel.: +420-2-9912201, fakso:
+420-2"9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz
* * *
08-10.11. 2-a Internacia Kongreso de la 3 Kalifornioj (senpaga krom la
bankedo) en Mexicali-Meksikio kun temo: Kiel progresigi esperanton en
mizeraj regionoj, cxe la Universitata Teatro de UABC-Mexicali-Meksikio.
Inf: Ruben Feldman-Gonzalez, Fakso: +52-686-5565886, Mexicali-Meksikio,
rete: rufegon@forigu.mxl.cablemas.com
* * *
08-10.11. Unua Venezuela/Kolombia Esperanto"Renkontigxo en Karakas. Inf:
Venezuela Esperanto-Asocio, Apartado 47675, VE-1041A Caracas, Venezuelo.
Andres Turrisi rete: andesp@forigu.internet.ve
* * *
15-17.11. 10-a Kongreso de CxEA ligita al festeno de 100-jarigxo de
Esperanto-klubo en Prago. Inf: CxEA, c/o Pavel Polnicky, Lesni 150/VI,
CZ-29001 Podebrady, Cxehio. Tel.: +420-324-615651. Rete:
cea.polnicky@forigu.quick.cz
* * *
23.11. 4-a EFIFO - Esperanta Filmfestivalo en Bratislava. Inf: Natasxa
Sxandorova, Zahrebska 4, SK-81105 Bratislava, Slovakio. Tel:
+421-2-52494587, rete: natasa.sandorova@forigu.nextra.sk
* * *
06-08.12. Kultura Semajnfino en Homburg cxe Saar. Inf: Sarlanda Esperanto-
Ligo (SEL). Rete: Ercmontara.EC@forigu.t"online.de
* * *
07.12. 22-a CxESAT - Cxeha-Saksa Tago en Usti nad Labem. Inf: Miroslav
Smycxka, Kojeticka str. 90. CS-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel:
+420-47-5532417
* * *
07-14.12. Ekkonu la naturon deViktorio. Inf: Zelimir Pehar, 14 Boronia
Avenue, Dandenong North, Victoria 3175, Auxstralio. Tel: +61-3-97130011.
Rete: zpehar@forigu.yahoo.com aux zpehar@forigu.hotmail.com
* * *
10-14.12. Unu Jarcento de E-o tra la verkoj de Valo en Bouresse. Inf:
Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo:
+33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr12-16.12. 22-a Rusia
Esperantista Kongreso en Moskvo. Inf: Rusia Esperanto-Unuigxo, pk. 57,
RU-105318 Moskva, Rusio. Rete: esperanto@forigu.au.ru
* * *
13-15.12. Kulturaj tagoj rememore al Zamenhof en Brasxov. Inf: Jolanda
Jozsi, str. Brinduselor 92 bl. 41A sc.C ap33, et.8, RO"2200 Brasxov,
Rumanio.
* * *
14.12. AEROB - Antaukristnaska E-renkontigo en Vieno okaze de naskigtago de
Zamenhof en Vieno. Inf: Esperanto-Societo, Alica Komlosxiova, Rovnikova 6,
SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-02-43291604. Rete:
balaz12@forigu.post.sk
* * *
14-15.12. Zamenhofaj Tagoj, Odessa. Inf: Esperanto-Klubo "Verdajxo", a.k.
71, UA-65026 Odessa, Ukrainio. Rete: zoo@forigu.te.net.ua
* * *
15.12. Zamenhofa tago 2002, renkontigxo de esperantistoj cxe DLF "La
Pineta", proksime al la stacidomo de Verona PN.
* * *
Inf: Fervojista Esperanto-grupo, Enrico Molesini molesini@forigu.tin.it
* * *
24.12-03.01. Kristnaska-Novjara Esperanto-Feriado, Karlovo. Inf: B. Leonov,
Esperinform, p. k. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete:
leonov@forigu.rozabg.com
* * *
27.12-03.01. 19-a Internacia Festivalo (arangxo por familioj kaj personoj
25 - 55 jaragxaj) en kastelo Borken, Gemen. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP),
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel/fakso: +49-5624-8007,
portebla +49-171-4964558. Rete: HDP@forigu.internacia-festivalo.de
* * *
27.12-03.01. 46-a Internacia Seminario (junulara arangxo) en Trier. Inf:
Martin Sawitzki, Max-Plack-Ring 8d/L 56, DE-98693 Iimenau, Germanio. Tel:
+49-3677-844505, rete: admin@forigu.esperanto.de
* * *
28.12-02.01. Novjara Renkontigxo (por mezagxuloj kaj familioj) en
Furstenberg/Havel (apud Berlino). Inf: Lu Wunsch"Rolshoven, Wiclefstr. 9,
3.HH, DE-10551 Berlin, Germanio. Tel. +49-30-6855831, telekopioj
+49-30-68057011, portebla +49-178"4764922. Rete: Lu@forigu.EsperantoLand.org

***************************************************************************

MOVADO
//////

Venkas la linio de "Esperanto" Radikala Asocio
==============================================

Plena venko de ERA cxe la Euxropa Kongreso de la Verduloj

Du rezolucioj - la unua, prezentita de la irlandaj verduloj pri la "medio-
krizo" konsistanta el la detruado de la lingva ekosistemo; la dua, de
Italio, specife pri la Paderborna metodo "kiujn ambaux delegacioj
interkonsente kunfandis en enusolan Gxeneralan Rezolucion, estis alprenitaj
de la Kongreso, dimancxon la 19an de majo 2002.

La alprenita Gxenerala Rezolucio pledas, interalie, por kunvoko de Euxropa
Konferenco pri la euxropa lingvo"ekostato kaj por la starigo de euxropa
Observatorio pri la malfortigxinta stato de la lingvoj - cxefe la
minoritataj - en la malnova kontinento. Krome, gxi invitas la
membro"partiojn kaj la elektitajn verdulojn, diskonigi al cxiuj Euxropaj
klerig-ministroj la priesperantan cirkuleron de la Itala Klerig-Ministerio
kaj iniciati vastan tuteuxropan eksperimentadon de la Paderborna metodo.

Fine, en la laborgrupo pri naciismoj en la "pliampleksigita" Euxropo, estis
proponita starigo de Koalicio de Verdaj Partioj kaj Elektitoj por lingvo-
ekoelteneblo, kiu jam ricevis principan antauxaligxon de la irlandanoj,
italoj, gibraltaranoj kaj la pretemon de francoj, germanoj, norvegoj,
skotoj kaj portugaloj.

Male, la rezolucio prezentita de la Ave (Asocio de verdaj esperantistoj)
sekretario M. Westermeyer estis malaprobita, ne pro kontrauxstaro al
Esperanto, sed - kiel intence substrekis delegitino - pro nekapablo klarigi
la rilaton inter la Esperanto"elekto kaj la euxropaj komunik-problemoj.

Berlino estis ankaux la bapto-okazo de realatempa informado per port-
telefonoj al la Esperanto-simpatiantoj, kiuj eksciis per Sms pri la
partopreno kaj sukceso de la Era-agado cxe la Euxropa verdul-kongreso.

Ekde hodiaux, do, danke al la laboro plenumita de Era, por la tuteuxropaj
verduloj la batalo kontraux la estingo de la homara lingvo-ricxajxo
farigxas plenrajte pormedia prioritato.

Por ricevi e-Sms pri pligravaj eventoj, suficxas sendi e"posxtan mesagxon
al 3336665030@forigu.internacialingvo.org aux Sms al 3336665030 (antauxprefiksante
per +39 se oni sendas de ekster Italio) kaj, memkompreneble, aldonante sian
port-telefon"numeron.

E.R.A.
Rete: era@forigu.internationallanguage.org

***************************************************************************

Rondvojagxo de Verne per Esperanto
==================================

Du katalunoj decidis ripeti la "verne"-an 80"tagan mondvojagxon, kaj
ekveturis en fino de auxgusto por sia aventura vojagxo - dum kio ili
preferis uzi cxefe Esperanton.

La sendependa kataluna retejo www.vilaweb.com disponigis pagxojn por
prezenti kaj raporti pri la vojagxado. Gxi okazas en 2 lingvoj (kataluna
kaj E-a), do multaj eroj, artikoloj aperas ankaux en Esperanto!

Adreso de la retejo: http://www .vilaweb.com/especials/rodamon/.

En la "mondvojagxaj pagxoj" estas ligoj ankaux al pluraj aliaj E-retejoj.

laux informoj de Joan Inglada
en s.c.e.

***************************************************************************

Nekutime simplacxa...
=====================

La antauxlenoge ricevitaj aligxiloj de la sekvajara IJK en Lesjofors,
Svedio kauxzas suficxe grandan miron, ja la teknika nivelo kaj la aspekto
de la folioj estas nekutime simplacxaj. Laux la aspekto oni povus supozi
pri iu malricxa triamonda organizonta lando - kvankam temas pri unu el la
plej evoluintaj kaj ricxaj...

Tiu aspekto de la aligxilo certe ne altigas la prestigxon nek de TEJO, nek
de LKK, kaj kompreneble ne allogas al la partopreno.

Turnante en miaj manoj la simplegan folion kaj rigardante la kotiztabelon,
venis al mia kapo rememoroj pri la vracaaj decidoj de TEJO kaj ankaux la
koloraj invitiloj ekzemple al rusiaj E"arangxoj, aux al aliaj IJK-j (ekz.
en Francio aux en Hungario).

Averagxa kotizo de la sveda IJK estas 217 euxroj (kun simplegaj aligxiloj).
Tiu ekzemple cxe la IJK en Hungario estis 110 EUR (kun 2-kolora invitilo).
En Lesjofors la diferenco inter la kotizoj de "A" kaj "C"-landanoj estas
entute 15 % (cx. 30 euroj) - en Hungario estis pli ol 50 %.

En Veszprem, Hungario la kongreson partoprenis pli ol 500 gejunuloj. Kiom
da ili estos en la sekvajara IJK?

Tiun aserton, ke estas ebla la arangxo de amasa IJK kun malaltaj kotizoj
kaj kun plenumo de la vracaaj principoj, la hungaroj pruvis antaux 3 jaroj.
Cxu ne endus enoficigi tiujn organizajn strategiojn ankaux en alilandaj
IJK-j de TEJO?

Szilvasi Laszlo

***************************************************************************

Ago-tago de Varsovia Vento
==========================

La 11-an de oktobro Junulara Klubo Varsovia Vento malfermis sezonon de
lernado kaj instruado. Helpe de afisxoj en liceoj kaj cxe Varsovia
Universitato al informa renkontigxo venis 10 interesigitaj pri lernado de
E-o.

Dum la renkontigxo oni prezentis esperantajxojn, i.a. librojn kaj gazetojn.
La klubanoj zorge akceptis la gastojn cxe kafo kaj teo respondante al
diversaj demandoj. Pri la lingvo kaj la kluba agado prelegis Ireneusz
Bobrzak, la cxefo de la klubo. Irmina Szustak prezentis la ideon de
Renkontigxoj kun Esperanto, dum kiuj organizata estos baza lernado de la
lingvo.

La informan renkontigxon partoprenis redaktorino de E-Sekcio de Pola Radio,
Barbara Pietrzak, cxeestis gxin ankaux esperantistaro de PEA kaj aliaj.

La "Renkontigxoj kun Esperanto" dauxros gxis majo de venonta jaro kaj
sekvos cxiun vendredon inter 18-a kaj 20-a horoj.

el Polio

***************************************************************************

Novstila Jarlibro - cxu lasta malfruo?
======================================

Aperis la Jarlibro de UEA por la 2002-a jaro. Cxi jare gxi sxangxis la
multjaran aspekton kaj anstataux abstrakta fono sur la kovrilo sxvebas
aerbalono kun surskribo "Esperanto".

La enhavo de la baza movada manlibro restas fidela al la plurjardekaj
tradicioj - informoj pri la Asocio, pri Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA,
pri TEJO... Kaj, certe, la Delegita Reto, en kiu cxi jare oni trovos 1934
delegitojn el 95 landoj.

La okuloj de la multjaraj uzintoj de JL tuj kaptos aron da novajxoj ankaux
en la prezento de la enhavo. Sxangxigxis la litertipo, alimaniere estas
prezentitaj la telefonkodoj - sed cxefe la retadresoj. "Ne estas la mia!" -
jen la unuaj reagoj de pluraj. Ja anstataux iliaj kutimaj retadresoj estas
indikitaj plusendaj adresoj kodo@forigu.uea.org. Tiuj adresoj, kies la unua parto
kreigxas el la UEA-kodo de la membro, al la aktuala retadreso gxi
redirektas la posxton senditan al gxi, registrita en la datumbazoj de UEA.
La CO esperas, ke la redirektaj retadresoj estos pli oportunaj kaj
longvivaj ol suficxe efemeraj oficaj aux hejmaj retadresoj, pluraj el kiuj
malvalidigxas baldaux post la publikigo de la nova Jarlibro - jen pro
sxangxo de retprovizanto, jen pro tro granda kvanto da spamo, jen pro
misfunkcioj de la antauxa posxtservilo, jen pro multaj aliaj kialoj.

Bedauxrinde, la libro aperis kelkajn monatojn pli malfrue ol estis
esperite. La Gxenerala Direktoro de UEA klarigis la kauxzojn tiel:

"Pro la sxangxigxo de oficistoj la Jarlibro ecx ne havis fiksan redaktanton
gxis aprilo. Alia problemo estis, ke informoj senditaj al antauxaj
oficistoj de landaj asocioj ne cxiam estis facile troveblaj, kaj ni devis
en kelkaj kazoj ripeti petojn pri adresoj, estraroj ktp. Ne cxiu landa
asocio respondis tiel rapide, kiel ni esperis. Sed la plej grava kauxzo de
la prokrasto estis la bezono modernigi la datumbazon, kies reformado okupis
pli da tempo ol estis planite.

Cxi jare ni faris serion da mispasxoj, kiel ofte okazas al novuloj. Tamen
ni lernis de tiuj spertoj, kaj venontjare la Jarlibro venos al siaj
legantoj multe pli frue. Cetere, la konvertado de la datumbazo montrigxos
ege utila en nia estonta agado, ne nur por pretigo de la Jarlibro. Ni
baldaux anoncos gravajn sxangxojn de la financa servo".

La estraro de UEA kaj la Centra Oficejo estas vere cxagrenitaj pro la
okazinta malfruo kaj petas pardonon kaj komprenemon pri tio al la membroj.
Ni penos fari, ke tiu malfruo estu la lasta dum la proksimaj jaroj.

CO de UEA

***************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Interreta Esperanto-Asocio
==========================

Dum la lastaj jaroj, la Esperanto-movado spertas strangan fenomenon.

Interreto prezentas tre tauxgan medion por la internacia lingvo, nuligas
distancojn kaj renovigas la sencon de la vorto Esperantio; tie iniciatoj
ade aperas kaj oportunoj ja ne mankas. Aliflanke, ne cxio okazas laux la
antauxvidita rapideco; cetere, la plejmulto el niaj asocioj plu baraktas
kontraux malfacilajxoj, kiaj la manko de aktivuloj kaj stagnado de la
membraro. Versxajne retaj esperantistoj ne tre emas partopreni la tradician
movadon...

En la antauxa artikolo "Aktivule per la reto" (en Eventoj n-ro 239) mi
pritraktis la grandajn eblecojn por envolvigxo de esperantistoj je
perinterreta agado, kiel kaj en kiu kunteksto ili kunigxas kaj agas.
Alirendas nun la duan parton de la fenomeno: kiel la reto influas niajn
asociojn?

Krizo pri identeco

La interplektigxo de la faktoj starigas sxajnan paradokson: dum kreskas la
interreta uzado de Esperanto, la cetera movado ne kuniras kaj stagnas, aux
ecx malkreskas. Rimarkindas tamen, ke preskaux cxiujn servojn gxis nun
liveritaj precipe de la asocioj, la reto same nuntempe ofertas. La kutimaj
pasivaj anoj, kiuj ofte konsistas grandan parton de la tuta membraro,
komencas ne plu renovigi siajn aligxojn, kaj same ne aperas aliuloj por
anstatauxi tiujn, kiuj foriras. Kaj plej grave, dum la homoj grupigxas per
si mem, senpere, la rolo kunordiga kaj "esperantisto-centriga" de la
asocioj malneprigxas. La konkurenco de tiu sendependa movado, kvazaux
"interreta asocio", estigas identeco-krizon, kiun necesas venki per enda
kaj urgxa debato pri la celoj kaj agadmanieroj de cxiu asocio.

Inversa vojo

La plua manko de laborfortoj kaj la perdo de intereso pri membrigxo en
asocio estas du problemoj centraj kaj gravaj, kaj ne nepre ili havas
unupasxan komunan solvon. Nia historio rakontas ke gxenerale membraro ne
signifas laborantaron, ecx se tio igxas "tendenco" pro la ada malapero de
pasivaj membroj (cxar emos resti nur tiuj, kiuj ja vivigas la asocion).
Simple klopodi rekreskigi membraron ne solvas la tutan problemon, kaj ne
temas entute pri definitiva solvo. Kial ne provi do inversan vojon?

Laborforto ne bezonas resti ligita al membreco. Evidente tre gravas engagxi
la jamajn membrojn per partoprenigo en decidoj, interesaj agadoj kaj
servoj, sed samtempe indas lancxi plurajn specifajn projektojn, cxiuspecajn
(disvastigajn, instruajn, utiligajn), celante varbi gxeneralajn
kunlaboremulojn kaj stimuli envolvigxon kun la asocio. Eblas ege profiti la
strukturon de la reto por tion realigi, kaj por inviti homojn al partopreno
pli intensa en la vivo de la organizajxo... Kaj por tiel ekhavi poste
novajn membrojn, aktivajn.

Kompreneble, tio nur havas sxancon fruktodoni se la asocioj klopodas liveri
pli da servoj, kiujn la reto apenaux aux ne bone kapablas disponigi per si
mem, kaj cxiam emfazante profesiecon. Inter tiuj, elstaru la okazigado de
bonaj kaj suficxe oftaj eventoj, por kompletigi la integrigxon kajkonstrui
la ponton kiu mankas inter la du flankoj de la movado.

Rapideco kaj elano

Ekzistas certe multaj aliaj pripenseblaj gvidlinioj, kiuj same povus efiki
kaj do aplikindus. Sed, plej grave, la asocioj estu pretaj por suficxe
rapide akompani sxangxojn kaj adaptigi al novaj situacioj. Ne eblas atendi
ke cxio restabiligxu, maltrafante valorajn oportunojn, cxar la
"sxangxigxemo estas trajto de la interreta mondo.

Jimes Milanez, studenta pri elektro
el: Brazila Esperantisto, junio 2002

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

Renkontigxo de Esperanto-Familioj
=================================

Renkontigxo de Esperanto-Familioj, REF okazas cxiujare en alia lando por
familioj, kiuj uzas Esperanton pli"malpli ankaux hejme.

Mi estas Bence Somogyi el Hungario. Se vi ankoraux memoras, mi estas tiu 12
jara, alta knabo kun okulvitroi, kiu kun pli juna frato, Gergely kaj kun
patro, kiu nomigxas Sxoma partoprenis la cxi jaran Renkontigxon de
Esperantistaj Familioj, REF en Sikonda inter 12-21-a de auxgusto 2002.

Fakte mi ne volis vojagxi al la renkontigxo, cxar miaj geamikoj samtempe
boatumis sur la rivero Tisza, sed mia patro diris:

"Nia lasta sxanco ne maltrafi la REF kaj la lasta sxanco eklerni
Esperanton."

Kaj mi kun mia frato devis lerni ekde majo. Ni legis, skribis kaj mi tute
ne gxuis. Cxiam tiu acxa Esperanto.

Poste vojagxi al Sikonda estis jam pli bona afero. Cxar ankaux pluvis kaj
estis malvarma, mi jam ne bedauxris la boatumadon.

Ecx la domoj inter la arbaro kaj la deklivo sur kio la pilkon oni neniam
povis kapti, placxis al mi. Poste unu post alia venis la partoprenantoj.

Marta, la laktoblanka harulino el Svedio kun sia patro Jarl.

Vigla knabo el Kroatio, kiu nomigxas Bojan kaj havas cxarman fratinon Tina
kaj fraton Denis. Ili venis kun patrino Ankica, kiu estas bela laux mia
patro. Sed vi scias: Diversaj homoj, diversaj gustoj.

Kaj mi vidas ankaux rugxharulon tie. Sxia patro krias al li: "Thomas venu
al mi!" Ili prezentis sin. Thomas kaj Bart el Belgio. Interesa! Mi
komprenas ilin! Placxas al mi!

Ekskursoj? Jes estis.

Unue ni vojagxis al Orfu, al muel-muzeo. Cxi tie kantado kaj ludoj. Mia
patro estis la mastro de la ludoj. Kompreneble mi estis la plej kuragxa en
la "Fidu kaj klinigxu" ludo.

Ekskurso al Pecs. Granda ventego en la turo. Preskaux forblovas la svedojn.
Sed ne. Tenas la manojn unu al la alia. Jasmin (estas samagxa preskaux kiel
mi kaj estas pli alta. Nekredeble!), Nora estas ankaux bela. Kial estas
ilia hararo malhela?

Mi nun jam komprenas. Mia patro rakontis: "La patrino, Beatrix estas
hungarino, la patro, Sten estas svedo. Ili renkontigxis dum Universala
Kongreso en Budapest. Finfine Esperanto kaj la amo ne konis la landlimojn.
La lastan parton mi ankoraux ne komprenas.

Post la televidila turo ni vizitis la bestgxardenon. Kun ni estis la
familio Csoke. Ili havas tri infanojn: Andrea, Mark kaj Noemi. Cxi tiam la
auxtomobilo de Andras kaj Csilla funkciis. Ankaux Mario, promenadis kun ni.
Laux mi, li estis la plej amuza plenkreskulo, kaj li nelacigxas dum la
parolado. Lia filo Romain estis mia malgranda amiko.

En Abaliget ni pasxadis sub la tero, en la kavo post la boatumado. Ecx Imre
sukcesis grimpi supren kontraux cxicxerono. Li estas la patro de Aniko.

En la malnova pregxejo Janos faris la disservon, kompreneble ankaux
esperantlingve.

Kaj ni kantis en la pregxejo: Sagxulo konstruis domon sur la rok'... Dum la
vesperoj: Arbaro, arbaro bela hungara arbaro...

Kaj cxiam: Marisxa kisu min...

Sed ni havis ecx avinon, kiu helpis en la manlaboroj, masagxiston, aktoron,
kiu "nur kusxis kaj gxemis", sxalmiston el Usono kun filo Jonah. 4
biciklistojn en unu veturilo.

Fakte, la plej bona estis la cxampioneco pri piedpilko (mallonge nur
pokalo). Benjamin, Rebeka, Bojan, Ivo, David, Jan, Dani, Lacko, Gretel,
Johann. Sed cxiam la deklivo gajnis.

Ankoraux estis kelkaj knabinoj: Karina, Sonja, Carole, Aniko, Maria, Sara,
Alina, Melanie eble sekvontjare amikigxos kun ili.

La mangxo estis bongusta, sed la kvanto kaj la kapableco de kelnerinoj jam
ne tiel.

Finfine la suno aperis kaj ni tuj al la banejo. Knaboj kontraux knabinoj.

Bedauxrinde ne nur la dancvesperoj pasis rapide kaj ni devis iri al la
lito, sed ankaux la renkontigxo.

Patro, cxu ni sekvontjare vojagxos al Francio al REF?

Jes?

Bonege!!!

Tiam gxis sekvontjara revido en Francio!

Aaa jes, ankoraux unu. Mia patro petis min, dankon diri al Edit kaj Tamas.

DANKON!

Bence

***************************************************************************

Pledo venki antauxjugxojn
=========================

Pledo venki religiajn antajugxojn kaj konfliktojn - Manifesto direktita al
la religiaj gvidantoj de la mondo far la internacia bahaa gvidorgano.

Per urgxa apelacio venki religiajn antauxjugxojn kaj konfliktojn la
Universala Domo de Justeco, la gvidorgano de la tutmonda bahaa komunumo,
sin turnis al la mondaj religiaj gvidantoj. La bahaaj komunumoj tutmonde
tiun apelacion pluperas al la sialandaj religiaj gvidantoj kaj tiel ilin
alvokas estingi per decidaj pasxoj religie bazitan maltoleremon kaj
fanatikecon.

La pluekzistadon de religiaj antauxjugxoj la okpagxa manifesto konsideras
esti serioza minaco de paco kaj prospero. "Kun cxiu pasanta tago kreskas la
dangxero, ke la etendigxantaj flamoj de religiaj antauxjugxoj ekbruligos
mondskalan incendion kies konsekvencoj estas neimageblaj", skribas la
Universala Domo de Justeco; kaj plu: "Tragike estas ke la institucia
religio, kies ekzistokialo estas la starigo de frateco kaj paco, kondutas
tro ofte kiel unu el la plej grandegaj obstakloj sur tiu vojo; ni citu nur
unu aparte doloran fakton: gxi longe pruntis sian kredindecon al
fanatikismo. Kiel gvidanta organo de unu el la mondreligioj, ni sentas nin
responsaj postuli seriozan pripensadon de la defio al kiu tio submetas la
religiajn gvidantojn."

La manifesto de la internacie elektita konsilio, kiu gvidas la
kvinmilionmembran bahaan komunumon, konstatas ke la pasinta jarcento vidis
neimageblajn progresojn. Tiuj kondukis al tio ke por pensantaj homoj
farigxis neakcepteblaj antauxjugxoj seksaj, rasaj aux naciaj, kaj ke
malgraux ilia pluekzistado regas forta tendenco al ilia kompleta abolicio.
Religiaj antauxjugxoj male regas plu tiom forte ke ili kondukis al serioza
krizo kiu devus religiajn gvidantojn devigi "rompi la murojn de la
pasinteco same decidofirme kiel tiuj, kiuj malfermis la vojon al la
superado de antauxjugxoj pri raso, sekso kaj nacieco."

La mesagxo ofertas la asiston de la bahaa komunumo entrepreni pasxojn al
religia unueco, kiajn jam la interreligia movado alstrebas, kaj gxi
deklaras per siaj finaj vortoj: "Tamen, al niaj partneroj en tiuj komunaj
klopodoj ni devas klare sciigi ke nia konvinko, ke la interreligia
diskurso, se gxi volas signife kontribui al la kuracado de la malsanoj kiuj
turmentas malesperan homaron, devas nun trakti honeste kaj sen pluaj
elturnigxoj la konsekvencojn de la plenampleksa vero, kiu estigis tiun
movadon: ke Dio estas unu kaj ke, spite al cxiuj diversecoj de kultura
esprimigxo kaj homa interpretado, la religio same estas unu."

Bahaa Esperanto-Ligo
Eppsteiner Strasse 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Rete: bahaaeligo@forigu.bahai.de

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Uzu Esperanton por la germana!
==============================

Esperanto Redakcio en Radio Auxstria Internacia subtenas la instruadon de
la germana lingvo en iamaj socialismaj landoj per senkosta alsendo de, en
Auxstrio presitaj germanlingvaj periodajxoj.

Antauxkondicxo estas, ke la lernejo kiu volas uzi la servon havu Esperanton
parolantan pedagogon por ke oni povu kontakti la lernejon organizi la
mendadon kaj la sendadon.

La kampanjo estas bona eblo por montri al lernejoj, ke Esperanto havas
veran utilecon!

La pedagogo kontaktu la redakcion preferinde rete cxe:

Katinjo Fetes-Tosegi
Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at

***************************************************************************

Grupa korespondado
==================

Nova iniciato kaj helpo-oferto de Esperanta Koresponda Servo, EKS cxe
Enrique Ellemberg:

Karaj instruistoj kaj grupestroj!

Mi intencas fari liston de Esperantaj grupoj kiuj deziras korespondi grupe,
gxenerale sub la adreso de instruisto, grupestro, lernejo, aux klubo.

Mi jam havas liston de individuaj korespondantoj.

La kompleta listo de pli ol 200 korespondemuloj de pli ol 50 landoj estas
en la pagxo de la "Esperanto Koresponda Servo":
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm

La listo de la korespond-petoj alvenintaj dum la lastaj tri monatoj
(cxirkaux 50 anoncetoj) mi publikas cxiumonate en diversaj lokoj.

La dua vendredo de cxiu monato mi afisxas la 3-monatan liston en la
novajxgrupo "soc.culture.esperanto". Cxi tiu afisxado jam okazis dum 12
jaroj. Samtempe mi sendas la liston al kelkaj homoj kiuj publikas aux
afisxas la tutan liston, aux parton de la listo en kelkaj publikajxoj,
retaj kaj paperaj. Oni povas ricevi tiun liston de "Abonu.com" sub
"hobioj.kor" (korespondado).

Se vi aux via grupo deziras esti en la listo, bonvolu sendi al mi informon
pri via grupo. Bonvolu demandi al vi mem, kion vi volas scii pri iu grupo,
kaj donu al mi tian informon pri via grupo.

Minimume la listo bezonas la nomon de la grupestro, se estas lernejo aux
klubo, gxia nomo, eble gxia strat-adreso, kaj nepre la urbo kaj lando. Mi
trovas ke la euxropanoj gxenerale ne metas la nomon de la lando, supozante
ke cxiu homo en la mondo scias al kiu lando alpartenas cxiun euxropan
urbon. (preskaux cxiuj euxropaj urbo-nomoj ankaux ekzistas en Usono)

La listo ankaux bezonas ret-adreson, aux kompletan strat"adreson se oni
celas al paper-korespondado.

Bonvulu diri kiaj homoj formas la grupon.

Mi kredas ke instruado de Esperanto ne suficxas. La lernantoj devas uzi
Esperanton, aliel, ili forgesos pri Esperanto, aux pensos pri Esperanto
kiel perdita tempo. Korespondado estas la plej tauxga maniero por komenci
la uzadon de Esperanto.

"Se ni ricevus leterojn (retposxte aux paper-posxte) el aliaj landoj, tio
montrus al la aliaj instruistoj kaj lernantoj ke Esperanto funkcias!"

Enrique
http://members.aol.com/enrike/ekspeto.htm

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Konkurso de infandesegnajxoj
============================

Esperanto en Vendomois ankaux cxi jare anoncas sian konkurson pri
infandesegnajxoj. Oni atendas partoprenantojn, kiuj gxis nun partoprenis,
sed estas ankaux forte rekomendata al cxiuj, kiuj iel okupigxas pri infanoj
- instruistoj, familianoj, ktp. - kolekti desegnajxojn de infanoj kaj sendi
ilin al la konkurso. Cxi jara temo de la konkurso estas: "Muzikoj kaj / aux
dancoj".

La desegnajxoj devas esti minimume 40 x 30 centimetraj kaj devas atingi la
organizantojn plej laste gxis la 25-a de majo 2003.

Oni disdividas partoprenantojn laux 3 kategorioj:
- gxis 7 jaragxa;
- de 7 gxis 10 jaragxa;
- de 10 gxis 14 jaragxa.

Dorse de la desegnajxo notu nomon, agxon de la infano, adreson de la
lernejo aux de la E-klubo kaj koncizan priskribon de la verko.

Premioj estos atribuitaj po 3 en cxiu kategorio. Cxiu infano ricevos
partoprenan diplomon.

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Esperanto en Vendomois
Les Monts, FR-41360 Lunay, Francio
Rete: esperantoenvendomois@forigu.free.fr

***************************************************************************

MUZIKO
//////

"Oraj kantoj"
=============

En la Esperanto-movado estas aparte bonfama la etoso de rusiaj E-arangxoj,
parte ankaux pro la tiea kutimo pri oftaj kunaj kantadoj (en koncertoj, cxe
lignofajroj ktp.)

Teamo de Rusia Esperanto Unuigxo, REU kolektis la plej konatajn, plej
sxatatajn kantojn de la lastaj jaroj (jardekoj), kaj decidis eldoni ilin en
kompakt-diskoj sub nomo de "Oraj kantoj".

En la registrado partoprenis kiel kantistoj Marija Kocxetkova, Evelina
Sokolova, Sonjo Sxejnina, Svetlana Usanova, Grigorij Arosev, Mikaelo
Bronsxtejn, Ocxjo Dadaev, Vitalij Malenko, Andrej Obrezkov, Aleksandr
Osokin, Mikaelo Povorin; kiel la gitaristoj - Maksim Kablukov, Andrej
Obrezkov, Mikaelo Povorin, Marija Kocxetkova. La rezulto estas "Oraj kantoj
- 1. Ni renkontigxos" - 49 minutoj, 19 kantoj kaj "Oraj kantoj - 2. Amata
lando" - 46.5 minutoj, 19 kantoj.

Unue la diskoj estis prezentitaj kaj vendataj en 21-a Rusia Esperantista
Kongreso. Nun tiujn cxi diskojn povas akiri ajna deziranto de:

Libroservo de UEA
Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: libroservo@forigu.uea.org

***************************************************************************

KULTURO
///////

Nova bildstrio en Esperanto
===========================

Cisko kaj Vinjo!

La aventuroj de la flandraj buboj Suske kaj Wiske estas konataj en cxiuj
kontinentoj. Ekster Flandrujo ili nomigxas Bob et Babette, Dada & Beibei,
Finn og Fiffi, Willy and Wanda, Anu ja Antti, Suske und Wiske, Bobi kai
Lou, Bob e Bobette, Susuka te Wisuka, kaj multaj aliaj formoj.

La 19-an de oktobro Cisko kaj Vinjo estos oficiale baptitaj en la urbodomo
de la flandra urbo Tienen kaj ekde tiam la libroj de Cisko kaj Vinjo estos
akireblaj ankaux en la Esperanto-merkato.

La titolo de la unua verko estas "La brusela bubo", rakonto en suficxe
facila Esperanto, amuza kaj agrabla por infanoj kaj por plenkreskuloj.

Kvankam Cisko kaj Vinjo ekpasxos nur la 19-an de oktobro, eblas nun jam
mendi la bildstrion cxe:

Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

MALLONGE
////////

La 39-a Faulhaber-Semajnfino okazis inter 04-06. 10. en la feriejo
"Mennorode", Nederlando.
* * *
Dum librofoiro en Gotenburgo, Svedio starigis budon ankaux Eldona Societo
Esperanto inter 19-22. 09. Estis venditaj pluraj Esperanto-libroj dum la
foiro.
* * *
La 4-an de septembro je la 11-a horo, per la sercxomasino Fireball,
troveblis pli ol 40 milionoj da mencioj de la sercxvorto "Esperanto". Por
la sercxvorto "English", la sercxomasxino trovis nur 35 milionojn da
mencioj.
* * *
La konkurson por infandesegnajxoj organizitan de francaj esperantistoj
anoncitan ankaux en Eventoj partoprenis 247 infanoj el 9 landoj.
* * *
En oktobro okazis Esperanta kunlogxado organizita de la Esperanto-Ligo de
Kantoo en Japanio. Gxia loko estis la Esperanto-Domo Yatugatake de Japana
Esperanto-Instituto. Oni havis kurson pri konversacio kaj legado.
* * *
Kroata Esperanto-Ligo, KEL lancxis novan projekton "Mezeuxropo estas mia
hejmo", kiu rilatas al punkto "plijunigxo" de la laborplano de UEA / TEJO /
ILEI. Interesigxantoj povas kontakti la asocion.
* * *
La 1-an de oktobro en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en
Roterdamo (Nederlando) eklaboris nova TEJO"volontulo. Temas pri Anna
Skudlarska, 27-jara polino, antauxnelonge magistrigxinta pri politikaj
sciencoj en la Centra Euxropa Universitato de Budapesxto. Anna restos en la
Centra Oficejo minimume gxis marto 2003.
* * *
La 19-an kaj 20-an de oktobro 2002 okazis Reta Jxamboreo (tutmonda skolta
kunveno).
* * *
La cxi jara konkurso pri infandesegnajxoj, anoncita de "Esperanto en
Vendemois" (Francio), estis tre sukcesa, partoprenis gxin 247 infanoj el 9
landoj!
* * *
Estis eldonita la libro "El moviment esperantista a Mallorca" ("La
esperanto-movado en Majorko") de la historiisto Xavier Margais. Temas pri
ampleksa resumo de la doktorigxa tezo de la auxtoro, prezentita pasinjare
kaj al kiu oni aljugxis la plej altan kvalifikon.

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

42 j. viro. Interesoj: intersxangxado de posxtmarkoj, de bildkartoj kaj de
telefonkartoj, sxako, goo kaj aliaj ludoj. Adreso: Nikolay Mitrofanov, Pk.
292, BG-5000 Veliko Tarnovo, Bulgario, rete: nimcontactbg@forigu.yahoo.com.
* * *
45 j. needzigxinta komputilisto. Interesoj: Esperanto-movado, tradukado en
Esperanton, homaj rajtoj, aliaj kulturoj. Adreso: John Buchanan, 515 W.
Elgin, Broken Arrow, Oklahoma 74012 Usono, rete: jbespero@forigu.hotmail.com.
* * *
22 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: vojagxado, lernado de lingvoj.
Adreso: Nabil Qureshi, 482 Barking Road, East Ham London E6 2LT. UK, rete:
qureshinabil@forigu.hotmail.com.
* * *
29 j. apotekisto. Interesoj: kristanismo, lingvoj, komputeroj, bicikloj,
gefiloj. Adreso: Shayne Power, Pk. 1480, Esperance, WA 6450 A_stralio,
rete: shayne@forigu.power.gq.nu.
* * *
19 j. frauxlo, komencanto. Interesoj: historio, geografio, lingvoj. Adreso:
Tomas Brichacek, Jakutska 13, CZ-100"00 Praha 10, _ehio, rete:
brichacek@forigu.veterina.cz.
* * *
19 j. studento, komencanto. Interesoj: lernado de lingvoj, legado,
kolektado de moneroj kaj biciklado. Adreso: David Zimlich, 422 Stanford
Hall, Notre Dame, IN 46556, Usono, rete: DZimlich@forigu.nd.edu.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Reza Kheir-khah, irana esperantisto, iam jxurnalisto kaj tradukisto, nun en
Tajvano post longa restado en pluraj landoj de Ekstrem-Oriento, volonte
akceptos E-istojn. Adreso: Reza Kheir-khah, Ping Tung Shi, Gong Yuen Xilu
63 Hao, 900 Taivano, rete: reza@forigu.ms58.hinet.net.
* * *
Usona firmao, okupigxanta pri tradukado de angla al euxropaj lingvoj
sercxas kunlaborantojn por traduki 4500 vortan uzlibron pri LCD-monitoroj
al la nederlanda, sveda, germanan, franca, hispana kaj itala lingvoj. La
maksimuma prezo por cxiu lingvo estas 600-800 USD. La tradukoriginalo estos
en formato PDF. Interesigxantoj kontaktu: Christian Bertin en Francio,
retadreso: christian@forigu.bertin.biz.
* * *
Lerneja E-klubo en Anglio sercxas alilandajn lernantojn por grupa
korespondado. Gxi ankaux partoprenemas en "Euroscola en Esperanto" en 2003.
Skribu al: Esperanto-Klubo (c/o Elizabeth Stanley), Sir Thomas Rich's
School, Oakleaze, Long-levens, Gloucester, GL2 OLF, Anglio.
* * *
Pola Esperanto-Asocio kun beadauxro informas pri forpaso de nia
samklubanino Helena Bolanowska. Sxi mortis 09. 11. 2002. Sxi tre aktive
agadis en Lodza movado, Sxi estis ankaux prezidantino de Lodza filio de
PEA.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. De kiam oni povas uzi Esperanton kiel lingvon de sendata telegramo?
   A. Ekde 1895
   B. Ekde 1905
   C. Ekde 1925

2. Kiam oni aldonis la unuan fojon posxtmarkon kun Esperanto-teksto en
   Sovetio?
   A. En 1925
   B. En 1935
   C. En 1955

3. Kion signifas la mallongigo SES?
   A. Spirita Eldona Societo
   B. Svisia Esperanto-Societo
   C. Societo Esperantista de Samseksemuloj

Limdato por alsendo: la 15-a de novembro 2002. La gxustaj solvoj aperos
post 2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 238.

1. Kiu duobla prepozicio estas malgxusta?
   B. de cxe*

2. Kiu estas la verkisto de la originala Esperanto romano: "Hura!"?
   A. Julio Baghy

3. Kion signifas la mallongigo VEK?
   C. Veterana Esperanto-Klubo

Ni invitas vin, ludu kun ni!

* Laux la "Nova PIV" ankaux "de cxe" estas gxusta. Al ludantoj, kiuj
  respondis al cxi demando "false" ni aldonas du poentojn.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Historio de la Internacia Lingvo en Kolombio
============================================

Estas mirinde vidi kiel spite malfavoraj cirkonstancoj aperas homoj kun
intereso pri tuthomaraj problemoj kiel la neceso de unu lingvo internacia.
En kolombio la plej urgxa afero ne estis la kunfratigxo kun aliaj popoloj,
sed plibonigo de la rilatoj inter kolombianoj mem. Ankaux oni ne sentis la
Babelprememon cxar en la najbaraj landoj oni parolas la hispanan, kaj la
ceteraj landoj estis malproksimaj kaj malfacile alireblaj. Tamen, cxi-tie
vivis personoj sindonemaj kaj vaste kleraj, kiuj jam en la komenco
okupigxis pri al Internacia Lingvo.

Jam en 1909 aperis esperantistaj grupoj en urboj Altamira, Bucaramanga kaj
Cecuta. En Cecuta estis presita bulteno "Kolombia Stelo". Laux kelkaj
konfontoj, aperas ankaux la nomo de Abel de J. Rico (patro de psikiatro
Edmundo Rico) kiel esperanto-aktivulo antaux la jaro 1910. Eble la plej
elstara samideano de tiu epoko estis advokato Joaqu_n Ospina, naskita en
1875. Krom 10 verkojn pri deversaj temoj (juro, historio, bibliografio,
ktp.) li publikigis "Tratado de Esperanto" (Gramatikon de Esperanto), kaj
fondis en 1911 jxurnalon "La Lumo" en Salamina (departamento Caldas). En
Salgar, departemento Antjokio, en 1892, naskigxi Jos_ Mar_a Sol_s Moncada,
verkisto de 32 libroj pri historio kaj poemaroj. Li publikigis, kune kun
Joaqu_n Ospina multajn informojn pri Esperanto en jxurnaloj.

En 1911 la grupoj unuigxis en Ligon, kiun akceptis sub sia patronato la
tiama kolombia prezidanto D-ro Carlos E. Restrepo. (Laux Enciklopedio de
Esperanto de Kokeni, Bleir kaj Sirjaev, Budapesxto 1934 kaj libron
"Esperanto en Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., pagxo 495). Cxirkaux la
jaro 1910 kaj postaj, kolonelo Manuel Tovar, kuracisto Mart_nez Mendez,
dentisto kaj dramverkisto Antonio Alvarez Lleras, s-ro Carlos E. Pinz_n kaj
iu ingxeniero kun familinomo Velandia, fondis la unuan kolombian esperanto-
grupon. Kelkaj el la grupo estis junuloj cxirkaux 20-jaragxaj de lernejo
"Colegio de la Salle", (laux raportito en jxurnalo El Espectador, 26an de
aprilo, 1950).

En decembro de 1920, laux iniciato de Edmond Privat, dek-unu delegitoj (el
Belgio, Brazilo, Cxehoxslovakio, Cxilio, Cxinio, Haitio, Hindio, Italio,
Kolombio, Persio kaj Sudafriko) prezentis al la Unua Asembleo de Ligo de
Nacioj, projekton de rezolucio atentigante pri la lingvaj malfacilajxoj
"kiuj malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj", kaj esprimante la
esperon ke "la cxiulandaj geknaboj sciu ,de nun ,apenaux du lingvojn: sian
gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado". La projekto
entenis peton al la Gxenerala Sekretario de la Ligo prepari raporton pri la
rezultoj de la Esperanto-instruado en la publikaj lernejoj de la sxtatoj-
membroj. La kolombia subskribinto de la projekto de rezolucio estis Carlos
E. Restrepo, prezidinto de Kolombio inter 1910 kaj 1914. (vidu libron: "La
Dangxera Lingvo"far Ulricx Lins, pagxo 62, kaj libron "Esperanto en
Perspektivo" far Ivo Lapenna k.a., pagxoj 749-755).

Eble la Unua Mondmilito seniluziigis la samideanojn, aux decidigis ilin ne
aperi publike gxis 1924.Post tiu pauxzo, reaperis sciigoj en la jxurnaloj.

En 1924, Jose Alfonso Guiti_rrez, de urbo Ccuta, gajnis konkurson
organizita en Sovetunio, pro lia traduko de la romano "Mar_a" de elstara
kolombia verkisto Jorge Isaacs. Por la sama verko ekzistis alia
traduklaboro, far Fulgencio Gonzgxlez, komsiita de tiama Internacia E-
Societo de Rusio (laux jxurnalo El Tiempo, 18-an de junio, 1967). Oni ne
scias cxu la du tradukintoj kunlaboris.

Ankaux en 1924, alia kolombiano, Lascario Cgxrdenas (aux Cipriano
Cgxrdenas), publikigis en Vieno (Auxstrio) hispanigan reformon de
Esperanto: "Hom-Idyomo", en libro blele presita kaj bondita (laux Mario
Pei: Unu Lingvo por la Mondo", 1958).

En la jaro 1927 naskigxis en vilagxo Urrao, departemento Antjokio, Tirso
Castrill_n, kiu poste estus elstara sxakisto kaj esperantisto, verkisto de
lernolibroj pri la lingvo kaj pri sxako.

En la jaro 1930, Guillermo Johnson publikigis, en regulaj flugfolioj de sia
librejo "La Pluma de Oro", en Medell_n, lecionojn de la Internacia Lingvo,
kaj meksika komercisto logxanta en Bogoto, Alberto G_mez Cruz publikigas la
duan eldonon de propra Esperanto-kurso.

En 1931 Alberto G_mez Cruz estis delegito de UEA en Bogoto, dum la
industriisto Friedricx Rappe estis vicdelegito. Ekzistis alia delegito en
Sogamoso: kuracisto Abel J. Rico.

En 1932 Sinjoro Anton Tomic, jugoslavo (kies patro Stanislav Tomic ankaux
estis esperantisto kaj auxtoro de pluraj verkoj, kaj ingxeniero kiu laboris
en la konstruado de fervojo en Antjokio), logxis en Medell_n kaj estis
delegito de UEA. Dum sia dauxra agado por Esperanto, s-ro Tomic ankaux
okupigxis pri la diskonigado de kolombia kulturo en eksterlando, precipe en
sia patrujo, kaj tiucele sendadis kolombiajn dokumentojn al Boegrado,
Sarajevo kaj Zagreb.

En auxgusto de 1933 oni fondis en Bogoto "Kolombian Esperanto-Federacion",
kun sinjoro Jos_ Hernando Garc_a Lozada kiel prezidanto kaj Ernesto Dueras
kiel sekretario. Letero pri la fondo aperis la 31-an de auxgusto en
tiutempa jurnalo nomata "Heraldo de Antioquia", kaj poste, la 15an de
decembro de la sama jaro, s-ro Jos_ Mar_a Sol_s Moncada favore komentariis
pri la fondo.

En 1937 mortas politikisto kaj eksprezidanto Carlos E. Restrepo. Inter la
apogantoj de Esperanto, li estis kiu okupis la plej altan pozicion en la
politikaj medioj de Kolombio.

En la jaroj 1939 - 1940, la ununura delegito de UEA (tiam nomata
"Internacia Esperanto-Ligo") estis kuracisto Abel de J. Rico, logxanta en
Sogamoso.

En la jaro 1944, dum kongreso pri paco, en rilato kun al fondo de
Unuigxintaj Nacioj, okazinta en la domego Dumbarton Oaks (Vasxingtono,
Usono), ingxeniero Jose Antonio V_lez Rojas, el urbo Cali, proponis la
adopton de Esperanto kiel Universala Lingvo por la nacioj. La aferon
komentariis argentina jxurnalisto Alejandro Sux en "Carta de Nueva York" en
jxurnalo El Tiempo, la 17-an de oktobro dela sama jaro.

En 1946 sinjoro Antonio Tomic atingis kolombian sxtatanecon. H. C.
Raasveldt, nederlanda geologo logxanta en Bogoto estis delegito de la
pacifisma "Universala Ligo" dum 1948 kaj 1949. En tiu-cxi lasta jaro,
sumigxis al li Alberto Plazas H. kiel delegito en urbo Kalio, dum delegito
de UEA en urbo Barranquilla estis industriisto J. Tenenbaum.

En 1950 komencigxis la intensa poresperanta aktivado de D-ro Gonzalo
Gonzalez (verkante sub pseuxdonimo "GOG"), unu el la samideanoj kiuj plej
multe kontribuis al diskonigo de Esperanto en Kolombio. Li estis klera kaj
nobla juristo, profesoro kaj jxurnalisto, GOG, en sia jxurnalkolumno
"Demandoj kaj Respondoj" en jxurnalo El Espectador, pritraktis multegajn
fojojn, precipe en 1950 kaj 1959, Esperantajn temojn. La 22-an de aprilo de
1950, GOG publikigis malajan poemon en Esperanto: "Malaja Pantumo" laux
traduko de la elstara intelektulo Otto de Greiff Haeusler (ingxeniero,
matematikisto kaj ekspertulo pri muziko), kiu tiam estis prezidanto de la
"Esperantista Societo". En la eldono de la 27-a de majo de 1950, GOG
rakontas iomete pri la unuaj jaroj de Esperanto en Kolombio. En tiu jaro
aperis pluraj leteroj pri Esperanto en la sama jxurnalo.

Dum la sama jaro, 1950, oni agadas iom forte pri kursoj en Bogoto: sinjoro
Jesus A. Velez Rojas, gvidis du kursojn pri Esperanto: unu en privata
oficejo kaj alia en la lernejo Pierre Janton

dauxrigo en la sekva numero

***************************************************************************

Konfeso
=======

Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis
kompreni, en kio nome konsistus la malfelicxo por la Homaro, se en unu bela
tago montrigxus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed
ekzistas nur unu cxiuhoma familio kun unu cxiuhoma lingvo.

L. Zamenhof

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 240, 2/oktobro-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: redaktoro@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 34 EUR (aere 40 EUR) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************