Eventoj n-ro 218, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Raporto de la oficeja komisiono de UEA

Faka aplikado: - Fervojista terminologio en neesperantista esplorgrupo
               - HAT kaj HEK

Kontakto sercxata: - Kulturo sercxata!
                   - Kiu volas helpi barcelonanojn?
                   - Cxefredaktoro sercxata!

Interreto: - Reta versio de Monato
           - Mallonge (5)

Arangxoj: - PSI
          - Medicina kongreso
          - Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
          - Internacia Festivalo
          - Nov-Zelanda Esperanto-Kongreso
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Mallonge pri lingvaj festivaloj
        - Esperantisto 100 jaragxa
        - Turismo esperante en Italio
        - Tonkin kun Akordo en la Malferma Tago
        - E-novajxagentejo en Brazilio
        - De elektoj al demisioj
        - Ago-Tago en Brazilio
        - Ago-Tago en Rio de Janeiro
        - Zamenhof dubis pri la sukceso de Esperanto

Instruado, ILEI: - Bydgoszcz raportas

Konkursoj: - Internacia fotokonkurso

Radio: - Elsendoj de CxRI

Rubrikoj: - Mallonge (3), anoncetoj (5), korespondi deziras (10)

Eventa ludkvizo

Interese: - Futbalteamoj Esperanto!
          - Lingvokono
          - Usonaj filmoj tutmondigas la anglan

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Raporto de la oficeja komisiono de UEA
======================================

Post la demisioj publikigitaj dum la UK en Zagrebo de tri kernaj oficistoj
en Roterdamo (gxenerala direktoro s-ro Buller, direktoro de Centra Oficejo
s-ro Zapelli kaj redaktoro s-ro Ertl) la Estraro de UEA taskis specialan
oficejan komisionon gvidi la procedon de elekto kaj dungo de nova gxenerala
direktoro kaj teni superrigardon de la oficejaj funkcioj en la venontaj
monatoj, inkluzive de kompletigo de la oficistaro.

La komisiono, konsistante el Ans Bakker-ten Hagen, Ivo Osibov, Humphrey
Tonkin kaj Marko Naoki Lins, kunsidis inter 19-22 oktobro 2001 en tre
harmonia kaj pozitiva etoso en Roterdamo.

Evidente la demisio de kernaj oficistoj, kiuj krom siaj meritoj ankaux
disponas pri malfacile rezignebla sperto, kauxzas problemon al nia Asocio.

Sed estas la tasko kaj defio de cxiuj zorgi ke la Asocio dauxre kaj
seninterrompe liveru al la membroj la servojn, kiujn ili rajtas ricevi.

Pri tio cxiuj estas konvinkitaj.

Pro tio la komisiono en dialogo kun cxiuj flankoj ekster kaj en la movado
havigos al si la necesajn, plej plurflankajn, informojn por povi prezenti
je la fino tauxgan kaj adekvatan solvon pri la oficeja strukturo, tiel ke
tiu strukturo kiel eble plej bone konformigxu kun la strategio de la
Asocio.

Por la kunveno mem tre malhelpis ke plimulto de niaj membroj ricevis la
Revuon kun la anonco pri la posteno por la gxenerala direktoro post la tie
menciita limdato, kiu pro tio ne plu estis adekvata. Kvankam venis kelkaj
bonaj kandidatigxoj gxis la limdato, la komisiono decidis plilongigi la
daton kaj iom pli trankvile kaj pli gxisfunde dauxrigi la sercxon. Gxi
ankaux deziris klopodi pritrakti jam antaux la definitiva decido diversajn
aliajn problemojn en la Centra Oficejo, interalie la urgxan neceson
renovigi la oficejan masxinaron kaj plibonigi la oficejajn sistemojn.

2002 do estos grava jaro ne nur por la Centra Oficejo, sed ankaux por la
tuta Asocio. Strecxa jaro, sed ankaux jaro, en kiu ni cxiuj havos kaj havu
la defion gxisdatigi nian asocion kaj oficejon laux la nunaj kaj estontaj
bezonoj.

Resume:
1. La komisiono venis al la konkludo ke la jaro 2002 estu esence transira
   jaro. La komisiono proponas nomi agantan (provizoran) gxeneralan direktoron
   por la kalendara jaro 2002, tiel ke definitive elektita gxenerala direktoro
   oficu ekde januaro 2003. Tiu provizora elekto do donos al nia Asocio la
   eblon sen plej granda tempopremo sercxi kaj tauxgan personaron kaj
   plibonigitan oficejan strukturon.
2. Dum 2002 oni laboros por adapti la oficejon al la tri prioritatoj de la
   Strategia Laborplano kaj la Estraro de UEA kompletigos la stabon en la CO
   per novaj oficistoj laux la nova direkto akorde al la laborplano.

3. La gxisnuna gxenerala direktoro, s-ro Osmo Buller, pro siaj feritagoj
   efektive oficis nur gxis la fino de oktobro. Dum novembro kaj decembro, li
   finfaros kelkajn pendantajn taskojn, kaj promesis doni al la komisiono
   liston detiuj taskoj.

   La direktoro de la Centra Oficejo, s-ro Pasquale Zapelli, ne povis
   interkonsiligxi kun la komisiono dum ties kunsidoj, pro urgxaj familiaj
   kialoj. Li dejxoros gxis frue en januaro 2002. La komisiono decidis unue
   elekti la agantan gxeneralan direktoron kaj nur poste turni sin al la
   demando pri anstatauxigo de s-ro Zapelli. Se necese, la Asocio dungos
   eksteran firmaon por prizorgi la oficejajn komputilojn (tasko gxis nun
   esence farita de s-ro Zapelli).

4. S-ro Simo Milojevicx, gxisnuna gvidanto de la libroservo kaj iama
   gxenerala direktoro, konsentis prokrasti sian pensiigxon gxis la fino de
   2002 por esti je la dispono de la aganta gxenerala direktoro por faciligi
   la transiron kaj doni konsilojn kaj konkretan helpon. Li helpos elekti
   novan gvidanton de la libroservo, kiu laboros sub lia gxenerala
   superrigardo, kaj li ankaux transprenos respondecon pri la Biblioteko
   Hodler. Kiel iama plurjara gxenerala direktoro, li certe ankaux povos
   konsili lauxbezone la novan agantan gxenerala direktoron.

5. La redaktoro de la revuo, s-ro Istvan Ertl, jam anoncis, ke li demisios
   plej malfrue en la mezo de julio 2002. Li kompletigos la nunan jarkolekton
   de la revuo kaj klopodos rekapti la eldonritmon, sed pro tio, ke li sercxas
   novan postenon kaj povus cxiumomente forlasi nin kun nur unu monato de
   averto, la komisiono tuj sercxos redaktoron por la jarkolekto 2002, kiu
   ekoficu, kiel eble plej frue en la jaro, cxu kiel oficisto cxu kiel
   eksterstaranto en regula kontakto kun Roterdamo. S-ro Ertl plenumos aliajn
   gravajn taskojn en la oficejo gxis la foriro.

Dum 2002, en dialogo kun cxiuj flankoj kaj fontoj, oni studos la
administracion kaj financon por atingi la celojn jxus menciitajn rilate la
domon, komputilsistemaron, informoficejon en Bruselo k.s.

En dialogo kun la oficistoj, la nova aganta gxenerala direktoro, la
Estraro, la komitato, profesiaj konsilistoj kaj cxiuj aliaj, la oficeja
komisiono komprenas sian rolon kiel kontaktopunkton kaj kunordiganton. Do,
cxiuj sugestoj, ideoj, opinioj kaj kritikoj estas tre bonvenaj.

La oficeja komisiono

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Fervojista terminologio en neesperantista esplorgrupo
=====================================================

Kiel konate la fervojistoj-esperantistoj i.a. faradas tre celkonscian
terminologian laboron. Aperis la esperanta parto de la oficiala UIC Railway
Dictionary kun 14 lingvoj en apartaj volumoj (UIC: Internacia Unio de
Fervojoj). Al la terminologoj ankaux apartenas d-ro Heinz Hoffmann el
Radebeul (DE), kiu pro sia fakeco estas alvokita al la terminologia
komisiono de gxeneralaj nocioj de UIC, kiu kunsidas en Parizo. Li jam
partoprenis kelkajn kunsidojn, kie la spertoj de la esperantistaj
terminologoj estis atente auxskultitaj.

el: Informilo por interlinvistoj, 2/2001

***************************************************************************

HAT kaj HEK
===========

Post unujara sukcesa vivo kaj agado Hilelista rondo cxi-julie laux prefero
de plimulto da gxiaj anoj transformigxis en Homaranisman Asocion Tutmondan,
HAT. Jxus naskigxas Hilelista Esperanto Komunumo, HEK kiel ekskluzive
religietika brancxo elkreskinta el la sama rondo. Espereble ambaux brancxoj
fratece kunlaboros.
Pliaj informoj cxe:

Mato Spekuljak
Ostarijska 8. HR-10000 Zagreb, Kroatio
Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Kulturo sercxata!
=================

En la cxina urbo Xi'an okazos festo de kulturo en la unuaj tagoj de la jaro
2002. Oni sercxas popolmuzikajn kaj popoldancajn grupojn, kiuj intencas
viziti la urbon okaze de la arangxo. La laborlingvo de la organizado estas
Esperanto.
Pliaj informoj cxe:

Esperantistoj de Xi'an
Rete: partnero@forigu.pub.xaonline.com

***************************************************************************

Kiu volas helpi barcelonanojn?
==============================

Barcelona Esperanto-Kontaktejo bezonas helpanton. Li/sxi estu flua
parolanto de la internacia lingvo. Taskoj estas: arangxi diversajn
E-cxambrojn (biblioteko, gasto-cxambro, tualetejo, ktp.) Eventuale, laux
volo kaj kompetento, gvidi kurseton. Kondicxoj: oni disponigos al la
laboranto apartan dormejon, mangxojn kaj posxmonon. La laboro dauxras
principe 3 monatojn.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Barcelona Esperanto-Kontaktejo
Padilla 196, ES-08013, Barcelona, Katalunio, Hispanio
Rete: kar2@forigu.inicia.es

***************************************************************************

Cxefredaktoro sercxata!
=======================

La dana Esperanto-revuo, Esperanto en Danio sercxas novan cxefredaktoron
por la jaro 2002. La tasko estas ne teknike redakti la gazeton, sed kolekti
la enlandajn artikolojn, kaj eble el eksterlandaj gazetoj, ktp. ordigi ilin
kaj plusendi al la teknikaj redaktoroj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Frederik Eriksen
Finsensgade 10, DK-4800 Nykobing F, Danio
Rete: frederikeriksen@forigu.post.cybercity.dk

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Reta versio de Monato
=====================

Monato estas eldonata ne nur en formo de papera magazino, sed ekde nun ties
tekstoj estas sendataj ankaux rete al petantoj. La tekstoj estas sendataj
al la abonantoj regule tra la tuta monato kaj ne unufoje monate kiel en la
magazina versio.

Provizore la reta versio de Monato estas senkosta, cxar la funkciado estas
ankoraux testata. Versxajne ekde la unua de januaro 2002 la servo igxos
pagenda.

La revuon ricevi eblas en du formatoj "x-sistema" kaj unikoda.

Al la x-sistema formato oni povas aligxi sendante mesagxon al
servilo@forigu.fel.esperanto.be kun temlinio "subscribe monato-x", al la unikoda
formato oni povas aligxi cxe la sama adreso sed en la temlinio oni skribu
"subscribe monato-xhtml".

Malaligxo eblas sendante mesagxon al servilo@forigu.fel.esperanto.be kun temlinio
"unsubscribe monato-x" aux "unsubscribe monato-xhtml".

Retbutiko de Flandra E-Ligo
Frankrijklei 140. BE-2000 Antwerpen, Belgio

***************************************************************************

Informoj pri la TEJO-seminario "Esperanto@forigu.Interreto" trovigxas cxe:
http://www.ikso.net/echei/2001.
* * *
Eblas legi regule aperintajn informojn pri la agado de Bavara Esperanto-
Ligo, Germanio cxe: http://www.esperanto-bayern.com/Bulteno.
* * *
Unu el la plej agrablaj kaj populara dissendolisto "esperanto-anekdot"
translokigxis al nova servilo, do havas novan adreson: esperanto-
anekdot@forigu.yahoogroups.com.
* * *
La sveda nacia libro-datumbazo Libris, prizorgata de la nacia biblioteko,
enhavas informojn pri 659 esperanto-libroj eldonitaj en Svedio aux rilataj
al Svedio. Oni povas uzi la sercxilon cxe: www.libris.kb.se kun la vorto
Esperanto.
* * *
Retlisto pri sciencaj intersxangxoj ekstartis cxe la adreso:
scienco_esperanto@forigu.yahoogroups.com.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

PSI
===

La 18-a Printempa Semajno Internacia, PSI okazas inter 29. 03. - 05. 04.
2002 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio. PSI estas la paska Esperanto-
arangxo por la tuta familio. Cxi foje la cxefa temo estas "Multaj kulturoj
- unu ideo; Multej ideoj - unu kulturo". En la programo estas multaj
apartaj programoj por infanoj kaj por junuloj por ke la tuta familio povu
bone kaj vere ripozi. Oni povas viziti interesajn prelegojn, kursojn.
Okazas viglaj diskutoj kaj agrablaj vesperaj kaj noktaj programoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Wolfgang Bohr
Johannes-Kirschweng-Str. 11. DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio
Rete: psi@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

Medicina kongreso
=================

La 3-a Euxropa Medicina Esperanto-Kongreso okazas inter 18-26. 08. 2002 en
Budapest kaj Hodmezovasarhely, Hungario. La arangxo havas tri cxeftemojn:
preventado, restarigo, Yumeiho-terapio. Kun la kongreso okazas la gxenerala
kunveno de Yumeiho-kuracistoj.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Katalin Farago
Pf. 89, HU-6801, Hodmezovasarhely, Hungario
Rete: konyv@forigu.mail.hodtav.hu

***************************************************************************

Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso
==============================

La 5-a Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso okazas inter 23-28. 08. 2002 en
Verona, Italio. La cxeftemo de la kongreso estas "Efektiva lingva egaleco:
rajtoj de la euxropanoj". La arangxo estas oficiala kunveno de Euxropa
Esperanto-Unio, EEU, sed kompreneble ne nur la reprezentantoj de la ano-
asocioj rajtas partopreni gxin. Okazas dum la kongreso komitatkunveno de
EEU. Oni povas gxui diversajn, interesajn prelegojn pri la cxeftemo kaj pri
temoj, kiuj estas gravaj kaj interesaj por homoj, kiuj vivas en Euxropo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Verona Esperanto-Grupo
CP 1616, IT-37100 Verona, Italio
Rete: esperantoverona@forigu.adriacom.it

***************************************************************************

Internacia Festivalo
====================

La 18-a Internacia Festivalo, IF okazas inter 27. 12. 2001 - 03. 01. 2002
en Magdeburgo, Germanio. IF estas la "tradicia, familia, silvestra" arangxo
en Germanio. Oni atendas familiojn kaj esperantistojn prefere inter 25-55
jaroj, sed memkompreneble ankaux aliagxulojn. Estas programoj por paroj,
familioj kaj familioj kun infanoj. Oni povas en agrabla Esperanto-medio
renkonti la novan jaron dum la internacia festivalo.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Hans-Dieter Platz
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio
Rete: hdp@forigu.internacia-festivalo.de

***************************************************************************

Nov-Zelanda Esperanto-kongreso
==============================

Inter 29. 03. - 01. 04. 2002 okazigas Nov-Zelanda Esperanto-Asocio en
Wellington Nov-Zelandan Esperanto-kongreson. Oni arangxas diversajn amuzajn
kaj seriozajn programojn dum la arangxo. La cxefa temo estas instruado.
Eblas renkonti kelkajn novbakitajn esperantistojn, kiuj partoprenas 5
tagan, Cseh-metodan Esperanto-kurson tuj antaux la kongreso.
Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Nov-Zelanda Esperanto-Asocio
Box 8140, Symands Street, Auckland, Nov-Zelando
Rete: esperanto-nz@forigu.geocities.com

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

16-18.11. JAZAF (Jarfina kaj Zamenhofa Festo) en naturamika domo
Konigstein/Elbe. Inf: Norbert Karbe, Tel/fakso: +49-03501-773232; rete:
NoKoSaksio@forigu.t-online.de
* * *
18.11. 14-a E-Renkontigxo de Okcidenta Regiono en Campo Grande. Inf: EKOR,
str. Cal. Agistinho 126 Fundos - Campo Grande, BR-23050-360 Rio de Janeiro
- BJ, Brazilio
* * *
24.11. 3-a Esperanta Filmfestivalo, bratislava. Inf: Pavol Kasxcxak, Vazska
21, SK-82107 Bratislava, Slovakio. Tel: +421-7-45525602. Rete:
palo@forigu.nextra.sk
* * *
24-25.11. 18-a Publikiga Kunveno de E-o, Kameoka. Inf: E-Propaganda Asocio
de Oomoto, Oomoto Ten'on-kyo Kameoka-si Kioto-hu, 621-8686 Japanio, Tel.:
+81-771-22-5561, Fakso: +81-771-25-0061. Rete: h-takano@forigu.oomoto.or.jp
* * *
25.11. 2-a E-Filmfestivalo - EFIFO en Bratislava. Inf: Pauxlo Kasxcxak,
Vazska 21, SK-821 07 Bratislava, Slovakio. Tel.: +421-7-45243316, Rete:
esperanto@forigu.nextra.sk
* * *
28.11. Malferma Tago de CO de UEA
* * *
07-09.12. Renkontigxo okaze de Sankt-Nikolaa Festo, Murzasichle. Inf:
Esperanto-Regiona Societo, Sobotske Nam. 39, SK-058 01 Poprad, Slovakio.
Tel: +421-92-7769302. Rete: esperant@forigu.stonline.sk.
* * *
08.12. 20-a Cxeha-Saksa Tago, Antauxkristnaska kaj Zamenhofa festo) en Usti
nad Labem. Inf: Miroslav Smycxka, Kojeticka 90, CZ-400 03 Usti nad Labem,
Cxehio. Rete: josef.kriz@forigu.oku.cz
* * *
09.12. Omagxo al Gaston Waringhien 100-jara, Aigne. Inf: Groupe
Esperantiste du Maine, Jacqueline Huberdeau 33 rue F. Cevert, FR-72100 La
Mans, Francio
* * *
12.08. 20-a Cxeha-Saksa Tago en Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycka,
Kojeticka 90, CZ-403 03 Usti nad Labem
* * *
10-15.12. Waringhien-semajno en Buresse. Inf: Kvinpetalo Esperanto-Centro,
Rue du Lavoir, FR- 86410 Bouresse, Francio. Tel/fakso:+33-(0)5.49.42.80.74.
Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr
* * *
15.12. Zamenhof-tago
* * *
15.12. Zamenhofa Festo - naskigxfesto de d-ro Zamenhof kaj aliaj, Kameoka.
Inf: Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto, Oomoto Ten'on-kyo Kameoka-si
Kioto-hu, 621-8686 Japanio, Tel.: +81-771-22-5561, Fakso: +81-771-25-0061.
Rete: h-takano@forigu.oomoto.or.jp
* * *
22.12-03.01. Kristnaska-Novjara Feriado "Karlova Vintro" en Karlovo. Inf:
Esperinform, P.K. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel: +359-335-3933. Rete:
leonov@forigu.rozabg.com
* * *
27.12-03.01. 18-a Internacia Festivalo (arangxo por familioj kaj personoj
25 - 55 jaragxaj) en Magdeburg. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach
1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel.: +49-5624-8007, Rete:
HDP@forigu.internacia-festivalo.de

***************************************************************************

MOVADO
//////

Mallonge pri lingvaj festivaloj
===============================

Lingvaj festivaloj estas arangxoj, kie estas prezentitaj pluraj lingvoj el
kiom eble plej vasta publiko. Esperantistoj ofte organizas tiajn eventojn,
TEJO ecx havas komisiiton kaj dissendoliston por iom kunordigi la aferon.

En oktobro okazis lingva festivalo en Banja Luko, Bosnio, Budapest,
Hungario, Cxacxak, Jugoslavio, Vasteros, Svedio kaj Cxeboksari, Rusio.
Okazis ankaux Lingva Foiro en Ivanovo, Rusio.

Ekaterina Evlampieva
str. Huzangaja, 29-157, RU-428027, Cxeboksary, Rusio
Rete: kat-jevl@forigu.cbx.ru

***************************************************************************

Esperantisto 100-jaragxa
========================

La 30-an de septembro la kataluna esperantisto Salvador Guma festas sian
100-jaran naskigxdatrevenon. Okazis granda omagxo en lia urbo Reus, kun
prezento de lia laste eldonita verko en Esperanto "Kiam floras la
timianoj". La solenan feston kunarangxis Kataluna Esperanto-Asocio kaj
Kultura Asocio Esperantista (filio de Hispana E-Federacio), kun apogo de la
urbaj instancoj.

Dario Rodriguez

***************************************************************************

Turismo esperante en Italio
===========================

Jam de kelkaj monatoj peteblas en la turismaj oficejoj de la italaj urboj
Milano kaj Parma Esperanto-cxicxerono. Oni kuragxe demando kaj petu la
cxicxeronon Esperante vizitante la urbon. La cxicxerono okazas kun samaj
kondicxoj kiel en aliaj lingvoj.

komuniko de
Milana Esperanto-Klubo

***************************************************************************

Tonkin kun Akordo en la Malferma Tago
=====================================

La vicprezidanto de UEA prof. Humphrey Tonkin prelegos kaj la nederlanda
Esperanto-ensemblo Akordo kantos dum la 15-a Malferma Tago de la Centra
Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro. Krom paroli pri aktualaj
defioj de UEA, prof. Tonkin prezentos ankaux la libron "Maskerado cxirkaux
la morto" de Tivadar Soros, fondinto de "Literatura Mondo". Tonkin redaktis
kaj provizis per abundaj komentarioj la duan eldonon de tiu verko pri la
vivo de juda familio dum persekutoj (holokauxsto) en Budapesxto.

La novembra Malferma Tago estos speciala, cxar tri laborantoj de la CO,
kiuj en 1994 iniciatis tiun popularan tradicion kaj gxis nun motoris gxin,
por la lasta fojo rolos en gxi kiel oficistoj. La libroservisto Simo
Milojevicx emeritigxos en decembro, kaj post la jarfino forlasos siajn
postenojn Osmo Buller, la gxenerala direktoro, kaj Pasquale Zapelli, la
direktoro de la CO.

Kiel cxiam, la libroservo rabatos cxiujn prezojn je 10% kaj kelkajn ecx
pli.

Funkcios bazaro de esperantajxoj, oni montros Esperanto-filmojn kaj cxiu
vizitanto partoprenos en senpaga loterio. Senpagaj kafo kaj teo estos
varmaj dum la tuta tago, t.e. ekde la 10-a gxis la 17-a.

CO de UEA

***************************************************************************

E-novajxagentejo en Brazilio
============================

Brazila Esperanto-Ligo, pere de sia Departemento pri Komunikado, kreis
Novajxagentejon por liveri informojn pri Esperanto al cxiuj jxurnaloj,
revuoj, radi- kaj televid-satacioj en Brazilio.

Nuntempe okazas la kolekto de cxiuj datumoj de la jxurnaloj, ktp.

Brazila Esperanto-Ligo

***************************************************************************

De elektoj al demisioj
======================

La raporto aperis en la revuo "Esperanto", septembro 2001.

Kunsidoj de la Komitato kaj Estraro de UEA en Zagrebo:

Entute 59 komitatanoj aux rajtigitaj anstatauxantoj partoprenis la laborojn
de la Komitato de UEA en Zagrebo. Komence de la unua kunsido en sabato (21
jul.) gxi konsistis el 49 komitatanoj A kaj 7 komitatanoj B. Cxeestis 44 A
(el ili 11 anstatauxantoj) kaj 5 B. Poste oni alelektis 12 komitatanojn C,
el kiuj 10 cxeestis. Partoprenis ankaux 2 observantoj (el 8) de malgrandaj
aligxintaj asocioj. Kvankam la kunsidoj estis publikaj, malmultaj
kongresanoj (po 20-30) sekvis ilin. La kunvenejo en hotelo Esplanade situis
je 15-minuta promeno de la du aliaj kongresejoj, kio evidente reduktis la
publikon.

Multaj grupoj, viglaj diskutoj

Multa laboro atendis niajn parlamentanojn: du plenkunsidoj (9- kaj 5-hora)
kaj sep laborgrupoj (regularoj, eksteraj rilatoj, financoj, organizaj
aferoj, landa agado, edukado/scienco, rezolucioj). En antauxaj UK-oj kutime
du-tri laborgrupoj kunsidis samtempe, sed cxi-foje tiaj kolizioj ne okazis,
kaj sekve la laborgrupoj estis pli multnobre vizitataj ol en antauxaj
jaroj.

La raportoj, prezentitaj en la dua plenkunsido en vendredo (27 jul.), donis
la impreson ke el pli granda nombro rezultis ankaux viglaj diskutoj.
Evidente tiu arangxo estas ripetinda. Aliflanke sxajnas tamen necese, ke la
Komitato kunsidu en pleno ankaux meze de la semajno kaj ne nur komence kaj
fine.

La plej interesa tagordero kompreneble estis la elekto de nova Estraro.

Unue la Komitato tamen kompletigis sin mem per elekto de komitatanoj C.

"Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj", la Statuto permesas
al kom. A kaj B alelekti komitatanojn C gxis la kvarono de sia propra
nombro.

Eblis elekti maksimume 14 C-membrojn, sed oni decidis elekti 11.

En la vocxdono pri kom. C estis 16 kandidatoj. Balotis 36 komitatanoj, cxiu
por maksimume 11 kandidatoj. Elektitaj estis Humphrey Tonkin (34 vocxoj),
Renato Corsetti kaj Gbeglo Koffi (po 33), Gregoire Maertens (30), Michela
Lipari kaj Ivo Osibov (po 28), Ulrich Lins (27), Hans Bakker kaj Takeuti
Yosikazu (po 23), Choi Yun-huy (21) kaj Andrej Grigorjevskij (20). Krome
ricevis vocxojn Vincent Charlot (19), Flory Witdoeckt (18), Loes Demmendaal
(11), Josep Franquesa Sole (9) kaj Eddy Raats (7). Poste Kep Enderby estis
aparte elektita (per 31 vocxoj) kiel plia komitatano C, tiel ke la nombro
de C igxis 12.

Elekto sen alternativo

Sekve oni povis transiri al la elekto de nova Estraro. La Elekta Komisiono
(Roland Lindblom, Claude Nourmont, SYOZI Keiko) proponis 8-kapan liston. La
komitatanoj estisinformitaj pri gxi kaj pri la celoj de la kandidatoj jam
du monatojn antaux la UK. Krome la Centra Oficejo publikigis la proponon
komence de junio, tiel ke ankaux aliaj membroj havis la sxancon komenti
gxin.

Ne mankis do tempo por lancxi aliajn kandidatojn, sed neniu nova nomo
aperis gxis la UK aux surloke en Zagrebo; domagxe, cxar elekto sen
alternativo ne estas ideala formo de demokratio. Cxiukaze ne kulpas la
formala bazo de demokratio en UEA, t.e. la Statuto kaj regularoj. Ne ili
bremsis la aperon de aliaj kandidatoj sed manko de iniciatemo -- aux simple
temis pri gxenerala kontento pri la propono, kiel supozigas la preskauxa
unuanimeco, kun kiu la kandidatoj trairis la vocxdonadon.

Pri la elekto de Renato Corsetti kiel prezidanto 45 komitatanoj vocxdonis
por, 1 kontraux kaj 1 detenis sin. Kiel vicprezidantoj elektigxis Lee
Chong-Yeong (43 por, 2 kontraux, 2 sindetenoj) kaj Humphrey Tonkin (46 - 0
- 1), kaj kiel gxenerala sekretario Ivo Osibov (39 - 6 - 2). Ankaux la
kandidatoj por la kvar aliaj lokoj gxuis apogon de komforta plimulto: Ans
Bakker (43 - 2 - 2), Gbeglo Koffi (40 - 2 - 5), Andrej Grigorjevskij (41 -
2 - 4) kaj Michela Lipari (35 - 7 - 5).

Bela momento kiel cxiam estis la elekto de naux novaj Honoraj Membroj. Pro
siaj meritoj sur diversaj kampoj de Esperanto-agado tiun distingon ricevis
Muztar Abbasi (Pakistano), Aref Azari (Irano), Lucija Borcx (Kroatio), DAO
Anh Kha (Vjetnamio), Christopher Fettes (Irlando), Lina Gabrielli (Italio),
Claude Gacond (Svislando), Mila van der Horst-Kolinska (Nederlando) kaj
Ebbe Vilborg (Svedio). (La biografietoj aperos en la oktobra numero.)

Strategio kaj laborplano

Apud la elekto de la Estraro la plej grava decido estis la akcepto de la
strategia plano de UEA por 2001-2010 kun gxia unua konkreta apliko,
laborplano 2001-2004. Dum la proksimaj monatoj oni diskonigos la finan
version ne nur cxi-revue, sed espereble ankaux kun vasta kunlaboro de aliaj
movadaj gazetoj kaj komunikiloj. La Komitato ankaux alvokis aliajn E-
organizajxojn fari proprajn laborplanojn surbaze de la plano de UEA.

La formala UEA-familio pliricxigxis per unu aligxinta landa asocio, Benina
E-Federacio, la kvina LA en Afriko kaj 63-a entute. La peton de
Azerbajgxana E-Asocio oni ne trovis matura por akcepto. Tikla problemo jam
de multaj jaroj estas aligxpetoj el landoj, en kiuj jam estas aligxinta LA
de UEA. La Komitato rezoluciis, ke gxi pretas akcepti aligxon de plia
asocio en sama lando, se tio povas okazi interkonsente kun la jam aligxinta
LA. Oni alvokis la ekzistantajn LA-ojn en landoj kun pluraj lingvaj aux
kulturaj grupoj organizigxi tiel, ke cxiu grupo havu la plej grandan
memstarecon kaj la eblecon federacie kunlabori en tolerema spirito.

Du fakaj asocioj, Astronomia E-Klubo kaj Monda Yumeiho-Societo, estis
akceptitaj kiel kunlaborantaj asocioj, kies nombro tiel kreskis al 40.Por
financaj aferoj la Komitato ne bezonis multan tempon, dank' al bona diskuto
en la laborgrupo sed ankaux cxar la financa bazo de la Asocio multe
plibonigxis en la lastaj jaroj. Oni decidis eksperimenti per nova
membrokategorio, Dumviva Membro kun (nur) Jarlibro. Post tri jaroj sen
kotizo-sangxo oni plialtigis la bazan kotizon (MA por Nederlando) el 48
euxroj al 50 euxroj en 2002.

Multaj ideoj de laborgrupoj atendas disvolvadon fare de la Estraro. Al ili
apartenas starigo de informoficejo en Bruselo k.a. ideoj pri malcentrigo de
iuj taskoj for de la CO, kiu nun zorgas pri ili. La realigon de tiaj ideoj
eble faciligos la liberigxo de almenaux kvin nunaj postenoj en la CO. Krom
du emeritigxoj, tri demisioj estis anoncitaj al la Estraro en Zagrebo:
gxenerala direktoro Buller, oficeja direktoro Zapelli kaj redaktoro Ertl
decidis forlasi siajn postenojn, cxar pro negativaj spertoj el la antauxa
Estraro ili ne povis plene akcepti la konsiston de la nova.

Osmo Buller

***************************************************************************

Ago-Tago en Brazilio
====================

En la urbo Guaratinguete, kiu etas fama turisma loko en Brazilio okazis
disdonado de flugfolioj, flagetoj, komputilaj disketoj pri Esperanto en la
placo Cons. Rodrigues Alves. Oni disdonadis ankaux kompaktdiskon kun
Esperanto-vortaro kaj perkomputila kurso de Esperanto.
* * *
Estis arangxita ekspozicio de Esperanto-materialoj (jxurnaloj, libroj,
fotoj, ktp.) en la universitato de Sao Paulo. Dum la ekspozicio oni
disonadis ankaux flugfoliojn kaj respondis la demandojn de la
interesigxantoj.
* * *
En Bebedouro okazis ekspozicio de Esperantajxoj en la loka foiro kaj ankaux
disdonado de faldfolioj.

laux BEL-Informas

***************************************************************************

Ago-Tago en Rio de Janeiro
==========================

La 6-an de oktobro matene okazis sukcesinta Ago-Tago en la urbocentro de
Rio de Janeiro, Brazilio. Komune organizita de Kultura Kooperativo de
Esperantistoj kaj Asocio Esperantista de Rio de Janeiro.

Okazis disdonado de prospektoj al la preterpasantoj kaj perbusxa informado.
Oni disdonis entute 3000 flugfoliojn. Krome estis metita ankaux granda
rubando sur la kradoj de la publika gxardeno de Largo da Carioca, kiu trafe
atentigis la publikon pri la evento.

laux Nun

***************************************************************************

Zamenhof dubis pri la sukceso de Esperanto!
===========================================

Kun granda miro kelkaj esperantistoj legis en la retposxta "Heroldo
Komunikas n-ro 70" longan artikolon de Walter Zelazny sub la titolo "Duboj
de Zamenhof kaj certeco de liaj apostoloj". Necesas tuj klarigi, ke la
Zamenhofaj "apostoloj" estas ni, la membroj de la organizita E-Movado, kaj
ke la auxtoro subskribas sian tekston kiel membro de la "Evolu-komisiono de
Civito".

Citante unu solan frazon de Zamenhof (letero al Kofman en 1901), la auxtoro
aplombe deklaras, ke "Zamenhof mem ne sciis cxu Esperanto finvenkos. Je
cxiu eventualeco li donis alternativan solvon, homaranismon". Zelazny
aldonas, ke la manifesto de Rauxmo - nun proponatan sub la nomo "Civito" -
estas "unu el la plej gravaj ekzegezoj de la penso de Zamenhof en nia
epoko". Baldaux ni legos, ke Zamenhof estis la unua rauxmisto, discxiplo de
Valerio Ari (Giorgio Silfer - ndlr.).

Estas konata la nehonesta metodo, per kiu oni izoligas kelkajn vortojn de
iu pensulo el lia tuta verkaro, donas al tiuj vortoj gxeneralan signifon
ekster cxia kunteksto kaj kredigas, ke la sama verkisto proklamis la malon
de siaj propraj pensoj. En nia kazo, suficxas legi la verkaron, la
korespondadon, la paroladojn de Zamenhof cxe la Universalaj Kongresoj kaj
liajn poemojn por konstati lian fidon, ke la neuxtrala internacia lingvo
Esperanto celas la solvon de la monda lingvo-problemo kaj ne la kreon de
sekto de samlingvanoj.

La tezoj de Civito

La artikolo de Zelezny (bone konata de la polaj esperantistoj pro lia
sinteno kontraux la Jubilea Universala Kongreso en Varsovio, en 1987)
kasxas aliajn kaptilojn. Laux li, la la tezoj de Rauxmo / Civito gxisfunde
opozicias al la konceptoj de nia tradicia movado (nome, la tuta sistemo-
UEA: landaj asocioj, lokaj societoj, individuaj membroj, aligxintaj kaj
kunlaborantaj fakaj asocioj, fondajxoj, ktp). El tio ni konstatas, ke
samtempa aligxo kaj al Civito kaj al UEA principe ne eblas, cxar tio estas
kontrauxdira: oni devas elekti inter la du. Zelazny ne parolas pri la
Universalaj Kongresoj, cxar alia eminenta civitanino, nome Perla Ari
Martinelli, superece jam skribis, ke temas nur "pri cxarma turisma
arangxo". Aliflanke, Zelazny negative komentas la Esperantajn atingojn cxe
internaciaj instancoj (ekz. Unesko) kaj ecx la varbadon mem de novaj
membroj (tio utilas, laux li, nur al la kaso de UEA).

Lasta malvero: laux la auxtoro de la artikolo, Auld estas "korifeo" de
Rauxmo / Civito: kontrauxe, Auld, honora membro de UEA, skribis al mi, ke
li opinias kelkajn rauxmajn ideojn pravaj, sed ke li restas lojala al nia
tradicia movado. La samon skribis al mi kelkaj aliaj duonapogantoj de
Civito.

La bildo pentrita de Zelazny sxajnus tre pesimisma, se ne aperus en gxi la
saviga lumo de Civito. Nu, ni konas la planitan strukturon de Civito, sed
al kiu ni povos rakonti - sen provoki ridon kaj mokon -, ke kelkaj
esperantistoj volas krei senteritorian landon "suverenan" (nome, kiu
rajtusesti rekonata de aliaj sxtatoj kaj intersxangxi kun ili
ambasadorojn), kun propraj prezidento, ia dubrancxa parlamento, tribunalo
kaj eventuala episkopo? Civito aspektas kiel fermita sekto - idee batalanta
kontraux UEA; la anoj de Civito egoisme gxuas Esperanton inter si.

Fine, kiomnombraj tutmonde estas la konsekvencaj rauxmistoj / civitanoj,
laux la modelo de Valerio Ari (liaj kromnomoj: Silfer, Vanof, HoKo kaj
multaj aliaj), kiu principe rifuzas aligxi al UEA (simbolo de la malsxatata
"vertikala movado") kaj viziti Universalajn Kongresojn? Eble deko en kelkaj
euxropaj landoj. Apud tiuj gxisostuloj trovigxas apenaux kelkaj aliaj
subtenantoj, kiuj, tamen, tuj proklamas sin lojalaj al UEA.

Kiuj estos la programoj de Civito? Cxu organizi kunvenojn, seminariojn kaj
prelegojn, eldoni librojn, flegi propran ideologion? Cxion tion (escepte
pri flegado de ideologio, malagrabla vorto en tiu cxi jarcento) jam faradas
ek de cxiam la tradicia Esperanto-movado: aldone al tio, UEA lauxstatute
aligxas al la Homaj Rajtoj kaj dedicxas al ili la debatojn de la UK-oj.
Kion plian povos fari Civito? Per kiaj homoj kaj rimedoj? Ecx la rauxmisma
LF koop, malgraux sia gratulinda bonvolo, ne sukcesas fari ion novan: dum
gxi eldonas unu libron, la nerauxmismaj Movado, eldonejoj kaj kultur-
centroj eldonas centon da ili. Unu solan aferon Civito povos fari: klopodi
spliti niajn fortojn kaj nian unuecon.

Atentu al la falsaj profetoj!

La elcerbuminto de Rauxmo, Valerio Ari, lastatempe asertis, ke lia projekto
Civito ne estas celita kontraux UEA, sed kiel kredi al persono, kiu
doktrine kaj artikole sub diversaj nomoj cxiam atakadis UEA? Kiel kredi al
persono, kiu trompante la volon de mortinta esperantistino, per falsaj
promesoj senrajte prenis E-gazeton kaj nun pirate eldonas gxin por personaj
celoj? Kiu unue skribe promesis gardi la kolofonon kaj subtitolon de la
gazeto, kaj poste same perfide forigis la tradician subtitolon "Esperanto-
Movado" anstatauxante gxin per "Esperanto-Mondo", fidele al la Rauxma
programo? Kiel kredi al homoj, kiuj okaze de la unua kunveno de Civito
false anoncis la cxeeston aux aligxon de organizajxoj, kiuj poste dementis
tion?

Pro la supraj faktoj, nia malkonfido al Civito ne tiom bazigxas sur gxiaj
teorioj, kiom sur gxiaj dubehonestaj politikecaj metodoj. La respondo de la
esperantistoj al la splitiga ideologio estu: malkredo al falsaj profetoj,
unueco de niaj fortoj, rifuzo subteni skismajn provojn, rifuzo pagi
kotizojn al ili kaj abonojn al iliaj eldonajxoj. La hipotezon, ke Civito
faros mallong-dauxran fajron prudente jam antauxvidis Valerio Ari en
intervjuo al sia propra edzino: li pravis. Tre versxajne, Civito sekvos la
sorton de liaj aliaj surpaperaj asocioj (E-Pen Klubo, Itala
Interlingvistika Centro, ktp): iom da komenca bruo kaj posta silento.

G. C. Fighiera

(1) La Manifesto de Rauma (Finnlando) de 1980 deklaras, i.a.: - la
oficialigo de Esperanto estas nekversxajna nek esenca dum la "80-aj jaroj".
(Fakte, en sia vera spirito la Manifesto dubas, ke la oficialigo iam ajn
okazos: tion oni legas en postaj rauxmismaj komentoj al la Manifesto);

La disvastigo de Esperanto ne celu la neatingeblan finan venkon, sed la
praktikan utiligon de la lingvo kiel identigilon de diaspora lingva
minoritato, kiel ilon de supernacia kulturo, bazita sur la valoroj de
reciproka respekto, toleremo kaj solidareco [...]; Rauxmo kritikas la
ekziston de nia 'vertikala Movado kaj proponas "horizontalan" strukturon
(kiu nun nomigxas "Civito", kiu ne volas aligxi al UEA kiel kunlaboranta
faka asocio, nek al SAT kiel frakcio).

(Notoj: La Rauxma ideologio jam dividigxis en du internajn tendencojn, kiuj
ambaux volas interpreti ortodokse la Manifeston: unu el ili reprezentas
Lindstedt, alian Ari. Pro sia memstareco, Lindsted estis eksigita per
sovetaj metodoj el la Ari-rauxmisma Literatura Foiro).

***************************************************************************

                                M O N A T O

                       Internacia magazino sendependa
               unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo
                     unu el la plej prestigxaj E-revuoj
             Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe:

                           Flandra Esperanto-Ligo
                 Frankrijklei 140,BE-2000 Antwerpen, Belgio

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Bydgoszcz raportas
==================

En la studjaro 2001/02 en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo,
ISTK en Bydgoszcz studas entute 178 gestudentoj - plejparte kompreneble el
Polio, sed ankaux grupoj aux unuopuloj el Albanio, Mongolio, Litovio,
Latvio, Japanio, Kubo, Senegalio, Kenio kaj DR Kongo. "Monda Turismo" jam
nun akceptis unuajn aligxojn de studemuloj por la studjaro 2002/03; la jara
studkotizo por la jaro 2002/03 gxis la fino de oktobro 2001 estas nur 200
USD, kaj poste gxis la fino de decembro 2001 240 USD.
Dezirantoj stude cxa ISTK/AIS kontaktu:

Monda Turismo
str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Polio
Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Internacia fotokonkurso
=======================

Post la sukcesaj konkursoj en 1998, 1999 kaj 2000 la redakcio de "La Ondo
de Esperanto" invitas al partopreno en la 4-a Internacia Fotokonkurso. La
konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni cxiu deziranta fotemulo amatora aux
profesia, sendepende de la logxlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas
partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10 x 15 cm.
Fotoj povas esti koloraj aux nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj
aliformataj. Fotoj senditaj komputil-rete ne estas akceptataj. La fotoj
devos atingi la indikitan adreson antaux la 15-a de decembro 2001.

La konkursajxoj devas esti subskribitaj per pseuxdonimo. En aparta koverto
kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj
posxta adreso de la auxtoro. Oni povas aldoni titolon aux klarigan noton al
la fotoj, sed tio ne estas deviga.
La konkursajn fotojn bonvolu sendi unuekzemplere al:

"La Ondo de Esperanto"
ab. ja 1248, RU-236039 Kaliningrad, Rusio

***************************************************************************

RADIO
/////

Elsendoj de CxRI
================

Cxina Radio Internacia, CxRI elsendadas esperantlingvajn programojn laux la
sekva horaro:
- 11:00h, 11:27h por Japanio, Koreio je 41,84m 7170 kHz kaj 41,96m 7150 kHz;
- 13:00h, 13:27h por Sudorienta Azio je 25,75m 11650 kHz kaj 25,34m 11840
  kHz;
- 20:00h, 20:27h por Euxropo je 41,29m 7265 kHz, 30,11m 9965 kHz kaj 42,19m
  7110 kHz;
- 22:30h, 22:57h por Latin-Ameriko je 30,43m 9860 kHz kaj 25,64m 11700 kHz.
La horoj estas laux universala tempokalkulo (UTC).

La programo cxiutage informas vin pri la plej fresxaj novajxoj de
Esperantio kaj de cxina Esperanto-vivo. Krome estas interesaj programeroj,
ekz. "Tra la mondo" (dimancxe), "Esperanto en marsxo" (dimancxe), "Ni
parolu cxine" (lunde, jxauxde), "Vojagxo en Cxinio" (marde), "Cxina
kulturo" (merkrede), "cxina mangxajxo" (merkrede), "Hodiauxa Cxinio"
(jxauxde), Muzika programero (dimancxe), Literaturo (sabate).

Esperanto-sekcio de Cxina Radio Internacia
16A Shijingshan Road, CN-100040 Beijing, Cxinio
Rete: espradio@forigu.cri.com.cn

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Samtempe kunsidis en apartaj cxambroj Auxstria Esperantista Federacio kaj
Auxstria Esperanto-Movado la 20-an de oktobro en Vieno, Auxstrio. La sola
temo de ambaux kunsidoj estis realigo de la unuigita Esperanto-agado en
Auxstrio.
* * *
Brazila Esperanto-Ligo, BEL havas ekde julio novan estraron. La novaj
gvidantoj volas restrukturigi la asocion. Iliaj celoj estas plialtigi la
nivelon de la informado pri Esperanto kaj de la instruado de la lingvo. Oni
volas pliintensigi ankaux la rilatojn inter la Latin-Amerikaj Esperanto-
movadoj.
* * *
Okazis la 6-a Gauxcxa Esperanto-Renkonto en Torres, sxtato Rio Grande de
Sul, Brazilio inter 12-13. 10. La temo de la arangxo estis instruado de
Esperanto.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Wally Du Temple havas novan retadreson, gxi estas: iwolemskatl@forigu.aol.com.
* * *
Lerneja Esperanto-Grupo en Benino sercxas korespondklasojn. Adreso:
Francisko Hounsounou, BP 226 Lokossa-Mono, Respubliko de Benin, rete:
hounfranc@forigu.yahoo.fr.
* * *
Francisko Horacxek post longa malsanigxo renovigas sian agadon, do denove
atendas korespondantojn kun reciproka gastigeblo kaj informojn pri la
Esperanto-movado, vivo por sia Esperanto-Informejo. Adreso: Francisko
Horacxek, Kachlikova 6, CZ-63500 Brno, Cxehio
* * *
Naskigxis filino de Gxo kaj Alan Turvey la 6-an de julio. Sxia nomo estas
Karina.
* * *
Mortis Frank Maitland (1909-2001), grava persono en la britia, laborista
Esperanto-movado.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

23 j. komencanto. Interesoj: lingvoj, literaturo, ludkartaroj. Adreso:
Matthias Domanig, Edith-Stein-Weg 5/202, AT-6020 Innsbruck, Tirolo,
Auxstrio
* * *
13 j. knabino. Interesoj: legado, modo, desegnado, muziko, skulptado.
Adreso: Anna Ljudelu, ul. Sergeja Lazo 22-116, RU-660133, Krasnojarsk,
Siberio, Rusio.
* * *
35 j. frauxlo, programisto. Interesoj: homa interkomunikado, homa
interkompreno, poemoj, vojagxado, Esperanta movado en la mondo. Adreso:
Manuel A. Castillo Alonso, Calle 22 # 3910, Nueva Gerona, Isla de la
Juventud, Cuba, rete: maca650201@forigu.yahoo.com
* * *
29 j. instruisto. Interesoj: agrikulturo, bredado. Adreso: Degbe Agossou,
Sekretario de GAEK, E. P. P. Agbandougni, BP: 169 Lycee d'Aklakou, Aneho,
Togo
* * *
30 j. pakistano. Adreso: Jamil Akhtar, Via A. Moro 22, IT-25124 Brescia,
Italio, rete: akhtar@forigu.libero.it
* * *
13 j. komencanto. Interesoj: historio, paleontologio, komputiloj,
vojagxado. Adreso: Nikita Vasiljev, RU-601287 Vladimir regiono, Suzdal
distrikto, turbazejo "Ladoga" 8-7", Rusio.
* * *
F-ino Surur Tehrani, No:123, Kh: Hengam, Meydan-e Resalat, IR-16816 Tehran,
Irano.
* * *
S-ro Ali Hatami, Vahed 8, Sakhteman-e Yas, K: Kaj, Kh:Feresxte,Ferdows
Gxarbi, Sadegxiyeh, IR-1483713681 Tehran, Irano.
* * *
8 diversagxaj junuloj kaj plenkreskuloj, komencantoj. Adreso: Esperanto-
Kurso - Prof. Ari - Alagoana Asocio de Esperanto - CP. 396, BR-57020-970
Maceioo - AL, Brazilo, rete: ariknub@forigu.ig.com.br.
* * *
13 j. knabino. Interesoj: biologio, kuirarto, kaktoj, bildkartoj. Adreso:
Katja Lisovaja, ul. Sergeja Lazo 28-13, RU-660133, Krasnojarsk, Siberio,
Rusio.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. En kiu jaro kunfandigxis Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO
   kun UEA kiel gxia junulara sekcio?
   A. 1936
   B. 1947
   C. 1958

2. Kion signifas la mallongigo IJF?
   A. Internacia Jarfina Festo
   B. Internacia Jura Forumo
   C. Internacia Junulara Festivalo

3. Kiom agxas Enciklopedio de Esperanto?
   A. proksimume 17 jarojn
   B. proksimume 27 jarojn
   C. proksimume 67 jarojn

Limdato por alsendo: la 5-a de novembro 2001. La gxustaj solvoj aperos post
2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe.

1. Kun kiuj estas ligita la IDO-skizo?
   A. Couturat kaj Beaufront

2. Kion signifas la mallongigo TAKE?
   A. Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj

3. Kun kiu fondis Andreo Cseh la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto
   en Nederlando?
   B. gesinjoroj Insbrucker

* * *

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Futbalteamoj Esperanto!
=======================

Estas jam du futbalteamoj, kiuj portas la nomon Esperanto. Ili estas en
Togolando kaj Kongolando.

La teamo Esperanto, kiu ludas en Lome, la cxefurbo de Togolando, estas la
teamo de Unio de Esperantistoj Toglandaj, UTE. La 2-an de septembro 2001 la
Esperanto ludis kontraux teamo en la cxefurbo Lome de Togolando. Neniu el
la teamoj enpafis golon.

Gxis nun la teamo ludadis sen antauxa trejnado, sed ekde kelkaj semajnoj la
teamo havas novajn strukturon kaj regulojn. Cxiudimancxe okazas trejnado
lingva kaj luda. La teamanoj unue lernas la lingvon, kaj poste iras al
stadiono por piedpilki.

Ankaux en Demokratia Kongolando estas futbala teamo.

La unua parto de la cxampionkonkurso de junuloj de Ngiri-Ngiri, Kongolando
finigxis la 21-an de julio 2001. Jen la tabelo koncerna al A. S. Esperanto:
- Esperanto - La sagesse: 5 - 3;
- Esperanto - Le quatro: 2 - 0;
- Esperanto - F.c puma: 6 - 0;
- Esperanto - F.c darling: 2 - 0;
- Esperanto - T.c Royal: 1 - 0;
- Esperanto - La grace: 2 - 0;
- Esperanto - C.s.victoire: 1 - 1;
- Esperanto - A.c.Arsenal: 1 - 1;
- Esperanto - Coeur de lion: 3 - 0;
- Esperanto - F.c.selembao: 1 - 4;
- Esperanto - Bosembo: 1 - 2;
- Esperanto - F.c.sec: 1 - 1;
- Esperanto - Ami-luanga: 3 - 1.

Gbeglo koffi

***************************************************************************

Lingvokono
==========

Sviso sercxanta sian vojon alvenas cxe bushaltejo, kie du angloj estas
atendantaj:
- Entschuldigung, konnen Sie Deutsch sprechen? - li demandas.
La du angloj restas sen reago.
- Excusez-moi, parlez-vous francais?
Neniu efekto.
- Parlare italiano?
Neniu respondo.
- Hablan ustedes espanol?
Cxiam nenio.
La sviso lasas ilin, treege seniluzigita.
Unu el la angloj turnas sin al sia flankulo kaj diras al li:
- Vi sciu, eble ni devus lerni fremdan lingvon...
- Por kion fari? - respondas al li la alia - Tiu ulo konas kvar kaj tio ne
  utilis al li!

Henri Masson
Rete: esperohm@forigu.club-internet.fr

***************************************************************************

Usonaj filmoj tutmondigas la anglan?
====================================

Eurostat nun publikigas raporton pri kiel kaj kiom usonaj filmoj gajnas en
tutmondaj filmejoj. En nederlandaj filmejoj, usonaj filmoj ricevis, en
1998, 90 elcentojn de la totalaj enspezoj. En Francio kaj Italio, usonaj
filmproduktantoj ricevis "nur" 64 elcentojn de filmrigardantaj monoj.
Japanio ankaux "bone" faris en 1998 cxar "nur" 66 elcentoj de la
filmrigardantaj monoj iris al usonaj filmprodukantoj.

Usonaj filmprodukantoj rapide gajnas tutmondan amaskomunikilan batalon
danke al la angla lingvo sed ankaux al la granda investado en novaj
teknologiajxoj. Cxu pro tio usona kulturo kaj la angla lingvo rapide
farigxas tutmonda kulturo?

Dafydd ap Fergus
Rete: dafyddapfergus@forigu.yahoo.com

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 218, 1 / novembro-2001
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************