Eventoj n-ro 220, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Eldirproblemoj pri Euro

Faka aplikado: - "Universitato" dum Azia Kongreso
               - Forumo pri turismo, edukado, kulturo
               - Jura Tribuno Internacia

Kontakto sercxata: - TEJO sercxas kunlaborantojn!

Interreto: - Trovanto - gxisdatigo
           - Esperanto-Radio Interreta - renovigita!
           - Mallonge (4)

Arangxoj: - Internacia Festivalo
          - IFEF-kongreso
          - Germana Esperanto-Kongreso
          - Medicina kongreso
          - Internacia Seminario
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Thorsen-apogo al dek bibliotekoj
        - Nova estraro de CED
        - Raymond Bore dauxrigas la ZEO-laboron
        - E-seminario en Tehrano
        - Sukceso de Esperanto cxe ROI
        - Junuloj senpage en la UK!
        - Nova jaro, novaj Eventoj
        - "Radio" 90 jaragxa
        - Buller gvidos instituton en Finnlando
        - Ago-Tago en Pakistano
        - Oficejo de EEU en Bruselo
        - Al lingva demokratio - Alvoko al membroj de UEA/TEJO/ILEI

Instruado, ILEI: - E-tagoj en Bydgoszcz

Konkursoj: - Belartaj Konkursoj de UEA en 2002

Gazetoj: - Nova kontakto kun Kontakto

Rubrikoj: - Mallonge (13), ni mencias (5), anoncetoj (2),
            korespondi deziras (11)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Kiam Zamenhof revis pri Argentinio!
          - Pruntado
          - Lingva diskriminacio cxe entrepreno Wagner

***************************************************************************

                                   Dankon
                        pro renovigo de via abono al

                               E v e n t o j
                                    kaj
                              R e t - I n f o

                                 por 2002!

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Eldirproblemoj pri Euro
=======================

Antaux jardekoj gxi nomigxis ankoraux ECU. Tiu nomo regis la internacian
euxropan komercon inter 1979 kaj 1999.

La 1-an de januaro 1999 laux konsentoj de cxiuj EU landoj en valoro de 1:1
transdonis sian lokon la ECU al Euro.

Nun antaux la proksimigxanta enkonduko de Euro ekflamis denove la disputoj
pri gxia nomo. Nun la cxefa punkto de la disputoj estas la elparolo en la
diversaj naciaj lingvoj. Cxiukaze estas ankoraux ne decidita kiel la
pluralo nomigxu. Cxu ili nomigxu same kiel la singularo "Euro", aux ni nomu
ilin "euri", aux "euros"? La kritikistoj estas skeptikaj cxar la tempo
malmultas. Cxu necesas cxion vere reguligi?

La jarsxangxo 2001-2002 alportas la morton por dekdu naciaj valutoj, en la
landoj kiuj enkondukas Euron, sed ne povis ankoraux samopiniigxi pri la
apunto.

Por la germanoj estas simpla la afero oni monas unu "Euro", unu "Cent" kaj
cento da "Euro", cento da "Cent". Tute laux la proponoj de la EU-Komisio.

Male la grekoj. Ili adiauxas de ilia drakmo, sed la subunuojn de Euro ili
volas nomi ne "Cento" sed "Iepto". Tion ili ecx rajtos fari, cxar laux
traduko gxi estas samsignifa. Ili havas la konsenton de la EU-Komisio, kiu
tamen ne volonte akceptas apartajn dezirojn.

Ekzemple la deziron de la francoj, kiuj ne volas forlasi siajn "Centimojn".
Plene subtenas la opinion de la logxantaro la Pariza Financministerio, kiu
diras, ke en Francio oni plue uzos la vorton "Centimes" por la centono de
unu Euro. Kvankam Euro estas skribita sur la monbiletoj, tamen sur la
cxekoj la francoj skribos "Euros", kiel pluralon. Tiamaniere distancigxas
la franclandanoj de la decidoj faritaj en Maastricht; kiun jam antaux naux
jaroj cxe la pri tiurilata vocxdonado nur tre malgranda plimulto akceptis.

Ankaux la italoj ne akceptas la nomon "Euro" sen protesto. La
lingvospertuloj de la respektinda "Accademia della Crusca" en Romo opiniis,
ke por la pluralo de Euro estos en Italio uzota la vorto "Euri", kio devos
esti de EU-komisio akceptota.

En Svedio oni uzos "Euron" en Danio "Euroen" por komprenigi la diferencon
inter unu aux pluraj Euroj.

En Hispanio oni uzos por la pluralo la kun gxuo rolanta "Euror", kiu ne
estas komparebla kun la malmola laux standardo prononcita germana "r"; cxar
la sur iberia duoninsulo logxantoj havas la akcenton sur la dua silabo.
Laux opinio de lingvosciencistoj la favorantoj de dialektoj ne havos multan
sxancon cxe Euro, cxar tiu cxi vorto ne simple modifigxas. Ni devas
konfesi, ke gxi estas tre gxustigita fonetika formo por la germana lingvo.
Gxi apenaux havas fonetikan ataksurfacon por la cxiutaga lingvouzado.

En Auxstrio oni plejversxajne uzos anstataux "Cent" la vorton "Sent" laux
la tradicioj de Auxstrogerma, sed respektive la vorton "Euro" oni akceptas
la germanlingvajn normojn. Por la lingvistoj estas nenia alia tasko nun nur
atendi kiel Euro en la cxiutaga parolado okupos sian lokon.Cxu gxi ricevos
karesnomojn aux ne, dependas de la uzantoj?

Ne estas malatentebla la fakto, ke en la pasintaj jardekoj en preskaux cxiu
EU-lando oni uzis karesnomojn por la diversgrandaj, (sed plej ofte por la
plej grandvaloraj) monbiletoj. Tiu tradicio certe ne cxesigxos en la
estonto.

Katalin Fetes-Tosegi

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

"Unversitato" dum Azia Kongreso
===============================

Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS San Marino okazigas fakajn
konferencojn, kursojn kaj ekzamenojn por titoloj de bakalauxro, magistro
kaj doktoro.

AIS-sesio (3 kursoj) okazos unuafoje en Azio dum la 3-a Azia Kongreso de
Esperanto, inter 23-26 auxgusto, 2002, en Seulo, Koreio, en la kongresejo.
La prelegantoj estas bone konataj profesoroj en koncernaj fakoj.

Planitaj kursoj estas:
- Informaciteorio kaj komunikadkibernetiko de Prof. Helmar Frank F-ino N.
  Maksinova;
- Socialismo kaj ekonomia evoluo de Prof. Lee Chong-Yeong;
- Enkonduko al la nova evoluo de la scienco pri menso kaj cerbo de Prof.
  Kobayasi Tukasa.

Kursanoj ricevos atestilon po cxiu kurso, kio validas 1 studunuon, se la
kursano aligxas kiel AIS-studento.

Lee Chong-Yeong
Rete: lee@forigu.esperanto.net

***************************************************************************

Forumo pri turismo, edukado, kulturo
====================================

Inter 21-30. 09. 2001 okazis en Bydgoszcz, Polio la 27-a Internacia Forumo
pri Turismo, Edukado kaj Kulturo, IFTEK - tradicia, cxiujara arangxo de
"Monda Turismo". En gxia programo, krom estrarkunsidoj, spertintersxangxo
pri turismo kaj planado de Esperanto-arangxoj por la sekva jaro, okazis
i.a. arta vespero okaze de la Monda Tago de Turismo, 27-a septembro, kaj du
tuttagaj busekskursoj: al arkeologia festeno en Biskupin kaj al 9-a
internacia foiro "Tour & Travel" en Varsovio.

Monda Turismo
str. M.Sklodowskiej-Curie 10. PL 85-094 Bydgoszcz, Polio

***************************************************************************

Jura Tribuno Internacia
=======================

Dum la 86-a Universala Kongreso, UK en Zagrebo, Kroatio estis prezentita la
5-a numero de Jura Tribuno Internacia, la oficiala revuo de Esperanto Jura
Asocio, EJA.

Gxi enhavas artikolojn:
- La Rajto al Sana Medio, de D-rino M. Rafaela Uruena;
- Intelekta Posedajxo laux Sxari'a (Islama Juro), de Hussain Al-Amily;
- Mallonga Superrigardo de Internacia Patent-Sistemo, de Roland Rotsaert;

Krome la numero enhavas recenzon de Dimitar Haghiev pri la 5-a volumo de la
"Bulgaraj Verkoj pri Internacia Juro"; tradukon de la Konvencio pri Agnosko
kaj Ekzekucio de Eksterlandaj Arbitraciaj Decidoj kaj mallongajn informojn
pri aferoj rilataj al juro.
Kontaktoj kaj mendoj cxe:

Jura Tribuno Internacia
Apartado de Correos 3142; ES-14080 Cordoba, Hispanio
Rete: esperanto14@forigu.supercable.es

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

TEJO sercxas kunlaborantojn!
============================

Dum la lasta kunsido en Roterdamo, la estraro de TEJO decidis eldoni
dumonatan retan informilon pri TEJO-agado. Gxi estos mallonga kaj strukture
simila al TEJO-aktuale, kiu estas jam la funkcianta novajxservo de la
asocio.
Kiuj deziras kunlabori, povas aligxi cxe:

TEJO-Aktuale
Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: tejo-aktuale-red@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Trovanto - gxisdatigo
=====================

La projekto de enretigo de la plej granda Esperanto-katalogo rapide
progresas. En la lastaj tempoj la amplekso de Trovanto kreskis je 1000
rikordoj, kaj nun gxi enhavas 21.000 rikordojn, kio faras gxin jam tauxga
helpilo por multaj bibliotekoj, eldonejoj kaj privataj personoj en
Esperanto. Post ne pli ol kvin jaroj oni prezentos la pli-malpli kompletan
literaturon en kaj pri Esperanto en la interreto, se oni ricvos la necesan
subtenon de la sxtataj institucioj.

Fakte tiu subteno dependas de la utilo de la laboro, kiun oni konstante
mezuras per monataj statistikoj. Cxiu vizito de la pagxoj estas kalkulata,
kaj tiel helpas dauxrigi tiun unikan entreprenon. Prizorgantoj petas de
tempo al tempo viziti la katalogon Trovanto cxe la retadreso:
http://www.onb.ac.at/ev/online_s/onspdbfr.htm, kiu malfermas al vi tre
interesan kaj multfacetan mondon: la Esperanto-literaturon.

Helga Farukuoye
Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaeler Kuppel
AT-1010 Wien, Auxstrio

***************************************************************************

Esperanto-Radio Interreta - renovigita!
=======================================

Esperanto-Radio Interreta, ERI estas jam de pli ol 2 jaroj fermita. Nun gxi
denove ofertas la kutimajn servojn kaj ankux novajn al cxiuj vizitantoj.
Estas cxi tie uzebla vortaro, libera anoncejo, ktp. La pagxoj legeblas cxe:
http://esperanto-radio.net.

laux Nun

***************************************************************************

Aperis nova versio de la teksteditilo UniRed, kiu havas plurlingvajn
versiojn: angla, dana, esperanta, franca, germana, rusa kaj sveda. Gxi
elsxuteblas de: http://www.esperanto.mv.ru/UniRed/UTF8/index.html.
* * *
Estis starigita dissendolisto por esperantistoj, kiuj interesigxas pri
Irano. La adreso de la listo estas: irana-esperanto-centro@forigu.yahoogroups.com.
* * *
Estis kreita Internacia Esperanto-Forumo (perinterreta)
cxe:http://www.cinews.net/bbs/forumo/.
* * *
La Esperanto-revuo "Gazeto Andaluzia" legeblas cxe:
http://www.ciudadfutura.com/esperanto.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Festivalo
====================

La 18-a Internacia Festivalo, IF okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002
en Magdeburgo, Germanio. IF estas la "tradicia, familia, silvestra" arangxo
en Germanio. Oni atendas familiojn kaj esperantistojn prefere inter 25-55
jaroj, sed memkompreneble ankaux aliagxulojn. Estas programoj por paroj,
familioj kaj familioj kun infanoj. Oni povas en agrabla Esperanto-medio
renkonti la novan jaron dum la internacia festivalo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Hans-Dieter Platz
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio
Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de

***************************************************************************

IFEF-Kongreso
=============

La 54-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazas
inter 01-07. 06. 2002 en Plovdiv, Bulgario. En la programo de la arangxo
trovigxas la kutimaj, valoraj, fakaj programoj. Krome atendas la
partoprenantojn interesaj distraj programoj, kaj ekskursoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

LKK de 54-a IFEF-Kongreso
Centrala Posxto, pk. 455, BG-4000 Plovdiv, Bulgario
Rete: bdz-intrel@forigu.bbf.bg

***************************************************************************

Germana Esperanto-Kongreso
==========================

La 79-a Germana Esperanto-Kongreso okazas inter 17-20. 04. 2002 en Husun,
norda Germanio. La temo de la arangxo estas "Lingvo kaj Naturo". La
arangxon partoprenas specialaj gastoj Osmo Buller, eksa gxenerala direktoro
de UEA kaj Gerrit Berveling, redaktoro de Fonto. Oni povas gxui dum la
arangxo interesajn prelegojn kaj amuzajn programojn. Eblas fari belajn
ekskursojn al la cxirkauxajxo.
Pliaj informoj kaj kontakto cxe:

Esperanto-Nord
Am Ostersielzug 6, DE-25840 Friedrichstadt, Germanio
Rete: 79.gek@forigu.web.de

***************************************************************************

Medicina kongreso
=================

La 3-a Euxropa Medicina Esperanto-Kongreso okazas inter 18-26. 08. 2002 en
Budapest kaj Hodmezovasarhely, Hungario. La arangxo havas tri cxeftemojn:
preventado, restarigo, Yumeiho-terapio. Kun la kongreso okazas la gxenerala
kunveno de Yumeiho-kuracistoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Katalin Farago
Pf. 89, HU-6801, Hodmezovasarhely, Hungario
Rete: konyv@forigu.mail.hodtav.hu

***************************************************************************

Internacia Seminario
====================

La 45-a Internacia Seminario, IS okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002
en Rotenburg, Germanio. IS estas "la junulara, silvestra Esperanto-arangxo"
en Germanio. Cxi jare la loko estas unu el la plej belaj urboj de la lando.
La partoprenantojn atendas la amuzigaj programoj kaj neforgesebla etoso.
Okazas kursoj, ludoj, ekskursoj, silvestra balo kaj cxiunokta, freneza
diskoteko.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Germana Esperanto-Junularo
Grellstr 36, DE-10409 Berlin, Germanio
Rete: bero@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

15.12. Zamenhofa Festo - naskigxfesto de d-ro Zamenhof kaj aliaj, Kameoka.
Inf: Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto, Oomoto Ten'on-kyo Kameoka-si
Kioto-hu, 621-8686 Japanio, Tel.: +81-771-22-5561, Fakso: +81-771-25-0061.
Rete: h-takano@forigu.oomoto.or.jp
* * *
22.12-03.01. Kristnaska-Novjara Feriado "Karlova Vintro" en Karlovo. Inf:
Esperinform, P.K. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete:
leonov@forigu.rozabg.com
* * *
27.12-03.01. 18-a Internacia Festivalo (arangxo por familioj kaj personoj
25 - 55 jaragxaj) en Magdeburg. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach
1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel.: +49-5624-8007, Rete:
HDP@forigu.internacia-festivalo.de
* * *
27.12-03.01. 45-a Internacia Seminario. Inf: Germana Esperanto-Junularo,
Grellstr. 36, DE-10409 Berlin, Germanio. Tel/fakso: +49-30-42857899.Rete:
bero@forigu.esperanto.de
* * *
28.12-02.01. Intercia Silvestro 2001/2002 en Budapest. Inf: MOVILO,
Soroksari ut 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-3782793
* * *
30.12-03.01. Silvestra Balo 2001/2002 kaj Vintraj Ekskursoj, Poprad. Inf:
Esperanto - Regiona Societo, Sobotske Namestie 39, SK-058 01 Poprad,
Slovakio. Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk
* * *
31.12-01.01. Novjarfesto en Karpatoj. Inf: Jaroslav Zaharija, B. Hmelnickij
str, 82/4-8, UA-76006 Ivano-Frankivsjk, Ukrainio

2002

05-18.01. 18-a Auxstralia Esperanto-Kongreso kaj Somerlernejo en Perth.
Inf: Trish O'Connor, Tel: +61-(0)8-93071964, rete: trish7@forigu.tpg.com.au.
* * *
18-20.01. Ni festivalu! teatra stagxo, Barlaston. Inf: Derek Tatton,
Wegdwood Memorial College, Barlaston, Stroke-on-Trent, Staffordshire, ST12
9DG, Britio. Tel: +44-1782-372105. Rete:
wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk
* * *
17-23.02. 43-a Internacia Fervojista E-Skisemajno en Predeal. Inf: R. E. F.
A. str. Plotechnicii 1. RO-2200 Brasxov, Rumanio
* * *
26.02-08.03. 4-a Internacia Himalaja Renkontigxo. Inf: P.O.Box 10518,
Kathmandu, Nepalo. Tel: +977-1-413754. Rete: sosierra@forigu.wlink.com.np.
* * *
06-09.03. 4-a Nacia Kongreso de KEA, Havano. Inf: Kongresa Preparkomitato,
Kuba Esperanto-Asocio, Pf. 51, CU-10500 Havano, Kubo. Fakso: +537-338729,
rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu
* * *
29.03-05.04. 18-a Printempa Semajno Internacia (PSI). Inf: Wolfgang Bohr,
Johannes-Kirschenweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr - Ahrweiler, Germanio.
Tel: +49-(0)2641-4885, fakso: +49-(0)2641-978666, rete: psi@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

                                M O N A T O

                       Internacia magazino sendependa
               unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo
                     unu el la plej prestigxaj E-revuoj
             Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe:

                           Flandra Esperanto-Ligo
                Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio

***************************************************************************

MOVADO
//////

Thorsen-Apogo al dek bibliotekoj
================================

Dek Esperanto-bibliotekoj povas plivastigi siajn kolektojn helpe de
Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies subvenciojn UEA cxi jare
disdonis por la kvina fojo. Por la disponebla sumo de 1750 euroj konkursis
17 petintoj el 15 landoj.

Esperanto-libroj je la valoro de EUR 250 jam survojas al:
- Kuba Esperanto-Asocio,
- Makedonia Esperanto-Ligo,
- Biblioteko "Hans Bakker" de Unuigxo Togolanda por Esperanto,
- Ukrainia Esperanto-Asocio,
- Venezuela Esperanto-Asocio.

Subvencioj de EUR 100 estis asignitaj al:
- Saenzpenja Esperanto-Klubo, Argentino,
- Kultura Centro de Esperanto en Campinas, Brazilio,
- Kultura Esperanto-Centro de Tours, Francio,
- Esperanta Societo de Tenerife, Hispanio,
- Esperanto-Grupo "Achille Tellini" en Bologna, Italio.

Ekde 1997 Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen subtenis 53 bibliotekojn
el 31 landoj. Laux mondopartoj ili trovigxas en Afriko (4), Azio (8),
Latina Ameriko (9), Okcidenta Euxropo (16) kaj Orienta Euxropo (16).

Petoj por la venonta aljugxo devos atingi la Centran Oficejon de UEA gxis
la 15-a de oktobro 2002. Necesas sendi liston de dezirataj libroj laux ordo
de prefero. Se oni ricevos subvencion, la Libroservo de UEA sendos al la
ricevinto librojn je la valoro de la asignita sumo. Oni ne subvencias
akiron de diskoj, kasedoj k.a. ne-libraj varoj.

Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnneweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

***************************************************************************

Nova estraro de CED
===================

La estraro de UEA elektis novan estraron por Centro de Esploro kaj
Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, CED el kvin elstaraj fakuloj. La
esplorfakon de UEA nun gvidas prof. Humphrey Tonkin (kunordiganto), d-ro
Detlev Blanke, d-ro Mark Fettes, d-ino Ilona Koutny kaj prof. Jouko
Lindstedt.

Al la publiko la plej konata agado de CED estas la cxiujaraj
Esperantologiaj Konferencoj kadre de la Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Gxiaj cxefaj eldonajxoj estas la plurlingva "Language Problems and Language
Planning", eldonata en tri numeroj jare kunlabore kun la amsterdama
lingvistika eldonejo, John Benjamins, kaj la novajxbulteno "Informilo por
interlingvistoj", kiu aperas kvarfoje jare.

CO de UEA

***************************************************************************

Raymond Bore dauxrigas la ZEO-laboron
=====================================

S-ro Raymond Bore dauxrigas la laboron de la forpasinta Hugo Rollinger kiel
komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj, ZEO-j. S-ro Bore
kunlaboris kun Rollinger jam dum multaj jaroj pri la registrado de ZEO-j
kaj interalie kolektis reprezentan fotoarkivon pri ili. De longe li estas
ankaux fakdelegito pri ZEO-j. La estraro de UEA turnis sin gxuste al li,
kiam gxi alfrontis la bezonon elekti posteulon de Rollinger.
Informojn, demandojn pri ZEO-j sendu al:

Raymond Bore
481 square Zamenhof, FR-73000 Chambery, Francio

***************************************************************************

E-seminario en Tehrano
======================

Irana Esperanto-Centro okazigis seminarion la 22-an de novembro en Tehrano
en kulturdomo Mehrabad kiun partoprenis pli ol 80 personoj. La seminario
estis favore anoncita kaj raportita en la tutlanda gazetaro kaj post 5
jaroj denove anoncita ankaux tra 3 televidkanaloj. Oni planas lancxi E-
kursojn en la kulturdomo.

Reza Torabi

***************************************************************************

Sukceso de Esperanto cxe ROI
============================

Malgraux la antauxvidataj enspezmalgrandigxoj kaj la tiel akuzataj
sxparagadoj ORF devigis sin por kontinuigo de Radio Auxstria Internacia,
ROI. Tiel ni povas en niaj cxiuj ses lingvoj interesajn programojn oferti
al vi.

Gxis la 2-a de oktobro atingis ROI-n preskaux 900 pozitivaj alskriboj -
retmesagxoj, leteroj kaj posxtkartoj. La redakcio dankas en la nomo de
cxiuj kunlaborantoj por subteno, interesigxo pri ROI, lauxdo por la
programoj kaj disauxdigoj, pluraj pripensadoj de taskoj kaj funkcioj de
internacia radiosendilo kaj la multaj bondeziroj al la kunlaborantoj de
ROI.

Tiuj alskriboj estis ne nur gravaj moralaj subtenoj en malfacila situacio,
sed demonstris ankaux la intiman ligitecon de geauxskultantoj kaj ROI.

Por Radio Auxstria Internacia staras je dispono ekde jarkomenco de 2002 nur
la triono de monrimedoj havitaj en 1999. Oni tamen per cxiuj fortoj
klopodos, ke la financaj mankoj ne ekestigu kvalitajn mankojn en la
programoj.

Roland Machatschke
intendanto de ROI

***************************************************************************

Junuloj senpage en UK!
======================

Cxiuj, kiuj naskigxis post 31. 12. 1981 ne pagas aligxkotizon por la
UK-2002 okazonta en Fortalezo, Brazilio! Tiun cxi Universalan Kongreson
antauxvideble partoprenas granda kvanto da gejunuloj, ankaux pro tio ke
okazas karavano al gxi de la IJK en Pato Branko.

Molina Milanez
Rete: molinavm@forigu.uol.com.br
el TEJO-Aktuale

***************************************************************************

Nova jaro, novaj Eventoj!
=========================

La jaro baldaux finigxas denove. Tio signifas ankaux la finigxon de via
abono al Eventoj. Mi esperas vidi vin inter la legantoj ankaux en 2002.

Eventoj alportos al vi "en la fotelon" ankaux la novajxojn dise el vasta
Esperantio ankaux en la venonta jaro.

Landaj perantoj kaj abonkotizoj
- Auxstralio: s-ino Edna Turvey: 36 Calder Road, Darlington, NSW 2008.
  Eventoj: 64 AUD, Ret-info: 40 AUD;
- Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg (pck.
  7.127.144). Eventoj: 34 EUR, Ret-info: 21 euroj;
- Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen (pgk.
  000-0265338-43). Eventoj: 34 EUR, aere: 40 EUR, Ret-info: 21 euroj.
- Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo, Cx. Postal 03625, Brasilia (DF) 70084. Vi
  povas sendi al BEL trastrekitan cekon nome de "Liga Brasileira de
  Esperanto" au deponi en la konton de BEL ce "Banco do Brasil" agentejo
  0452-9 konto n-ro 402.706-X (tiukaze sendu kopion de la deponatestilo al
  BEL). Eventoj: Egalvaloro de 40 euroj, Ret-info: 12 EUR;
- Britio: Esperanto-Asocio de Britio, prizorganto Paul Hewitt, 26 Highfield
  Rd, Grimsgy, North Thoresby, S. Humbs, DN36 5RT. Eventoj: 20,5 GBP, aere:
  24 GBP, Ret-info: 12.5 GBP;
- Bulgario: Raya Androvska, kv. Ivan Vazov, ul. Burel 72, vh. B. ap. 8.
  BG-1408 Sofia. Tel: +359-2-546089. Eventoj: 47 levoj, Ret-info: 23,5 levoj;
- Cxehio: Vladislav Hasala, Dvoraka 1, CZ-696 62 Straznice, Cxehio. Komarca
  Banko: 159 994 334/5100. Eventoj: 668 KCS, Ret-info: 429 kronoj.
- Danio: DEA-Libroservo, Frederik Eriksen, Finsengade 10, DK-4800 Nykobing F.
  Eventoj: 34 EUR, aere: 40 EUR, Ret-info: 21 EUR;
- Finnlando: Oy Mendoservo, Kivistontie Hyvinkaa, SF-05510. (Tel: 019-470054,
  konto 800013-427722). Eventoj: 34 EUR, aere: 40 EUR, Ret-info: 21 euroj;
- Francio: Unuigxo Franca por Esperanto, UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie,
  FR-75004 Paris (pck. 855-35 D Paris), Eventoj: 34 EUR, aere: 40 EUR, Ret-
  info: 21 EUR;
- Germanio: LB Linguistisches Bureau gmbh, Alfred Schubert, Pf. 1539,
  DE-82355 Weilheim, (konto 4803922, Munchner Bank, BLZ 701 900 00). Eventoj:
  34 EUR, Ret-info: 21 EUR;
- Hungario: LINGVO-Studio, HU-1675 Budapest, pk. 87. Eventoj: 4500 Ft, por
  duonjaro: 2300 Ft, Ret-info: 2500 HUF;
- Hispanio: Hispana Esperanto-Federacio, Rodriguez San Pedro 13-3-7, ES-28015
  Madrid (Bankkonto: 0182-2552-61-0204011961 cxe banko BBVA, nome de
  Federacion Espanola de Esperanto). Eventoj: 34 EUR, aere: 40 EUR, Ret-info:
  21 EUR;
- Islando: Libroservo de IEA, Saemundsson Hallgrimur, Godatuni 10, IS-210
  Gardabae;
- Italio: Itala E-Federacio, via Villoresi 38, IT-20143 Milano (pck.
  37312204). Eventoj: 34 EUR, aere: 40 EUR,Ret-info: 21 EUR;
- Libroservo Orbis Pictus, Visnja Brankovic, Via Leghissa 6, IT-34131
  Trieste. Eventoj: 34 EUR, aere: 40 EUR, Ret-info: 21 EUR;
- Japanio: Rondo Harmonia, Yamaguti Sin'iti, Tutihara 3-205, Tenpaku-ku,
  JP-468 Nagoya-si. Eventoj: aere: 5600 JPY;
- Kanadio: Kanada E-Asocio, PO Box 2159, V8L 3S6 Sidney, B.C. Eventoj: 50
  USD, Ret-info: 23 USD;
- Koreio: Korea E-Asocio, CPO 4258, Seoul 100-642. Eventoj: 40.000 uonoj;
- Kroatio: Kroatia E-Unuigxo, Maria Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-41000
  Zagreb. Eventoj: 34 EUR;
- Litovio (kaj cxebaltio): Litova E-Asocio, a.d. 167, LT-3000 Kaunas-C.;
- Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo,
  posxtgxirokonto 0809 5100318. Eventoj: 305 NOK, aere: 355 NOK, Ret-info:
  190 NOK;
- Nov-Zelando: David Ryan, PO Box 3867, Wellington, NZ-6003. Eventoj: 40
  euroj, Ret-info: 21 euroj;
- Polio; Ekzistas speciala pola eldono de Eventoj kun pollingva enlanda
  suplemento. Por aboni la paperan Eventoj-n, turnu vin al PEA, Stanislaw
  Mandrak, Kormoranow 39/16 (skr.p. 329) PL-44-114 Gliwice;
- Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Rua Dr. Joao Couto 6,
  R/C-A, PT-1500 Lisboa, Eventoj: 34 EUR,
- Rumanio: peranto vakas, 34 EUR;
- Rusio: (kaj eksa Sovetio krom cxebaltio): Nikolaj Gudskov, pk. 57.
  RUS-105318 Moskvo. Eventoj: egalvaloro en rubloj de 22 USD, Ret-info: 13
  USD;
- Slovenio: INTER-KULTURO, Zlatko Tisxljar, Kocevarjeva 12, SLO-62000
  Maribor. Eventoj: 34 euro;
- Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sodra Rorum
  pl. 455, SE-242 94 Horby. Eventoj: 285 SEK, aere: 335 SEK, Ret-info: 175
  SEK;
- Sud-Afrika Respubliko: Colin Beckford, ADRESO, Eventoj: 40 EUR, Ret-info:
  12 USD;
- Svisio: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen.
  Eventoj: 53 CHF, aere: 62 CHF;
- Ukrainio: Mihail Lineckij, pk. 4. UA-254200 Kiev-200. Eventoj: 20 USD, Ret-
  info: 12 USD;
- Usono: E-Ligo por Norda Ameriko, POB 1129, El Cerrito, CA-94530. Eventoj
  aere: 50 USD, Ret-info: 23 USD;
- Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A. Eventoj:
  20 USD;
- Cxiuj aliaj landoj: Universala Esperanto-Asocio, uea-konto: ELLS-S, Nieuwe
  Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Eventoj: 34 euroj, aere:
  40 euroj, Ret-info: A-landanoj: 21 euroj, B-landanoj: 12 euroj.

Axel Orszag-Krysz
redaktoro

***************************************************************************

"Radio" 90 jaragxa
==================

Esperanto-societo "Radio" en Pazargxik, Bulgario festas sian 90 jaran
jubileon cxi jare. La societo estas unu el la plej malnovaj Esperanto-
organizoj en la lando. En gxi membris dum 90 jaroj multaj personoj, kiuj
grave influis Esperanto-movadon en Bulgario.

laux Konstantin Gencxev
el Bulgara Esperantisto

***************************************************************************

Buller gvidos instituton en Finnlando
=====================================

Osmo Buller, kiu forlasos la oficon de gxenerala direktoro de UEA fine de
februaro 2002, farigxos direktoro de Paatalo-Instituto, kies sidejo estas
en Taivalkoski, naskigxloko de la populara finna verkisto Kalle Paatalo
(1919-2000) kaj de Buller mem.

Paatalo-Instituto organizas stagxojn pri beletra verkado k.a. aktivajxojn
pri lingvo kaj literaturo. Lastatempe gxi etendis sian agadon ankaux al
Rusio kaj Svedio por kultivi la finnan lingvon tie. Pasintjare gxi aldonis
Esperanto-brancxon al sia fabelkonkurso por infanoj. La instituto apartenas
al fondajxo, en kiu partoprenas i.a. la municipoj de Taivalkoski kaj
Tampereo, kaj Gummerus, eldonisto de la verkoj de Paatalo (kaj en 1904
ankaux de la unua lernolibro de Esperanto por finnoj).

CO de UEA

***************************************************************************

Ago-Tago en Pakistano
=====================

En Multan, Pakistano okazis Ago-Tago per surstrata manifestacio. Dudek tri
esperantistoj partoprenis la okazajxon. Estis suficxe multaj
interesigxantoj.

Jawaid Eahsan/Pakistano.
Rete: saluton123@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Oficejo de EEU en Bruselo
=========================

Jam de kelkaj jaroj okazadas diskutoj pri starigo de oficejo de Esperanto
en Bruselo, Cxefurbo de Euxropo. UEA decidis dum la UK en Zagrebo doni
20000 eurojn jare al la projekto Euxropa Esperanto Oficejo en Bruselo.
Euxropa Esperanto-Unio prenas la restitajn taskojn.

Alvoko - Ni konstruu!

Komence de la venonta jaro ekcirkulos en dek du landoj de la Euxopa Unio
samaj monbiletoj kaj samaj moneroj. Tio konkrete montros, kiom multe nia
cxiutaga vivo, de ni civitanoj de EU, estas ligita al komunaj institucioj.

Ankaux ni euxropaj esperantistoj estos pli kunligitaj. Kaj tio pli bone
montras la neceson de komuna Esperanto-agado en Euxropo.

EEU celas gxuste tion, nome antauxenigi komunan agadon. Por ke la
Esperanto-agado euxropnivela estu pli efika, estas necese ke EEU estu
videble reprezentata tie, kie la cxefaj organoj de Euxropa Unio trovigxas,
nome en Bruselo.

EEU-estraro decidis provi starigi EEU-oficejon en Bruselo, kiu ebligu pli
rektajn kontaktojn kun la cxefaj euxropaj instancoj, t.e. la Komisiono kaj
la Parlamento, kaj zorgu informadon de la tre multaj jxurnalistoj
cxiulandaj kiuj laboras en la "Euxropa cxefurbo".

Minimume tia oficejo, kiu devus esti ankaux la oficejo de la Laborgrupo pri
la Euxropa Lingvoproblemo, devus funkcii almenaux tri duontagojn semajne
kun unu dejxoranto; pli ambicia celo estas atingi plentempan funkciadon kun
salajrata persono plus unu aux pluraj helpantaj aktivuloj.

La cxefa problemo estas la mono. Francoj diras ke "estas la mono tio, kio
faras la militon", kaj tio validas ankaux por nia paca batalado.

Por certigi longedauxran agadon de la oficejo, oni bezonas havi kapitalon,
kies rento kovru la kostojn de la oficejo.

Cxu euxropaj esperantistoj kapablos realigi tion? Jen valora defio!

La estraro de EEU lancxas alvokon al cxiuj euxropaj esperantistoj, al
cxiuj, kiuj konscias pri la graveco de la euxropa agad-kampo por la sukceso
de la internaci-lingva ideo, al la landaj asocioj, al la internaciaj
Esperanto-organizajxoj, por ke ili kontribuu al starigo de "Fondajxo
Euxropo", en konto cxe UEA.

Provizore, dum la formala starigo-procedo de la Fondajxo, vi rajtas sendi
viajn kontribuojn al la konto eece-p de EEU cxe UEA, indikante la celon,
t.e. "Brusela Fondajxo".

La fondajxo estos estrata de la EEU-estraro kaj cxiuj kontribuoj estos
diskonigataj pere de la Esperantaj informiloj.

Do, sciigu al ni cxu Euxropo estas vere grava por vi. Investu en Euxropon!

Ni atendas ke cxiu landa asocio iniciatu kolektadon inter siaj anoj kaj
forte apogu gxin.

Umberto Broccatelli

***************************************************************************

Al lingva demokratio
====================

Alvoko al la membroj de UEA/TEJO/ILEI

Karaj membroj (kaj ne-membroj) de UEA/TEJO/ILEI, dum la Universala Kongreso
en Zagrebo la komitato de UEA aprobis novan labor-planon kaj komisiis nin
esti speco de "garantia komisiono", kiu certigos, ke la labor-plano estos
kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizajxoj.

La nova labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn:
- informado;
- instruado;
- utiligado;
- plijunigxo;
- tutmondigxo;
- profesiigxo.

Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem,
kiel ili estas komprenataj.

Cxu ni bezonis novan labor-planon komence de la 3-a jarmilo? La respondo
estas, laux ni, jes! Sekve de tio, kion ni cxiuj faris sub la flago de la
"Kampanjo 2000", ni nun devas turni nian atenton al la stato de Esperanto
en la mondo, kaj reigxi movado, kiu parolas al la mondo, en maniero, kiun
la mondo komprenas (informado), kiu instruas la lingvon kaj la movadon
ankaux per la lastaj metodoj kaj teknikaj rimedoj (instruado), kiu utiligas
Esperanton por la normalaj bezonoj de la vivo (utiligado).

Tiaj agadoj estu farataj kun atento al la junularo, esperantista kaj
neesperantista, al la tumonda dimensio de nia agado (por ke ne restu landoj
sen esperantistoj) kaj al la uzado de la profesiaj talentoj de niaj
membroj.

Unu lasta afero devas esti klara al cxiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj
batali inter ni. Ni estas cxiuj laborantoj por la sama idealo preter
kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor-plano, kiun vi legos, emfazas
la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de cxiuj aliaj
esperantistaj asocioj, kaj ni sxatus en cxiuj landoj vidi kunlaboron, ecx
se kun la bezonata memstareco de cxiu organizajxo.

Ankaux la titolo de cxi tiu komuniko kaj de la laborplano "Al lingva
demokratio!" ne bezonas klarigon. Gxi tre klare diras, kiu estas la finfina
celo de nia laboro.

Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj
estontaj klopodoj.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA
Holger Boos, prezidanto de TEJO
Mauro La Torre, prezidanto de ILEI
Osmo Buller, gxen. direktoro de UEA

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

E-Tagoj en Bydgoszcz
====================

En Bydgoszcz dum 28 aprilo - 6 maj 2001 Internacia Asocio "Monda Turismo"
organizis la 26-ajn Esperantajn Tagojn de Bydgoszcz kaj 19-an Polan
Studadsesion de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

"Monda Turismo" akceptas nun aligxojn al la Internacia Studumo pri Turismo
kaj Kulturo en Bydgoszcz "klerigejo de AIS" por la studjaro 2001/2002, kiu
komencigxos per 24-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS en Bydgoszcz
inter 21-29. 09. 2001.
Pliaj informoj cxe:

Monda Turismo
str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Polio
Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Belartaj Konkursoj de UEA en 2002
=================================

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas
partoprenantojn por la 53-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 87-a
Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo.

Partopreno estas libera al cxiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La
konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antauxe ne
publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj:

Kategorioj estas: poezio (maksimuma longo ne fiksita); prozo (maksimuma
longo 200 x 65 tajpospacoj); teatrajxo (maksimuma longo ne fiksita); eseo
(teme ligita kun Esperanto aux kun la temo de la UK, "Diverseco: sxanco, ne
minaco"); kanto (teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj);
videofilmo (teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo, dauxro
inter 15 kaj 60 minutoj, sistemo VHS/PAL); infalibro de la jaro (originala
aux tradukita libro presforme aperinta en 2001).

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio,
prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekz., por la
infanlibra brancxo en tri ekz. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto
2002. Por videofilmo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio
2002.

La konkursajxoj, krom videofilmoj kaj infanlibroj, estu pseuxdonimaj. La
vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5
respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas.
Konkursajxoj estas atendataj cxe:

Belartaj Konkursoj de UEA
Nieuwe Binnneweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando

***************************************************************************

GAZETOJ
///////

Nova kontakto kun Kontakto
==========================

Ekde 2002 la porjunulara revuo Kontakto havas novan redaktoron. Sxi estas
Eugenia Zvereva el Ukrainio. Oni dauxre atendas cxies kontribuojn al la
gazeto.
Kontakto-adreso:

Eugenia Zvereva
p/k 89, UA-01030 Kiev-30, Ukrainio
Rete: kontakto@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazis tv-elsendo pri la lingvo-problemo la 7-an de oktobro 2001 en la
pariza, loka kanalo Planete en Francio. En la filmo estis prezentita
Esperanto kaj Kastelo Gresillon.
* * *
Okazis TEJO-seminaro pri Esperanto@forigu.Interreto inter 27. 10. - 04. 11. en
Uppsala, Svedio.
* * *
Estis fondita junulara Esperanto-grupo en regiono Apulio, Italio en
oktobro.
* * *
Okazis Internacia Semajnfino Esperantista inter 06-08. 10. 2001 en Okemo,
Usono. Temo de la renkontigxo estis "Kulturo de Paca per Esperanto".
* * *
Okazis la 8-a Nacia Kongreso de Federacio Esperanto en Barato inter 08-09.
10. 2001 en Puneo, Barato.
* * *
Okazis la 6-a Renkontigxo de Esperantistoj de Respubliko Serba en Bosnio
kaj Hercegovino inter 12-14. 10. en Banja Luka.
* * *
Okazis Esperanto-ekspozico kun la titolo "Al la renkonto de Esperanto" en
Saint-Mard, Virton, Belgio inter 28-29. 10. 2001.
* * *
Okazis prelego pri Esperanto la 8-an de oktobro en Texas, Usono al la loka
Mensa-Grupo.
* * *
Aperis favora artikolo en la nederlanda gazeto "De Volkskrant" la 19-an de
julio.
* * *
Okazis jubilea semajnfino okaze de la 40 jarigxo de Esperanto-kursoj en
Barlastono, Britio. Dum renkonto okazis diversaj prelegoj pri la pasintaj
40 jaroj kaj pri aktualaj problemoj en Esperantio.
* * *
Okazis la 22-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, BEJK en julio en
Brasilia, la cxefurbo de Brazilio. La cxeftemo de la arangxo estis
interhoma kommunikado.
* * *
Ekde kelkaj monatoj Kolombia Esperanto-Junularo, la plej juna membro-asocio
de Tutmonda Esperanto Junulara Organizo, TEJO el kolumbio jam okazigas
plurajn lingvokursojn.
* * *
Okazis la 49-a Jarkongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, ELNA en
julio.

***************************************************************************

NI MANCIAS
//////////

Al Esperanto de Carlos Vitale kaj Rolando Revagliatti. Dulingva eldono
hispana-esperanto. Eld. Ergentina Recitanto.
* * *
La lada tambureto de Gunter Grass, trad. de Tomasz Chmielik. Eld: Eldonejo
KLEKS. p. 534, solide bindita
* * *
Almanako Lorenz - 2001; Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, Brazilio p 110
* * *
Lingva Planado kaj Leksikologio - Language Planning and Lexicology,
redaktis: Christer Kiselman kaj Geraldo Mattos, Fonto Brazilio. 286 p. 24
EUR.
* * *
Purgatorio, de Dante Alighieri en traduko de Enrico Dondi. Eld: Fonto,
Brazilio. 256 pg. A/4. 40 EUR.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Grupo de ses lernantoj deziras lerni Esperanton per grupa korespondado.
Interesigxantoj kontaktu: Ferdi Vince Esperanto-Klubo, 13. Rue du Dr.
Schweitzer FR-44-600 Saint-Nazaire, Francio.
* * *
Forpasis Oswald Haselbauer (1909-2001). Li estis ekde la 30-aj jaroj tre
aktiva agento de la Esperanto-agado de la regiono Braunau, Auxstrio.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

28 j. komencanto. Interesoj: literaturo, filozofio, piskologio, diversaj
homaj problemoj. Adreso: Hosein Kasravi, 36, Valli-asr Alley, Anzali Ave.
Rasxt Gilan, Iran, Post Code: 41787-74739, rete: h_kasravi@forigu.yahoo.com.
* * *
20 j. geja frauxlo. Interesoj: kino, vojagxado, muziko, lingvoj, amikeco,
komputiloj. Adreso: Jason Borges, 40 Summer St. Apt. 2, RI-02891 Westerly,
Usono, rete: jbee823@forigu.icqmail.com.
* * *
15 j. "ekbona esperantisto". Interesoj: amikeco. Adreso: Nicola Ruggiero,
via Trento 59, IT-70042 Mola di Bari (Ba), Italio, rete:
nruggiero@forigu.ciaoweb.it.
* * *
25 j. viro. Interesoj: komputiloj, sxako. Adreso: Adam Gurno, 2317 Valley
Drive, MN-55057 Northfield, Usono, rete: adam@forigu.gurno.com.
* * *
35 j. Esperanto-memlernanto, vegetarano. Interesoj: scienc-fiksio, orienta
kulturo, nagxado. Adreso: Denis Osorno, A. A. O38, Florencia, Kolombio,
rete: denioso@forigu.latinmail.com.
* * *
55 j. emerito. Interesoj: posxtkartoj, monbiletoj, kolombofilio kaj apliko
de la Internacia Lingvo. Adreso: Jose Carlos Parreiras e Silva, Rua Padre
Nabrega 7-47 - Bela Vista, BR-17060-450 Bauru - SP, Brazilo, rete:
zamenhof45@forigu.hotmail.com.
* * *
21 j. frauxlo. Interesoj: legado, skribado, lernado de lingvoj, promenado.
Adreso: Juan Pablo Carmona Garcia, C/ La Independencia, no. 15, La Caiada
de San Urbano, ES-04120 - Almerea, Hispanio, rete: jpca@forigu.larural.es.
* * *
9 j. knabino, hejme parolas Esperanton. Interesoj: muziko, danco, hundo,
desegnado, vojagxo. Adreso: Martyna Ambrozaite, Vilniaus 17a-45, LT-5420
Kursenai, Litovio, rete: amartyna@forigu.takas.lt.
* * *
24 j. frauxlo. Interesoj: literaturo, vojagxado, kaj amikeco. Adreso:
Sylvain Efu, BP: 80692, Lome, Togo, rete: sylvainefu@forigu.voila.fr.
* * *
30 j. komencanto. Interesoj: kino, literaturo, filozofio. Adreso: Mehadaja
Vahabat, 24-26, Fajr lane, Namjoo street, Rasxt, Gilan, Iran, rete:
cxaparroom@forigu.yahoo.com.
* * *
60 j. komencanto. Adreso: Maggiorino Borio, Frazione San Sebastiano No48,
Fossano (CN), Italio, rete: maggiorino.borio@forigu.systemservice.it.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kie estis la UK en 1994?
   A. Helsinki
   B. Seulo
   C. Melbourne

2. Kiam okazis la 1-a Internacia Junulara Kongreso, IJK?
   A. 1938
   B. 1944
   C. 1930

3. Kiu tradukis la faman libron Taglibro de Anne Frank?
   A. D. Berndt
   B. Liven Dek
   C. Nora Bartels

Limdato por alsendo: la 1-a de januaro 2001. La gxustaj solvoj aperos post
2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. En kiu jaro kunfandigxis Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO
   kun UEA kiel gxia junulara sekcio?
   C. 1958

2. Kion signifas la mallongigo IJF?
   C. Internacia Junulara Festivalo

3. Kiom agxas Enciklopedio de Esperanto?
   C. proksimume 67 jarojn

* * *

Pinto de la listo de ludantoj:

Cattelli, Giuseppe (Italio) 48;Malgorzata, Sklaska (Polio) 36;Patek,
Leopold (Auxstrio) 32;Suranyine K. (Hungario) 30;Huberdeau, Jackie
(Francio) 26;

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Kiam Zamenhof revis pri Argentinio!
===================================

En la ruslingva brosxuro "Gillelizm", eldonita de L. L. Zamenhof en la jaro
1901 sub la pseuxdonimo "Gomo Sum", la iniciinto de Esperanto revis pri
Argentinio!. Fakte en la pagxo 66, de tiu cxi brosxuro, li proponas ke oni
starigu la centron de la de li proponita Hilelismo, en Usono, Kanado aux
Argentinio.

Post centjaroj de la apero de la brosxuro de Zamenhof kiun oni ne eblis
koni nek disvastigi kauxze de la bankroto de la eldonisto, estas kortusxa
afero por ni, argentinanoj, memorigi tiun fakton, cent jaroj poste, kaj en
la 84-a datreveno de lia forpaso!

Kial Zamenhof pensis pri Argentino?

Por respondi al tia demando, ni devus rememori ke Zamenhof pripensis
Hilelismon unue por la juda popolo kune kun la uzo de Esperanto. Kaj la
unuaj judaj emigrintoj el Rusio, tiatempe vojagxis ne nur al Usono kaj
Kanado, sed cxefe al Argentinio, kun la devizo de siaj Rabenoj: reveni al
tero, al grundo, al la kamparana vivo. Kun la helpo de kolonigxaj asocioj,
Barono Hirsch fondis judajn koloniojn cxefe en la provincoj de Entre Rios,
Santa Fe kaj Kordobo. Estis cxi tie kie naskigxis generacio de novaj judaj
kamparanoj, cxi tie nomitaj "Gauchos judios" (Gaucxaj Juduloj). Zamenhof
revis ke en tiaj kolonioj oni povus starigi centron de Hilelismo! Kelkaj el
tiuj cxi enmigrintoj estis aux alvenis esperantistoj poste, kaj
korespondadis kun li. Sed Zamenhofa Hilelismo neniam sukcesis, cxar
preskaux neniu konis lin. Kaj post la unua UK de Esperanto, Zamenhof
lancxis jam la projekton Homaranismon.

R. Sartor

***************************************************************************

Pruntado
========

La sonorilo sonoras. La edzo diras al la edzino:
- Certe estas la najbaro, kiu petos ion prunte. Tio gxenas min, cxefe cxar li
  neniam redonas la prunitajxojn. Cxi foje mi nenion pruntos.

Kolere, li malfermas la pordon.
- Bonan matenon! - diras la najbaro. - Mi dezirus scii, cxu vi posttagmeze
  bezonos la motorciklon.
- Certe, cxar mi devos forvojagxi kun mia edzino. - respondis la edzo.
- Bonege! Divenite! Trafe! Do, vi lasos hejme la auxtomobilon. Cxu vi pruntos
  gxin al mi?

el Bulteno de la Albana Esperanto Instituto N-ro 36

***************************************************************************

Lingva diskriminacio cxe entrepreno Wagner
==========================================

La multnacia filmoentrepreno Wagner ne akceptis traduki la filmon "Harry
Potter" al la kataluna lingvo, malgraux tio ke la "Generalitat" (kataluna
gubernia registaro) ofertis la pagon de gxia elspezo. La entrepreno plu
sekvas sian politikon ne traduki siajn filmojn "en minoritatajn lingvojn"
kiaj "la nederlanda, la sveda kaj la finna". Tamen, la filmo "Harry Potter"
tradukigxos finfine en la nederlandan page de la koncerna registaro.

La afero kolerigas la katalunan socion kies institucioj, asocioj, ktp,
organizadas bojkoton al la filmo pere de interreto.

La reago de la entrepreno ne estas komprenebla, cxar kvankam la kataluna
socio estas fundamente dulingva - kaj tial la hispana versio estos preskaux
cxie komprenata -, estas ankaux vero ke la kataluna lingvo rolas grave en
gxi. Kaj se la afero kostus neniom al la entrepreno, kaj la du versioj -
kataluna, hispana - ne konkurencus, estus facilege kontentigi katalunojn
sen risko je malprofito.

Manuel Pancorbo
Rete: mpancorbo@forigu.wanadoo.es

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 220, 1 / decembro-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************